Iom pri Unuopula Agado
Um Pouco Sobre Atividade Individual
 

Publikigita de angla ĵurnalo"Ouse Vala Esperanto-Asocio"
 Peacehaven - Anglio (Inglaterra) - Junho 1989
Antonio Luís Lourenço dos Santos

Januare 1985, mi komencis memlernadon de Esperanto, kaj post tri monatoj mi jam havis bonan komprenon de la bazoj de Esperanto. Lua unuaj leteroj estis senditaj; libroj kaj sonbendoj estis perpoŝte aĉetitaj, kaj informiloj estis abonitaj. Dum preskaŭ tri jaroj daŭris la tutsola ellernado, sed ĝis tiam, mi uzis Esperanton kiel komunikilon nur perpoŝte, ĉar en mia urbo ne troviĝis eĉ unu esperantisto. Kune kun tiu ellernado, kreskis la deziron paroli Esperanton kun aliaj personoj; kreskis la deziron transdoni al aliaj uloj tian mirindaĵon, kia estas nia internacia lingvo, kaj kreskis ankaŭ la deziron labori pli efike por la Esperanto-movado.

Oktobre 1987, ia lumo, kvazaŭa inspiro estiĝis en mia menso. Tiam mi opiniis: "Se mi estas unuopulo ĉi tie, koncernas nur al mi labori por ion fari rilate Esperanton. Mi ne devas resti staranta flanke de la vojo, nur legante kaj skribante, sed mi devas antaŭeniri kaj disvastigi la internacian lingvon inter miaj samurbanoj".

Kun tiaj pensoj en la kapo, mi tiucele pretigis kvarfoliajn nacilingvajn informbultenojn, kiujn mi sendis al pli-malpli sepdekoj da personoj, inter ili konatuloj, parencoj, amikoj, kaj ankaŭ al kulturaj centroj, bankaj oficistoj, asocioj, religiaj grupoj, lernejoj, ktp. La broŝuro ne estis sendita al la lokaj ĵurnaloj kaj radio-stacioj, ĉar tiam mi imagis kaj timis amason da interesuloj (nun mi scias, ke tio estis tute senprava opinio).

Decembre 1987, tiuj samaj personoj kaj grupoj ricevis Kristnaskajn poŝtkartojn, enhavantajn bilingvajn mesaĵojn (Portugale kaj Esperante). Ambaŭ sendaĵoj estis kvazaŭa prepara laboro, klariganta kio estas Esperanto, ĝian utiligon, facilecon de lernado rilate al naciaj lingvoj, ĝian politikan kaj religian neŭtralecon, kaj precipe, la gravecon de la internacia lingvo.

Komence de Februaro 1988, tria informbulteno, sub la formo de letero-invito, estis senditaj al la samaj personoj kaj grupoj, sciiganta pri la organizo de "Baza Kurso de Esperanto", kaj ke enskriboj estos atendotaj. Kia surprizo! Dudek kvin personoj enskribiĝis, kaj je la 25-a de Februaro 1988 komenciĝis la kurso.

Tiu tuta agado estis privata, aŭ pli bone, perpoŝte, ne publika, per ĵurnaloj, radioj, ktp, kaj estis farita ne sub mia nomo mem, sed sub la nomo de "Pinarbara Esperanto-Grupo", kvankam mi subskribis kaj metis mian propran nomon kaj adreson en ĉiujn informilojn.

Je la unua leciono de Baza Kurso, mi klarigis al la enskribintoj, nun gelernantoj, kies aĝoj varias inter 18 kaj 60 jaroj, ke la grupo nun estas ni ĉiuj. Tiel fondiĝis nia Grupo. El unu ni estas 26!

La kurso progresas kaj okazas ĉiuĵaŭde de la 8-a ĝis la 9-a kaj duno vespere. Post la fino de la kurso, ni intencas organizi alian bazan kurson por novaj interesuloj. Se inter la kursfiniĝintoj oni trovos iun kapablan direkti bazan kurson, li aŭ ŝi, sub mia gvidado, estos la nova instruisto, kaj mi instruos progresigan kurson al la kursfiniĝintoj.

Tiu estis kaj estas mia sperto. De memlernanto, unuopulo kaj izolita esperantisto ĝis baza Esperanto-instruisto, multaj enlandaj kaj eksterlandaj samideanoj kunhelpis pere de liaj opinioj, sugestoj, konsiloj, spertoj kaj bonvolo. Inter ili troviĝas mia karaj geamikoj S-ro D-ro Karl Beckmann kaj S-ino Ilse Panaschell el la Esperanto-fako de Aŭstria Radio Internacia, kaj mia kara kaj altestimata angla amiko S-ro Bertram Russel, kies spertoj, lingvoscio kaj travivaĵoj konsilas min jam de pli ol du jaroj.

Unuopuloj kaj memlernantoj, permesu prezenti al vi konsilon: "Ne malesperu"! Laboru ĉiam kaj atendu la ĝustan momenton; tiu ĝusta momento ekaperos neatendite, kiel premio pro viaj klopodoj, laboro kaj sindediĉo al la internacia lingvo. Sed neniam forgesu: studu kaj laboru senĉese!"

Noto: Skribita en 1989, tiu ĉi artikolo montras niajn unuajn paŝojn. Pro tio ĝi fariĝas parto de la historio de "Pinarbara Esperanto-Grupo".

 

 

Nek Ĉiuj Uzas Fosilojn!

Nem Todos Usam Enxadas!

Luiz Carlos Lemos
Governador Valadares - MG - Brazilo
Je la deka de oktobro 2.003

Vesperfino

Jen alvenas mia patro
el kamparo,
laborinte sian revon!

Nudaj piedoj, sur la grundo,
sur la kapo, la ĉapelon
sur la ŝultro, la fosilon.

Jen alvenas mia patro!
En la koro, la certecon
je la plenumita devo!

"- Unu tagon plu,
dank’ al Dio!..."

Fim de tarde

Lá vem meu pai
chegando da roça,
de trabalhar seu sonho!

Pés no chão,
chapéu na cabeça,
enxada no ombro.

Lá vem meu pai!
No coração, a consciência
do dever cumprido!

"-Mais um dia,
Graças a Deus!..."

Mi skribas el la Dolĉa Rivero Valo, interne de la ŝtato Minasĵerajso (Minas Gerais), Brazilo, regiono de simpla popolo, kie la vivtena agrikulturo ankoraŭ estas normala kaj ĉiutage praktikata. En nia kamparana regiono, la fosilo - la antikva, ĉiukonata kaj bukolika fosilo - ankoraŭ estas la ĉefa ilrimedo por ĉiuj, kiuj laborkulturas la grundon, por sin vivteni.

Escrevo do interior de Minas Gerais, vale do Rio Doce, terra de gente simples, onde a agricultura de subsistência ainda é uma prática normal, corriqueira e diária. Onde a enxada - a velha, conhecida e bucólica enxada - ainda é a ferramenta principal do homem que cultiva a terra para sobreviver.

Estis do "per la fosiltenilo", kiel oni ĉi tie diras, ke mia patro, neforgesebla S-ro Geraldo Lemos, prizorgis kaj edukigis kvar filojn, honore kaj digne, malgraŭ la malriĉeco.

Foi "no cabo da enxada", como se diz por aqui, que meu pai, saudoso Seu Geraldo Lemos, criou e educou quatro filhos, com honra e dignidade, apesar da pobreza.

Estas tute nature, ke mi, kiam infano, disvolvis grandan respekton pri tiu ilrimedo, kiun mi vidadis ĉiam en la manoj aŭ sur la ŝultroj de mia patro. Por la infano Luiz, ĉiu senduba viro devus havi, uzi kaj karese utiligi bonan fosilon! Kontraŭe, tiu homo ne estus digna je la sama respekto, kiun mi ĉiam sentis pri la unika figuro de mia patro.

Nada mais natural que eu, ainda criança, tenha desenvolvido um respeito enorme por essa ferramenta, que via sempre nas mãos ou nos ombros de meu pai. Para o menino Luiz, um verdadeiro homem tinha que ter, usar e cuidar carinhosa e responsavelmente de uma boa enxada! Ou não seria digno do respeito que sempre nutri pela figura ímpar de meu pai.

Nur poste multe da tempo, jam adoleskulo, studanta "en la urbo" dank’ al la ĉiutaga laboro de mia patro ĉiam "per la fosiltenilo", mi malkovris aliajn manierojn, aliajn teknikojn, aliajn ilrimedojn por laborkulturi la teron.

Só depois, muito depois, já adolescente, estudando "na cidade", graças ao trabalho incessante de meu pai no cabo da enxada, é que descobri outras maneiras, outras técnicas, outras ferramentas para se lavrar a terra.

Mi ekkonis la traktorojn kaj la plugilojn, la grandajn maŝinojn, por plugi, por semi, por sterkigi, por rikolti. Mi ekvidis la aspergon de agrikolaj defensivoj pere de aviadiloj, krom la artifika akvumado. Mi ekvidis la tutan novan teknologion por fari ĝuste... mian patran deĵoradon! Kaj mi memoris, ke mia patro ĉiam uzis nur bonan kaj akran fosilon por fari ĝuste tion!

Descobri os tratores e os arados, as semeadeiras, as adubadeiras, as colheitadeiras mecânicas, a aspersão de produtos químicos por avião, os defensivos agrícolas, a irrigação artificial e toda a parafernália tecnológica atualmente usada para fazer... o serviço do meu pai! E eu me lembro que, para isto, meu pai sempre usou apenas uma boa enxada!

Do mi pripensas: Ĉu eraris mia patro, uzante la fosilon? Ĉu estas tute erara la nuna kaj moderna teknologio? Fakte, eraras nek unu nek la alia! Ĉiuj rajtas labori per la elektita ilrimedo, kun kiu oni sentas sin pli komforta, pli realigita. Tio, kio pli gravas estas la plenumado de la tasko!

Cabe a reflexão: errou meu pai, por usar a enxada? Está errada a tecnologia atual? Achamos que nem uma coisa nem outra. É direito de cada um trabalhar com a ferramenta escolhida, com a qual se sente mais confortável, mais realizado. O importante é que a tarefa seja cumprida!

Nek ĉiuj uzas la fosilon. Sed estas nekontestebla la fakto, ke ĝi ankoraŭ estas bonega ilrimedo por ĉiuj, kiuj ĝin amas kaj scipovas!

Nem todos usam a enxada. Mas é inegável que ela continua sendo uma excelente ferramenta, para quem gosta e sabe usar.

Dum pli ol dek jaroj de regula laborado en la Esperanta Movado, mi rimarkis, ĉi tie kaj eksterlande - eĉ inter "konsciaj" esperantistoj - ian angoron, ian malkomfortigan frustrecon, rilatan al "ne adopto de Esperanto kiel Oficiala Internacia Helplingvo".

Em dez anos de militância regular no Movimento Esperantista, o que tenho notado, aqui e no mundo inteiro - até mesmo entre esperantistas "conscientes" - é uma angústia, uma desconfortável frustração quanto à "não adoção oficial do Esperanto como Língua Internacional".

Eĉ mi - mi konfesas! - dum la unuaj tempoj, provis tiajn sentojn! Ekvidinte la belecon, la regulecon, la lernfacilecon kaj la grandan utilecon de la Internacia Lingvo, suferante, mi laŭtvoĉe demandis al la mondo: Kial ne Esperanto? Kio malhelpas tion? Kio mankas al la Zamenhofa Lingvo? Kion oni povas fari? Kion ni povas fari? Kion mi povas fari por la plenumado de tiu revo? Kio, bona Dio, kio?...

Confesso que eu mesmo, nos primeiros tempos, experimentei tal angústia. Quando descobri a beleza, a regularidade, a facilidade de ser aprendida e as amplas possibilidades da Língua Internacional, sofrendo, eu perguntei ao mundo, em altos brados: por que não o Esperanto? O que impede? O que falta? O que se pode fazer a respeito? O que nós podemos fazer? O que eu poso fazer, para que este sonho se torne realidade?

Neutila angoro! Ridinda frustreco! Komplekta malprofito da tempo voli altrudi al la mondo la adopton kaj la uzadon de la fosilo!

Vã angústia! Ridícula frustração! Completa perda de tempo, querer impor ao mundo o uso da enxada!

Mi komprenas nun, ke Esperanto, la genia kreaĵo de la nesuperebla Zamenhof, estas... mia patra fosilo! Belega, simpla, bone zorgita, fundamenta por la laboro kaj la sukceso de milionoj da homoj, treege respektinda kaj konsiderinda, sed, ĉiam fosilo!

Entendo agora que o Esperanto, genial criação do insuperável Zamenhof, é... a enxada do meu pai! Linda, simples, bem cuidada, fundamental para o trabalho e o sucesso de milhões de pessoas, digna do maior respeito e de inestimável consideração... mas sempre uma enxada!

Vi rajtas, amiko, demandi al mi tute surprizita: Ĉu fosilo? Ĉu vi freneziĝas? Kial fosilo?

Você pode, amigo, completamente surpreso, perguntar a mim: Enxada? Ficou louco? Enxada por que?

Mi utilvolonte, klarigas: Esperanto, kiel fosilo aŭ ĉiuj aliaj ilrimedoj, estis farita, estis kreita nur por unu celo: helpi la homojn plenumi siajn taskojn. Sed ne, - tute ne! - por esti iam trudita al la homaro, kiel sia devigita komunikhelpilo!

E eu, querendo ser útil, esclareço: o Esperanto, como a enxada ou qualquer outra ferramenta, foi criado com um único objetivo. Ajudar ao homem a cumprir suas tarefas. Mas não, - absolutamente não! -, para um dia ser imposta ao mundo como língua auxiliar obrigatória!

Do, tiurilate,ĉu Esperanto jam plenumis sian devon? Jes!.. Kaj tre bone, ĝis hodiaŭ! Bonege plenumis kaj plenumas la devon helpi al ĉiuj, kiuj propravole lernis, lernas kaj uzas ĝin! Kiel helpa lingvo, Esperanto estis kreita por ke homoj el malsamaj landoj kaj idiomoj povus facile transiri lingvajn barierojn kaj starigi fluan kaj fruktodonan komunikadon! Kaj tio, amiko mia, jam okazas de pli ol cent jaroj, ekde la unuaj leteroj kaj tradukoj faritaj de Zamenhof!

Cumpriu o Esperanto o objetivo para o qual foi criado? Sim!... E muito bem, até hoje! Posto que, como língua auxiliar, foi criada para que as pessoas de diferentes idiomas pudessem transpor com facilidade as barreiras lingüísticas e estabelecer uma comunicação fluente e profícua! E isto, meu amigo, já acontece há mais de cem anos, desde os primórdios, desde as primeiras cartas e traduções de Zamenhof.

Kaj tio ankoraŭ okazas tra la tuta mondo, pere de Poŝto, de Interreto, radie, televide... aŭ vide al vide! Tio okazas eĉ nun, kiam mi Esperante skribas kun la certeco, ke vi, legante, komprenos min, spite la malsameco inter niaj naciaj lingvoj!

E isto acontece hoje, no mundo inteiro, pelo correio, pela internet ou ao vivo! Está acontecendo agora, quando escrevo em Esperanto este artigo, com a certeza absoluta de que você o entenderá, seja qual for o seu idioma natural!

Kiel la antikva fosilo de mia patro, la Internacia Lingvo, krom tre simpla, estas perfekta, komplekta kaj taŭga por servi al ĉiuj, kiuj vere volas kaj bone scias uzi ĝin! Ne pli ol tio, ĉar tio jam estas ĉio!

Como a velha enxada de meu pai, a Língua Internacional, além de extremamente simples, é perfeita, completa e propícia para servir... àqueles que verdadeiramente querem e sabem usá-la! Nada mais do que isto, porque isto já é tudo!

La iluzio, laŭ mia vidpunkto, - pri kiu vi tute ne bezonas konsenti - estas revi, ke ĉiuj estu devigitaj uzi la fosilon - aŭ la Esperantan Lingvon -, kvazaŭ aliaj personoj ne rajtus elekti laŭvole kion ili uzos aŭ ne!

O engano, segundo o meu ponto de vista - com o qual você não precisa concordar - é querer que todos sejam obrigados a usar a enxada - ou a língua auxiliar - como se as outras pessoas não tivessem o direito à liberdade de escolha!

Ĉu ni, tutmondaj esperantistoj, ŝatus esti devigitaj uzi, eĉ en specialaj cirkunstancoj, iu ajn fremdan lingvon, anstataŭ Esperanto? Ĉu ni ŝatus vidi Esperanton malpermesatan en iu ajn loko?... "Nur faru al la aliaj tion, kion vi deziras estos farita al vi", jam diris Jesuo!

Gostaríamos nós, esperantistas, de sermos obrigados a usar, mesmo que em circunstâncias especiais, uma outra língua, que não o Esperanto? Gostaríamos de ver o Esperanto proibido ou cerceado em algum lugar, seja lá onde for? "Faça aos outros somente aquilo que gostaria que os outros lhe fizessem", já disse Jesus.

Mi nun imagas kiom kolera estus mia patro, se, iun tagon (Dio savu nin!) iu ŝtelus lian fosilon!...

Fico imaginando como ficaria meu pai se um dia, (Deus me livre!), alguém lhe roubasse a enxada!

Do estu ni, tutmondaj esperantistoj, kiel S-ro Geraldo Lemos!

Sejamos, pois, esperantistas do mundo inteiro, como Seu Geraldo Lemos.

Estu ni spertaj - kaj ĉiam pli spertaj - je la uzado de nia amata lingvo! Ni ĉiuj maksimume profitu ĝiajn eblojn! Per ĝi, disdonu ni al la tuta homaro ja la pacon, la amikecon, la homkomprenon, la karitaton, la klerecon, la bonan humoron, la esperon je pli bona mondo!

Sejamos experientes - e cada vez mais experientes - no uso da nossa amada língua! Aproveitemos ao máximo todas as suas possibilidades. Por meio dela espalhemos verdadeiramente a paz, a concórdia, a caridade, a cultura, o bom humor, a esperança em um mundo melhor.

Ni karese zorgu nian lingvon! Ni uzu ĝin nur en edifaj tekstoj kaj en plensanaj konversacioj! Ni faru tradukojn el konstruaj verkoj, el belaj poemoj kaj el belsentaj muzikoj, plenaj de paco, amo kaj komprenemo!

Cuidemos bem da nossa Língua! Usemo-la em textos e conversações sadias e edificantes! Façamos traduções de obras construtivas, de belos poemas e canções, plenos de paz, concórdia, esperança e amor!

Ni verku en Esperanto, nur tion, kion igas la homaron esti pli amema, pli Diokredema, pli esperema kaj vigla! Verku ni, en Esperanto, nur tion, kion ni povus doni por legi al niaj filoj!

Escrevamos em Esperanto somente aquilo que faça a humanidade ser mais amorosa, mais crente em Deus, mais esperançosa e viva! Escrevamos em Esperanto somente aquilo que pudermos dar aos nossos filhos para ler!

Ni uzu Esperanton tiel, kiel la kalumniistoj neniam pravos!

Usemos sempre os Esperanto de forma tal que os caluniadores jamais tenha razão!

Kaj ni disvastigu Esperanton! Ni disdonu tute senpagpostule, la Internacian Lingvon al ĉiuj, kiuj rilate al ĝi, montros scivolemon kaj intereson! "Disdonu, donace, ĉion, kion donace vi ricevis" ankaŭ instruis Jesuo. Ĉu Li ekskludus Esperanton el tiu instruado? Mi kredas, ke ne!!!

E divulguemos o Esperanto! Espalhemos gratuitamente a Língua Internacional a todos aqueles que por ela demonstrarem curiosidade e interesse! "Dai de graça o que de graça recebestes", já nos ensinou o Mestre Jesus. Teria ele excluído o Esperanto dessa máxima? Creio que não!

Ni ne faru Esperantan altrudadon! Ni ne revu, ke ĉiuj homoj adoptu Esperanton kiel helplingvo, ĉar tio, - interkonsentu ni -, estas tre individua, persona, intima decido!

Só não façamos proselitismo! Só não queiramos que todas as pessoas adotem o Esperanto como língua auxiliar, porque isto, convenhamos, é uma questão muito pessoal.

Esperanto ekzistas, tio estas fakto! Ankaŭ estas fakto ĝia genia perfekteco! Se la tuta mondo iam esperantiĝos, bonege! Ni estos, tiam, la pioniroj de la ideo, kiu estis oficiale agnoskita!

O Esperanto existe, isto é fato. Como verdade também é a sua genial perfeição! Se um dia o mundo inteiro se "esperantizar", ótimo! Seremos, então, os pioneiros de uma idéia que foi oficialmente reconhecida !

Sed, se ĝis nun tio ne okazas, kie estas la problemo? Kial la angoro? Kial la frustreco? Nenion perdas ni, kiuj jam uzas kaj elkore amas la Zamenhofan heredaĵon! Malgajnas la mondo, kiu ankoraŭ ne malfermis la okulojn por vidi la logikon! Daŭrigu ni antaŭen, majstre uzante nian antikvan fosilon, kaj fosante per ĝi nian kulturan panon ĉiutagan!

Mas enquanto isso não acontece, qual é o problema? Por que a angústia? Por que a frustração? Nada perdemos nós, que já uzamos e de coração amamos a herança de Zamenhof. Perde o mundo que ainda não abriu os olhos para ver a lógica! Continuemos a usar com maestria a nossa velha enxada e a cavar, com ela, o pão nosso cultural de cada dia!

Tion, oni nomas saĝeco. Kaj ni scias ke, nur el saĝeco, alvenas feliĉeco!

A isto, chamam sabedoria! E é da sabedoria que nasce a felicidade!

Pacon, al ĉiuj!

 Paz para todos!