|
Esperanto estas internacia laŭ sia idea fono kaj celo, al kiu ĝi servas. Ĝi ne
estas, nek povas esti instrumento de intelekta, ekonomia aŭ alispeca regado
de unu nacio aŭ grupo da nacioj super la aliaj, sed ido de libera interhoma
komunikado, je avantaĝo de la tuta homaro kaj de ĉiuj ĝiaj partoj.
Esperanto lingve konkretigas la ideon de la plej nobla humanismo kaj de la
plej vasta tuthomara internaciismo.
P-ro D-ro Ivo Lapenna
Esti esperantisto signifas ne nur lingvoscion. Ĝi estas destino. Misio. Sopiro
al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li
estas esperantisto jam antaŭ ol li lernis la lingvon.
Julio Baghy
Lerni Esperanton, ĝin konstrui, praktiki kaj disvastigi, estas ja kontribui por
la konstruado de ia unuiĝinta mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz Esti esperantisto ne estas nur paroli, legi aŭ skribi Esperante, sed precipe
eksenti en la koro la Esperantan idealon.
Gilberto A. Silva Velho
Ni esperantistoj, vivas kaj vivigas la saman idealon kaj kredon de la pioniroj.
Malgraŭ la malfacilaĵoj cetere konstantaj por ĉiuj idealistaj asocioj, ni
tenas la torĉon kaj ne kredas utopia la finan venkon. Ni estas certaj pri
tio. Kune ni venkos pli frue.
Fernando Marinho
Faciligi la komprenemon estas ago de karitato,
kaj konstrui la estontecon estas fidinda laboro.
Francisco Valdomiro Lorenz
Nu, ni portu la verdan standardon
kiel simbolon de Unuiĝo. Francisco Valdomiro Lorenz
Kiu ajn estu nia aĝo, ni lernu! Francisco Valdomiro Lorenz
Kvankam nekomprenataj, ni iru antaŭen! Francisco Valdomiro Lorenz
Ni persistu ĝojaj! Francisco Valdomiro Lorenz
Esperanto signifas; “Tiu, kiu esperas”. Francisco Valdomiro Lorenz
Marŝante kaj servante, kredante
kaj amante, ni trankvile esperos. Francisco Valdomiro Lorenz
Lingvo ja konsistas ne nur el
vortaro kaj gramatiko, sed precipe el multego da frazoj kaj esprimoj, kiuj la
homoj parkeras, kaj rapide, maŝinece eldiras aŭ skribas sen pena redaktado aŭ
hezitema primensado aŭ balbutado. Iŝmael Gomes Braga
Ne forgesu lerni parkere, ĉar ne
estas alia maniero paroli lingvon.
Kiu konas la vortojn, tiu lernis
almenaŭ duone la lingvon.
Verda stelo prilumanta, prilumas
la tutan mondon.
Ni esperantistoj, silente,
tradicieme, konservative laboras en nia propra formikejo, ekster la granda brua
mondo, kiu nin ne ĝenas, kaj kiu ne ĝenas nian trankvilan kunvivadon en nia
familia rondo. José Dias Pinto.
Tasko ne finita estas laboro
perdita. Kiu flugas, devas flugi ĉiam, por ke li ne falu. Antaŭen do, kaj fariĝu
bona esperantisto. Ne restu apud la vojo, sed antaŭeniru al la universala
kulturo, per la internacia lingvo! Francisco Valdomiro Lorenz
Oni povas trompi iun la tutan
tempon; oni povas trompi ĉiujn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn
la tutan tempo. P-ro D-ro Ivo Lappena
Ju pli mallonge ni skribos, des
pli facile niaj leteroj estos publikigataj kaj... legataj. G. Pirlot
Antaŭen, ĉiam antaŭen, kune
kun granda samideana konfido kaj ĝojo – Unueco estas forto. Ĉie, kie estas
la Dia Spirito, tie estas perfekta libereco. La vero faros vin liberaj. Estu nin
malfortaj en nia aroganteco kaj memestimo sed fortaj kaj fidemaj en la
kunlaborado.
Esperanto estas nenies propraĵo,
sed ĉies.
Esperanto celas la unuigon de la
popoloj.
Esperanto donas la eblecon
korespondi ĉien per nur unu lingvo.
Estante intelekta proprieto de
monde internacia kolektivo, Esperanto estas la sola vere internacia lingvo ankaŭ
laŭ tiu plia decida kriterio. La diversaj projektoj de komuna lingvo por
internaciaj rilatoj estas kaj restas projektoj, dum la naciaj lingvoj, eĉ se
parte uzataj kiel helpaj en internaciaj rilatoj, estas kaj restas internaciaj. P-ro D-ro Ivo Lapenna
Internaciaj kongresoj de
Esperanto estas la solaj internaciaj kongresoj, kiu ne bezonas interpretistojn. Heroldo de Esperanto
Mi esperas, ke la ideo de
Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kuraĝigos nin antaŭeniri, kaj ke la verda
stero pli brilos en nia vivo.
Dio volu, ke la homoj profitu la
idealan instrumenton, kiun Zamenhof postlasis al la homaro. Lerni Esperanton
estas fari paŝon sur la vojo de la morala kaj spirita evoluo; ĝin disvastigi
estas apostola misio. Benedicto Silva.
Traduki bone ne signifas traduki
laŭvorte, sed reprodukti en alia lingvo la precizan sencon de la ideo.
|