|

Meditação
|
Meditado
|
|
Ivete
Matiasi Meloni 11/03/2000 Esperantigo de
Antonio
Luís Lourenço dos Santos
|
|
Silento kvietigas,
Al la koro kuraĝon alportas.
Sublimitaj animoj
En preĝo konsolas sin.
Infanetojn ekkreskas,
Senlimon atingas.
La panon avidas,
De Dio la Patro, Sinjoro amata!
|
O silêncio
tranqüiliza,
Traz alento ao coração.
As almas sublimadas
Confortam-se em oração.
Crescem os pequeninos,
Alçam o Infinito.
Buscam o Pão,
De Deus Pai, Senhor querido!
|
|

Kanto
de l' Ekzilo
Verko: Gonçalves Dias
Esperantigo: Francisco Valdomiro Lorenz
|
|
Mia lando havas palmojn,
kie kantas sabia'.*
Birdoj tie ĉi kantantaj,
tiel ne belsonas ja.
Kaj ni havas pli da steloj,
Sur herbejoj pli da floroj,
En arbaro pli da vivo,
pli da amo en la koroj.
Tie nokte solrevante
Pli da ĝoj' mi trovas ja;
Mia lando havas palmojn,
kie kantas sabia'.
|
Mia lando ĉarmojn havas,
Kiujn mi ne trovas ĉi;
Tie nokte solrevante
Pli da ĝoj' mi trovas ja.
Mia lando havas palmojn,
Kie kantas sabia'!
Di' ne volu, ke mi mortu,
Sen reveni tien, ha.
Sen ekĝui la belaĵojn,
Kiuj ĉi ne estas ja;
Sen revidi la palmarbojn,
kie kantas sabia'.
|
|
* Sabiao estas fama brazila birdo. |
|

Miaj
Ok Jaroj
Verko: Casimiro de Abreu
Esperantigo: Francisco Valdomiro Lorenz
|
Ho, kun kiomaj saŭdadoj
mi pensas pri l' vivaŭroro!
L 'infana aĝo de oro,
ha! ĝi ne revenos plu!
Agrablaj tagoj de floroj
kaj revoj sub oranĝujoj,
je l' ombro de bananujoj,
ho, tempo de am' kaj ĝu'!
L 'ekzisto ekvekiĝante
belegajn tagojn eniras:
l' animo ĉastecon spiras,
kiel odoron la flor'.
La mar' estas klara lago,
ĉielo - blua mantelo,
la mondo sonĝo pri belo
la vivo - himno de l' kor'.
Eu tiu ripozo ĝoja
la nokt' estas melodia,
kaj ĉio tre simpatia:
l' aŭroro, vivo kaj sun'.
La termo ĉarme parfumas,
la steloj al ni ridetas,
la sablon l' ondoj kisetas,
la maron kisas la lun'.
|
Printempa ĉielo mia,
ho tagoj de la juneco,
en kiuj ĉiam gajeco
kaj rid' akompanis min!
Anstataŭ la nunaj plendoj
mi havis tiam sen fino
kareson de la patrino
kaj kisojn de la fratin'.
Libera filo de l' montoj,
mi tra l' kamparoj kuradis
nudbrake, sen ŝu' iradis,
kaj estis kontenta mi;
ĉemizon ne butonumis,
la akvofalojn serĉadis,
kaj ofte kapti penadis
flugilojn de papili'.
En tiuj tempoj feliĉaj
mi kolektadis pitangojn,*
sur arboj serĉadis la mangojn*
kaj ludis apud la mar'.
Mi preĝis "Ave Maria",
ĉielon bela trovadis,
kun rido mi ekdormadis
kaj kantis ĉe la ekstar'.
|
|
* pitangoj kaj mangoj estas fruktoj de certaj arboj.
|
|

Demandoj
|

Perguntas
|
|
Verko de Benedito Sampaio Esperantigo de
Antonio
Luís Lourenço dos Santos
Publikigita de ĵurnalo "Brazila Katoliko" de Majo 1991
|
|
Maldekstran alklakon
por aŭdi aŭ dekstran alklakon por elŝuti

Clique
esquerdo para ouvir ou clique direito para download
|
|
Demandoj kaj pli da demandoj,
Ekde sia naskiĝo ĝis kunmetitaj manoj.
Kial do tiom da demandoj?
- Ĉar estas respondoj!
- Patrino mia,
-Panjo,
Kie estas la suĉilo?
Mia demando havas ploraĉadon,
Mia voĉo, kapricon.
Mia patrino estas bonkora,
Kaj la suĉileto aperas.
Tamen, oni ne restas kun suĉilo:
Oni ne haltas, oni kreskas,
Kaj alvenas alian novaĵon:
Pantaloneton tra la stratoj,
Paperajn barketojn tra la stratkanaletoj,
Petolaĵojn en la korto.
-Panjo, panjo! Kie estas mia turbo?
Mia voĉo havas malpaciencon,
Mia demando, emfazon.
Mia patrino estas pacienco,
Mi havas ludilon enmane.
Deiras la turbo,
Alvenas alian historion:
Knabo iras al lernejo,
Jam havas librojn, jam havas lecionojn
- Patrino mia, kie estas la plumingo?
Mia voĉo havas urĝecon,
Mia demando, maltrakvilecon.
Ĉu jam estas horo? Kioma horo estas?
Mia patrino! - Kia bonkora ŝi estas!
Enmanigas al mi tiun plumingon.
- Skribu, mia filo, skribu!
Kaj mi komencas la priskribon.
Mi ne scias ĉu Ia Pluva Tago,
Ĉu Nokto de Sankta Johano...
Poste, bela junulo.
Junulo kiu iras al balo,
Junulo, kiu dancos.
- Mia patrino, kie estas la kravato?
Mia patrino estas bonkora.
Kravato amindumos...
Kaj kravato edziĝis,
Kaj alvenis idaron grandan, grandan;
Filojn, nepojn, kaj pranepojn...
- Mia patrino, kie estas...
- Dio mia! Kie estas mia panjo?
Mia demando havas larmojn,
Neniu, neniu respondis.
Mia voĉo havas afliktegon,
Mia voĉo, ĵetaviadilo,
Traboras nubojn, traboras stelojn,
kaj rompas la pordon de la Ĉielo!
|
Perguntas e mais perguntas,
Desde o berço até as mãos postas.
Por quê razão tantas perguntas?
- Porque há respostas!
- Mamãe minha,
- Mamãezinha,
- Cadê minha chupetinha?
Minha pergunta tem manha,
Minha voz, impertinência.
Minha mãe é uma bondade,
A chupetinha aparece.
Mas não se fica em chupeta:
A gente não pára. Cresce,
E vem outra novidade:
Calça curta pelas ruas
Barquinhos pela sarjeta,
Traquinagens no quintal.
- Mãe, ôh mãe! Cadê o meu pião?
Minha voz tem impaciência,
Minha pergunta tem ênfase.
Minha mãe é uma paciência,
Tenho o brinquedo na mão.
Vai-se o pião,
Vem outra história:
Menino vai pro ginásio,
Já tem livros, tem lição.
- Minha mãe, cadê a caneta?
Minha pergunta tem pressa,
Minha pergunta é nervosa,
Já são horas? Que horas são?
Minha mãe, - Que mãe bondosa!
Põe-me a caneta na mão.
- Escreva, meu filho, escreva!
E eu começo a descrição,
Não sei se “Um Dia de Chuva,
Ou se “Noite de São João”...
Depois, mocinho bonito,
Mocinho que vai ao baile,
Mocinho que vai dançar...
- Minha mãe, que é da gravata?
Minha mãe é uma bondade.
“Gravata” vai namorar...
E “gravata” se casou,
Veio prole grande, grande,
Filhos, netos e bisnetos...
- Minha mãe, cadê meu...
- Meu Deus, cadê minha mãe?
Minha pergunta tem lágrimas,
Ninguém, ninguém respondeu.
Minha pergunta tem desespêro,
Minha voz, avião a jato,
Vara as nuvens, vara estrelas
E arromba a porta do Céu!
|
|

La
Tempo, Kiu Pasis kaj ne Revenos Plu
Verko:
Guerra Junqueiro
Elportugaligo de: Sylla
Chaves
|
Ĉu eble vi memoras pri tiu bona tempo,
La tempo, kiu pasis kaj ne revenos plu,
Dum, kiel la paseroj en mezo de printempo,
Ni iris laŭ la vivo ridante gaje? ĉu?
La frunton nian kronis radioj de aŭroro,
Kaj nia kor' infana, vestita per sunhel',
Similis al aprilo, dum balzamina floro
Al la abeloj donas la guton de miel'.
Kaj kiom da kanzona pureco kaj sonoro
Forfuĝis el la buŝo, perdiĝis tra l' aer'!
Sennombro da ĥimeroj, la revoj plej diversaj,
Kanzonoj ja senversaj,
Sed kiujn plu neniam ni kantos sur la ter'!
Neniam plu! Neniam! Esperoj, revoj, estas
Kolibroj orkoloraj de la tagiĝaj landoj,
Kaj ili en la sino de la infanoj nestas;
Kaj kiam en la neĝo jam glitas niaj plandoj,
Kaj kiam vintr' alvenas al la animoj, jen
La bedaŭrindajn birdojn ektuŝas frost' glacia,
Kaj ili fuĝas nesti en varma kor' alia,
Lasante nian koron por ĉiam en malplen'.
Amikoj, nia vivo, samkiel sun', zenitas, Dum tiuj paradizaj kanzonoj ja senĉesas.
|
Lulil' aŭroro estas... al tom' okazo glitas;
Eksunas el rozujoj, okazoj ĉe-cipresas.
Kaj tial, kiam Suno de l' Viv' en horizonto
Miksiĝas al la ombroj de l' noktiĝanta for',
Tre dolĉe estas halti ĉe la dekliv' de l' monto,
Kaj turni la rigardon al malantaŭ', kun plor'.
Al malantaŭ', al tiuj pratempoj de l' memoro
Plenplenaj je kanzonoj kaj je ebria ĝoj',
Ĉar ve! la juno estas lotuso, kies floro
Aperas en cent jaroj dum unu sola foj'.
Samkiel al la tombo de morta fianĉino
Kun pezaj paŝoj portas malgaja adoranto
La amon de momento, la amon ja sen fino
Kun multaj resopiroj kaj unu roz-girlando;
Simile, geamikoj, mi iras al trezoro,
Al la malgranda ĉerko, infana mortŝirmil'
De nia kara juno, de la alaŭd' el oro
Naskita kaj mortinta dum tago de april',
Dispetaligi kaŝe, malgaje kaj sen bru'
Ĉi tiun mian kanton tre simplan kaj banalan,
Sed kiu konservadas rebrilon duonpalan
De tempo, kiu pasis kaj ne revenos plu.
|
|

La Portugala Lingvo
|

A Língua
Portuguesa
|
|
Verko: Olavo Bilac
Esperantigo: Manoel Borges dos Santos
|
Lasta flor' de Laci', vi ege belas,
Samtempe, kiel brilego kaj tombloko...
Natura oro, kiun en ganga roko,
Kruda minejo inter gruz'rivelas...
Mi amas vin, ho nekonata voko,
Trumpetsonora tubj', aŭ harp' miela,
Kun tondr' kaj siblo de l' tempest'kruela,
Rukulo de l' Saŭdad' aŭ amprovoko!...
Via sovaĝa viglo kaj aromo
El praarbar' veninta kaj el maro...
Mi amas vin, dolora idiomo!...
Per kiu mi aŭdis Panjon: "Mia filo!..."
Kaj ploris Kamon’dum ekzilamaro,
Pri la geni' sem ŝanc', kaj am' sen brilo!...
|
Última flor do Lácio, inculta e bela,
És, a um tempo, esplendor e sepultura:
Ouro nativo, que na ganga impura
A bruta mina entre os cascalhos vela...
Amo-te assim, desconhecida e obscura.
Tuba de alto clangor, lira singela,
Que tens o trom e o silvo da procela,
E o arrolo da saudade e da ternura!
Amo o teu viço agreste e o teu aroma
De virgens selvas e de oceano largo!
Amo-te, ó rude e doloroso idioma,
Em que da voz materna ouvi: "meu filho!",
E em que Camões chorou, no exílio amargo,
O gênio sem ventura e o amor sem brilho!
|
|

Jozefo
|

José
|
|
Verko: Carlos Drumond de Andrade
Esperantigo: Sylla Chaves
|
Kaj nune, Jozef’?
La festo finiĝis,
la lum’ estingiĝis,
popol’ malaperis,
vespero frostiĝis,
kaj nune, Jozef’?
kaj nun, Joakim’?
kaj nune, Rajmundo?
kaj nune, vi mem?
Vi mem, sennomulo,
vi mem, mokemulo,
vi, versofaranto,
amanto, plendanto?
kaj nune, Jozef’?
Jen vi, sen edzino,
jen vi, sen dorloto,
kaj sen parolado,
jam ne povas plu drinki,
jam ne povas plu fumi,
eĉ sputi ne povas,
jam frostas la nokt’,
la tago ne venis,
la tramo ne venis,
ne venis la rido
nek la utopio,
sed venis la fin’,
kaj io forfuĝis,
kaj ĉio ŝimiĝis,
kaj nune, Jozef’?
Kaj nune, Jozef’?
Via milda parolo,
viaj febraj momentoj,
manĝegemo kaj fasto,
via biblioteko,
via ora verkemo,
via vitra vestaĵo,
via malkohereco
kaj malamo – kaj nun?
Vi ŝlosilon kunportas
por malfermi la pordon,
sed ne plu estas pordo;
en la mar’ volas morti,
sed sekiĝis la mar’;
volas iri la Minas,
se ne plu estas Minas!
Jozefo, kaj nun?
Se vi povus krii,
se vi povus ĝemi,
se vi povus ludi
la vienan valson,
se vi povus dormi,
se vi povus laci,
se vi povus morti...
Tamen vi ne mortas,
vi rezistas, Jozef’!
Sola em mallumo,
kiel best’ sovaĝa,
sen teogonio
kaj sen muro nuda
por apogi vin,
sen ĉevalo nigra
por fuĝad’ galopa,
vi sekvas, Jozef’!
Sed, Jozefo, kien?
|
E agora, José?
A festa acabou,
a luz apagou,
o povo sumiu,
a noite esfriou,
e agora, José?
e agora, Joaquim?
e agora Raimundo?
e agora, você?
Você que é sem nome,
que zomba dos outros,
você que faz versos,
que ama, protesta,
e agora José?
Está sem mulher,
está sem carinho,
está sem discurso,
já não pode beber,
já não pode fumar,
cuspir já não pode,
a noite esfriou,
o dia não veio,
o bonde não veio,
o riso não veio,
não veio a utopia
e tudo acabou
e tudo fugiu
e tudo mofou,
e agora, José?
E agora José?
Sua doce palavra,
seu instante de febre,
sua gula e jejum,
sua biblioteca,
sua lavra de ouro,
seu terno de vidro,
sua incoerência,
seu ódio – e agora?
Com a chave na mão,
quer abrir a porta,
não existe porta;
quer morrer no mar,
mas o mar secou;
quer ir para Minas,
Minas não há mais!
José, e agora?
Se você gritasse,
se você gemesse,
se você tocasse
a valsa vienense,
se você dormisse,
se você cansasse,
se você morresse...
Mas você não morre,
você é duro, José!
Sozinho no escuro,
qual bicho do mato,
sem teogonia,
sem parede nua
para se encostar,
sem cavalo preto
que fuja a galope,
você segue, José!
José, para onde?
|
|

La
Tagiĝo
Verko: A. Grabowski
|
Agordu la brustojn, ho nia fratar',
Por nova pli vigla jam kanto!
Ĝi sonu potence de mondoj al mar',
Anoncu al ĉiu dormanto:
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond',
La ombroj de l' nokto forkuras el mond'!
Post longa migrado sur dorna la voj'
Minacis nin ondoj de l' maro;
Sed venkis nin ilin kaj velas kun ĝoj'
Al verda haven' de l' homaro.
Post longa batalo, maldolĉa turment',
La stela standardo jam flirtas en vent'.
Se venus ankoraŭ ventegoj, batal',
Ni estas jam bone harditaj,
Esperon ne venkos la fajro, nek ŝtal',
Nek ies perfidoj subitaj,
Nenio en mondo elŝiros ĝin for,
Ĝi havas radikojn profunde en kor'.
|
Ni velas antaŭen kun kredo, fervor',
Benante la Majstron por verko,
Kaj lian anaron, de plej frua hor'
Fidelan al li, ĝis la ĉerko.
La mond' aliiĝos, la temp' pasos for,
Sed vivos eterne pri ili memor'.
La lingvo benata montriĝis al ni
Mirinda donaco ĉiela:
Per amo al hejmo, patrujo, naci',
Ni flamas en koro fidela.
Kaj same fidelaj al hejma altar',
Ni sentas nin filoj de l' tuta homar'.
En ĉiu mondparto, en ĉiu terzon',
En koroj de centoj da miloj,
Jam vibras por nia saluto reson',
Do kantas de l' tero ni filoj;
Tagiĝo, tagiĝo radias en rond',
La ombroj de l' nokto forkuras el mond'!
|
|

Anim' Ĝemela de l' Mia
|

Alma Gêmea
|
|
Verko: Emmanuel
Psikografio de: Francisco Cândido Xavier
El la libro: Antaŭ Du Mil Jaroj
Esperantigo: L. C. Porto Carreiro Neto
|
Anim' ĝemela de l' mia
De mia vivo lumfloro,
Falinta stel' de la koro
De l' bela spaco sen fin'.
Dum mi vagadis tra l' mondo,
Malgaja ombro tutsola,
Jen vi kun rido konsola,
Feliĉa mi sentis min!
Vi venis kun ben' de l' dioj,
Je lumo sur vojo riĉa,
Por fari min plej feliĉa,
De via kor' ĉe la flam'!
Karega mia trezoro
Kun vi mi vivos sur Tero;
Vi mia estas l' espero,
Por mi vie estas la am'!
Se iam vi min forlasos,
Milda lum' de mia amo,
Meze de l' ĉiela flamo
Mi nepre serĉados vin.
|
Alma Gêmea de Minha Alma,
Flor de luz de minha vida,
Sublime estrela caída
Das belezas da amplidão.
Quando eu estava no mundo,
Triste e só, no meu caminho,
Chegaste, devagarzinho,
E encheste-me o coração.
Vinhas na benção das flores
Da divina claridade,
Tecer-me a felicidade,
Em sorrisos de esplendor!!!
És meu tesouro infinito.
Juro-te eterna aliança
Porque sou tua esperança,
Como és todo meu amor!
Se um dia me abandonares
Luz eterna dos meus amores,
Hei de esperar-te, entre as flores
Da claridade dos céus.
|
|

Silenta Preĝo
|
|
Luiz
Carlos Lemos
(Al
amiko A. L. L. Santos,
granda amiko kaj esperanta batalanto)
|
|
Se ni ja luktas, se ni batalas
Se ni suferas, se ni sopiras,
Se ni ja revas, se ni ja sonĝas
Kaj se al sonĝo ridante iras...
Se ni revenas, se ni ne timas,
Ke al ni alvenos pezaj fosiloj.
Se perlabore ni realigas
Mirindan taskon esti plugiloj...
Se ni klopodas por doni al mondo
Fekundan semon, per paca kanto.
Se ni lernigas, se ni ekzemplas
Homaran senton de Esperanto...
Se ni ne lacas farante tion,
Kion ni amas, ĝis nia fin’,
Ni ĉiam laboru, fidante Dion,
Kaj Dio certe ja benos nin!
Kaj Dio benos, kaj ni laboros,
Fidante ĉiam je Granda Reĝo,
Kaj ni rimarkos, ke al Reĝ’ Okuloj
Laboro estas silenta preĝo!
|
Vidu
poemojn de Lazaro Luiz Zamenhof ĉe la paĝo
"Zamenhof"

|