|
Kio estas "PEG" -
Pinarbara Esperantp-Grupo?
Nia Esperanto-Grupo naskiĝis en 1987, kiam personoj interesiĝaj pri la
internacia lingvo kuniĝis kaj decidis starigi la unuan bazan kurson de la
lingvo en nia urbo.
Em Marto 1998, ni komencis nian duan bazan kurson, kies fino okazis je la 25-a
de Septembro de la sama jaro.
Tiu sama klaso tuj ekkomencis perfektigan kurson, celante konversacion en
Esperanto, pro tio ke, ĉiujn lingvo-strukturojn de la lingvo ili jam lernis en
la baza kurso.
En la sama monato, nova klaso ekkomencis alian bazan kurson.
Sekve, nia Grupo havas nuntempe du kursojn: unu bazan kaj unu perfektigan.
Celoj
de la Grupo
Lerni la internacian lingvon por havi komunikilon, kiu ebligas kontakti
personojn ie ajn en la mondo, pere de korespondaĵo, vojaĝo kaj pere de
Interreto mem.
Partropreni en la universala kulturo, pere de libroj, ĵurnaloj, informiloj,
bultenoj kaj sciencaj artikoloj kaj eldonajhoj.
Partopreni en tutmonda komuneco, kies pli efika kunligo tra Esperanto estas
frateco, kiu unuigas personojn el la plej foraj kaj diversaj kaŝguloj de la
mondo pere de unu sola lingvo.
Kursoj
kaj Studoj
Baza kurso, kie la lernanto lernas ĉiujn fundamentojn de la lingvo, pere de
nuntempa aŭdvidaj lerniloj.
Ĉe la kursfino la lernanto jam scipovas ĉiujn strukturojn, regulojn kaj
prononcon. Li kapablas legi, skribi kaj kompreni Esperanton.
Perfektiga kurso, surbaze de moderna metodo, simila al tiu de la altkvalitaj
lingvo-lernejoj. Tiu ĉi kurso celas konduki la lernanton havigi al si fluecon
dum li parolas Esperante, tial ke, li povas partopreni interparolon kvazaŭ li
estis parolanta lia naturdevena lingvo.
Kontakto
Ni estas je via
dispono por
kontakto,
celante interŝanĝon de scioj, metodoj, informoj, kaj ion ajn, kio povos
plialtigi kaj konduki nian internacian lingvon al la pozicio, kiun ĝi rajtas
esti en la monda komunumo.
Himno de Esperanto
Alklaku la butonon
por aŭdi la Esperantan Himnon:
|