La ĉi-subaj ŝercoj kaj anekdotoj estis kompilitaj ekde Interreto, ĵurnaloj, revuoj kaj magazenoj, kaj celas nur amuzi kaj helpi la lernantojn de Esperanto en la studado de la Internacia Lingvo. Se iu el ili vundas kopirajtojn, bonvolu sciigi nin, kaj ni tuj forigos ĝin.

 

La Kato ne Scias...

En mensmalsanulejo viro, kiu kredis, ke li estas muso, pliboniĝis kaj elskribiĝis.
Sed li restis sidanta apud la pordo kaj ne volis eliri. Lia kuracisto demandis la kialon.
Paciento: Ĉar tie troviĝas kato.
Kuracisto: Tamen vi scias, ke vi ne plu estas muso.
Paciento: Jes, sed la kato eble ne scias tion.

Edzina Pledo

Sinjorino plendas al amikino pri sia edzo:
- Li estas tia. Dum la tuta jaro li vojaĝadas, nur dum unu monato li estas hejme.
- Tio devas esti tre teda vivo por vi, ĉu ne?
- Nu ja, tiu monato tamen rapide pasas...

La Pastro

Sinjorino malsaniĝis kaj ne povas iri al la diservo en la dimanĉo.
Tial ŝi sendas tien sian edzon.
Kiam li revenas, ŝi pridemandas lin:
- Nu, ĉu vi estis je la diservo?
- Jes, respondas la sinjoro.
- Ĉu estis bele?
- Jes.
- Ĉu la pastro predikis?
- Jes.
- Ĉu vere? Kaj pri kio?
- Pri pekado.
- Kaj kion li diris?
- Li kontraŭas.

Anonco en Gazeto

"Edziĝonta junulo serĉas kontakton kun sperta sinjoro, kiu konvinku lin ne fari tion."

Diri la Veron

Maljunulo sentas sin mortonta kaj vokas sian multe pli junan kaj viglan edzinon al si:
- Nun mi baldaŭ mortos... diru al mi sincere, ĉu miaj infanoj vere estas miaj...
- Sed... hezitas la edzino. Kaj se montriĝos, ke vi ne estas mortonta?

Spertulo Pri Pentraĵoj

Turisto vizitis ekspozicion de pentraĵoj kaj parolis al lia amiko:
- Tiu ĉi pentraĵo estas vere realisma. Ĝi vekas mian apetiton.
La konulo tiel demandis:
- Kiel eblas, ke sunsubiro vekas vian apetiton?
La turisto respondis:
- Ĉu tio estas sunsubiro? Mi pensis, ke estis fritita ovo!

Sperta Pentristo

En pentraĵa ekspozicio en Parizo, la vizitanto demandis la pentriston kiu staris apud li:
-Kion prezentas tiun ĉi bildon?
-Bovinojn sur paŝtejo.
-Ho jes! Sed paŝtejon tie mi ne vidas, respondis la vizitanto.
La pentristo tiel klarigis:
-Tiun la bovino jam formanĝis.
-Sed, majstro, tie mi ne vidas eĉ unu bovinon!
-Mi demandas vin - diris la pentristo - kial restu tie la bovoj, se tie jam ne estas herboj?

Hejma Konflikto

La junaj geedzoj havis konflikton hejme kaj poste dum la aŭtoveturado ili ambaŭ obstine silentis.
Preterpasante aron da azenoj, la edzo diris moke:
-Ĉu viaj parencoj?
La edzino:
- Jes, boparencoj.

Ĉe la Lernejo

Instruisto, ĉu oni povas puni iun pro io, ke li ne faris?
- Ne, tute ne! Kial? demandas la instruisto.
- Mi ne faris la hejmtaskon...

Diri la Veron

Viro ekvidis belulinon kaj li diris:
- Kiel belega vi estas!
Kaj ŝi respondis:
- Dankon! Sed bedaŭrinde mi ne povas diri la samon al vi...
- Nu, faru kiel mi, ne diru la veron!!!

Saĝa Afiŝo

Viro legas afiŝon:"La ponto disfalas se du viroj pasas sur ĝi."
La viro pasas kaj ĝi disfalas. Kial?
Ĉar unu viro informita valoras du virojn!

Adamo kaj Eva

Adamo rakontas:
 - Ĉi nokte mi sonĝis pri vi, Eva.
- Ho, ĉu vi faris? 
- Ne, mi ne rajtis.

Facila Kalkulado

Unu viro subite malkovris, ke li forgesis kiel diri vorton "du".
Kaj en tiu momento li estis vizitanta vendejon por aĉeti du panojn. 
Li aliras la vendiston kaj diras:
-Mi petas tri panojn, sed unu el ili ne donu!

Sukero en la Teo

- Per kiu mano vi enmetas sukeron en vian teon?
- Per la dekstra. Kaj vi?
- Nu, per kulereto, kompreneble. Estas pli ĝentile!

Grasulo

Unu amiko demandas al alia.
- Ĉu mi estas grasulo?
- Ne, vi ne estas grasulo, mia kara amiko, vi apenaŭ estas fortulo.
- Benu Dio; mi iniciatos mian reĝimon morgaŭ.

La Du Embrioj

Du embrioj interparolas: 
- Kiel vi pensas, ĉu estas vivo post nasko?
- Mi ne scias: de tie ankoraŭ neniu revenis.

Donacoj de la Prezidanto

La prezidanto flugadis super egan urbon de sia lando kiam li diris al sia amiko:
- Mi feliĉigos unu personon; mi ĵetos 100 realojn en la aeron.
Kaj lia amiko respondis:
- Faru pli bone. Feliĉigu du personojn ĵetante du foje 50 realojn.
Do, respondis la piloto, pravante:
- Ĵetigu vin mem, kaj tiel vi faros multe da personoj feliĉaj.

Datrevena Donaco

La tago antaŭ la naskiĝtago de la patro.
- Filino: - Paĉjo, mi aĉetis florojn por vi!
- Patrino: - Sed vi ne rajtis rakonti tion!
- Filino: - Sed mi nenion diris pri la libro, kiun ni aĉetis!

Inter Samaĝuloj

- Kiel via patrino rimarkis, ke vi ne lavis vin?
- Mi forgesis malsekigi la sapon.

Inter Amikoj

- Kaj kiel estas kun vi?
- Iel tiel. Nun mi marŝas denove.
- Ĉu vi estis malsana?
- Ne, sed iu ŝtelis mian aŭton.

Policano

Policano sonoras al la pordo kaj knabeto malfermas.
- Ĉu mi povas paroli kun via patro?
- Ne, li ne estas hejme.
- Ĉu via patrino estas hejme?
- Ne. Ŝi ankaŭ kaŝis sin.

Fluganta Recepto

- Ĉu vi sekvis la recepton, kiun mi donis al vi, la kuracisto demandis sian pacienton.
- Ne, sinjoro doktoro, respondis la paciento. Se mi farus tion, mi estus mortinta nun.
- Mortinta? Kion vi celas per tio?
- Nu, respondis la paciento, la recepto flugis tra fenestro en la kvina etaĝo...

La Peko kaj la Pardono

- Diru al mi, kion oni devas fari por ricevi pardonon pri siaj pekoj.
- Oni devas unue peki.

Kokino

Kial la kokino ne havas mamojn ?
Ĉar la koko ne havas manojn!

Tia Patro, Tia Filo

Patro diras al la filo:
- Vi estas porkido! Ĉu vi scias, kio estas porkido?!
- Jes, patro, mi scias. Porkido estas filo de porko...

Bona Ideo

Interparolas du komercistoj.
- Vidu, iun nokton al mia kapo povas veni bona ideo.
Pro tio apud mi ĉiam estas papero kun skribilo.
- Kaj apud mi pro tio ĉiam kuŝas la sekretariino.

Datreveno

- Nur foje en la vivo okazas 18-jariĝon.
- Kaj 81-jariĝon okazas eĉ malpli ofte.

Ebria Patro

Knabeto akompanas sian patron.
- Paĉjo, kion signifas ebria ?
- Vidu, filo, jen staras du policistoj, se mi vidus kvar policistojn anstataŭ du, mi estus ebria!
- Sed, Paĉjo, tie staras nur unu policisto!

Kalkuloj

Ni vidas belan arbon sur kiu staras kvin birdojn. Mi pafas kaj mortigas tri el ili.
Kiom restas ?
Neniu. Tri falis, la du aliaj forflugis, kompreneble!

Bofilo

- Do vi volas iĝi mia bofilo?
- Honeste, ne. Sed mi ne vidas alian metodon por edzinpreni vian filinon.

Malfacila Edziĝo

- "Paĉjo, paĉjo, - diras knabo - mi tre ŝatas la filinon de la bakisto kaj volas edziĝi al ŝi".
- "Tio bedaŭrinde ne eblas - respondas la patro - ĉar, verdire, ŝi estas via fratino".
Post kelkaj tagoj:
"Paĉjo, mi volas edziĝi al la filino de la buĉisto".
"Ankaŭ tio ne eblas, ĉar ŝi estas via fratino"
Do la knabo turnas sin al sia patrino:
"Panjo, mi volis edziĝi al la filino de la bakisto, kaj poste al la filino de la buĉisto
 sed paĉjo diras, ke mi ne rajtas, ĉar ili estas miaj fratinoj.
Kion mi povas fari?"
Kaj la patrino afable respondas "Ne timu, filo mia, ne timu, ĉar ankaŭ vi ne estas vere lia filo".

Distriĝo

La estro de malsanulejo devas subskribi raporton.
Distrite li elprenas febro-mezurilon el la poŝo.
Lia sekretario avertas:
"S-ro profesoro - per termometro vi ne povas subskribi!"
"Ho ve -- Kie do mi lasis mian skribilon?"

Napoleono

Kelkaj pacientoj atendis sian vicon en akceptejo.
 Flegistino venis kaj vokis.
- Johano Lee!
Sed li ne respondis kaj la flegistino demandis, kial li ne respondas.
- Mi ne estas Johano Lee. Mia nomo estas Napoleono.
Ridante la flegistino demandis:
- Ĉu? Kiu diris?
- Hieraŭ Dio tion diris al mi.
Tiam subite apuda viro ekstaris kaj laŭte diris:
- Kiam mi diris tion? Stultulo!

Vizito al Kuracisto

Malsanulo vizitas kuraciston.
Malsanulo: Kiam mi devas preni tiun medikamenton?
Kuracisto: Unu horon antaŭ la doloro.

Facila Decido

Du stultuloj staras en la urbo-centro. Ili volas iri al la urbo-rando.
- Ĉu ni iru buse aŭ piede?
-Egale. Ni elektu tiun, kiu venas la unua.

Malfacila Entombigo

Homo staras apud granda tombo en tombejo kaj forte ploregas.
Venas stultulo kaj demandas al la ploranto:
-Kial vi ploras?
-La elefanto mortis. Terure, la elefanto mortis. Tragedio, katastrofo! Bu-hu-hu...
-Ho, klare, vi tre amis la elefanton!
-Tute ne. Mi eĉ ne konas ĝin.
-Kial vi, do, ploras?
-Mi laboras kiel tombisto kaj mi devos fosi ĝian tombon!

Mordita de Hundo

Al stultulo kun vundita mano demandas kuracisto:
-Kio okazis al via mano?
-Hundo mordis ĝin.
-Ĉu vi seninfektigis ĝin?
-Ne, ĉar ĝi forkuris.

Lulkanto por Endormigo

Panjo kantas lulkanton al infano vespere en la lito.
Inter du strofoj, la infano demandas:
- Panjo, kion vi deziras, ĉu plue kanti, aŭ ke mi endormiĝu?

La Ĝirafo

Kial la ĝirafo neniam estas sola?
Ĉar ĝi ĉiam havas kolegon!

Infana Konsilo

La patrino de Marselo estis graveda.
Kiam alvenas la tago de la akuŝo, la knabo restas dum kelkaj tagoj en la domo de la onklino Edna.
Returne al sia hejmo, li trovas la bebon kaj ĝojiĝas.
Onklino Edna, kiu estas fraŭla kaj ne havas filojn, komentas:
- Kia bela uleto... Mi ankaŭ volus tian bebon!
- Tio estas tre facila, onklino...
Dormu dum kelkaj tagoj for de la hejmo kiel mi! - diras la knabo.

Programistoj

Du programistoj babilas: 
- Hieraŭ mia konatulo rompis servilon...
- Ĉu li estas ĥakero?
- Ne, li estas idioto!

Dormema Fiŝo

- Fiŝo?
- Fiŝo.
- Viva?
- Viva.
- Sed kial kun fermitaj okuloj?
- Dormas.
- Kaj kial ĝi malbone odoras?
- Aŭdu min, kiam vi dormas - ĉu vi respondecas pri vi mem?

La Ofendita Profesoro

Venis studento al manĝejo, sed ĉiuj tabloj estas okupitaj.
Li sidas ĉe profesoro, kaj tiu diras: "Ansero ne estas amiko de porko".
 La studento:
-"Nu bone, mi flugos".
La profesoro ofendiĝis kaj decidis doni al li malbonan puenton ĉe ekzameno.
Tago de la ekzameno.
La profesoro donas al la studento la plej malfacilan bileton, sed li perfekte respondas.
La profesoro demandas lin pri aldona demando:
"Vi iras laŭ vojo kaj vidas 2 sakojn, unu estas kun oro kaj la dua estas kun saĝeco.
Kiun vi elektos?"
- "Kun oro".
La profesoro:
- "Sed mi prenus tiun kun saĝeco".
- "Nu, por kiu kio mankas..."
La profesoro ofendiĝis kaj skribas en la ekzamenlibreto "Kapro".
La studento ne ekrigardis kaj foriris.
Post iu tempo li revenas kaj diras:
"Profesoro, vi subskribis ĉi tie, sed ne skribis la puenton!"

La Sistem-analizisto kaj la Administranto. 

Ulo vojaĝis en varmaer-balono kiam li konstatis, ke li troviĝas super tute nekonata loko.
Li do decidis malsupreniri por malkovri sian koordinaton.
Tiam li ekvidis homon, kiu piediris sur la kamparo.
- Saluton, ĉu vi povas bonvolu informi al mi, kie mi troviĝas? - kriis la balonisto.
- Kompreneble, vi estas en la kesto de varmaer-balono, dek metrojn super la grundo.
- Vi estas sistem-analizisto, ĉu ne?...
- Jes, ja - kiel vi divenis?!
- Nu, la informo, kiun vi donis al mi estas teknike perfekta, sed ĝi taŭgas por nenio.
- Aĥ, vi do eble estas administranto! - diris la sistem-analizisto.
- Jes, mi estas administranto. Kiel vi konkludis tion?
- Nu, vi ne scias kie vi troviĝas, nek kien vi iras, sed vi volas ke mi iel helpu vin.
Kaj dekomence de nia babilado, vi troviĝas precize sur la sama loko,
kaj nun la kulpo ial estas mia!

En la Lunĉejo

- Kiom kostas tason da kafo?
- Kvindek centavojn.
- Kaj la sukero?
- Neniom kostas, estas senpage.
- Mi volas du kilogramojn da sukero.

Mirindaĵo

Instruisto:
- Ĉu ne estas mirinde, ke birdoj scipovas flugi al Afriko sen mapo kaj kompaso?
Eta knabo:
- Sed, estus ja eĉ pli mirinde, se birdoj kunportus mapon kaj kompason!

Noto en Ekzameno

Lernanto:
- Profesoro, laŭ mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno.
Profesoro:
- Mi konsentas, sed ne ekzistas noto pli malgranda.

Mensogi

- Ho belulino!
- Bedaŭrinde mi ne povas diri la samon.
- Tiam, vi faru kiel mi, mensogu!

En Cirko

- Kiel povas esti, ke tiel malforta kaj maldika viro estas tre bona dresisto de tigroj?
- Ĉar kiam la tigro rigardas al li, ĝia apetito malaperas.

Inteligenteco

- Paĉjo, kiam mi naskiĝis, kiu donis al mi inteligentecon?
- Certe estis via patrino, ĉar ankoraŭ mi havas la mian.

Alternativo

Kinkas demandas al s-ro Manuelo:
- Patro, kion signifas la vorto "alternativo"?
- Imagu, ke vi jam estas plenaĝulo kaj volas zorgi pri ia negoco.
Iam vi decidas aĉeti kokinon.
Ĝi kovas ovojn.
} Post vi havas multe, multe da kokinoj.
Vi estas riĉa, vi havas kokinkulturon, aŭtomobilojn, ĉevalojn...
- Sed patro, mi volas scii nur, kio estas "alternativo"....
- Jes mia filo. Ĝuste tion mi estas eksplikanta al vi!
Do, vi estas riĉa homo,
sed iun tagon okazas grandega inundo kiu detruas vian bienon.
Vi perdas ĉion kaj la kokinoj mortas, ĉar la stultaj ne scias naĝi.
- Tiam patro, kaj la alternativo, ĉu?
- La alternativo, mia filo, estas la anasoj!

Geografia Leciono

Dum la geografia leciono, la instruistino demandas:
- Joĉjo, donu al mi tri asertojn kiujn pruvas: "La tero estas ronda".
Post cerbumi iomete, li respondas:
- Bone, la libro diras ke ĝi estas, mia patro diras ke ĝi estas,
kaj nun sinjorino, ankaŭ vi diras ke ĝi estas, do...

Jarfinaj Donacoj

En la lasta leciono de la jaro, la lernantoj dankas al la instruistino per donacoj.
La filo de mastro de Sukeraĵejo al ŝi donas skatoleton.
Ŝi agitas la skatoleton:
- Ĉu en ĝi estas bombonoj?
- Jes, instruistino!
La filo de la mastro de Librejo donas pakaĵon al ŝi.
- Tiu estas peza. Mi trovas, ke ĝi estas libro...
- Jes, instruistino!
La filo de la mastro de Drinkejo donas al ŝi la donacon.
Ŝi rimarkas, ke forfluetas de la pakaĵo eta kvanto da likvaĵo.
Ŝi gustumas guton kaj hazardas:
- Ĉu vino?
- Ne, instruistino!
Ŝi gustumas pli unu guton.
- Ĉu likvoro?
- Ankaŭ ne...
- Mi ne sukcesas diveni! Kion vi donas al mi?
Kaj la knabeto respondas:
- Novan hundineton.

Pecigitaj Paperoj

La instruistino pri matematiko montras paperfolion kaj demandas de Joĉjo:
- Se mi dividos ĉi tiun paperfolion je kvar pecoj, kun kiu frakcio mi restas?
- Kvar kvaronoj, instruistino!
- Kaj, se mi dividos laŭ ok pecoj?
- Ok okonoj, instruistino!
- Ĉu dividita por fari cent pecojn?
- Pecigitaj paperoj, instruistino!

Silentigi la Klason

En la lernoĉambro, la instruistino pri Esperanto aŭdas ĉu ĉu ĉu funde de la klaso.
Por silentigi ilin, ŝi postulas:
- Joĉjo, diru al mi du pronomojn!
- Kiu? Mi? - li diras leviĝante.
- Tre bone! Vi povas sidiĝi.

Familia Nomo

Dum la unua leciono de la jaro, en la infanlernejo, la instruistino klarigas:
- For de la lernejo vi konas min kiel Marta, sed en ĉi tiu lernejo mi preferas,
ke vi alvoku min laŭ mia familia nomo, S-ino Silva.
Unu el la lernantoj sin turnas al kolego, kaj serioze diras:
- Antono, for de la lernejo vi konas min kiel Jozefo,
sed tie ĉi en la lernejo mi volas ke vi nomigu min...
Post paŭzo, li aldonis:
- Batman.

Tia Patro, Tia Filino

Kiam la gepatroj farbis la muron de la dormoĉambro de Denize, la 5-jara filino,
ŝi eniris la ĉambron kaj demandis:
- Kian diablon vi faras?
- Tuj poste ŝi piedturniĝis kaj foriris ne ceremonie.
La perpleksa patro demandas al edzino:
- Diable, kie tiu knabino lernis paroli tiamaniere?

Kaloj

Paola, 4-jara belulineto, konversaciis kun la onklo kiu manpremis ŝian manon kiel bonaj amikoj.
La knabino rimarkis, ke lia mankavo estis ruĝa kaj plena da malgrandaj nodoj.
La onklo, de maldika haŭto, estas inĝeniero kaj restas dum horoj, stirante aŭtomobilon de unu konstruaĵo al alia.
Scivoleme la infano demandas:
- Kio estas tio en via mano?
- Estas kaloj! - li respondis.
Rapide ŝi aldemandas tre surprize:
- Ĉu vi uzas ŝuojn mane?

Knaba Enamiĝo

Knabo 12-jara enamiĝis al 35-jara najbarino.
Afabla ĝentila, ŝi diris, ke eblas nenia rilato inter ili. Malĝoja,
la knabo volas scii la kialon de tia decido kaj la virino klarigas tre pacience:
- Okazas Zefo, ke mi ne ŝatas infanon...
- Senprobleme, ni evitas!

Virinoj

Patro kaj filo en la televido-ĉambro:
- Paĉjo, kiel oni nomas la situacion de la viro, kiu havas du virinojn?
- Oni nomas ĝin "bigamio".
- Kaj multajn virinojn?
- Estas poligamio.
- Kaj unu solan?
- Monotona io.

Malfrua Averto

Dum la tagmanĝo, la bubo kriis:
- Paĉjo, paĉjo...
- Kvietu knabo. Vi ne povas tiel krii ĉe la manĝotablo!
Post kelka tempo, la patro demandas:
- Nun, diru kion vi volas.
- Nun ne gravas. Vi jam englutis la muŝon, kiu falis sur vian teleron.

Eksterordinara Homo

En Lisbono, la instruisto:
- Kinkas, se Camões ankoraŭ estus viva, kial li estus eksterordinara homo?
- La knabo Kinkas respondas:
- Ĉu vi ne trovas, ke esti 400-jara jam estas io eksterordinara?

Trinkeja Servisto

Ulo eniras en trinkejo, iras al la vendotablo, petas dozon da viskio,
kaj laŭte parolas, por ke ĉiuj aŭdu lin:
- Hodiaŭ mi pagos ĉiujn trinkaĵojn!
Li turnas sin al la trinkeja servisto kaj diras:
- Mi pagos ankaŭ por vi.
Ĉiuj drinkas, eĉ la trinkeja servisto, post iom da rezistado.
Je alta horo, la ulo diras:
- Bonan nokton! kaj eliras kaj ne pagas la konton.
La kolerigita trinkeja servisto eksaltas super la vendotablo,
forte pugnobatas la viron, kaj forĵetas lin el la trinkejo.
En la morgaŭa vespero, la sama ulo revenas, iras al la vendotablo,
petas dozon da viskio , kaj laŭte parolas, por ke ĉiuj aŭdu lin:
- Hodiaŭ mi pagos ĉiujn trinkaĵojn!
Li turnas sin al la trinkeja servisto kaj diras:
- Vi ne trinkos hodiaŭ. Kiam vi drinkas vi fariĝas tro agresiva!

Tri Voloj 

Esperantisto serĉis Esperantajn librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo.
Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo.
La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn.
Kiel unua volo la Esperantisto elektis, ke li havus libraron enhavantan
ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn en Esperanto.
La spirito plenumis lian deziron.
Kiel dua volo la Esperantisto elektis,
ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron.
Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas.
Kiel tria volo la Esperantisto diris:
"Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn esperantistajn amikojn,
sed mi havas teruregon pri flugado.
Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Usono ĝis Eŭropo,
por ke mi povu iri tien aŭtomobile."
La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro,
malbona vetero, ktp.  kaj petis, ke la esperantisto elektu alian finan volon.
La Esperantisto pensis dum minuto, kaj diris:
"Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."
Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

Nova Skulptaĵo

Virino kaj amanto kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen.
La virino tuj ellitiĝas, ŝovas la viron al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.
"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"
La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero.
La edzino diras, ke la familio Smith akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus.
La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas,
eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvitoj.
Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:
"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smith, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

Veta Mono

Viro gajnas grandan sumon per vetmaŝino en Las Vegas.
La maŝino tintas, sonoras, kaj ŝutas monerojn.
Malriĉe vestita viro haltas antaŭ la maŝino,alproksimiĝas kaj diras:
- "Mi ne volas ĝeni vin dum via granda momento,
sed mia edzino estas malsana kaj bezonas esti operciita.
Ĉu vi eble donus al mi $5000 el via gajnaĵo?"
La viro diras:
- "Nu, se vi diras la veron, bonvolu ricevi  miajn kondolencojn.
Sed kiel mi scius, ke vi ne uzu la donacaĵon kiel veta mono?"
La malriĉulo diras:
- "Ho, mi havas vetan monon."

La Antikva Telero

En malgranda vilaĝo, vojaĝanta ekrimarkas belegan kaj multvaloran antikvan teleron,
kiu restas sur la tero ekster dometo.
Eta katido langtrinkas lakton el ĝi.
La riĉulo, dezirante la antikvan teleron, frapas je la pordo de la dometo,
kaj diras al la sinjorino, ke li volas aĉeti la katidon.
La sinjorino proponas tre altan prezon.
Ili negocas, kaj fine konsentas je kosto.
La riĉulo transdonas la monon kaj prenas la katidon.
Li ŝajne ekforiras, tiam paŭzas kaj diras:
"Ĉu mi ankaŭ havu la teleron de la katido?"
La sinjorino diras:
"Ho, ne sinjoro. Tiun teleron ni uzas por vendi katidoj".

Rabita!

Testudo revenas hejmen el la trinkejo en malfrua vespero,
kiam atakas kaj rabas lin tri limakoj.
Li raportas la aferon.
Policano notas la nomon, adreson, horon, kaj tiam demandas:
"Do, ĉu vi povas diri al mi kio okazis?" 
"Vere ne," respondis la testudo. "Ĉio okazis tre rapide!"

Forkuru!

Du viroj marŝas piede en arbaro kiam ili ekvidas urson.
Unu el la viroj tuj haltas kaj eksurmetas kuradajn ŝuojn .
La alia viro diras:
"Kial vi faras tion?
Eĉ per kuradaj ŝuoj vi ne povas kuri pli rapide ol urso."
La unua viro diras:
"Ne necesas, ke mi kuru pli rapide ol urso.
Nur ke mi kuru pli rapide ol vi."

Fajro!

Fabrikejo ekbruliĝas.
La plej proksima fajro-brigadoj respondas rapide, kaj laboras forte,
sed la fajro vastiĝas.
La fabrikisto krias:
"Niaj plej valoraj sekretoj estas en ŝlosita ŝranko en la centro de la fabrikejo.
Ili estas savendaj!
Mi donos 100 eŭrojn al tiu fajrobrigadisto kiu portos ilin al mi!" 
La fajrobrigadistoj fortigas ilian laboron kontraŭ la fajro, tamen la fajro vastiĝas.
Pli da fajrobrigadistoj alvenas kaj kuniĝas al la laboro.
La fajro ne plu vastiĝas, sed ne malvastiĝas.
La fabrikisto krias:
"Mi donos 500 eŭrojn al tiu fajrobrigadisto kiu portos al mia la sekretajn dosierojn!"
Subite oni aŭdas malproksiman sirenon de fajro-pumpilo.
La fajro-pumpilo alproksimiĝas, sed ne haltas apud la aliaj fajro-pumpiloj.
Senpaŭze, ĝi iras rekte al la brulanta fabrikejo,
haltante nur kiam ĝi atingas la centron de la brulanta konstruaĵo.
La fajro-brigadistoj elsaltas kaj tuj atakas la fajron kun ŝajne preterhoma forto.
Vidante tiun ĉi ekzemplon, la aliaj fajrobrigadistoj same atakas la fajron, kaj estingas ĝin!
Kiam eblas alproksimiĝi, la fabrikisto kore dankas la grupon.
Li demandas, kiel ili uzos la 500 eŭrojn.
La ĉefa brigadano respondas:
"Nu, unue ni nepre riparos la diablajn bremsojn de la fajro-pumpilo!"

Anaso-ŝerco

Ulo eniras trinkejon. Li havas anason sur la kapo. 
Li iras al la kelnero, kaj la tiu diras: "Ĉu mi povas helpi vin?" 
Kaj la anaso diras: "Jes, helpu min igi ĉi tiun ulon el mia postaĵo!"

Virino kun Infano

Virino eniras trajnon. Ŝi havas infanon sur la brakoj. 
Portisto, helpante kun ŝiaj valizoj, vidas la infanon, kaj diras:
"Sinjorino, tiu estas la plej malbela infano mi vidis iam ajn!" 
La virino ekfuriozas. Ŝi marŝas for kaj insistas kunparoli la konduktoron.
Ŝi diras al la konduktoro: "La portisto ĵus ofendis min terure!" 
La konduktoro tre bedaŭras kaj respondas: "Mi petas, trankviliĝu.
Mi admonos la portiston. Mi movos vin al unua klaso.
La portisto kaj mi faros al vi formalan bedaŭron.
Kaj, se vi deziras, mi eĉ penos trovi bananon por via simio."

Gorilo en Arbo

Virino vidas gorilon en arbo ekster sia domo. Maltrankvile,
ŝi traserĉas sian telefonlibron, kaj telefonas la lokan "Gorilo Foriga Servo-n." 
La viro de la "Gorilo Foriga Servo" alvenas.
Li havas reton, hundon, kaj pafilon.
La virino ne volas, ke la gorilo mortiĝu, nur ke la gorilo foriĝu.
Ŝi diras: "Vi ne pafos la gorilon, ĉu?" 
La viro diras:
"Ne maltrankviliĝu, mi forigos la gorilon, mi ne pafos ĝin.
La procedo estas jene:
Mi grimpos en la arbon kie estas la gorilo.
Tie, mi skuos la branĉojn, por ke la gorilo falu teren.
Tiam, mia hundo ekprenos la gorilon ĉe la testikoj.
Tial, la gorilo senmoviĝos, dum mi elgrimpos.
Tuj kiam sur la tero, mi ĵetos la reton sur la gorilon, kaj portos ĝin for." 
La virino diras, "Sed, kial vi havas pafilon?" 
La viro diras:
"Ho, vi ektenu tion.
Se mi falos el la arbo anstataŭ la gorilo.... pafu la hundon!"

Dio Provizos

Maljuna virino loĝas en domo apud rivero.

Ekpluvas. La idoj de la virino telefonas ŝin, kaj diras:
"Patrino, oni diras, ke la rivero inundos.
Ni petas, iru al sekura loko per aŭto!" 
La virino diras: "Ne. Mi sekuros ĉi tie. Dio provizos." 
Pluvadas. La rivero ekinundas.
La akvo plialtiĝas je nivelo de la domo.
Du krizlaborantoj alvenas la domon per boato.
"Sinjorino," ili diras, "la rivero inundegas.
Ni petas, venu al sekura loko kun ni per ĉi tiu boato!" 
Sed, la virino diras:
"Ne. Mi sekuros ĉi tie. Dio provizos." 
La pluvo malpliiĝas ĉe la domo, sed pluvas ankoraŭ riversupre.
La rivero inundegas. La akvo plialtiĝegas.
La virino fuĝas sur la tegmenton de la domo.
Du aliaj krizlaborantoj alvenas super la domo per helikoptero. 
Sinjorino," ili krias, "la rivero inundegas".
Ni petas, venu al sekura loko kun ni per helikoptero!" 
Sed, la virino diras:"Ne. Mi sekuros ĉi tie. Dio provizos." 
La rivero inundegas.
La domo forbalaiĝas per la akvo.
La virino dronas.
Ĉar ŝi estis bona virino, ŝi aliras ĉielon.
Tie, ŝi iras al Dio, kaj diras:
"Kial Vi permesis, ke mi mortiĝu?
Mi fidis je Vi. Kial Vi ne provizis?" 
Dio diras: "Kion vi diras?
Mi aŭton, boaton, kaj helikopteron provizis, ĉu ne?"

Teologo

Okazas festo por profesoroj.
Inter la ĉeestantoj estas filozofo kaj teologo.
Kiam la teologo renkontas la filozofon, li diras:
"Mi ĉiam kredis, ke filozofio estas kiel homo,
kiu serĉas en malhela ĉambro por nigra kato, kiu ne estas tie." 
La filozofo diras:
"Ho, mi komprenas.
Mi ĉiam kredis, ke teologio estas kiel homo, kiu serĉas
en malhela ĉambro por nigra kato, kiu ne estas tie kaj trovas ĝin!"

Mortanto

Ulo estas en malsanulejo, mortante.
Kuracisto diras al lia edzino:
"Ni ĵus diris al li, ke li baldaŭ mortos.
Eble, decas, ke vi parolu kun li nun." 
La edzino eniras la ĉambron.
La mortanta ulo diras:
"Mia kara. Estas io, kion mi devas diri. Mi vin malfidelis." 
La edzino diras: "Ŝŝŝ.... Ne priparolinda.
Kial vi pensas, ke mi vin venenis?"

Dio kaj Satano

Iun tagon, Dio promenas en la Ĉielo.
Li ne havas difinitan celon, kaj trovas Sin apud Infero.
Estas tie barilo inter Ĉielo kaj Infero, kiun Dio konstruis je la Kreo.
Sed nun la barilo estas malnova.
Iuloke ĝi preskaŭ kolapsas. 
Dio krias "Diablo! He Satano! Venu ĉi tie!" 
La Diablo venas kaj demandas:
"Kion Vi deziras?" 
"Mi ĵus rimarkas, diras Dio, ke tiu barilo preskaŭ kolapsas.
Oni devas ripari ĝin.
Ĉar mi konstruis ĝin je la Kreo, decas, ke vi riparu ĝin." 
La Diablo respondas:
"Tute ne!
Se Vi deziras, ke la barilaĉo ripariĝas, ĝin riparu Vi mem!" 
Dio ĉagreniĝas.
"Satano, estas via vico ripari la barilon!
Se vi ne riparas ĝin, mia advokato kontaktos vin!" 
Kaj la Diablo diras:
"Fi! Kie vi trovos advokaton?"

Kuracisto kaj Plumbisto

Kuracisto havas ŝtopitan drenilon.
Li penas malŝtopi ĝin, sed malsukcesas.
Tial, li telefonas plumbiston. 
La plumbisto alvenas.
Li kontrolas la drenilon, tiam frapas ĝin per ŝraŭbseruro.
La drenilo malŝtopas. 
La plumbisto diras:
"Mi riparis ĝin.
La kosto estas sepdek dolaroj." 
La kuracisto diras:
"Sepdek dolaroj! Mi estas kuracisto, kaj mi nur pagos tridek kvin dolarojn." 
La plumbisto diras:
"Jes, mi komprenas. Tiom estas kiom mi ankaŭ pagis, dum mi estis kuracisto.

Iru al Lernejo

Patrino iras en la ĉambron de sia filo, kaj diras gaje:
"Ellitiĝu! Estas mateno! Vi devas iri al lernejo!" 
La filo diras:
"Mi ne volas iri al lernejo." 
"Vi devas iri." 
"Mi malamegas tiun lernejon.
La geknaboj estas kruelaj kaj aĉaj." 
"Vi tamen devas iri." 
"Estas kiel ĝangalo: unu batalo, post alia.
Oni minacas min cent fojoj po tago." 
"Vi devegas iri." 
"Kial mi devegas iri?" 
"Ĉar vi estas la lernejestro!"

Restoracio-ŝerco

Ulo eniras restoracion.
La kelnero sidigas lin kaj alportas menuon.
La ulo ekzamenas la menuon.
Dume, iu ĉe alia tablo diras
(ne tro laŭte, sed kun klara voĉo, kiu atingas la tutan ĉambron):
"dudek sep!"
Estas momenta silento, kaj preskaŭ ĉiuj en la restoracio ekridas. 
La kelnero revenas al la tablo.
La ulo petas manĝaĵon.
Dum li atendas, alia persono en la restoracio diras
(sufiĉe laŭte, por ke ĉiuj aŭdu),
"kvardek tri!"
Refoje, preskaŭ ĉiuj ridas. 
Kiam la kelnero alportas la manĝaĵon, la ulo demandas:
"Kial iu diras numeron tiam ĉiu ridas?" 
"Ho," diras la kelnero:
"Ĉu vi ne manĝis ĉi tie antaŭe?
Mi klarigos.
Antaŭ pluraj jaroj, kelkaj personoj manĝis ĉi tie kaj ŝatis rakonti ŝercojn.
Sed, ne estis sufiĉe da tempo por samtempe ŝercrakonti kaj manĝi.
Tial, la proprietulo de la restoracio kreis ŝerclibron,
kiu enhavas la ŝercojn rakontataj ĉi tie.
Ĉiu ŝerco havas numeron.
Nuntempe, kiam ajn oni deziras diri ŝerco, oni nur diras la numeron.
Ĉiuj konas la ŝercon, tial ili ridas." 
La ulo pripensas dum manĝado.
Kiam li eliras, li petas, ke la kelnero donu al li la ŝerclibron.
Dum kelkaj tagoj, la ulo studas la ŝerclibron.
La ulo reiras al la restoracio.
Iu diras: "dek unu!"
La ulo, konante ŝercon, ridas kun la aliaj personoj en la restoracio.
Kiam li finas la aperitivon, la ulo klarigas la gorĝon kaj diras:
"dudek du!"
Estas silento dummomente, kaj ĉiuj rekomencas manĝi.
La ulo ĉagreniĝas.
Li manĝas silente.
Antaŭ ol eliri la ulo provas denove.
"Kvardek ok!" li diras. Ankaŭ ĉi foje, neniu ridas. 
La ulo eliras.
Ĉe la pordo, li demandas al la kelnero:
"Kial neniu ridas, kiam mi rakontas ŝercon?" 
"Nu," diras la kelnero,
"iuj personoj ja ne kapablas rakonti ŝercojn!"

Via Moŝto

Ulo estis arestita pro ebria kaj senorda konduto.
Kiam li estis sobra, oni kondukis lin antaŭ juĝisto Bejli.
Juĝisto Bejli diris: "Vi estas akuzita de ebriiĝo.
Ĉu estas vere?"
La ulo diris, "Jes, via moŝto." 
"Oni akuzas, ke vi kondutis malorde.
Ĉu estas vere?" 
"Jes, via moŝto." 
"Ĉu vi havas senkulpigan klarigon?" 
"Ne, via moŝto." 
"Do," diris Juĝisto Bejli, "Kulpa!
La monpuno estas kvindek dolaroj.
Pagu al la aktisto." kaj frapas la martelon. 
"Via moŝto," la ulo demandas: "ĉu mi ricevos kvitancilon por la pago?
"Jes," diris Juĝisto Bejli.
"Kial vi demandas?
Ĉu vi ne fidas min?" 
"Ho, mi fidas vin, via moŝto.
Sed, iun tagon mi mortos.
Tiam, mi aperos antaŭ Sankta Petro, kaj Sankta Petro diros:
"Ĉu vi drinkis?" kaj mi diros: "Jes, mi drinkis." 
"Kaj Santa Petro diros:
"Ĉu vi estis arestita?" kaj mi diros:
"Jes, mi estis arestita".
"Kaj Sankta Petro diros:
"Ĉu vi estis monpunita?" kaj mi diros:
"Jes, mi estis monpunita". 
"Tiam Sankta Petro demandos:
"Ĉu vi pagis la monpunon?"
Do, se mi ne havas kvitancilon, oni serĉos tra la tutan Inferon
por Juĝisto Bejli, por ekscii ĉu mi pagis mian monpunon!"

Mirinda Hundo

Ulo eniras trinkejon kun hundo.
La ulo asertas, ke la hundo povas paroli, kaj ofertas vendi ĝin.
La kelnero ne kredas, ke la hundo povas paroli, kaj ne deziras la hundon.
Sed, tiam, la hundo diras:
"Aĉetu min. mi petas, iu aĉetu min.
Mia proprietulo estas kruela kaj aĉa.
Li foje frapas min kaj batas min.
Mi estas bonega hundo.
Mi estis vivsavinta hundo.
Mi havas tri medalojn pro braveco.
Mi petas, aĉetu min."
La kelnero demandas al la proprietulo:
"Kial vi vendas ĉi tiun bonegan hundon?"
La ulo respondas:
"Mi tute ne povas toleri liajn mensogojn!"

Falo

Fenestrolavanto falas de sia skafaldo, kaj plonĝas ses etaĝojn teren. Dum li kuŝas tie, preterpasantoj kolektiĝas. Unu el helpas la vunditan ulon kaj petas, "Trovu akvon por li! Mi petas, alportu iom da akvo. Li bezonas trinkaĵon."
La fenestrolavanto malfermas la okulojn kaj demandas: "Kiom da etaĝoj oni devas fali por ricevi drinkaĵon?"

Duonfratoj

Fraŭlino diras al la patro: "Paĉjo, mi trovis la viron, kiun mi deziras edziniĝi. Li estas Petro, la filo de la bakisto."
La patro ĉirkaŭrigardas. Lia edzino ne estas en la ĉambro. Li diras, "Ho, mi bedaŭras, sed vi ne devas edziniĝi lin. Li estas via duonfrato."
La fraŭlino malĝojas. Sed, post iom da tempo, ŝi trovas alian viron kaj revenas. "Paĉjo, mi deziras edziniĝi Julion, la filo de la bierfaristo."
Refoje la patro ĉirkaŭrigardas, tiam diras: "Ho, mi bedaŭras, sed vi ne devas edziniĝi lin. Li estas via duonfrato." 
Nun la fraŭlino malĝojegas. Kiam ŝi denove serĉas edzon, ŝi iras al alia vilaĝo. Ŝi revenas al la patro kaj diras: "Paĉjo, mi deziras edziniĝi Tomason, la filo de la buĉisto."
Sed, refoje la patro ĉirkaŭrigardas kaj diras: "Ho, mi bedaŭras, sed vi ne devas edziniĝi lin. Li estas via duonfrato."
La fraŭlino koleras. Ŝi vokas sian patrinon. Ŝi diras: "Panjo, mi deziras edziniĝi, sed paĉjo diras, ke ĉiuj viroj en la provinco estas siaj filoj. Kion mi faras?"
La patrino rigardas momente la patron kaj diras: "Ne zorgu. Vi ne estas lia filino."

Fina Manĝo

Gardisto diras al krimulo: "Oni vin ekzekucios morgaŭ. Kion vi deziras por via fina manĝo?"
Krimulo respondas: "Akvomelonon."
Gardisto diras: "Ho, mi bedaŭras. Sed, ne estas akvomelona sezono. Vi ne povas havi ĝin ĝis oktobro."
Krimulo respondas: "Mi atendos."

Golfludo-ŝerco

Du uloj ludas golfon. Kiam ili atingas la trian truon, funebra procesio pasas. Unu el la golfludantoj haltas, demetas la ĉapelon, kaj staras senmove, ĉapelo sur koro, ĝis kiam la procesio forpasis.
La alia golfludanto diras: "Tio estis tre bone kaj afable."
Remetante la ĉapelon sur la kapo, la unua golfludanto diras: "Mi agis kiel eble plej bone. Ŝi estis tre bona edzino."

Mensa Kolapso

Ulo estis enhospitaligita dum tri monatoj pro mensa kolapso. Liaj kuracistoj ordonis, ke neniu dirus al li iun ajn novaĵojn pri lia hejmo. Kiam la ulo eliras la malsanulejon, li diras al lia frato: "Mi komprenas, ke la kuracistoj ordonis, ke vi ne dirus al mi iun ajn novaĵojn. Sed, nun mi tute sanas. Diru al mi, kiel fartas la familion?"
La frato respondas: "Nu, mi tre bedaŭras, sed via kato mortis."
La ulo diras: "Ho, tiu estas granda ŝoko! Vi povus diri tiun malbonan novaĵon malpli subite, ĉu ne?"
"Kiel mi povus diri tion?" 
"Nu, vi povus diri: 'Iun tagon via kato grimpis sur la tegmenton. Estis varma kaj suna tago, kaj la kato ludis sur la tegmento dum kelkaj horoj. Sed, la kato ludas tro proksime je la bordo kaj plonĝis teren. Mi bedaŭras, sed li ne travivis."
"Mi komprenas." 
"Do, alie, kiel fartas la familion?"
"Nu, iun tagon nia patrino grimpis sur la tegmenton..."

Polekso-suĉado

Onklino de knabo malĝojas, ĉar sia dekjara nevo ankoraŭ suĉas la polekson. Por ke la nevo haltu la polekso-suĉadon, ŝi provas timi lin: "Ne suĉu la polekson! Se vi daŭros la suĉadon vi ŝvelos kaj ŝvelos ĝis kiam vi krevos!" La onklino ŝvelas la vizaĝon kaj svingas la brakojn, por montri krevadon. 
La knabo timegas. Li haltas polekso-suĉadon. Neniam plu li poleksosuĉis.
Post iom da tagoj, la knabo veturas aŭtobuse. Virino graveda sidas apude. Vidante la ventro de la virino, la knabo diras al ŝi: "Mi scias kion vi faris!"

Jara Sanekzameno

Ulo iras al kuracisto por jara sanekzameno. Post la ekzameno, jen la konversacio:
Kuracisto: Vi estas bonege sana por 53-jara viro.
Ulo: Ĉu mi diris, ke mi estas 53-jara? Mi estas 67-jara.
Kuracisto: Mirinde! Via patro sendube vivis ĝis plena, bona aĝo.
Ulo: Ĉu mi diris, ke mia patro mortis? Li estas 84-jara.
Kuracisto: Nu, via avo sendube vivis tutplene.
Ulo: Ĉu mi diris, ke mia avo mortis? Li estas 107-jara, kaj li edziĝos venontsemajne.
Kuracisto: Kial tia aĝa viro volas edziĝi?
Ulo: Ĉu mi diris, ke li volas edziĝi?

Belulino en la Vendejo

Belulino demandas la vendiston:
Ĉu mi povas provsurmeti la vestaĵon en la montrofenestro?
– Memkompreneble, respondas la vendisto, tio allogas klientojn…

Fidel Castro Vizitas Frenezulejon

Ĉe la akceptejo, deĵoranto demandas: Kio estas kun vi?
Fidel respondas: Mi estas Fidel.
Respondas la deĵoranto: Tian kazon ni ankoraŭ ne havas. Sed vi povas preni ĉambron en la dua etaĝo, tie jam loĝas tri Napoleonoj.

Bin Laden kaj Papo en la Ĉielo

Mortis hazarde kaj samtempe la Papo kaj Bin Laden. La Papo tuj ekiris al la pordo de la ĉielo, sed Sankta Petro rifuzis al li la eniron. En tiu ĉi momento alvenas Bin Laden. Tuj du anĝeloj malfermis la pordegon kaj bonvenigis lin serafan ĥoruson. Proteste la Papo turnis sin al Sankta Petro: "Tiun ĉi fiulon vi lasas eniri, kaj mi, kiu anstataŭis vin surtere, vi forsendas!“ Respondis Sankta Petro: "Ek de kiam vi estas Papo, milionoj da homoj forlasis la eklezion. Sed ununura aktiveco de Bin Laden en Novjorko – kaj la tuta homaro rememoras Dion kaj preĝas!“

Bojantaj Hundoj ne Mordas

Granda hundo bojis al preteriranto. Tiu timeme volis ŝanĝi al la alia stratflanko, kiam la posedanto de la hundo diris: "Trankviliĝu, bojantaj hundoj ne mordas!"
Respondis la viro: "Tion mi ankaŭ scias, sed via hundo ne aspektas, ke ankaŭ ĝi scias tion!"

Vi Pravis!

Du aŭtomobilistoj renkontiĝas antaŭ la pordo de paradizo. Tiu, kiu alproksimiĝis al la alia de malantaŭe diras ridete:: "Vi pravis! Via aŭto efektive estis pli rapida ol la mia, ĉar vi alvenis ĉi-tie antaŭ ol mi!"

Sekretario Serĉata

Hundo preterpasas laborperejon kaj vidas ŝildon:
Ni serĉas sekretarion, kiu kapablas tajpi 12 paĝojn hore kaj regas fremdlingvon. La hundo eniras, kaj demandas, ĉu oni ankaŭ akceptas hundojn.
– "Ĉu vi scipovas tajpi?“ demandas la ino malantaŭ la tablo.
– "Jes“, diras la hundo, kaj eksidas ĉe libera komputilo kaj rapidege skribas leteron.
– "Nu bone“, diras la ino. "Kaj kion pri fremdlingvoj?“
– Miaŭ, miaŭ! respondas la hundo!

Ĉiela Futballudo

Post sia morto la fama brazila futbalisto iris ĉielen. Ĉar ankaŭ en la ĉielo li ne povis resti sen laboro, li kreis futbalekipon, en kiu ludis multaj aliaj iamaj talentoj.
En la infero oni aŭdis pri lia ekipo, kaj la ĉefdiablo invitis la ĉielan ekipon al granda pokal-ludo. Kvankam preskaŭ ĉiuj iamaj famuloj estis en la ĉiela ekipo de Pelé' kaj por la infero ludis nur subklasaj ludistoj el iama usona karcersportgrupo, la infera ekipo gajnis 10 kontraŭ 0!
– Kial?
– Nu tute simple: ĉar ĉiuj arbitraciantoj estis en la infero!

 Bona Pano!

Soldato de la kuba popolarmeo plendas ĉe oficiro, ke la pano ne estas bongusta. Respondas la oficiro: Kial vi plendas? Se Fidel kaj liaj kamaradoj havintus tiun panon, dum ili en 1959 batalis en la montaro, ili estintus tre kontentaj!
 - Certe, respondas la soldato, sed tiam la pano ankoraŭ estis freŝa!

Profesia Akcidento

Dum sia unua tago de metilernado ĉe lignaĵisto juna knabo tro alproksimiĝas al rotacianta segilmaŝino. Li estas tiel proksime, ke la segilmaŝino detranĉas lian dekstran orelon.
Tuj helpema laborkamarado provas trankviligi lin: Ne maltrankviliĝu, ni serĉos vian orelon, metos ĝin inter glacipecoj kaj rapide iros al kirurgiisto, kiu nun tute kapablas rekudri vian orelon.
La du knaboj diligente serĉas la falinta orelon meze de la lignaĵetoj, de la segilaĵetoj , de la segilpolvoj kaj subite, la kamarado de la vundito vidas la orelon, kaptas ĝin kaj fiere montras ĝin al la viktimo. Jen mi finfine trovis vian orelon.
- Montru ĝin, respondas la juna metilernanto. Jen ĝi.
- Ne, respondas la alia, ĝi ne estas mia orelo.
- Kial ĝi ne estas la via? Sur la mia estis ruĝa krajono respondas la knabo kun obstina mieno.

Infera Turismo

Milionulo kreis fondaĵon favore al handikapitaj infanoj. Sankta Petro vidinte tion, invitis la milionulon viziti la ĉielon kaj la inferon.
Unue la ĉielon: Tutan tagon la milionulo migradis tra ĉarma nubopejzaĝoj kaj devis kanti hosiano.
Poste la inferon: Li estis kondukita al diskoteko kun tekno-muziko, belaj inoj vestitaj per tre tukoŝparaj vestaĵoj, kiuj multe pli montris ol kovris. Kaj memkompreneble li povis flirti kiom li deziris kaj ankaŭ manĝo kaj trinkaĵo abundis.
Nun la milionulo jam sciis, kien li volis iri postmorte kaj ek de nun faris dum sia vivo ĉion, kion Dio malpermesis.
Kiam li mortis, li eĉ ne perdis tempon sed tuj kuris al la infero. Tie diableto donis al li ŝovelilon kaj sendis lin al minejo varmega, kie li devis fosi karbon. Kiam li volis ripozi tuj diableto pikis lin per granda forko. De malproksime fojfoje la vento alportis diskotekmuzikon, kiu tamen pro la maŝina bruo apenaŭ aŭdeblis.
Finfine la mortinta milionulo foje demandis al unu el la diablo: "Kaj kie troviĝas la diskoteko, kiun mi vidis dum mia lasta vizito, kaj kiam mi povos tien iri?“
 – "Nu sinjoro“, respondis la diableto, "lastfoje vi venis kiel turisto, nun vi estas ĉi-tie kiel laboristo!“

Firma Kredo

Du katolikaj kaj unu protestanta pastroj foje fiŝkaptis sur la Zurika lago apud la insulo Ufenaŭ. Subite elĉerpiĝis la vermoj.
Diris la du katolikaj pastroj: Atendu kolego, ni rapide serĉos vermojn sur la insulo. Ili eliris el la boato kaj marŝis kiel Jesuo antaŭ du mil jaroj super la akvo al la bordo.
La protestanto vidante tion pensis: Nu, mi samforte kredas kiel ili, do mi ankaŭ kapablas marŝi sur la akvo. Li eliris el la ŝipo kaj dronis en la akvo.
Diris la unua katoliko al la dua: "Nu, lia kredo estas tre admirinda, sed bedaŭrinde li ne scias, kie troviĝas la ŝtonoj!”

Eksterlanda Turisto en Genezareto

Eksterlanda turisto rondvojaĝas en Israelo kaj alvenas al la lago de Genezareto. Li volas lui remboaton kaj vidas efektive boatluiston. Li demandas la prezon, kaj la luisto respondas, ke la horo kostas 30 dolarojn.
–  "Tio estas terure multekosta“, protestas la turisto.
- Ne plendu, respondas la luisto, tio estas speciala lago, ĉar sur ĝi piediris nia Sinjoro Jesuo antaŭ 2000 jaroj.
- Kapjesas la turisto: "Tio ne estas miraklo konsiderante viajn prezojn!“

Forto

Petreto kaj Urseto kverelas.
Diras Petreto: - "Mia patro povas per siaj manoj haltigi aŭton!"
Respondas Urseto: - "Tio estas nenio! Mia patro haltigas per nur unu sola mano centojn da aŭtoj!
- Ne eblas! respondas Petreto.
 - Memkompreneble! ridetas Urseto, ĉar mia patro ja estas trafikpolicisto!

Fiŝkaptistoj

En la trinkejo de iu amatora fiŝkaptista klubo, du fiŝistoj, post bona trinkado, fanfaronas pri siaj agoj.
Diris la unua: - "Hieraŭ mi fiŝkaptis truton kiu estis duonmetro longa".
"Tiu estas nenio" - respondis la alia, "Antaŭ kelkaj tagoj mi kaptis fiŝon, kiu mantenis malgrandan lampon".
"Ĉu vere? Tion mi ne kredas!"
"Do, mallongigu vian truton, kaj mi tuj mallumos mian lampon!".

Kuraciloj

"Doktoro, mia edzo kredas esti kato, ĉasas musojn dum la tuta tago, kaj manĝinte korŝire miaŭas" maltrankvile diras sinjorino al kuracisto.
"Ne estas grava; donu lin tri el tiuj piloloj po tago dum la venontaj du semajnoj, kaj li sendube resaniĝos".
Preninte la kuracilon, la virino ekas eliri sed, kvazaŭ subite prenita de grava penso, returniĝas al la kuracisto: "Pardonu min, doktoro, sed eble mi malbone klarigis al vi mian problemon. Fakte, min nur necesas bonan digestigilon."

Fidela Edzino

Du amikoj renkontiĝas.
La unua demandas: "Vi havas malfeliĉa mieno; kio okazis al vi?"
"Mi ĉiam kredis mian edzinon fidela" respondas la alia.
- "Kaj kial vi ŝanĝis opinion?", demandas la dua.
"Translokiĝinte de Romo al Venecio, mi malkovris havi la saman leterportiston!"

Piramidoj

- Paĉjo, paĉjo, kie troviĝas la piramidoj?
- Demandu ĝin de panjo, hejmon ŝi mastrumas!

Oficistoj

Armea oficiro vizitas urbestron de malgranda vilaĝo:
- "Mi necesas dormejon por soldatoj dum la grandaj manovroj; kiom da viroj povas dormi en la urbodomo?"
- "Nu", respondas la urbestro, "kutime dum la tago tie dormas sep oficistoj..."

Konversacio en Salono

Subite, maljuna sinjorino diras kolere: "Mi estas tute certa, ke ĉiuj viroj estas idiotoj!"
- "Ne ĉiuj", mezvoĉe respondas, ridetante, tre bontona sinjoro. "Multaj viroj neniam edziniĝis."

Promenadoj

Iu tre kolera ulo, renkontante amikon sur la vojo, lin severe alfrontas.
- "Oni diras, ke vi kutime promenas kun mia edzino! Kial vi povas tion fari?"
- "Mi ĵuras, ke tio estas tute malvera" - respondas la amiko, "ni ĉiam restas hejme!"

Kverelo

- "Vi estas peco da azeno!" diras kolere unu el la kverelantoj.
- "Ja, jes", kriege konsentas la alia. "Mi estas la peco kiu mankas al vi: la cerbo!"

Terapio

- "Karulo", diras sinjorino al sia edzo, "la kuracisto ordonis al mi pasi monaton je la maro kaj monaton je la montaro. Kien vi portos min unue?"
- "Al alia kuracisto!"

Malfrua Horo

Ebriulo, malfrue revenante hejmen, estas kaptita de lia edzino, kiu alfrontas lin:
- "Ĉu estas tiu ĉi konvena horo por rehejmiĝi?"
- "Estas apenaŭ la deka"
- "Estas la unua!"
- "Ne, estas la deka"
- "Estas la unua", furioze kriegas la edzinon. "La kampanilo ĵus sonoris unu solan sonorbaton"
- "Kia stultulino vi estas! Kiel povus sonorilo bati la nulon?"

Infanoj

- "Paĉjo, kiom kostas bebo po kilo?" demandas infaneto.
- "Kara, oni ne vendas bebojn ..."
- "Kial, do, tuj kiam infano naskiĝas, oni ĉiam ĝin pesas?"

Frenezulejo

- "Ha-lo? Ĉu mi parolas al la frenezulejo?"
- "Jes, diru!"
- "Ĉiumatene je la unua taglumo, frenezulo nin vekigas per trumpeto; ĉi tie estas infero. Bonvolu sendi senatende du flegistojn por lin elpreni".
- "Mi tuj sendos la flegistojn", respondas voĉo de la frenezulejo, "sed bonvolu diri, kiu parolas?"
"Ĉi tie estas la Centra Kazerno..."

Rekrut-ekzameno

Post ekzameno, kuracista oficiro demanda al la junulo: "Kien vi ŝatus esti sendita?"
- "Mi pensas, ke mi tre ŝatus rekrutiĝi ĉe la maristaro"
- "Ĉu vi povas naĝi?"
"Kial, ni ne plu havas ŝipojn?"

Avarulo

Maljuna avarulo estas tre grave malsana.
- "Karaj gefiloj, mi mallonge ankoraŭ estos kun vi. Kie estas Johano?"
- "Ĉi tie, paĉjo"
- "Kaj kie estas Franjo?"
- "Ĉi tie, paĉjo"
- "Kaj Maria?"
- "Ĉi tie, paĉjo"
- "Kaj Panjo, kie estas ŝi?"
- "Ĉi tie, kara"
- "Do, diru, fine: kiu estas en la vendejo?"

Nebulego

Amikoj babiladas en trinkejo.
- "Nu, kion belan vi faris dum via vojaĝo al Londono?"
- "Mi treege amuziĝis; pensu, ĉiu vesperon nova knabino: Margareth, Cinthya, Annelise, Robert ..."
- "Robert ?!"
- "Jes, Robert. Vi devus vidi, kia nebulego estas vespere en Londono!"

Hundoj

En kinejo, iu sinjoro sidas kun sia hundo, kiu atente rigardas la filmon.
Alia sinjoro, kuriozigite, lin demandas: - "Ĉu vere via hundo rigardas la filmon? Kiel tio eblas?"
- "Vere, tio estas tre stranga afero", respondas la unua sinjoro, "precipe konsiderante, ke ĝi tute ne ŝatas la romanojn!"

Bruado

Malgranda boato sinkas ne malproksime de la marbordo; sur la boato, estas vireto, kiu kriegas: - "Helpu min! Helpu min! Mi ne scias naĝi!"
De la bordo, alia viro lin severe riproĉas: - "Ne tiel kriu, diable! Ankaŭ mi ne povas naĝi, sed mi ne faras tian bruaĉon!"

Amikoj

- Johano, mi sciis, ke vi diradas tie kaj tie, ke mi estas kreteno!"
- Pardonu min, mi ne sciis, ke vi volus gardi la sekreton".

Singardemo

Enirante en taksion, ulo diras al la taksiisto: - "Estu gardema, mi havas dek du gefilojn!"
- "Dek du gefilojn? Kaj vi, naskinte dek du gefilojn, volus instrui al mi esti singardema?"

Kafo

Du amikoj renkontiĝas sur la vojo.
La unua diras: - "Ĉu vi deziras trinki kafon?"
- "Ne, dankon, se mi trinkas kafon mi ne povas dormi".
- "Ho ve, estas la oka matene!"
- "Jes, kaj mi iras al mia oficejo".

Direktoro

- Ha-lo, mi dezirus paroli kun la ĉefdirektoro.
- Mi bedaŭras, sinjoro, sed li ne estas tie ĉi.
- Kial, li ne laboras posttagmeze?
- Ne, sinjoro, dum la posttagmezo li restas hejme, li ne laboras dum la mateno.

Patrina Amo

Knabeto, promenante kun sia patrino, vidas graveda sinjorino, kaj demandas:
- "Panjo, kial tiu sinjorino estas tiel dika?"
- "Ĉar ŝi tenas en la ventro sia naskiĝonta bebo, kiun ŝi treege amas!", respondas, iom kortuŝite, la patrino.
- "Kaj do", diras la knabo, "se ŝi tiom amas la filon, kial ŝi manĝis lin?"

Gvidistoj

- "Mi venis de la dekstra flanko, kaj do havis pasrajton" protestas gvidisto, kiu ĵus havis aŭtomobilan akcidenton".
- "Eble", respondas grandegulo, posedanto de la alia aŭto, "sed mi, kvankam veninta de maldekstre, havas taŭgan pistolon!"
- "Do, mi estas certa, ke vi tute pravas!"

Ĉasrakonto

... Subite, mi troviĝis vid-al-vide kun jaguaro. Mi surŝultrigas, celas, premas la ellasilon... nenio okazas: mia pafilo estis kaputa!
- Do, vi estis formanĝita ?
- Nu! Ĉu vi estas mia amiko, aŭ amiko de la jaguaro?

Intensa Kultivado

Granda kafkomercisto esploras la kultiveblon de la interna lando. Unu tagon, li ekvidas vastan kampon, kun nur kelkaj bananarboj, kaj, sub unu el ili, dormetantan kampulon.
- "Diru, amiko, demandas la komercisto montrante la vastan senkulturan teron, ĉu via grundo ne donas kafon?
- Ne, nenian kafon.
- Ĉu kotonon?
- Ne, nenian kotonon.
- Ĉu sukerkanon? 
- Ankaŭ nenian.
- Tamen, se vi plantus kafarbojn, ĉu tio ne prosperus?
- Nu, kompreneble, se vi plantus ilin..."

Afableco

Negocisto, revenante el longa vojaĝo, jam ĉe la haveno renkontas amikon:
- "Mia edzino ne scias, ke mi alvenis. Mi iras tuj surprizi ŝin..
 - Kun kiu?"

Heroino

Dronis la ŝipo, kaj sur dezerta insulo retroviĝas poste Maria-Roza, la papagino de la ŝipestro, kun kvin ŝipanoj. La unuajn tagojn, oni manĝas la provizojn. Sed baldaŭ ekregas malsato. Unu matenon, la ŝipanoj, dum foresto de Maria-Roza, komplotas inter si, kaj bruligas grandan fajron.
Revenas Maria-Roza. Ĝena silento. Tiam unu el la homoj, diras kuraĝe: - "Venu ĉi tien, Maria-Roza, venu, mia bela...
"La papagino, kun hirtaj plumoj, regresas.
- "Maria-Roza, mia trezoro..."
Tiam la papagino, kun seka tono: - "Almenaŭ, nomu min Johanino d'Arc!"

Nenormala

Kamparano finfine decidas veturi al la granda urbo, konsulti kuraciston.
- "Nu, kion vi sentas, amiko? demandas la kuracisto.
- "Ha, sinjoro, jam de jaroj mi suferas je maldormemo".
- "De jaroj, ĉu eble?"
- "Jes ja! Kiom ajn mi penas, ĉiun duan aŭ trian tagon, mi vekiĝas."

Malsukceso

Enmigrinto, timigita de la okazaĵoj dum la Dua MondMilito en Londono, ŝipiras hejmen, kun sia papago. La Atlantiko iom tumultas, kaj la papago eksentas marmalsanon.
- "Nu, kara, ŝi diras, la ĉefa afero estas tute ne pensi pri la maro. Por distri vin, ĉu vi volas, ke ni ludu kune?
- Jeees, jeees, plendas la papago.
- Nu, atentu. Mi kalkulos ĝis tri, kunfrapante miajn manojn, kaj tiam ni komencos la ludon. Ĉu Preta? ... Unu, du, tri!"
Kaj je tiu tri, la ŝipo, renkontinte germanan flosminon, eksplodas ĉielen. Kiam ĉiuj pecoj refalis sur la maron, la papago, senplumigita, kun unu ŝvelanta palpebro, alkroĉite al naĝanta trabo, konkludas: - "Tiu ludo estas komplete idiota."

Terpomoj 

Homo en prizono, kiu scias, ke ĉiuj leteroj iras tra cenzuro, ricevas leteron de la edzino: - "Kara, kiam mi plantu la terpomojn?" – demandas la edzino.
La prizonulo skribe respondas jene: - "Ne forgesu la ĝardenon por la terpomoj, ĉar tie estas la enterigitaj armiloj!"
Post kelkaj tagoj lia edzino respondas: - "Ses detektivoj venis al nia domo kaj senmanke trafosis la ĝardenon, sed nenion trovis!"
La prizonulo skribis responde: - " Nun vi povas planti la terpomojn!"

Teatraĵo

Stultulo alvenas malfrue al la teatro. La gvidistino diras al li:
- "Sinjoro, jam de dudek minutoj la teatraĵo komenciĝis. Mi petas, ke vi okupu vian sidlokon tre silente.
- "Kial? Ĉu ĉiu jam dormas?"

Tertremo

Okazis tertremo en Kalifornio. La tuta familio Lerende transvivis, sed ilia domo disfalis. Dum li serĉis por si alian, ili decidis forsendi la infanojn al parencoj. Onklo Bunko vivas en eta vilaĝo en la Apalacia montaro, en la alia flanko de Usono. Ili sendis, do, telegramon. - "Ni suferis tertremon. Ni sendas nian filon Keneto."
Post tri tagoj venis responda telegramo: "Ni resendas vian filon. Sendu prefere la tertremon!"

Nova Ŝoforo

Sinjoro Fistir havas stirpermeson nur de kelkaj tagoj, kaj nun fiere rapidegas laŭ la strato. Subite policisto haltigas lin: - "Ĉu vi freneziĝis? Vi surveturis homon! Ĉu vi ne scias, kion vi nun devas fari?"
- "Jes, mi scias", diras time sinjoro Fistir. – "Mi devas halti, preni kaj kunporti la homon al hospitalo".
- "Do, kial vi ne faris tion?"
- "Ĉar mi jam havas kvin vunditojn en mia aŭto kaj ĝi estas plena".

Bremsoj

Petro venas per sia aŭto al riparisto kaj diras: - "Estas malbona la bremso. Bonvolu ripari ĝin".
- "Bone sinjoro", diras la riparisto. – "En la venonta semajno ĝi estos preta".
- "Nur en la venonta semajno!" krias Petro. – "Ĉu vi ne povas ripari ĝin pli rapide?"
- "Sed, sinjoro, vidu, kiom da aŭtoj estas por ripari!"
- "Mi vidas, sed mi havas grandan haston. Mi devas urĝe aŭto-veturi!"
- "Se tiom haste kaj urĝe, kial vi bezonas bremsojn?"

Fosaĵo

Larĝa kaj profunda fosaĵo plena de koto troviĝas en la strato. La aŭto de ŝoforo eniras kaj algluiĝas. Homo iras tien kaj demandas:
- "Ĉu mi alkonduku ĉevalojn por eltiri la aŭton?"
- "Jes", diras la ŝoforo.
La homo foriras kaj post mallonga tempo revenas kun ĉevaloj kaj eltiras la aŭton. La ŝoforo donas 100 eŭrojn al la homo.
- "De la hieraŭa nokto, estis la dudeka aŭto, kiun mi eltiris", diras la homo.
- "Kiel? Ĉu vi laboras ankaŭ nokte?"
- "Jes, tiam mi verŝas akvon en la fosaĵon."

 Moderna Fabelo

Ruĝa Ĉapeto alvenis al la avino kiu, kovrita ĝis la mentono, ankoraŭ dormis en la lito.
- "Avinjo, kial vi kuŝas antaŭ-tagmeze en la lito?
- "Mi estas laca, nepineto mia".
- " Kaj kial viaj okuloj estas tiel ruĝaj?"
- "Ĉar mi komputilumis tutan nokton".

Pluvas

Edzino al edzo:"Akvumu la ĝardenon!"
Edzo:"Pluvas"
Edzino:"Prenu ombrelon!"

Kalsoneto

Marinjo: - "Panjo, mia amiketo Johano estas tre ĝentila".
Panjo: - "Kial, mia karulino?"
Marinjo: - "Hieraŭ, ni lude surgrimpis arbojn kaj ĉiamfoje li permesis al mi iri antaŭe.
Panjo: - "Ho mia kara, certe li volis okulumi al via kalsoneto."
Marinjo: - "Ĉu? Tamen, mi estas pli ruza ol li, mi forprenis ĝin.

Sekretariinoj

Du sekretariinoj antaŭ siaj skribmaŝinoj. La unua vespirante:
- "Kiel ŝike vestas sin la estro!"
La dua, ankaŭ vespirante:
- "Ho jes, kaj tiel rapide!"

La Praavino

La plej juna filino de la familio edziniĝis antaŭ naŭ monatoj. Kaj ĉiuj, en plej granda emocio, atendas la rezulton. Finfine, la flegistino aperas, portante kriantan, blankruĝan, nudan kaj karnan bubon, kaj ŝi kompleze prezentas ĝin al la 102 jaraĝa praavino, kiu de proksime rigardadas ĝin, kaj post longa esploro diras ridete:
- "He he! estas knabo, se mi bone memoras.

Infana Cerbumado

La kvarjara Anjo kuradas en la loĝejo kaj trafas en la banĉambron, kie ŝia patro duŝas sin tute nuda.
- "Ĉu vi ne foriras tuj?" krias la patro kolere kaj konfuze.
Anjo trankvile retiriĝas, cerbumas iom, kaj poste iras al la patrino kaj diras: "Panjo, ĉu vi sciis, ke paĉjo estas knabo?"

Aŭtomobilisto

Aŭtomobilisto radumas po cent kilometroj hore, trafas arbon, kaj retrovas sin, iom zigzagitan, antaŭ Sankta Petro, kiu demandas: "Kion vi deziras?"
Kaj la alia, kun sovaĝa mieno: "Alkonduku Sanktan Kristoforon, ke mi diru al li mian opinion!"

Ĉu Paradizo aŭ Infero?

Ŝi (ĉe spiritisma tablo): - "Kara edzo mia, ĉu vi nun estas feliĉa?"
Lia voĉo: - "Jes."
Ŝi: - "Pli ol kiam vi vivis kun mi?"
Lia voĉo: - "Jes."
Ŝi: - "Kaj kion vi faras, en paradizo?"
Lia voĉo: - "Sed mi ne estas en paradizo, mi estas en la infero."

Edziĝita

- "Terure, mia kara! Ŝia psikiatro malkovris, ke ŝi enamiĝis al sia patro!" 
- "Ĉu tamen kuracebla? "
- "Nenia espero. Ŝia patro estas jam edziĝita."

Rekrutoj

Usona psikiatro esploras rekrutojn. Petinte ilin pri memkolektiĝado, li tiras el sia poŝo sian poŝtukon kaj svingas ĝin antaŭ iliaj okuloj; li reŝovas ĝin en la poŝon, kaj laŭvice pridemandas: - "Pri kio vi ekpensis?"
La unuaj respondoj estas banalaj: pri neĝo, pri papero, ktp.
Sed unu deklaras: - "Pri amorado!
- "Treege interesa, ekkrias la psikiatro. Kaj kial vi ekpensis tion?
- "Nu, mi ĉiam pensadas nur pri tio..."

Neeltenebla Vivo

Kliento, skuita de multaj tikoj, vizitas psikiatron kaj deklaras: 
- "Doktoro, la vivo estas neeltenebla. Mi senĉese sentas, ke grimpas sur mia tuta korpo oniskoj, formikoj, blatoj, skorpioj... 
- "Atentu do, interrompas abrupte la psikiatro, ne faligu ilin sur min!

En Religia Lernejo

Instruistino foje rakontis, ke Dio kreis ĉion, kaj ke la homo estas la plej altranga kreitaĵo. Ŝi volis scii, ĉu la infanoj komprenis la instruadon, kaj demandis:
- "Kio estas la plej alta, kion Dio kreis?"
- "Knabeto svingis la manon."
- "Nu, Johano!"
- "La arboj."
- "Jes, jes, ja! La demando estis eble iom erare formulita! Sed Adamo kaj Evo do, kion vi diras pri ili?
- "Ili estis paro da pomoŝtelistoj ..."
Post tiu ĉi respondo estis neeble krei pian etoson en la klaso.

Elektra pseŭdonimo

- "Antaŭ ol ekloĝi", diris la nova luanto, "mi volus mencii, ke mi estas poeto, sed mi uzas pseŭdonimon."
- "Ne estas grave", respondis la luiganta virino, se ĝi ne uzas tromulte da elektra energio.

Vegetarano

- "La kaŭzo de mia vegetaraniĝo estas mia opinio, ke estas malĝuste mortigi senkulpajn bestojn.
- "Ĉu vi opinias, ke estas pli delikate formanĝi la furaĝon de ili?"

Biletoj

Li: - "Vespere ni tre agrable amuzos nin."
Ŝi: - "Kion ni faros?"
Li: - "Mi aĉetis tri kinobiletojn."
Ŝi: - "Tri? Kiu do akompanos nin?
Li: - "Mi aĉetis unu al via patrino, unu al via patro kaj unu al via frato."

Ĉiam Rapide Sprita

Karlson, ĉiekonata pekulo, renkontas sinjorinon Johanson, kiu, laŭ propra opinio, estas senerara.
Karlson: - "Estas ja senĉesa pluvaĉa vetero."
S-ino Johanson: - "Jes ja, tion ni havas pro niaj pekoj."
Karlson: - "Tiukaze, s-ino Johanson, provu pliboniĝi, ĉar ni aliaj turmentiĝas pro tio."

Modela Edzino

Amikino al alia:
- "Dum monatoj mi ne povis eltrovi, kie mia edzo pasigas la vesperojn. Hazarde hieraŭ vespere mi frue hejmeniris, kaj tiam evidentiĝis al mi, ke li estas hejme.

Neniam Sola

Okazis antaŭ nelonge:
- "Ĉu via mortinta amiko havis la kutimon paroli kun si mem, kiam li estis sola?",demandis la juĝisto.
- "Tion mi ne scias, respondis la atestanto."
- "Sed vi ja asertis, ke vi estas unu el tiuj, kiuj plej bone konis lin."
- "Jes, ĝuste tion, respondis la atestanto, sed mi neniam estis kune kun li, kiam li estis sola.

Profunda Distreco

Sinjoro (al la poŝoŝtelisto, kiun li ekkaptis je surtuta kolumo):
- "Mi kaptis vin, rabisto, ĉe la ŝtelado mem. Kion, diable, vi serĉis en mia poŝo?"
Ŝtelisto: - "Pardonu, bona sinjoro; mi estas tiel ofte en profunda distreco! Mi havis antaŭ malmulta tempo surtuton, kiu tute similas la vian, kaj mi pro eraro kredis, ke ĝi estas la mia."

Konfido

- "Avino, ĉu vi havas fortajn dentojn?"
- "Ne, mia malgranda amiko, bedaŭrinde mi ne havas eĉ unu denton."
- "Estas bone. Volu do kaŝi miajn nuksojn, ĝis mi revenos."

Logike

- "Patro, ĉu la instruisto povas min puni por io, kion mi ne faris?"
- "Certe ne, mia filo!"
- "Nu, mi ne devas fari mian lecionon."

Dentoj

- "Ĉu vi havas ankoraŭ ĉiujn dentojn, mia sinjorino?"
- "Kial vi demandas tiel strange, mia sinjoro?"
- "Ĉar mi ne povas kompreni, kiel en tiel malgranda buŝo 32 dentoj trovas lokon."

Pripensado

- "Nu, mia filino, ĉu la sinjoro prezidanto ne faris ankoraŭ sian konfeson?"
- "Ho jes, patreto; sed mi petis de li la templimon da du tagoj por pripensadi."
- "Ho malsaĝulino! Dum du tagoj  li ankaŭ ja povos pripensadi."

La Estinteco

- "Ĉu vi efektive ne edziĝos je fraŭlino Tereza? Ŝi estas ja riĉa, kaj ankaŭ ne malbela."
- "Sed ŝia estinteco..."
- "Mi certigas vin, ke ŝia estinteco estas senmakula kaj pura."
- "Ho amiko, tion ĉi mi kredas; sed ĝi estas tre longa..."


 

Hejmpaĝo - Página Inicial