|
Dek Konsiloj de Jefferson por La Praktika Vivo
Thomas Jefferson
1) Prokrastu neniam ĝis morgaŭ, kion vi povas fari hodiaŭ.
2) Ne trudu al alia persono laboron, kiun vi mem povas plenumi.
3) Ne elspezu monon pli frue ol vi ĝin posedas.
4) Aĉetu neniam tion, kion vi bezonas.
5) Evitu la fieron, ĝi malutilos vin pli multe ol la malsano, soifo kaj
malvarmo.
6) Neniam bedaŭru, ke vi tro malmulte manĝis.
7) Ne maltrankiviliĝu pri la malbonoj, kiuj okazos neniam.
8) Kion vi faras, faru volonte.
9) Rigardu la aferojn ĉiam de ilia bona flanko.
10) Kiam vi koleras, kalkulu ĝis dek, antaŭ kiam vi parolos; se vi estas tre
kolera, kalkulu ĝis cent.
Einstein: La
Revoluciisto de la Scienco
Albert Einstein
1 - Datreveno de Einstein
La 14-an de Marto, estas datreveno de granda homo. Je tiu ĉi tago, em la jaro
1879, naskiĝis Albert Einstein. Li edukiĝis en Münich kaj en Aarau. En frua
juneco evidentiĝis lia genio pri matematiko. Lia onklo tre simple klarigis al li
pri algebro, kaj la eta knabo, sen ia helpo, solvis tutan libron de algebraj
problemoj. Li eniris la universitaton de Zürich, kaj deziris fariĝi instruisto.
Sed fakte, en 1902, li fariĝis teknika fakulo en la Svisa Patentejo.
2 - La Junulo Kiu Revoluciigis la Sciencan
Mondon
En 1903 li edziĝis al slava fraŭlino, sed oni post nuligis tiun geedziĝon, kaj
en 1916 li reedziĝis kun sia kuzino Else. Unu filino naskiĝis al ili. Dum sia
libertempo li konstante studis la misterecon de la Universo, kaj doktoriĝis ĉe
la Universitato de Zürich. Fine, en la memorinda jaro 1905, li verkis plurajn
gravegajn artikolojn. La ĉefa el ili estis tiel originala, ke eĉ grandaj
scientistoj ne povis kompreni ĝin. Nur en 1915 li kompletigis sian "Ĝeneralan
Teorion pri Relativeco". La grandeco de tiu teorio konsistas el tio, ke ĝi
radikale ŝanĝis niajn konceptojn pri la leĝoj de la Universo. Ni trovas, ke la
principoj de Neŭton kaj de Euklido estas nur oportunaĵoj, kaj ne representas la
realan verecon! Ni devas do, kvazaŭ rekomenci de la komenco; kaj longa laborado
estas ankoraŭ necesa por plene esplori ĉiujn eblecojn de tia grandioza teorio.
3 - Germanujo Forpelis
sian Grandan Filon
De 1914 ĝis 1933 Einstein laboris en sia patrolando Germanujo. La registaro de
Hitler atakis lin, ĉar li estis judo; do en 1933 li lasis Germanujon kaj
elmigris, unue al Svislando, poste al Usono. Li loĝis en "Princeton", kie li
mortis je la 18-a de Aprilo 1955.
4 - Humila kaj Simpla Homo
Krom scientisto, Einstein estis ankaŭ bona muzikisto per piano kaj violono. Li
havis cetere, profundan religian senton. Persone, li estis homo simpla kaj
humila, de granda bonkoreco. Ĉiuj homoj ne nur respektis, sed amis lin. Li
diris, ke se li povus revivi sian vivon, li preferus esti simpla laboristo,
ekzemple plumbisto. Politike, li estis socialisto kaj pacifisto, kiu abomenis
militon. Dum la lastaj jaroj li malgajiĝis, ĉar li timis, ke liaj propraj
eltrovoj kondukis al situacio, en kiu la homoj povas sin detrui per atombomboj.
Ĵurnalisto iam demandis lin: "Ĉu vi povas antaŭdiri kiajn armilojn oni uzos en
tria mondmilito?" Li respondis: "Ne, sed mi ja povas antaŭdiri, kiajn armilojn
oni uzus en kvara mondmilito: - rokojn kaj bastonojn!"
5 - Pri Mahatmo Gandhi
Einstein iam diris: "Estontaj generacioj kredos malfacile, ke preterlasis sur la
tersurfaco reala homo kiel Gandhi - ili diros, ke ĝi estas mito.
Kredkonfeso de
Benjamin Franklin
Benjamin Franklin
Imagita por la anoj de ĉiu ajn religio, mi kredas:
Ke estas ununura Dio, kiu ĉion kreis;
Ke Li estras la mondon pere de Sia saĝo;
Ke Lin oni devas honorigi per adorado, preĝo kaj por danka soleno;
Sed, ke la servo la plej akceptinda al Dio estas fari la bonon al la proksimulo;
Ke la animo estas nemortema;
Kaj, ke Dio tutcerte rekompencos la virton kaj punos la malvirton ĉi tie aŭ en
la transtombo.
La Verda Stelo
Aŭtoro nekonata
Maldekstran alklakon por aŭdi aŭ
dekstran alklakon por elŝuti

Clique esquerdo para ouvir ou clique direito
para download
Iun tagon... Estis milionoj da milionoj de steloj sur la ĉielo. Ili estis
ĉiukoloraj: blankaj, violaj, arĝentkoloraj, ruĝaj, orkoloraj, bluaj. Unu tagon,
ili iris renkonte al la Sinjoro Dio Ĉiopova, la Kreinto de la Universo, kaj
diris al Li: Sinjoro Dio, ni tre ŝatos vivi sur la Tero, inter la homoj.
- Tiel okazos, respondis Dio. Mi konservos vin ĉiujn malgrandajn, kiel vi estas
vidataj, kaj vi povas malsupreniri sur la Teron..
En tiu nokto okazis belega pluvo de steloj. Kelkaj ŝirmiĝis en la turoj de la
preĝejoj; aliaj ludetis kaj kuris kune kun la lampiroj sur la kamparo; aliaj
intermiksis sin ĉe la luliloj de la infanoj, kaj la Tero iĝis mirinde lumigata.
Post iomete da tempo, la steloj decidis forlasi la homojn, kaj reveni en la
ĉielon, lasante la Teron malluma kaj malĝoja.
- Kial vi revenis? demandis Dio, ĉe la alveno de ĉiu el ili al la ĉielo.
- Sinjoro, ne eblis al ni restadi sur la Tero. Tie estas tro multe da mizero, da
malfeliĉo, da malsato, da perforto, da milito, da malbonago, da malsano.
Kaj la Sinjoro diris al ili:
- Kompreneble, via vera loko estas ĉi tie en la ĉielo. La Tero estas loko de la
portempaĵo, de la efemeraĵo, de la falinto, de la eraranto, de la mortemulo kie
nenio estas perfekta. Tie ĉi en la ĉielo estas la loko de perfekteco, la loko
kie ĉio estas neŝanĝema, kie ĉio estas eterna, kie nenio pereas.
Post la alveno de ĉiuj steloj kaj la kalkulado de ilia nombro, Dio denove
parolis:
- Sed mankas unu stelo. Ĉu ĝi perdiĝis sur la vojo?
Anĝelo, kiu estis proksime, respondis:
- Ne, Sinjoro, unu stelo decidis resti inter la homoj; ĝi opiniis, ke ĝia loko
estas precize tie, kie estas neperfekteco, kie estas limigoj, kie la aferoj ne
bone progresas.
- Sed kiu stelo estas ĝi? - Dio ree demandis.
- Sinjoro, ĝi estas la sola stelo de tia koloro.
- Kia estas la koloro de tiu stelo? - insistis Dio.
Kaj la anĝelo diris:
- La stelo estas verda, Sinjoro. La verda stelo de la sento pri espero.
Kiam ili rigardis la Teron, la stelo ne estis sola.
La Tero estis denove iluminita, ĉar estis verda stelo en la koro de ĉiu homo.
Ĉar la sola sento, kiun homo havas, kaj Dio ne havas, estas la Espero. Dio jam
konas la estonton, kaj la Espero koncernas al la homa naturo. Ĝi estas propra al
la falinto, al la erarinto, al la neperfektulo; al tiu, kiu ankoraŭ ne scias,
kia estas lia destino.
Larmoj
G. Halin' Gibran'
Unu larmo brilanta sur la trasulkita vango de maljunulo estas pli emocia ol
ĉiom, kiom verŝas la junulaj palpebroj.
La abundaj larmoj de la junuloj emanas el iliaj plenplenaj koroj, sed la larmoj
de la maljunuloj estas la restaĵoj de la vivo elverŝiĝantaj el ilia okuloj,
estas la postrestaĵo de la vivo en korpoj jam malfortaj.
Larmoj en la okuloj de junuloj estas kiel roseroj sur rozofolio, sed larmoj sur
vango maljunula pli similas la flaviĝintajn foliojn aŭtunajn disŝutatajn de la
ventoj ĉe la alproksimiĝo de la vintro de la vivo.
Patrino
G. Halil' Gibran'
Maldekstran alklakon por aŭdi aŭ dekstran alklakon por
elŝuti

Clique esquerdo para ouvir ou clique direito para
download
La plej dolĉa vorto parolata de homaj lipoj estas la vorto "patrino", kaj la
plej bela voko estas "mia patrino".
Ĝi estas vorto malgranda, plena de amo, espero kaj sentemo; ĝi enhavas la tutan
tenerecon kaj mildecon de homa koro.
La patrino estas ĉio en ĉi tiu vivo; ŝi estas nia konsolo en la malĝojo, nia
espero en la senespereco kaj nia forto dum la momentoj de afableco.
Ŝi estas la fonto de kompato, de indulgo kaj de pardonemo.
Kiu perdas sian patrinon, tiu perdas bruston por la apogo de sia kapo, manon lin
benantan kaj okulojn lin gardantajn.
Faru la Bonon
Ne sufiĉas nur ekzisti. Ne sufiĉas diri: “Mi gajnas tion kio
sufiĉas por vivi kaj subteni mian familion. Mi faras bone mian laboron. Mi estas
bona patro. Mi estas bona edzo. Mi iras ĉiam al la preĝejo.
Ĉio tio estas bonega. Sed vi devas fari
ion plian. Klopodu ĉiam fari ian bonon ie. Ĉiu homo devas, laŭ sia propra
maniero, klopodi igi sian propran mion pli nobla kaj percepti la valoron de sia
propra vero.
Vi devas dediĉi iom da tempo al viaj
similuloj. Faru ion, kvankam malgranda, por tiuj kiuj bezonas homan helpon, ion
pro kio vi ricevos pagon nenian, krom la privilegio ĝin fari. Memoru: vi ne
vivas en mondo nur via. Viaj gefratoj ankaŭ vivas tie ĉi.
Diversaj
Aŭtoroj
Kiu scias, kaj scias ke li ne scias, estas humila: Helpu lin!
Kiu scias, kaj ne scias, ke li scias, dormas: Veku lin! Kiu scias, kaj scias ke
li scias, estas saĝa: sekvu lin!
Printempo respondas al la infaneco;
somero al la pasioj; aŭtuno figuras la maturecon de la vivo, kaj la vintro la
majunecon..
Ĉiu homo povas erari, sed nur la malsaĝulo persistas en
sia eraro.
La sola vero, kiun instruis al mi la vivo, estas tiu, ke
pri nenio la homo akiras nepre certan konvinkon. Hebbel
Nenio ŝajnas al ni pli reforminda ol la moroj – de aliaj
homoj. Mark Twain
La vivo similas al la fajro: ĝi komenciĝas per fumo, kaj
finiĝas per cindro.
En ĉiu demando estas du flankoj: mia flanko kaj la
malĝusta.
Ekzistas neniu homo sen ĉagreno; kaj se ekzistas tia, li
ne estas homo.
Kia demando, tia respondo; kia arbo, tia frukto; kia
birdo, tia nesto; kia patro, tia filo.
Estas tasko de l’ viro gajni la monon, kaj de l’ virino
elspezi ĝin.
Se vi scias uzi la monon, ĝi estas via sklavo; se ne, ĝi
estas via mastro.
La mondo ne finiĝas ĉi tie; la mondo ankoraŭ stariĝas. Dum
Dio donos al mi la vivon, mi kunportos esperon kaj fidon. Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Dum tuta jarcento ni kantis tra la tuta Ameriko, la gloron
de Sendependeco; de nun ni kantu la gloron de Interdependeco. Prezidanto
Roosevelt
Kiam unu sola homo atingas la plenecon de Amo, nuligas la
malamon de milionoj.
Mahatmo Gandhi
Tri kondutoj la homo devas preni antaŭ manifestita maljusto:
-e. simple silenti, kaj tio estas malkuraĝo;
2-e. ribeliĝi, kontraŭmetante perforton kontraŭ perforto, kaj tio estas
degradiĝi ĝis la nivelo de la malamiko;
3-e. kontraŭmeti spiritan forton kontraŭ materia forto, kaj tio estas plej
supera saĝo, kvankam konata nur de tre malmultaj sciantoj, kaj ĝi postulas
spiritan forton, kiun tre malmultaj posedas. Mahatmo Gandhi
Nenion mi devas pardoni al iu ajn, ĉar neniam iu min ofendis. Mahatmo
Gandhi
Se la tuta spiriteca literaturo de l’ homaro pereus, kaj estus savita nur la
Prediko Sur La Monto, nenio estus perdita. Mahatmo Gandhi
Ni Vin adoras, Kristo, en ĉiuj preĝejoj de la tuta mondo, kaj ni laŭdas Vin, ĉar
per Via doktrino Vi elaĉetis la mondon. Francisco el Asizo
Kiu venkas per la forto, tiu ellasas semadon de malamo kaj venĝo.
Francisco el Asizo
Kiam oni ekzamenas ies malfeliĉon, memorante siajn proprajn mankojn, la koro
ĉiam havas loketon por la frata amo.
Se la Kristo foriris sangante el tiel doloraj vundoj, mi do ne rajtas sekvi Lin
sen cikatroj. Paŭlo Apostolo
Ekster karitato ne estas savo. Ĝi estas la sekvo de l’ principo pri egaleco
antaŭ Dio kaj la libereco de konscienco. Allan Kardec
Kaj kiam ĉio ŝajnas piedpremi viajn aspirojn, kaj la ŝarĝoj de la mondo pezos
sur viaj ŝultroj, memori pri Li sur la humila kaj forlasita trogo, por renovigi
la tutan homaron per neelĉerpebla belaĵo de Lia senfina amo. Alvoku Lin ĉe la
horoj de amareco kaj ridetu, dankante la benon de la sufero. Nur elektitaj
animoj estos tentataj; nur ili havas forton por venki la tenton. Johana
de Anĝelis.
Homo, kiu scias mildigi en si la blindan forton de l’instinkto, tiu malgrandigas
ĉirkaŭ si la forton de l’ destino. Maurice Maeterling
Mia doktrino resumiĝas je unu nura afero, kiu ĉion entenas. La tuta saĝeco
konsistas en tio, perfektigi sin mem, kaj ami la aliajn, tiensame kiel sin mem.
Konfuceo
Ekbruligu la lampon de la fido en via koro, kaj iru tra la mallumo sub la gvido
de ĝiaj lumantaj radioj. James Allen
Kio eble ŝajnas absurda kaj paradoksa en la momento kiam homo transpaŝas la
limo-linion de la Dieco, en la momento kiam el nescianto fariĝas scianto, el
profano iĝas inicito, el blindulo iĝas vidanto – en tiu momento komenciĝas al la
homo periodo de nepriskribebla sufero, la sufero por Dio, la torturo por la
Infinito, la angora maltrankvilo de la Eterneco. Huberto Rodhen
Ligiĝu per preĝo kaj konstrua laboro al la superaj mondoj, kaj ĉi tiuj rilatigos
vin kun la Diaj Provizejoj, kiuj donas al ĉiuj el ni laŭ niaj ĝustaj bezonoj.
En la modernaj tempoj, la spiritualismo ne povas enfermi Dion inter kvar muroj
de ia surtera templo, ĉar nia esenca misio estas aliigi la tutan teron en la
sanktan templon de Dio.
Perfekteco estas ja la celo, kiun ĉiu estulo kreita de la Ĉioscianto devas
trafi, ĉar nur ĝi proksimigas nin al la kreinto.
Plena feliĉo ne ekzistas sur la tero, nek en la ĉielo. Dio, la neimitebla
Artisto, ja scias, kial Li ĝin ne kreis: pro tia sama motivo, kial Li ne kreis
rozon sen raŭpo, helon sen ombro; efektive, perfekta feliĉo pelus la spiriton al
beata senfareco, al inerteco, dum la doloro stimulas la spiriton, igas lin nutri
noblajn aspirojn, estas unuvorte, nepre necesa al la homa naturo, ĉar ĝi
eterigas, rafinas la estulojn. Konfuceo
Kiam vi vidos saĝulon, pensu en tio, egaliĝi al li laŭ virtoj. Kiam vi vidos
malvirtulon, ekzamenu kaj konstatu, ĉu vi similas al li. Konfuceo
Forigi la homaron el Dio, estas forigi la homojn el la Amo, ĉar Dio estas Amo.
Kaj la manko de Amo faras la homaron pli kaj pli mansana. José de Paiva
Neto
La unua kaj plej granda funkcio, ke vi devas plenumi por atingi vian destinon
estas studi. Mi volus, ke mia voĉo multobligus en mil voĉojn, kiuj povus
ĉiumatene penetri en la plej intiman parton de viaj koroj kaj en la plej puran
etoson de viaj sentkapabloj kaj ripetadi al ili: Studu... Studu... Studu... Vi
tion elektis, tiu estas via destino; dum ĉiuj tagoj de via vivo, vi devos ĉiam
fari tion... Studu kaj laboru plename. P-ro Humberto Aprile
El la hispana esperantigis Antonio Luís Lourenço dos Santos
|