Supersignitaj Literoj ĉe Komputiloj
Letras acentuadas em Computador

Antonio Luís Lourenço dos Santos
*
Artikolo verkita en Junio 1998

Zamenhof kreis Esperanton por unuigi la popolojn de la mondo per unu sola lingvo. Lia intenco estis batali kontraŭ la tiel nomata "Turo de Babelo" kie la homoj ne komprenis sin. Malgraŭ la malfacilaĵoj kiujn Esperanto alfrontis dum pli ol cent jaroj da ekzistado, ĝi sukcese progresadis. Por konstati tion, sufiĉas legi iom pri la historio de la lingvo.

Tamen, informadiko kreskas pli rapide. Antaŭ ol pli-malpli dek jaroj, komputiloj, precipe hejmaj komputiloj, faris siajn unuajn paŝojn. Nuntempe oni fulme interkomunikiĝas, oni havas interreton, hejmpaĝojn, ktp. La maljuna "Poŝto" iom post iom retiriĝas.

Sekve, alian Turon de Babelo aperis. Sufiĉas veturi tra la reto por konfirmi la ĥaoson en kiu transformiĝis nia tre amata lingvo. Pro la ekzisto de multaj provoj solvi la problemon, kelkaj organizaĵoj, associoj, grupoj au izolitaj esperantistoj kreis skribsistemon por supersignitaj literoj.

Ĉiuj, kiuj iam instruis Esperanton scias, ke por novaj adeptoj, la supersignitaj konsonantaj literoj ŝajnas malfacilaj kaj eĉ strangaj. Kion do diri pri novaj adeptoj de Esperanto kiuj veturas tra la reto kaj vidas (ne legas!) en la Esperantaj hejmpaĝoj tiun amason da diferentaj esprimadoj de supersignitaj literoj? Hejmpaĝoj en Esperanto estas preskaŭ nelegeblaj, eĉ por spertaj esperantistoj.

Vidu ĉi sube kelkajn sistemojn uzatajn en la reto:

H - skribsistemo

ghentilajho - hhoro - jhaudo - chirkau - shi - elcherpighi - shovighis - sufichas - transloghighi - aneksajho

Postsigna skribsistemo

g^entilaj^o - h^oro - j^audo - c^irkau - s^i - elc^erpig^i - s^ovig^i - sufic^as - translog^ig^i - aneksaj^o

X- skribsistemo

gxentilajxo - hxoro - cxirkaux - jxauxdo - sxi - elcxerpigxi - sxovigxi - suficxas - ranslogxigxi - aneksajxo

Antaŭsigna sistemo

^gentila^jo - ^horo - ^ja~udo - ^cirka~u - ^si - el^cerpi^gi - ^sovi^gi - sufi^cas - translo^gi^gi - aneksa^jo

Apostrofa skribsistemo

g'entilaj'o - h'oro - j'audo - c'irkau - s'i - elc'erpig'i - s'ovig'i - sufic'as - translog'ig'i - aneksaj'o

Aliaj sistemoj estas disponeblaj en TTT-ejo, tamen, oni bezonas ŝanĝi la strukturon de la komputilo por uzi ilin, kaj tio estas malfacila kaj danĝera por la plimulto da esperantistoj. Feliĉe, "Microsoft" en freŝaj Internet Explorer ”, "Windows " kaj "Microsoft Office ", entenas la sistemon "UNICODE", kio ebligas uzi tiparojn en iu ajn lingvo.

Kion do fari nuntempe? La estanto kaj la estonto de la komunikado estas en la interreto,  oni devas obei la instruojn de nia Majstro Zamenhof, kiu alfrontis la saman problemon kiam li prezentis Esperanton al la Mondo. En lia libro Lingvaj Respondoj (I - Alfabeto, demando 57), li konsilas: "Anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe uzadi la literon "h" kaj anstataŭ supersignita "ŭ", simplan "u". En la sama libro (I - Alfabeto, demando 58), li aldonas: "Ni uzas tiun sistemon nur kiel necesan unuatempan rimedon por doni al ĉiuj presejoj (nuntempe komputiloj), la eblon labori en nia lingvo. Sed kiam iom post iom la plej granda parto de la presejoj (nuntempe informadiko) proviziĝos je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua "h" estos absolute ĉesigita.

Informadiko jam proviziĝis je utiligeblaj tiparoj, tial, en la paĝoj de "Pinarbara Esperanto-Grupo" ni uzas “Unikodon”.

Aldono: ( Oktobro 2003) - Ekde 1998, kiam tiu ĉi artikolo estis skribita, informadiko multe disvolviĝis. Numtempe, pere de programo "EK - Esperanta Klavaro" oni povas rekte skribi pere de la sistemo Unikodo sub Windozo NT/2K/XP. La esperantistaro esperas, ke en estontaj jaroj la sistemoj menciitaj en nia 1998-a artikolo estos historia temo. 

 

Deveno kaj Internacieco de Esperanto
Origem e Internacionalidade de Esperanto

Antonio Luís Lourenço dos Santos

*Tiu ĉi artikolo estis verkita en 1989,
kaj publikigita de revuo "Brazila Esperantisto",
oficiala organo de (Brazila Esperanto-Ligo, n-ro 290 / 1989.

1- Enkonduko 

Multaj esperantistoj, precipe komencantoj, scivolas kiel Zamenhof kreis Esperanton. Oni scivolas, ne la historion mem de la lingvo, tre bone disvastigata, sed la internacian originon, aŭ alivorte, el kiuj lingvoj devenas gramatikon, afiksojn, radikojn, korelativojn, kaj aliajn lingvistikajn aspektojn.

Esperantistoj bone scias, ke Zamenhof estis genio kiu bone scipovis multajn naturajn lingvojn, kiel rusa (lia hejmlingvo), germana, hebrea, juda (hebrea-germana), pola, franca, latina kaj greka. Krom tio, li sciis iom pri la angla kaj arameaj lingvoj. Tiun vastan scipovon Zamenhof uzis por krei Esperanton. Tamen, du aspektoj timigis lin tiam: gramatiko kaj grandaj vortaroj. Traserĉante la Esperantan literaturon, oni trovas plurajn sciindajn informojn, kiujn kvankam nekompletaj, donas al ni multajn klarigojn. Oni povas resume ilin jene:

2- Gramatiko

L. L. Zamenhof bonege scipovis hebrean lingvon, kaj tial grava parto de la gramatiko devenas el tiu lingvo. La hebrea sperto estis al Doktoro Zamenhof tre utila: li profitis multe pli ol ekstere ŝajnas por simpligi la lingvo laŭ hebreaj modeloj. Por la vortaro la hebrea neniel povis helpi, ĉar ĝiaj radikoj ne estas internaciaj; sed la gramatiko hebrea treege inspiris al Zamenhof. Ni menciu nur kelkajn trajtojn:

1- La hebrea ne havas artikolon nedifinitan kaj havas nur unu solan neŝanĝeblan artikolon, difinitan same kiel en Esperanto.
2 - En la hebrea ne ekzistas diftongojn, ĉar la litero "ŭ" (uo) kaj " j" (jo) estas konsonantoj, same kiel en Esperanto.
3 - La hebrea ne posedas la subjunktivan modon, kaj Esperanto ankaŭ ne havas ĝin.
4 - Same kiel la hebrea, ankaŭ Esperanto ne posedas specialajn formojn simplajn por distingi inter perfekto kaj neperfekto ĉe la verboj.
5 - Nur nominativon kaj akuzativon havas la hebrea kaj Esperanto.
6 - La finiĝo "u" por la imperativo estas hebrea kaj araba, ne elpensaĵo kaprica de Zamenhof.
7 - Same kiel en Esperanto, la hebrea vortaro estas aranĝata laŭ la radikoj.

El inter la spertoj de la aŭtoro de Esperanto, estis ankaŭ tiu pri la bezono de "Netuŝebla Fundamento", kiu en la hebrea estas la "Biblio", en kiu neniu rajtas ŝanĝi aŭ korekti ion ajn; eĉ la plej evidentan eraron oni neniam korektas en la hebrea lingvo. Oni nur mencias en la marĝeno de la paĝo, kiel oni devas korekte legi la eraran vorton, sed tiu ĉi restas kaj estas eterne kopiata aŭ reprezentata senŝanĝe. Tiu neŝanĝebleco de la modela teksto eternigis la unuecon de la hebrea lingvo tra la mondo. Zamenhof kreis "Netuŝeblan Fundamenton" por Esperanto, kaj plie, tradukis la Biblion, kiu ankaŭ por multaj homoj estas neŝaĝebla modelo. Certe la lingvo kreskos en la moderna uzado, tamen, oni ĉiam respektos la neŝaĝeblajn modelojn. Tiuj modeloj por ni estas "Fundamento de Esperanto", "Fundamenta Krestomatio", kaj aliaj verkoj de nia genia majstro.

Tiuj principoj elprovitaj en la hebrea tra jarmiloj da vivado, konsiderinde simpligis kaj faciligis la Esperantan gramatikon; sed la ekstera aspekto de la lingvo, laŭŝajne estas tute okcidenta, ĉar la internaciaj radikoj, afiksoj kaj gramatikaj finaĵoj estas okcidentaj. Ni diras "laŭŝajne" ĉar la aglutinado en Esperanto ankaŭ ne estas okcidenta, sed orienta.

Aliaj konsiderindaj punktoj gramatikaj estas la ses participoj kaj la konjunkcio kaj, kiujn Zamenhof prenis el greka lingvo, kaj la kunfanditaj formoj de prepozicio kun artikolo, kiuj baziĝas en itala lingvo, kiel ekzemple: ĉe l', tra l', de l'.

Koncerne la substantivan finaĵon "o" kaj la pluralan "j", tre interesan supozon liveris al la Esperantologiaj studoj S-ro N. Z. Majmon. En la perfekta studlibro de Gaston Waringhien "Lingvo kaj Vivo - Esperantologiaj Eseoj", S-ro Majmon problablas, ke la esperantlingvan substantivan finaĵon "o" kaj la pluralan "j" estus Zamenhof povinta liveri laŭ la aramelingva modelo. Ĉu laŭ tiu ĉi modelo elektis Zamenhof la substantivan singularan finaĵon "o" kaj la pluralan "oj"? Estus pli logike problabli, ke adresinte Esperanton unuavice al la Eŭropa publiko, Zamenhof ĉerpis la o-finaĵon el la itala (uomo = homo, amico = amiko, angelo = anĝelo), aŭ el la hispana (canto = kanto, estilo = stilo, mano = mano). Tamen, senkonscie povas esti, ke ĝuste la aramea finaĵo "o" por multaj substantivoj kun ties "j" en la pluralo, fiksiĝinte en la subkonscia memoro de la majstro dum lia frua juneco, trae la itala kaj la hispana modelo, diktis al la majstro lian elekt-decidon. Ĉu tiel, ĉu alie, sed la problablo de S-ro Majmon estas sendube okulfrapanta.

3- Afiksoj

Rilate grandajn vortarojn, la afeto estis solvita hazarde. Zamenhof mem rakontas tiun okazintaĵon en letero de 1895 al S-ro N. Borokvo: "Unufojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "ŝvejcarskaja" (pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj post la elpendaĵo "konditorskaja" (sukeraĵejo). Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj. La problemo estas solvita, diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde kaj neplene".

En naciaj lingvoj estas afiksoj kiuj ofte havas diferencajn signifojn, male ekzistas pluraj afiksoj, kiuj esprimas la saman ideon; do el multaj lingvoj, kiujn Zamenhof scipovis, li prenis siajn afiksojn por ŝpari al lernanto la akiron de multaj unuopaj vortoj. Li elektis afiksojn, kiuj havas similaĵojn en multaj diversaj lingvoj, do faciligas memoradon de vortoj ĉe diversaj popoloj. Pri la etimologio de afiksoj, ni observu malsupran liston, ne forgesante, ke iuj afiksoj estis prilaboritaj de Zamenhof, kaj aliaj estis oficialigitaj de "Akademio de Esperanto".

a) El franca lingvo: bo - ad - aĵ - on.
b) El germana lingvo: ge - mis - ej - em - er - ig - in - ing.
c) El rusa lingvo: pra - ar - ĉj - eg - il - nj.
d) El latina lingvo: dis - mal - re - an - ind - ist - ul - um - fi - end.
e) El greka lingvo: ek - id - ism.
f) El angla lingvo: ebl.
g) El itala lingvo: aĉ - ec - estr.
h) El latinidaj lingvoj: eks - et.
i) El slavaj lingvoj: uj.
j) Sufikso "iĝ", uzata por la ideo "fariĝi", proksimiĝas al itala sufikso, kvankam tio estas nura koincido.
k) Sufikso "obl" estas kunmetita el germana vokalo "o" kaj el konsonantoj "bl" de la angla lingvo (doppelt = double = duobla).
l) Sufikso "op" estas inversigo de la distribua prepozicio "po", kiu en Esperanto havas la saman signifon kiel en rusa lingvo. En "Plena Ilustrita Vortaro", ni trovas ekzemplon pri tio: (Ili marŝis po kvar en vicoj = Ili marŝis kvarope en vicoj).
Ankoraŭfoje ni memorigu, ke kvankam iu aŭ alia afikso devenas el difinita lingvo, tiun saman afikson oni povas trovi en pluraj aliaj lingvoj.

4- Korelativa Tabelo

Menciinda ankaŭ estas la deveno de "Korelativa Tabelo". Zamenhof arbitre ne elpensis ĝin, kaj iliaj elementoj ne estas hazarde elektitaj. Nekompletaj tabeloj estas en slavaj lingvoj, kiel ekzemple en bulgara, rusa latva, litova, ĉeĥa, serba kaj slovakaj lingvoj. Zamenhof ilin studis kaj logike prilaboris. Ni vidu sube:

"I" - la komenca litero "i" devenas el germana "irgendein" (ial), "irgendeiner" iu).
"Ĉ" - bone povus esti el pola "uszĵscĵ" (ĉiuj).
"ES" - finaĵo "es" akordas kun genitivo de germana "uesuessen" (kies), "des - dessen" (ties).
"IE" - finaĵo "ie" memorigas polan "gdzie" (kie), "nigdzie" (nenie).
"K" - komenca litero "k" respondas al demanda vorto "kia".
"T" - komenca litero "t" respondas al montra vorto "tia".
"NEN" - negativa "nen".
Tiuj ĉi tri lastaj (K - T - NEN), estas komunaj al multaj lingvoj kiel bulgara, portugala, rusa, itala, litova, slovena, ĉeĥa, kroata, latva, serva, hispana, romanĉa, franca, pola kaj slovakaj lingvoj.

5- Konkludo

El ĉio supre dirita, oni povis vidi aspektojn de la vortdeveno en Esperanto, kaj precipe, la geniecon de nia karmemora Majstro Zamenhof, kiu ne nur estis genia homo, sed li posedis ankaŭ ekde la juneco spertojn, kiajn pluraj lingvistoj neniam akiras pri la ekzisto kaj strukturo de lingvoj internacie funkciantaj; tial li kreis nian mirindan lingvon kun perfekta sekureco laŭ vivantaj modeloj, kaj nia vivanta lingvo internacia jam fariĝis centjara (nuntempe 112-jara).

6- Fontindikoj

a) Zamenhof - Leteroj; Adolf Holzhaus, 1975
b) Lingvo kaj Vivo - Esperantologiaj Eseoj: G Waringhien, 1959
c) Lingvaj Respondoj: L. L. Zamenhof, 1962
d) Veterano: Ismael Gomes Braga, 1937
e) Gvidlibro por Supera Ekzameno: HEA*, 1979
f) Doktoro kaj Lingvo Esperanto: Adolf Holzhaus, 1969
g) Enciklopedio de Esperanto: HEA, 1979
h) Esperanto sen Antaŭjuĵoj: Walter Francini, 1978
i) Plena Analiza Gramatiko: K. Kalocsay & G. Waringhien, 1985
j) Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: SAT**, 1981
* Hungara Esperanto-Asocio
** Sennacieca Asocio Tutmonda

 

Lingvoscio de Zamenhof
Conhecimento Lingüístico de Zamenhof

Antonio Luís Lourenço dos Santos

Nia kara majstro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, havis bonegan lingvoscion, kiun ni povas konstati per la ĉi suba kompilado:

1- Juda

Zamenhof bone sciis judan lingvon. Unua lingvo de la infano Lazaro estis ĵargono, kiun li lernis de sia patrino Liba, de kvartalo en kiu li naskiĝis, kaj en elementa hebrea lernejo.

2 - Germana

Zamenhof perfekte scipovis germanan lingvon. De sia patrino Liba li lernis ĝin. Germanan lingvon li studis en Bjelostoka Reala Gimnazio (tri jaroj), en Varsovia 2-a Vira Gimnazio (kvin jaroj) kaj en Moskva Universitato (unu jaro).

3 - Rusa

Zamenhof bone sciis rusan lingvon, ĉar ĝi estis lia hejmlingvo. En letero de 8-a de Marto 1906 al Th. Thorsteinsson, Zamenhof diras: "Mia gepatra lingvo estas la rusa". P-ro G. Waringhien en sia studo pri Lazaro Zamenhof, publikigita en "Esperanto n-ro 649, Decembro 1959, diras: "Zamenhof ĉiam rigardis la rusan kiel sian hejman lingvon... kaj Litovujon li sentis kiel sian patrujon". En letero de 21-a de Februaro 1905 al A. Michaux, Zamenhof rakontas: "La hejma lingvo estis por mi ĉiam la plej kara objekto en la mondo. Plej multe mi amis tiun lingvon, en kiu mi estis edukata, t.e. ... la lingvon rusan; mi lernadis ĝin kun plej granda plezuro; mi revias jam fariĝi granda rusa poeto. Mi kun plezuro lernadis ankaŭ diversajn aliajn lingvojn, sed ili interesadas min ĉiam pli teorize ol praktika... En mia infaneco mi amis tre pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon; sed baldaŭ mi konvinkiĝis ke mian amon oni pagas per malamo".

4 - Hebrea

Zamenhof bonege scipovis hebrean lingvon. En judaj lernejoj, hebrea lingvo estis devige instruata al geknaboj. Zamenhof vizitadis elementan hebrean lernejo kaj lernis hebrean lingvon. Marko, patro de nia majstro, estis bonega hebreisto, instruis al sia filo hebrean lingvon kaj tial Zamenhof ĝisfunde ĝin ellernis.

5 - Franca

Zamenhof bone sciis francan lingvon. De sia patrino Liba li lernis ĝin. Lia patro en meza ŝtatlernejo instruis geografion kaj modernajn lingvojn, kaj helpis al sia filo lerni la francan lingvon. Francan lingvon li studis en Bjelostoka Reala Gimnazio kaj en Varsovia 2-a Vira Gimnazio.

6 - Pola

Zamenhof bone scipovis polan lingvon. Li lernis ĝin jam en Bjelostoko, Rusujo. En letero de 21-a de Februaro 1905 li sciigis A. Michaux, ke en pola lingvo li libera parolas. Zamenhof kun siaj familianoj parolis la ŝtatan lingvon rusan, ĉar Varsovio apartenis al Rusujo. Nur kiam polo estis vizitanto, pro ĝentileco Zamenhof uzis polan lingvon. Tial vizitantaj polaj en Zamenhofa hejmo aŭdis polan lingvon.

7 - Latina

Zamenhof bone sciis latinan lingvon. En Decembro 1873 Zamenhof transloĝiĝis Varsovion kaj private komencis lerni latinan lingvon. De aŭgusto 1874 ĝis Junio 1879 li studis ĝin en Varsovia 2-a Vira Gimnazio. En intervjuo de Aŭgusto 1907, Zamenhof rakontis, ke en universitato li dediĉis gravan atenton al latina lingvo.

8 - Greka

Zamenhof tre bone sciis grekan lingvon. En Decembro 1873, Zamenhof private komencis lerni grekan lingvon. Li ankaŭ studis ĝin en Varsovia 2-a Vira Gimnazio. Malgraŭ tio, ke Zamenhof havis precipe bonan noton pri greka lingvo, tamen, li ne juĝis sin sufiĉe kompetenta fari tradukon de la Nova Testamento el greka lingvo. En antaŭparolo al la "Genezo - Unua libro de Moseo", Zamenhof rakontas: Mi jam antaŭ longe intencis komenci sisteman tradukadon de la Biblio. Lasante la Novan Testamenton al aliaj pli kompetentaj tradukontoj, mi elektis por la Testamenton Malnovan.

9 - Angla

Zamenhof legis anglan lingvon. En letero 1895 al N. Borokvo, Zamenhof diras: Estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon anglan". En letero de Novembro, 1902 al E. A. Lawrence, Zamenhof skribas: "Pardonu, ke mi skribas al vi en Esperanto, ĉar la lingvon anglan mi posedas tro malmulte.

9 - Itala

Ne estas rektaj indikoj, ke Zamenhof sciis italan lingvon. En artikolo "Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia", verkita en 1899, Zamenhof diras: "En kio konsistas la pliboneco de Esperanto antaŭ Volapük, ni ne povas kompreneble analizi tie ĉi tute detale; ekzemple mi montros, ke dum Volapük sonas tre sovaĝe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko, kaj memorigas per si la lingvon italan". En artikolo "Esperanto - Nova Internacia Lingvo", publikigita en "The Independent", Novjorko Aŭgusto 1904, Zamenhof interalie skribas: "Malgraŭ sia pure matematika konstruo, Esperanto tamen plaĉas al orelo. Ĝia sono multe similas al itala lingvo". Itala lingvo estas agnoskita kiel la plej belsona lingvo. Supre cititaj ekzemploj kredigas nin, ke Zamenhof studis italan lingvon.

11- Aliaj lingvoj

Zamenhof konis plurajn aliajn lingvojn, ne kiel specialisto-fakulo. Inter ili estas: Hispana, Nederlanda, Mordova, Litova, Araba, Norvega, Dana, Islanda, Litova kaj Aramea. El tiuj lingvoj li prenis multajn vortojn, afiksojn kaj gramatikon.

 

Komparativa Studo - Estudo Comparativo

"plu, plue, tre, multe, pli, plej"

Antonio Luís Lourenço dos Santos

PLU

1. Em duração, continuação de ação

Exemplos:

Malgraŭ siaj promesoj li drinkas plu. Apesar de suas promesas, ele bebe mais (ainda bebe).
Hodiaŭ, kion plu vi vidas? Hoje, o que mais você vê?
Danĝere estas lin lasi plu en tia libereco. Perigoso é ele se deixar mais em tal liberdade.
Iru ankoraŭ unu paŝon plu. Vá ainda um passo a mais.

2. Como palavra negativa, significa: o final, a cessação da ação ou estado.

Exemplos:

Mi ne povas iri unu pason plu. Não posso ir um passo a mais.
Ne parolu plu. Não fale mais.
Li ne povis plu sin deteni. Ele não pôde mais se segurar.
Mi ne iros plu al tiu urbo. Eu não vou mais àquela cidade.

3. A pequena diferença entre o sentido de “plu” e o de “ankoraŭ” reside no fato de que “ankoraŭ significa essencialmente repetição, enquanto que “plu” significa precisamente continuação.

Exemplos:

Ripetu la lecionon ankoraŭ unu fojon. Repita a lição ainda uma vez.
Li diris ankoraŭ kelkajn vortojn. Ele ainda disse algumas palavras.

 

PLUE

É uma forma acentuada de “plu”, com o mesmo sentido.

Exemplos:

Li plue diris kelkajn vortojn. Ele disse algumas palavras a mais.
Kaj ankoraŭ plue ŝi naskis filon. Ela ainda (uma vez mais) deu à luz um filho.
Ni kuris plue. Nós corremos mais.

 

TRE

1. Advérbio com o significado de “em alto grau”.
2. Usado antes de adjetivo ou advérbio para exprimir o comparativo absoluto.
Obs: “tre” antecede a palavra que ele determina.

Exemplos:

Tiaj artifikoj tamen tre ofte estas embarasaj. Tais artifícios entretanto muito freqüentemente são embaraçosos.
Li estas tre riĉa. Ele é muito rico (ou riquíssimo).

3. Usado antes de verbo para exprimir intensidade de ação.

Exemplos:

Mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi. Minha mãe ordenou-me pedir muito perdão à você.

4. Outros advérbios se prestam para o grau superlativo absoluto, podendo subistituir “tre”.

Exemplos:

Ŝi estis ekstreme aldonita al la reĝino. Ela foi extremamente dedicada à rainha.
Dio estas senfine bona. Deus é infinitamente bom.

 

MULTE

1. Significa: muito, em grande quantidade, em abundância.

Exemplos:

Hieraŭ multe pluvis. Ontem choveu muito.
Kiu multe parolas, ne multe faras Quem muito fala, não faz muito.

2. No superlativo “muito” é “tre”.

Exemplos:

Ŝi estas tre bela. Ela é lindíssima.

3. O advérbio “forte” pode ser usado no lugar de “tre”.

Exemplos:

Mi forte amas ĉi tiun virinon. Eu amo muitíssimo esta mulher.
Se tio okazus, mi ja forte ridus. Se isso acontecesse, eu haveria mesmo de me rir muito.

4. Variações

Exemplos:

multe pli muito mais
multe malpli muito menos
tre multe muitíssimo
malmulte pouco

5. Obs: não confundir “tre” ou “multe” com “tro”

Exemplos:

tro demasiado

 

PLI

1. Significa: mais. Advérbio que exprime o grau superior quando se trata só de dois indivíduos ou coisas.

Exemplos:

Lakto estas pli nutra, ol vino. Leite é mais nutritivo do que vinho.
Li ne vivos pli ol unu tagon. Ele não viverá mais que um dia.
Petro estas pli forta ol Paŭlo. Pedro é mais forte do que Paulo.
Li estas la pli klera el la (du) profesoroj. Ele é o mais ilistre dos (dois) professores.

2. Pode ser usado com sentido de substantivo

Exemplos:

Restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli. Restam aproximadamente dez pessoas, não mais.

3. As expressões “pli” e seu antônimo “malpli” também recebem a forma adverbial derivada.

Exemplos:

Dum vi havas monon plie, ŝi havas ĝin malplie. Enquanto você tem mais dinheiro, ela o tem menos.
Li donis al ŝi veston kaj plie monon. Ele lhe deu roupas e mais dinheiro.

Para maiores informações veja PLI em comparativos.

 

PLEJ

1. Significa: “o mais”. Advérbio que exprime o grau superior quando se trata de diversos indivíduos ou coisas.

Exemplos:

Li estis la plej klera el la profesoroj. Ele é o mais ilustre dos professores.
Ŝi estas la malplej aĝa el miaj tri infanoj. Ela é a menos idosa dos meus três filhos.
Sur la tablo troviĝas plej bongustaj ĉerizoj. Sobre a mesa se encontram as mais saborosas cerejas.
Vi devus esti la plej feliĉa el ĉiuj homoj. Você deveria ser o mais feliz dos homens.

 2. A forma adverbial derivada “pleje” indica “o mais freqüentemente, no mais alto grau, na maior parte das ocasiões.

Exemplos:

La infanoj estas trankvilaj pleje tiam, kiam oni elitigas ilin. As crianças se aquietam mais freqüentemente quando as colocamos na cama.
Lia klientaro konsistas pleje el malriĉaj homoj. Sua clientela consistia, ma sua maior parte, de gente pobre.
Por kia okupo vi sentas vin pleje kapabla? Para que ocupação você se sente mais apto?

Para maiores informações veja PLEJ em Comparativos.


 

Hejmpaĝo - Página Inicial