|
LOKO
Espírito Santo do Pinhal, bonege lokita, situas sudoriente de Brazilo kaj oriente de ŝtato
San-Paŭlo. La urbo estas 199 Km malproksime de la ŝtata ĉefurbo, ankaŭ
nomata San-Paŭlo, la plej granda urbo de Sudameriko. La koordinatoj estas: 22º
11' 00" suda latitudo kaj 46º 45' 00" okcidenta longitudo. Ĝi limiĝas
norde kun la urboj Aguaio, Santantonjo de la Ĝardeno kaj San-Johoano de Bona
Vido; sude kun Moĵi-Gŭasuo, Itapiro kaj Ĵakutingo (ĉi-lasta en la ŝtato
Minasĝerajso); okcidente ankoraŭ kun Ĵakutingo kaj Santantonjo de la Ĝardeno;
oriente ankoraŭ kun Aguaio kaj Moĵi-Gŭasuo.
En la riverbaseno elstaras la riveroj Moĵi-Gŭasuo, Eleŭterjo kaj Orisango.
La urbo Spiritosanto de l' Pinarbaro havas 394 Km2 de areo kaj 10 Km2
de urba perimetro. 38.075 loĝantoj estis registritaj en 1996; tiu sumo spegulis
0,11% el la ŝtata loĝantaro, inter kiuj, 83,37% loĝis en la urba areo, kaj
16,63% en la kamparoj. La urbo ekspektas havi 38.827 logantojn en la jaro 2.000,
laŭ kresktakso de 0,49% jare.
La urbo lokiĝas 850m supre de la marnivelo. La tropika klimato estas bonega, kaj la
temperaturo oscilas inter 34,4ºC kaj 4,1ºC. La mezvalora temperaturo estas
16,9ºC.
HISTORIO
Spiritosanto de l' Pinbarbaro estas inter la 50 pli disvolviĝantaj
urboj de Brazilo, laŭ enketo de fama revuo "Dirigente Municipal"
(Urba Direktanto) el la grupo "Visão" (Vizio), pro la distinginda vivkvalito,
rezulte el la infrastrukturo, kiun la urbo enhavas.
La civilizado de nia regiono komencis duone de la lasta jarcento, kiam pluraj
personoj estis allogitaj de la fruktodonaj grundo kaj landaj riĉaĵoj. Tiuj
kolonistoj sin dediĉis al la agrikulturo kaj malrapide fiksiĝis en la najbaro.
Ĉirkaŭ 1822 ili jam havis ilian propran komercon.
La pioniroj estis plejparte italoj, portugaloj kaj hispanoj, krom kelkaj germanoj, libanoj,
svisoj kaj aŭstroj. La tradicio de tiuj popoloj estas konservata en la urbo tra
la arkitekturo, dokumentoj, prononcmaniero, musikoj, dancadoj, gastronomio, ktp.
La urbo estis oficiale starigita en la 27-a de
Decembro 1849, kaj la pioniroj nomis ĝin "Spiritosanto"ĉar ili estis
katolikaj sekvantoj. Tamen, tro multe da pinarboj (araŭkario) iam ekzistis en
la regiono, sekve ili decidis aldoni la nomon "Pinarbaro". La plennomo
de la urbo transformiĝis en "Spiritosanto de l' Pinarbaro".
Rimarko: Vidu kompletan historion en la
Portugala lingvo.
SOCI-KULTURO
Nia eduka sistemo enhavas:
-
8 elementajn lernejojn
-
5 mezajn lernejojn
-
8 informadiko-lernejoj
-
4 lingvo-lernejoj
-
1 teknika agrokulturo lernejo
-
1 grupo por studado kaj disvastigo de Esperanto - Por pliaj informoj, bonvolu kontakti "Pinarbara
Esperanto-Grupo".

-
12 fakultatojn, nome: Juro, Agronomio kaj
Bestobredado, Komputera Scienco, Veterinara Medicino, Farmacio,
Turismo, Administrado de Entreprenoj, Lingvistiko kaj Literaturo,
Fizioterapio, Nutrado, Mediologio kaj Propagando. Ĉi tiuj fakultatoj apartenas al "CREUPI - Universitata Regiona Centro de
Spiritosanto de l' Pinarbaro".
KOMUNIKILOJ
FESTIVALOJ
Februare okazas amuzaĵojn dum la kvar tagoj de karnavalo, kie la popolo surmetas
fantaziajn kostumojn kaj ĝuas aŭ publikajn au klubajn balojn.
Junie oni havas vakerajn renkontojn, kiuj marŝas tra la ĉefaj stratoj de la urbo kun
iliaj ĉevaloj, bovoj, ŝarĝveturiloj, ĉaroj kaj aliaj hejmaj bestoj.
Aprile ĉiujare okazas belegan motociklan festivalon.
Septembre okazas la faman Nacian
Kafo-Feston, dividita en du partojn: unu teknika, kiu enhavas prelegojn, lekciojn kaj
kunsidojn specifajn por kafo-kulturistoj kaj kafo-entreprenistoj, krom standoj kaj budoj.
La dua parto de la festo efektiviĝas en alia sidejo, kaj estas direktita al la popolo,
kie oni havas vakerajn festivalojn, ludsidejon kaj la prezentadon de la plej famaj
brazilaj gekantistoj kaj muzikaj grupoj.
Invito
Spiritosanto
de l' Pinarbaro estas vizitenda kaj sentenda pro ĝia kulturo,
antikvaj loĝejoj,
montaraj biciklo-vojoj, akvofaloj, montaroj kaj
homa varmsento el ĝia gastiĝema
kaj ĝentila popolo.
|