Frata Preĝo

Emmanuel


Frato nia, kiu estas sur la Tero,
Sanktigata estu via bonvolemo koncerne al la Senfina Bono.
Laboru senĉese por la Dia Regno por via spontana kunlaboro.
Realigu via alta aspiro post la forgesu pri ĉiuj malsuperaj kapricoj, kiel n la karna hejmo, tiel ankaŭ en la Templo de la Universo.
Nian ĉiutagan panon, kiu venas el la ĉiela provizejo, uzu respektoplene kaj sankte dividu.
Pardonu niajn erarojn kontraŭ vi, kiel la Eterna Patro estas pardoninta niajn komunajn ŝuldojn.
Ne permesu, ke via vivo perdiĝu pro la tento de la malbonaj pensoj.
Liberigu vin de la malbono naskiĝinta el via koro.
Ĉar al vi apartenas, nun, la glora ŝanco altiĝi al la Regno de la potenco, justeco, paco, gloro kaj amo.
Por ĉiam.

 



Patro Nia
 


Maldekstran alklakon por aŭdi aŭ
dekstran alklakon por elŝuti
la parolatan version 

 


Clique esquerdo para ouvir ou
clique direito para fazer download
da versão falada

 


Maldekstran alklakon por aŭdi aŭ
dekstran alklakon por elŝuti
la kantatan version 

 


Clique esquerdo para ouvir ou
clique direito para fazer download
da versão cantada

 


Patro nia kiu estas en la ĉielo.
Via nomo estu sanktigita.
Venu via regno, plenumiĝu Via volo,
Kiel en la ĉielo, tiel ankau sur la Tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
Kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
Sed liberigu nin de la malbono.

 

 


Mozaiko de la preĝo "Patro Nia" en preĝejo de Jerusalemo
Mosaico com a prece "Pai Nosso" em Igreja de Jerusalém

 



Karitata Preĝo

 


Maldekstran alklakon por aŭdi aŭ dekstran alklakon por elŝuti

Clique esquerdo para ouvir ou clique direito para download
 


Dio, nia Patro, kiu estas la tuta Potenco kaj Boneco, donu forton al tiuj, kiuj suferas provaĵon, donu lumon al tiu, kiu serĉas la veron, enmetu en la homan koron la kompaton kaj karitaton.

Dio! Donu al la vojaĝanto la gvidstelon, al la afliktito la konsolon, al la malsanulo la ripozon.

Patro! Donu al la kulpulo la pentosenton, al la Spirito la veron, al la infano la gvidanton, al la orfo la patron.

Sinjoro! Via boneco vastiĝu super ĉion, kion Vi kreis.

Kompaton, Sinjoro, al tiuj, kiuj Vin ne konas, esperon al tiuj, kiuj suferas.

Via boneco permesu al la konsolantaj Spiritoj ĉien disĵeti pacon, esperon kaj fidon.

Dio! Radio, ereto de via amo povas ekflami la Teron; permesu al ni trinki el la fonto de tiu fekunda senfina boneco, kaj ĉiuj larmoj sekiĝos, ĉiuj doloroj mildiĝos.

Unu nura koro, unu nura penso ascendos ĝis Vi kiel krio de danko kaj amo.
Kiel Moseo sur la monto, ni Vin atendas kun malfermitaj brakoj, ho Boneco! ho Beleco! ho Perfekteco, kaj ni volas iel meriti vian mizerikordon.

Dio! Donu al ni la forton helpi la progreson, por ascendi ĝis Vi, donu al ni la puran karitaton, donu al ni la fidon kaj la raciecon, donu al ni la simplecon, kiu faros el niaj animoj la spegulon, sur kiu reflektas Vian Figuron.
 

 

 



Preĝo de Iŝmaelo
 



Prece de Ismael
 


Gloron al Dio en la alto, Pacon al la tuta homaro!


Glória nas alturas, paz na terra aos homens de boa vontade"


Jesuo, bona kaj amata Majstro, subtenu viajn humilajn fratojn pekulojn ĉe la luktoj de ĉi tiu mondo.


Jesus. bom e amado Mestre, ampare vossos humildes  irmãos  pecadores nas lutas deste mundo.


Benita anĝelo de la Sinjoro, malfermu super ni viajn blankajn flugilojn kaj protektu nin de la malbono; levu niajn spiritojn ĝis la majesteco de Via regno, verŝu en ĉiujn niajn sentojn la lumon de via grandega amo.


Bendito anjo do Senhor, abre sobre nós as Vossas brancas asas e protegei-nos do mal; eleve nossos espíritos até a majestade de Vosso reino, derrame em todos os nossos sentidos a luz do Vosso imenso amor.


Jesuo! Pacon al ili, mizerikordon al niaj malamikoj. Akceptu en via benita sino la preĝon de la lasta el viaj servantoj.


Jesus! Dê paz para eles, misericórdia para os nossos inimigos. Aceite em seus abençoados braços a prece do último dos vossos servidores.


Benita stelo! Lumturo de la senmortaj legioj! Purigu nin per viaj diaj radioj, lavu nin pro ĉiuj kulpoj, logu nin ĉe vian sinon, Benita Sanktejo de ĉiuj viaj amoj!


Estrela bendita" Farol das legiões imortais. Purificai-nos pelos vossos raios divinos, lave-nos de todas as nossas culpas, atraia-nos ao Vossos braços, bendito santuário do amor!


Se la mondo, kun siaj eraroj, pasioj kaj malamoj, plenigas la vojon per dornoj, mallumigante nian horizonton per la lumlumoj de la peko, rebrilu ankoraŭ plie per via mizerikordo, por ke, sekuraj kaj apogitaj sur la Sankta Evangelio, ni povu marŝi, venki la ŝtonplenan vojon kaj atingi la loĝejojn de Via Regno.


Se o mundo, com seus erros, paixões e ódios, enche o caminho de espinhos, escurece o nosso horizonte com as trevas do pecado, rebrilhe ainda mais a Vossa misericórdia, para que seguros e amparados no Santo Evangelho, nós possamos marchar e vencer o caminho cheio de pedras e atingir as moradas do Vosso reino.


Amika stelo! Lumturo de la pekantoj kaj de la justuloj! Malfermu vian dian sinon kaj akceptu nian petegon de ĉi tiu Kristnaska vespero, kaj por nia familio, kaj por nia lando! Por la tuta homaro!


Estrela amiga! Farol dos pecadores e dos justos! Abre Vossos divinos braços e aceite a nossa prece deste véspera de Natal, por nossa família e por nosso país! Para toda a humanidade!


Tiel estu!


Assim seja!

 



Preĝo de  Francisko el Asizo
 

Maldekstran alklakon por aŭdi aŭ dekstran alklakon por elŝuti 

Clique esquerdo para ouvir ou clique direito download
 


Ho! Sinjoro, faru el mi ilon de Via paco.
Kie estas malamo,
Zorgu, ke mi alportu la amon.
Kie estas ofendo,
ke mi alportu la pardonon.
Kie estas malkonsento,
ke mi alportu la unuecon.
Kie estas dubo,
ke mi alportu la esperon.
Kie estas malĝojo, ke mi alportu la ĝojon.
Kie estas mallumo, 
ke mi alportu la lumon.
Ho! Majstro, ke mi ne klopodu tiom:
Por esti konsolata, kiom por konsoli.
Por esti komprenata, kiom por kompreni.
Por esti amata, kiom por ami.
Ĉar - donante, oni ricevas,
pardonante, oni estas pardonataj.
Mortante, oni reviviĝas al la Eterna Vivo.
Tiel estu!
 

 

 


Preĝo de la Necerteco
 


En la necerteco de la krucvojoj, voku min.
Mi estas la lumo kaj la potenco.
Mi povas vin kompreni, Mi povas vin servi.
Mi povas sekigi al vi la dolorojn
De tiu ĉi kaj de antaŭaj vivoj.
Donu al mi viajn manojn,
Animo, ido de Mia Animo.
Rigardu miajn okulojn. Sekvu min.
Ankru vian boaton ĉe Mi.
Mi estas la haveno de paco...
Mi estas Jesuo, la Kristo de Dio.
 

 

 


Preĝo al Jesuo
 


Prece à Jesus
 


Jesuo!
Tro longa tempo mi perdis serĉante vin.
Mi ne sciis, kie vi estis;
Mi rigardadis al la senfino kaj ne vidis Vin,
Kaj pripensis kun mi mem: Ĉu vi vere ekzistas?
Mi ne ĝojis kaj daŭrigis la serĉon.
Mi penadis trovi Vin en religioj kaj temploj;
Vi ankaŭ ne estis tie.
Mi Vin serĉis pere de sacerdotoj kaj pastroj,
Kaj ankaŭ ne trovis Vin.
Mi sentis min sola, malplena, senespera kaj malkredis.
Kaj en senkredeco mi Vin ofendis,
Kaj en la ofendo mi stumblis,
Kaj en la stumblo mi falis,
Kaj en la falo mi sentis min malforta.
Malforta, mi serĉis helpon,
En la helpo mi trovis geamikojn,
En la geamikoj mi trovis kareson,
En la kareso mi vidis la naskiĝon de amo.
Per la amo mi vidis novan mondon,
Kaj en tiu nova mondo mi decidis vivi.
Tion, kion mi ricevis, mi decidis donaci.
Donacante ion, multon mi ricevis.
Kaj ricevante, mi sentis min feliĉa,
Kaj feliĉa, mi trovis la pacon,
Kiu estis interne de mi.
Tiu paco estis Vi, Jesuo.
Do ne serĉante Vin
Mi vere Vin trovis.
Dankon, Sinjoro!
 

Jesus!
Passei tanto tempo Te procurando.
Não sabia onde estavas;
Olhava para o infinito, não Te via,
E pensava comigo mesmo: será que Tu existes?
Não me contentava na busca e prosseguia.
Tentava Te encontrar nas religiões e nos Templos;
Tu também não estavas.
Busquei-Te através dos sacerdotes e pastores,
Também não te encontrei.
Senti-me só, vazio, desesperado e descri.
E na descrença Te ofendi,
E na ofensa tropecei,
E no tropeço caí,
E na queda senti-me fraco,
Fraco procurei socorro,
No socorro encontrei amigos,
Nos amigos encontrei carinho,
No carinho eu vi nascer o amor.
Com amor eu vi um mundo novo,
E no mundo novo resolvi viver.
O que recebi, resolvi doar.
Doando alguma coisa, muito recebi.
E em recebendo, senti-me feliz,
E ao ser feliz, encontrei a paz,
Que dentro de mim é que Tu estavas.
E sem procurar-Te
Foi que te encontrei.
Obrigado Senhor!
 

Autor desconhecido
Versão em Esperanto de
Antonio Luís Lourenço dos Santos