|
Iom Pri "Patro Nia "
Um Pouco Sobre o "Pai Nosso"
Antonio
Luís Lourenço dos Santos *Tiu ĉi artikolo
estis verkita en 1987, kaj publikigita de "Almanako Lorenz"
1988 (Spirita Eldona Societa F. V. Lorenz) kaj de "Revuo Espero Katolika
(Internacia katolika Uniiĝo Esperantista, n-roj 7-8-9/1988, ĝuste je
la Centjariĝo de Esperanto.
Enkonduko
Patro Nia estas la plej grava el ĉiuj kristanaj dokumentoj.
Ĝi estis zorge, simple, klare kaj kompakte ellaborita de Jesuo, por tre
klaraj kaj difinitaj celoj. Tial el ĉiuj Liaj instruoj, tiu ĉi
preĝo estas la plej komata kaj la plej ofte citata.
Ju pli ni analizas "Patron Nian", des pli mireginda ŝajnas
ĝia strukturo. Ĝi resumas ĉion, kio estas nepre necesa al la
disvolviĝo de nia materia kaj spirita vivo, kaj ankaŭ ĉion, kion
la homoj bezonas rilate al Dio, al la proksimulo, kaj al si mem.
Jesuo antaŭvidis, ke laŭmezure kiel la jarcentoj forpasos, liaj
instruoj estos iom post iom plivastigitaj per ĉiu speco de eksteraj
intevenoj, kiuj vere neniom simila estos kun la originala spirito. Li sciis, ke
la homoj, kiuj neniam Lin konis, tiuj konstruos teologiajn kaj doktrinajn
sistemojn, kiuj nebuligos la simplecon de la spirita mesaĝo, kaj
ankaŭ, ke ili starigos muregon inter Dio kaj la homoj. Li ellaboris sian
preĝon tiamaniere, ke ĝi trapasos la jarcentojn, sen ia ajn
interveno, aliformiĝo aŭ ĝustigo al homaj sistemoj, tiel ke
ĝi enhavos la tutan mesaĝon de Kristo. Sekve, tra ĉiuj
ŝanĝoj de la kristana historio, tiu ĉi preĝo senmakule
atingis nian epokon.
Patro nia Kiu estas en la ĉielo
Ĉe la unua frazo de la preĝo, oni rimarkas ja
grandan instruon: Patro Nia. Ĝi ne komencas singulare per "Mia
Patro", sed plurale, per Patro Nia, kio bone klarigas, ke Dio estas Patro
de la granda homa familio. Estas filoj de Dio ĉiuj estuloj ekzistantaj en
la tuta mondo, el ĉiuj rasoj kaj nacioj, el ĉiuj popoloj kaj
haŭtkoloroj, kaj ankaŭ el ĉiuj kredoj.
Dio estas Patro de bonuloj kaj malbonuloj, de justuloj kaj pekuloj, sur kiujn
Li disverŝas senescepte Siajn bennon kaj protekton.
Dio estas Patro de ĉiuj sociaj rangoj, de riĉuloj kaj
malriĉuloj, de kleruloj kaj malkleruloj, de potenculoj kaj humiluloj.
Dio estas tutsame Patro de la diversaj religioj, ĉar estas Liaj filoj la
anoj de la katolika, protestanta, spiritisma, budhisma, islama, hebrea kaj
ceteraj religioj, kaj eĉ la ateistoj, kiuj ne kredas je Li.
El tiu Dia Patreco nepre sekvas la universala homa frateco.. Ĉiuj estas
filoj de Dio, ĉiuj estas fratoj, ĉar Dio amas same kaj senescepte
ĉiujn. Tio ĉi okazas, ĉar Dio estas super ĉiuj disputoj,
super ĉiuj ĵaluzoj kaj konkuradoj, super ĉiuj kvereloj, militoj,
bataloj, kaj ankaŭ super ĉiuj homaj religioj.
En ĉefaj trajtoj, tiu estas nia Patro, Kiu estas en la ĉielo kaj
ĉie.
Via Nomo estu sanktigita
En la Biblio, la nomo rilatas la naturon aŭ la esencan karakteron pri iu
aŭ io, sekve, kiam oni parolas pri la nomo de Dio, oni parolas pri kia
estas Lia naturo, kaj Lia nomo, laŭ Jesuo, estas sanktigita. Kion signifas
sanktigita? Serĉante la vortdevenon, ni rimarkas, ke ĝi devenas el
Sankta, kio signifas, ke la naturo de Dio ne nur estas inda je nia respektego,
sed ankaŭ ĝi estas kompleta kaj perfekta. Sankteco estas foresto de
tuta malbono kaj ĉeesto de tuta bono. Dio estas Sankta, senfine perfekta,
kaj kiam oni deziras, ke Lia nomo estu sanktigita, oni deziras, Ke Lia sankteco
estu konata de ĉiuj homoj, kaj ke la homaro laŭdu Lian sanktecon.
Venu Via Regno
En tiu ĉi parto de la preĝo, ni pelas, ke la Regno de Dio venu al ni.
Sed kiam tiu Regno de Dio stariĝos inter ni? Tiu estas dubo, kiun ni
havas. Kiam alvenos tiu Regno de Dio?
Nia mondo estas plenplena je problemoj, militoj, suferoj, mizeroj, malpacoj,
ktp. Ŝajnas, ke ĝi plimalboniĝas ĉiutage. Kaj la Regno de
Dio - Regno de Amo kaj Paco - kiu estos la solvo, kiam ĝi alvenos?
Nu! Tiun saman dubon havis la disĉiploj de Jesuo, kiuj foje demandis Lin
pri tio, kaj Li, per Sia speciala trankvileco kaj aŭtoritato respondis al
ili, dirante: "La Regno de Dio ne venos kun observado, kaj oni ne diros:
Jen ĉi tie, aŭ: Jen tie", ĉar jen la Regno de Dio estas
inter vi" (Lk 17, 20-21). Tiu Regno estas Jesuo mem, kiu venis por instrui
al ni la vojon al Dio.
Kion do fari? Estas necese malkaŝi tion, kaj
klopodi por disvolvi nian Internan Kriston, konformigante nian vivmanieron
tiel, kiel la sublima idealo, kiu estas plenumi la Dian Volon, alivorte,
praktiki la Evangelion. Tiu devas ĉiam esti la plej grava celo de nia
ekzistado: venki niajn neperfektaĵojn, kaj antaŭeniri celante la
perfektiĝon. Se ĉiu homo pliboniĝos iomete, la tuta mondo
pliboniĝos. Cetere, tiel diris la nobra Mahatmo Gandhi: "Se ununura
homo atingos la plenamon, li neŭtraligos la malamon de milionoj da
homoj".
Plenumiĝu Via Volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la Tero
Por ke ni komprenu la frazon: "Plenumiĝu Via volo", ni memorigu,
ke Dio donas liberecon al ni, kaj pro tio, ni faras ĉion, kion ni volas.
Tamen, ni multfoje misuzas nian liberecon. Ni pensas kaj agas erare, kio okazigas
ĉiujn niajn problemojn, ĉar kontraŭagante la Dian Volon, ni agas
kontraŭ ni mem.
Kiaj ajn estu niaj agoj kaj pensoj, rilate al nia ĉiutaga laboro, al niaj
familiaj devoj, al niaj amikecoj, al projektoj, kiujn ni ellaboras por uzi nian
tempon; fine, en la plej diversaj okazaĵoj. en la plej diversaj medioj, ni
vidu kaj agu ne laŭ nia volo, sed laŭ la Dia volo; alivorte, ni vidu
kaj agu laŭ la Evangelio. Tiel agante, ni estos survoje al Kristo, al la
feliĉo kaj al la paco.
La vivo de Jesuo sur la Tero estis senĉesa ekzemplo, kiel plenumi la
Patran Volon. Unu okazaĵo de tiu vivo, laŭ la Evangelio, estis Lia
dialogo kun la Samarianino: Tiam la disĉiploj foriris en la urbon por
aĉeti nutraĵojn; ĉe la reveno, ili petis de Li, dirante: Rabenu,
manĝu! Sed Li diris al ili: "Por manĝi mi havas nutraĵon,
pri kiu vi ne scias. Mia nutraĵo estas plenumi la Volon de Tiu, kiu Min
sendis, kaj fini Lian laboron" (Jo, 4.7). Notu bone: Lia nutraĵo
estas plenumi la Volon de la Patro kaj fini Lian laboron.
Plia okazaĵo, ankoraŭ rilate la "Volon de Dio", estas la
preĝo de Jesuo, ĉe la loko nomata Getsemano. Li preĝas, dirante:
"Ho! mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen,
ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas" (Mt 26,39)
Jesuo elmontras submetiĝon al la ĉiela Patro, obeemon al Dio, kiu
senfine scipovas multe pli ol la homoj. Oni povas diri alivorte: Nia volo estas
nia por libere fari el ĝi Lian volon.
Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
Kiam oni parolas pr Pano nia ĉiutaga, oni ekpensas unuavide pri la ĉiutaga
nutraĵo. Tamen, en la Evangelia senco, la signifo de la vorto pano, tiel
ofte uzata, estas multe pli ampleksa. Ĝi entenas ne nur la ĉiutagan
necesan nutraĵon, sed ankaŭ: la vestojn kiujn ni bezonas por la
korpo, domon por loĝi, dignan laboron, sanon, studkondiĉojn; resume,
ĉiajn porvivaĵojn, kiajn oni bezonas al nia materia ekzistado.
Tamen, estas tre grave memorigi la jenajn vortojn de Jesuo: "Ne per la
pano sole vivas homo, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el Dio" (Mt 4,4).
Tial, "Pano nia ĉiutaga" ankaŭ rilatas ĉion, kio estu
nepre necesa al la disvolviĝo kaj perfektiĝo de nia spirita
conscienco.
Pardonu al ni ofendojn niajn, kiel ankaŭ ni pardonas al ofendintoj niaj
Dirinte tion, kio Dio estas, kio la homo estas, kiel ni devas plenumi nian
mision, kia estas nia vera nutraĵo, kaj kiel ni povas ekhavi ĝin,
Jesuo parolas pri pardono de la ofendoj, de la pekoj.
Unue, oni devas diri tion, kio estas la peko. Kvankam ĝi ŝajnas esti
ekstermoda en la hodiaŭa mondo, ia praafero, la peko estas numtempa, kiel
ĝi ĉiam estis. Peko signifas niajn erarojn, preterlasojn, niajn
maljustaĵojn kontraŭ la proksimulo kaj kontraŭ Dio. Alivorte, la
peko estas disiĝo, foriĝo el Dio. La plej granda tragedio, kiun oni
povas sperti, estas ĝuste tiu foriĝo el Dio. Kiam Jesuo donis Patron
Nian al ni, Li metis nin kvazaŭ inter martelon kaj amboson. Kial inter
martelo kaj amboso? Ĝuste ĉar en la preĝo Li diras:
"Pardoni al ni ofendojn niajn, kiel ankaŭ ni pardonas al ofendintoj
niaj". Notu bone: "kiel ankaŭ". Tial, nia propra pardono
dependas de nia pardono al la aliuloj, eĉ kiam ni estis profunde
ofenditaj.
Ni bone scias, ke multfoje la pardono estas malfacila, tre malfacila; sed se ni
volos esti pardonataj de niaj eraroj, se ni volos trafi tiun perfektiĝon,
kiun Kristo instruis al ni: "Estu perfektaj kiel ankaŭ via ĉiela
Patro estas perfekta" (Mt 5,48), ni devas agi tiele; Ni ne estis kreitaj
de Dio por resti starantaj flanke de la vojo. Ni estis kreitaj de Dio por sekvi
la vojon al perfektiĝo, kaj la pardono estas fundamenta parto de tiu vojo.
Ju pli ni postulos el ni mem, des pli multe ni havos por doni.
Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono
Tiu ĉi lasta kondiĉo de la preĝo Patro Nia estas la helpopeto,
kiun ni faras, kiam la vivo provas nin. Oni bone scias, ke ĉiu homo estas
erarema; kiam oni eraras, oni lernas, sed restadi en eraro estas stultaĵo,
ĉar tio sklavigas nin al la fuŝkutimoj. Kaj tial, ne estas la eraroj,
kiuj sendignigas, sed la submetiĝo al sia regado. Kio malutilas nian
indecon estas fali en tenton, ĉar la malbono ne estas en la tento, sed en
la falo.Tial ni petas fortojn al Jesuo, por rezisti al la tentoj, ĉar
estas batalante kontraŭ ilin, ke perfektiĝas viroj kaj virinoj.
Ankoraŭ rilate al tentoj, ni pensas, ke nia ŝarĝo estas pli peza
ol alies ŝarĝo, ke nia kruco estas pli granda ol alies kruco. Tio ne
estas vera. Dio neniam donas ŝarĝon pli granda ol tiu, kiun ni povas
subteni.
Pere de Dia helpo, ni povas venki la mondon, tiel, kiel Jesuo venkis ĝin.
Konkludo
En ĉefaj trajtoj, tiu ĉi estas la preĝo Patro Nia; la superbela
preĝo, kiun Kristo instruis al la homaro. Nia kara majstro Zamenhof
scipovis la Internan Ideon de tiu ĉi preĝo, sekve li enmetis Patron
Nian en sian "Unuan Libron de Esperanto", publikigitan en 1887,
ĝuste cent jarojn* antaŭe.
Forpasis la jarcentoj kaj la preĝo restadas tiel, kiel lumturo orientanta
la barkon de nia ekzistado rekte al perfektiĝo. Forpasis kaj forpasos la
jarcentoj, sed la vortoj de Patro Nia, kiuj estas vortoj de Jesuo Kristo,
neniam forpasos. La vortoj de Kristo restados ĝis la finfino de la Tempo,
ĉar ili estas Dia Verko, kaj kiel Dia Verko, ili estas eternaj.
Iom Pri "La Prediko sur la Monto"
Um pouco sobre o "Sermão da Montanha"
Artikolo publikigita de ĵurnalo "Brazila Katoliko"
(Católico Brasileiro - Novembro 1990) Antonio
Luís Lourenço dos Santos
Enkonduko
Jesuo Kristo predikis plejofte per parabolol kaj komparoj. Tiu agmaniero de nia
Majstro ebligis la popolon kompreni Liajn instruojn kaj postlasi tiujn samajn
instruojn al la posteuloj. Tamen sur la monto Li parolis klare, per facile
kompreneblaj vortoj kaj rekte al la popolo.
Sed kio signifas "Predikon"? Prediko signifas admonon, alivorte, signifas
instigi iun per parolo al plenumado de ago aŭ devo, kaj atentigi iun pri veroj
religiaj.
Efektive tio estis, kion Kristo faris. Li predikis al ni; Li atentigis nin pri la
sekvenda vojo kaj pri la atingenda vividealo. Kaj Jesuo admonas nin aŭtoritate,
parolante en sia propra nomo kaj en nomo de Dio, kiel Mesio sendita al la mondo
por savi nin.
Sekve ni elstarigos kelkajn aspektojn de "La Prediko sur la Monto" (Mt 5, 6,
7) pri kiuj Jesuo atentigas nin.
Nova kaj Malnova Leĝo
Malnova Leĝo estas en la Malnova Testamento, transdonita de Dio al Moseo sur
Monto Sinajo, plurajn jarcentojn antaŭ ol la advento de Kristo. Pere de tiu
Malnova Leĝo, la popolo ricevis ordonojn kaj malpermesojn, kaj kiel rekompencon
al plenumado de tiuj leĝoj. Dio promesis al la juda popolo la fruktodonan
landon, la tiel nomatan "Promesitan Landon". La popolo respektis tiujn
leĝojn, precipe pro timo kaj respekto al Dio.
Jesuo Kristo, kiu venis surteren por savi nin kaj montri al ni la rektan vojon al Dio,
alportis la Novan Leĝon al la homaro. La Nova leĝo estas en la Evangelio kaj
baziĝas sur amo kaj al Dio kaj al proksimulo, kaj ĝia plenumado havas kiel
rekompenco, la Regnon de la Ĉielo.
Jesuo predikas, ke Li ne venis por detrui la Malnovan Leĝon, sed Li venis por
perfektigi kaj kompletigi ĝin ĉiusence. Li ne valoras simplan elplenumadon de
la leĝo en si mem, sed Li valoras la spiriton entenatan en ĝia elplenumado,
kaj volas, ke ni serĉu ĝian plej profundan sencon, ĉu la enhavon, ĉu la
esencon, ĉu la spiriton de la leĝo.
Tamen, kio signifas tiun enhavon, tiu esencon, tiun spiriton de la leĝo? Oni klarigos
tion per kelkaj ekzemploj:
Unu el la Diordonoj (Malnova Testamento) asertas: "Ne adultu" (El 20, 14).
Por Jesuo, la plenumadon de ĉi tiu leĝo ne sufiĉas, kaj Li asertas, ke
individuo jam pekas en sia koro, kiam li pensas pri alies virino, kiam li dezire
rigardas alies virinon. Tie ĉi oni perceptas la esencon de la Nova Leĝo.
La kvina Diordono asertas: "Ne mortigu" (El 20, 13) Por Jesuo ne sufiĉas
ne mortigi iun ajn. Li deziras plue. Li deziras respekton al homa digno, amon al
la proksimulo.
Tiuj du ekzemploj simple elmontras la esencon, la enhavon kaj spiriton de la
Evangelio, kiun Kristo alportis surteren.
Fari la Bonon sen Elmontremo
Jesuo instruas al ni, ke ni faru la bonon sen elmontriĝoj. Sekve, ĉiuj niaj agoj,
almozoj, preĝoj, ĉiuj formoj de karitato, ktp, ne estu faritaj celante
atentigi iun ajn. Se ni agus kontrauŭ al tiu instruo de nia Majstro, ni estus
fieraj, vanaj kaj vantaj.
La granda merito estas kaŝi la manon, kaŝi la helpantan agon, kaj agi sole pro
amo. Alivorte, necesas, ke ni komprenu antaŭ ĉio, ke kio gravas estas la Dia
aprobo kaj ne la homa aprobo.
Karitato sen elmontriĝo, sen atentigi iun ajn, havas duoblan meriton. Unue kaj evidente,
la materialan helpon, kaj due, la moralan helpon, kiu ne ofendas kaj ne
humiligas la homan dignon.
Tiuestas la vera senco de la vortoj de Jesuo, kiam Li diras "Ne lasu vian
maldekstran manon scii, kio faras via dekstra". (Mt 6,3)
Preĝo
Pri "Preĝoj" Jesuo donas multajn instruojn en "La Prediko sur la
Monto". Tie troviĝas la plej bela preĝo: "Patro Nia" kiu
enhavas ĉiujn niajn necesbezonojn, ĉu materialajn, ĉu spiritajn. En tiu
preĝo ni trovas:
Laŭdojn al Dio - "Sanktigita estu nomo Via," kaj "Plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ
sur la Tero".
Niajn nutraĵojn - "Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
Nian neceson je Dio - "Ne konduku nin en tenton sed liberigu
nin de la malbono".
Noto: pliajn informojn pri la preĝo "Patro Nia" vi trovos en la artikolo "Iom
Pri Patro Nia" en tiu ĉi sama paĝo.
Krome, Jesuo instruas nin kiel preĝi korekte: "Kiam vi preĝas, eniru en vian
ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, Kiu vidas en
sekreto; kaj via Patro, Kiu vidas en sekreto, vin rekompencos". Mt 6,6).
Por ne miskompreni ĉi tiujn vortojn, oni devas aldoni, ke tiutempe la fariseoj
preĝadis matene kaj vespere je ĉiu tago. Ie ajn ili estus, je tiu horo ili
metis sin en preĝteniĝon kaj profitis el tiuj okazaĵoj por kontentigi ilian
fieron kaj vantemon.
Jesuo instruis tion ĝuste por kontraŭbatali tiun farisean sintenon. Eble iu povas
demandi sin: Se mi devas eniri en mian ĉambron, ŝlosi la pordon kaj preĝi,
kiel instruas Jesuo, kial do mi preĝos kune kun samkredantoj, ĉe la anoj de
mia religio?
Nia Majstro mem respondas tiun demandon, ĉar Li atribuas apartan valoron al la
komuna preĝo, kiam Li instruas: "Cetere mi diras al vi, ke se du el vi
konsentos sur la Tero pri ia pripensota afero, ĝi estos farita al ili de mia
Patro, kiu estas en la ĉielo. Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi
estas meze de ili". (Mt 18, 19-20)
La komuna preĝo fariĝas treege grava pro la ĉeesto de Jesuo. Tamen, por tio
necesas niaflanke koran sincerecon, bonan intencon, esperon kaj fidon.
Juĝo
Jesuo avertas nin, ke ni ne juĝu iun ajn pli rigore ol ni juĝas nin mem. Krome, Li
admonas ne kondamni al la aliaj tion, kion ni senkulpigas al ni.
Juĝante alies agojn, ni ofte kondamnas nin mem, ĉar plurfoje ni faras tion, kion ni
kondamnas. Cetere diris Jesuo: "Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. Ĉar
per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj. Kaj per kia mezuro vi
mezuros, per tia oni mezuros al vi". (Mt 7, 1-2). Ni estas pekuloj, tial ni
ne havas rajton prijuĝi iun ajn; nur tiu, kiu estas senpeka havas rajton juĝi,
mezuri kaj paroli aŭtoritate.
Tamen, tio ne malpermesas al ni riproĉi iun, kiam tiu eraras. Multfoje estas nia devo
orienti kaj korekti alies erarojn. Tio ankaŭ estas karitato, sed, ni unue
korektu nin mem, por poste korekti aliulojn. Diris Jesuo: "Eligu unue la
trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la
okuloj de via frato". (Mt, 7,5)
Pordoj
Kristo parolas al ni pri la pordoj starantaj antaŭ ni. "Eniru tra la mallarĝa
pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la
pereo". (Mt 7,13). Tiuj vortoj signifas, ke pluraj estas la tentoj, kaj ke
la plimulto da homoj fordoniĝas al tiuj tentoj. Tiuj eniras tra la larĝa
pordo.
Mallarĝa pordo estas tiu, kiu kondukas al eterna vivo, ĉar ĝi rilatas al nia liberigo
el ĉiuj malbonoj enradikigitaj en ni; ĝi rilatas al ŝanĝoj de morala
konduto; kaj ĝi rilatas al nia perfektigo per nia penado mem.
La Regno de Dio devas esti konkerita sinofere, sindone kaj persiste. Tia Jesuo
ankaŭ diris: "Multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj".
(Mt 22,14). Ni ĉiuj estas vokitaj, kaj ni ĉiuj konas la Evangelion. Ĉu ni
estos elektitaj? Ni pripensu la aferon.
Konkludo
"La Prediko sur la Monto" estas tre vasta, kaj ampleksas preskaŭ la tutan
Evangelion en kelkaj ĉapitroj.. Krome, iam diris la nobla Mahatmo Gandhi:
"Se la tuta spiriteca literaturo de la homaro pereus, kaj estus savita nur
"La Prediko sur la Monto", nenio estus perdita".
Jesuo parolas serioze, kaj invitas nin al batalado. Li scias kaj kredas, ke ni
kapablas realigi multi pli ol ni realigis ĝis nun. Por realigi tion, kion Li
petas, sufiĉas al ni ŝanĝi niajan kondutojn, niajn opiniojn, nian komforton
kaj nian rutinon.
Tiel agante, ni estos kiel tiu saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko.
"Ĉiu kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata
al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; kaj falis pluvo, kaj venis
inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar gi
estis fondita sur roko". (Mt 6, 24-25).
Ni konstruu nian "domon", alivorte, nian vivon, sur roko, kaj ni spegulu
Jesuon, kaj tiel ni estos elektitaj.
Iom pri "Saluton Maria "
Um pouco sobre a "Ave Maria"
Publikigita de ĵurnalo "Brazila Katoliko"
(Católico Brasileiro - Dezembro 1989)
Antonio
Luís Lourenço dos Santos
Enkonduko
La preĝo "Saluton Maria" estas kunmeto enhavanta laŭdojn, salutojn kaj petojn al nia Plej
Sankta Patrino.Tiu ĉi preĝo estas dividita en tri partojn. Unuavide ŝajnas, ke
ĝi estas dividita en du partoj, sed ĝustadire ĝi enhavas tri partojn. La unua
kaj dua partoj enhavas bibliajn vortojn, kaj la tria estis kreita de la katolika
eklezio.
Unua Parto
Che la unua parto ni preĝas: "Saluton Maria gracoplena. La sinjoro estas kun Vi. Chi tiuj vortoj
apartenas al la Evangelio (Lk 1,28) kaj estas salutvortoj de anĝelo Gabriel
antaŭ ol anonci al Maria, ke ŝi fariĝos la Patrino de Jesuo. La iamaj vortoj
de la anĝelo, kiuj fariĝis niaj nunaj vortoj, signifas:
Mi vin salutas, maria. Mi vin salutas ĉar Vie stas gracoplena. Kaj kial Maria
estas gracoplena? Ĉar la sinjoro estas kun Ŝi, kaj ĝuste pro tio, Maria estas
benata inter la virinoj. Tiu saluto elmontras kiel digna kaj sublima estas
Maria, la Patrino de Jesuo.
Dua Parto
Ĉe la dua parto, ni preĝas laŭdojn de Sankta Elizabeto al nia Sankta Patrino pere de ĉi tiuj vortoj:
"Benata Vi estas inter la virinoj, kaj benata estas la frukto de Via sino,
Jesuo. Ĉi tiuj vortoj estas ankaŭ Evangeliaj (Lk 1,42). Kiam nia Sankta
Virgulino estis graveda de tri monatoj, ŝi vizitis ŝian parencinon Elizabeto,
kiu gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj sin trovis en la sesa monato je
gravediĝo (Lk 1,36).
Je tiu vizito, la naskiĝonta infaneto de Elizabeto, Johano Batisto, eksaltis ene de la patrina ventro. Eksaltis de
ĝojo, de feliĉo, pro la vizito de Jesuo, kaj Elizabeto salutas Marian pere de
tiuj vortoj, kiuj signifas, ke Maria estas la plej feliĉa inter ĉiuj virinoj,
ĉar Jesuo estas la plej benata inter ĉiuj estuloj.
Tria Parto
Ĉe la tria parto, oni trovas vortojn kreitajn de la katolika eklezio, kaj ni preĝas jene: "Sankta
Maria, Patrino de Dio". Ĉi tie ni certigas, laŭ katolika principo, ke
Jesuo estas Dio, kaj ke Maria estas Lia Patrino, tial ŝi estas Sankta.
"Preĝu por ni, pekuloj": ni kredas je la propetoj de Maria ĉe la
Eternulo, ĉar ŝi estas nia advokatino. "Nun": tio signifas nuntempe,
kiam ni vivas kaj necesbezonas ŝian helpon, sed ankaŭ: "En la horo de nia
morto": kiam ni aperos antaŭ Dio.
Konkludo
Ni fidas kaj kredas je la propetoj de Nia sinjorino, tial ni apelacias al Maria. Kiam ni preĝas
"Saluton Maria", ni salutas niaj Plej Sanktan Patrinon per la samaj
anĝelaj vortoj, per la samaj vortoj de Sankta Elizabeto, kaj finfine ni
submetas niajn vivojn je ŝiaj propetoj.
|

Mi Bezonas Vin
|

Eu preciso de Você
|
|
Autoro nekonata
Versio en Esperanto de
Antonio
Luís Lourenço dos Santos
|
|
Kiam
vi leviĝis ĉi-matene, mi jam pretigis la sunon por varmigi vian tagon kaj la
nutraĵon por via nutrado. Jes, mi prizorgis ĉion dum mi gardis vian
dormadon, vian familion kaj vian hejmon. Mi esperis vian "bonan tagon",
tamen vi forgesis tion...
|
Quando você se levantou pela
manhã, eu já havia preparado o sol para aquecer o seu dia e o alimento
para sua nutrição. Sim, eu providenciei tudo isso enquanto vigiava o seu sono,
sua família e sua casa. Esperei pelo seu "bom dia", mas você se
esqueceu...
|
|
Tiumomente
vi tro hastis, tial mi pardonis vin. La suno ekaperis, la floroj oferis sian
parfumon, la matena zefiro akompanis vin kaj vi eĉ ne memoris, ke mi pretigis
ĉion por vi. Viaj familianoj ridetis, viaj geamikoj salutis vin, vi laboris,
studis, vojaĝis, negocis, sukcesis, sed ne perceptis, ke mi estis
kunlaboranta kun vi kaj mi povus helpi plue, se mi havus ŝancon...
|
Bem, você parecia ter tanta
pressa que eu perdoei. O sol apareceu, as flores ofereceram o seu perfume, a
brisa da manhã lhe acompanhou e você nem se lembrou que eu é que havia
preparado tudo para você. Seus familiares sorriram, seus colegas lhe saudaram,
você trabalhou, estudou, viajou, realizou negócios, alcançou vitórias, mas
você não percebeu que eu estava cooperando com você, e mais teria ajudado se
você me tivesse dado a chance...
|
|
Mi
scias, vi estas hastema homo... Mi pardonis vin... Vi multe legis, multe aŭdis
kaj vidis multajn aferojn, sed vi he havis sufiĉe da tempo por legi aŭ aŭskulti
mian parolon. Mi volis paroli al vi, sed vi ne haltis por aŭdi. Mi eĉ volis
konsili vin, sed vi eĉ ne pensis pri tiu ebleco. Viaj okuloj, viaj pensoj, viaj
lipoj estus pli bonaj. La malbono estus malpli granda en via vivo. La falinta
posttagmeza pluvo estis miaj larmoj pro via sendankeco, tamen ili estis miaj
benoj sur la Tero, por ke al vi ne manku panon kaj akvon.
|
Eu sei, você corre tanto... Eu
perdoei. Você leu bastante, ouviu muita coisa, viu mais ainda, e não teve
tempo de ler ou ouvir minha palavra. Eu queria falar mas você não parou para
ouvir. Eu quis até aconselhar, mas você nem pensou nessa possibilidade. Seus
olhos, seus pensamentos, seus lábios seriam melhores. O mal seria menor em sua
vida. A chuva que caiu à tarde foram minhas lágrimas por sua ingratidão, mas
foram também as minhas bênçãos sobre a Terra para que não lhe falte o pão
e a água.
|
|
Finiĝis
via tago. Vi revenis hejmen kaj mi ordonis al la Luno kaj al la steloj, ke ili
plibeligus la nokton por memorigi vin pri mia amo al vi.
|
Findou o seu dia. Você voltou
para casa e mandei que a lua e as estrelas tornassem a noite mais bonita para
lembrar-lhe meu amor por você.
|
|
Certe nun vi diros
"dankon" kaj "bonan nokton".
|
Certamente agora você vai dizer
"obrigado" e uma "boa noite".
|
|
He!... ĉu vi aŭdas min? Ĉu vi jam dormis? Domaĝe! Bonan
nokton. Dormu bone. Mi zorgos pri vi.
|
Psiu... Está me ouvindo? Já
dormiu? Que pena! Boa noite. Durma bem. Eu fico velando por você.
|
|

Spuroj
Sur la Sablo
|

Pegadas
na Areia
|
|
Autor desconhecido
Versio en Esperanto de
Antonio
Luís Lourenço dos Santos
|
Maldekstran alklakon
por aŭdi aŭ dekstran alklakon por elŝuti

Clique
esquerdo para ouvir ou clique direito para download
|
|
Iun nokton mi havis sonĝon...
|
Uma noite eu tive um sonho...
|
|
En tiu sonĝo, mi piediradis
kune kun la Sinjoro sur la plaĝo.
Kvazaŭ ia filmo-elmoltrado, tra la ĉielo vidiĝis scenoj el mia vivado.
|
Sonhei que estava andando na praia com o Senhor, e através do céu passavam cenas da minha vida.
|
|
Mi perceptis du markitajn parojn da spuroj sur la sablo po ĉiu vidita sceno:
unu estis mia, kaj la alia estis de la Sinjoro.
|
Para cada cena que passava, percebi que eram deixados dois pares de pegadas na areia:
uma era minha e a outro era do Senhor.
|
|
Kiam la lasta sceno de mia vivo montriĝis antaŭ ni,
rigardante malantaŭen al la sursablaj spuroj, mi rimarkis,
ke plurfoje sur la vojirado de mia vivo estis nur unu paro da spuroj sursable.
Mi ankaŭ rimarkis, ke tio okazis dum la plej malfacilaj kaj angoraj momentoj
de mia vivado.
Tio vere ĉagrenis min, kaj tiam mi demandis la Sinjoron:
|
Quando a última cena da minha vida passou diante de nós, olhei para trás,
para as pegadas na areia, notei que muitas vezes no caminho da minha vida
havia apenas um par de pegadas na areia.
Notei também que isso aconteceu nos momentos mais difíceis e angustiosos do meu viver.
Isso me aborreceu deveras, e perguntei então ao Senhor:
|
|
"Sinjoro, Vi diris, ke kiam mi decidis sekvi vin, Vi ĉiam estus ĉe mi, dum la tuta vojo.
Mi ankaŭ rimarkis, ke dum la plej grandaj ĉagrenoj de mia vivo,
nur unu paro da spuroj estis sur la sablaj vojoj de la vivo.
Mi ne komprenas, kial dum la horoj en kiuj mi tre bezonis Vian ĉeeston,
Vi forlasis min".
|
"Senhor, Tu me disseste que uma vez que eu resolvi Te seguir,
Tu andarias sempre comigo, todo o caminho.
Notei que durante as maiores atribulações do meu viver havia na areia dos caminhos da vida,
apenas um par de pegadas.
Não compreendo porque nas horas que muito necessitava de Ti, Tu me deixaste".
|
|
La Sinjoro respondis:
"Mia karega filo, Mi vin amas kaj Mi neniam forlasus vin en la horoj de via atesto kaj
sufero.
Kiam vi vidis nur unu paron da spuroj sursable, tiu estis la momento kiam mi portis vin enbrake."
|
O Senhor respondeu:
"Meu precioso filho, Eu te amo e jamais te deixaria nas horas de tua prova e de teu sofrimento.
Quando viste na areia apenas um par de pegadas, aí foi o momento em que te carreguei nos braços".
|
Vortoj de Jesuo
Kristo
Celu unue Dian Regon kaj Lian
justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.
Amu unu la alian.
Ne per pano sole vivas homo.
Amo estas la Dia pano de la
animoj, la ĉiela nutraĵo de la koroj.
Ni amu Dion super ĉio, kaj la
proksimulon kiel ni mem.
Ekzistas nenio neutila en la domo
de Mia Patro. Ĉie ajn, kie iu bezonas lerni, sin trovas iu instruanto, kaj kie
aperas ia malfacilaĵo, tie montriĝas la Providenco. La sola malfeliĉa en la
Dia Verko, estas la senprudenta Spirito, kiu kondamnis sin men al la mallumo de
malico.
Ĉiu, kiu volas partopreni en Mia
Regno, abnegaciu sin men, levu sian krucon, kaj sekvu Min.
Kiu volas esti la plej granda,
tiu estu la servanto de ĉiuj.
Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne
scias kion ili faras.
Kaj se mi iros kaj pretigos por
vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie
Mi estas.
Sed la Konsolanto, la Sankta
Spirito, kiun la Patro sendos en Mia Nomo, instruos vin pri ĉio, kion mi diras
al vi.
Vere, vere mi diras al vi: se la
tritika grenero ne falas en la teron, kaj ne mortas, ĝi restos sola; sed se ĝi
mortas, ĝi donas multe da frukto.
Kiu amas patron aŭ patrinon pli
ol Mi, tiu ne estas inda je mi; kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post
mi, tiu ne estas inda je mi.
La litero mortigas, la spirito
vivigas.
Mi ne lasos vin orfaj, mi venos
al vi.
Redonu al Cezaro la propraĵon de
Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.
Ho! Mia Patro, se povas esti, ĉi
tiu kaliko pasu for de mi, tamen, ne kiel Mi volas, sed kiel Vi volas.
Ne per la pano sole vivas homo,
sed per ĉiu vorto, kiu elliras el la buŝo de Dio.
Ĉe la loĝejo de mia Patro estas multe da loĝejoj.
Kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.
Fido
kaj Karitato
Malba Tahan
Vojaĝanto
trapasadis malproksiman landon, kaj venis ĉe la bordo de granda lago, kiun
li nepre devis trairi.
Barkisto sin proponi transporti lin sur la transan bordon. La boato havis du
remilojn. Sur la unua estis gravurita la vorto "Fido" kaj sur la dua
"Karitato".
La vojaĝanto demandis al li la motivon de tiuj du nomoj, kiujn li gravuris
sur la remilojn. La barkisto prenis la remilon "Fido" kaj per ĝi
remis forte. La barko ronde iris kaj ne eliris el la sama loko.
Li prenis la
remilon "Karitato" kaj same remis forte. Jen denove la barko
ĉirkaŭiris en kontraŭan direkton, sed ne iris antaŭen.
Fine, la barkisto prenis la du remilojn kaj per ili remis samtempe. La barko
rapide iris antaŭen ĝis ĝi atingis la alian bordon de la lago.
Kaj la barkisto diris al la vojaĝanto - Ĉi tiu kajo nomiĝas
"Savo". Estas bezone, ke la "Fido" estu helpata de la
"Karitato" por ke ni atingu ĝin.
Psalmo de David
Salmo de David
La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min.
Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
Li kvietigas mian animon.
Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.
Eĉ kiam mi iros
tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi.
Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
Vi kovras por mi tablon antau miaj malamikoj.
Vi ŝmiris per oleo mian kapon.
Mia pokalo estas plenigita.
Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo.
Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.
|