|
HEJMA
STUDADO DE LA EVANGELIO Spirita Eldona
Societo F. V. Lorenz
Kio ĝi estas?
Ĝi estas frateca kunsido de la
hejmanoj sub protekto de Jesuo, la Kristo.
Por kio ĝin okazigi?
-
Por
starigi la sanigan kutimon de Evangeliaj Kunsidoj en la hejmo, kun la celo
veki kaj stimuli la senton de frateco, kiu devas ekzisti ĉe la homoj.
-
Por
pli forta protekto de la hejmo per bonaj pensoj, kio faciligas la venon de
la Mesaĝistoj (Anĝeloj) de la Bono.
-
Por
la akiro de la konvena helpo, kiu ebligas la superadon de la materiaj kaj
spiritaj malfacilaĵoj, en harmonio kun la ordono "Preĝu kaj
Viglu", transdonita de Jesuo, la Kristo.
-
Por
ĉiam pli forte unuigi la membrojn de la hejmo, kio ebligas pli amoplenan
vivon.
Kiel ĝin okazigi?
-
Kunsidigi
la hejmanojn unu fojon en la semajno en tago kaj horo antaŭe
interkonsentitaj.
-
Ĝin
komenci per simpla kaj spontana preĝado.
-
Legi
pecon de "La Evangelio laŭ Spiritismo", kaj ĝin komentarii en
facile komprenebla formo, sem polemiko.
-
Esprimi
la deziron pri enkonduko kaj pervivado de la Evangelio en ĉiuj hejmoj.
-
Peti
por la paco sur la Tero.
-
Peti
por la paco en la lando kaj regiono.
-
Propeti
por necesbezonuloj.
-
Propeti
por homoj nealĝustigitaj.
-
Peti
por stimulo kaj protekto al la batalantoj por la Bono kaj la Vero.
-
Peti
por la ĉeestantoj.
-
Eldiri
dankpreĝon kaj fermi la kunsidon.
Sugestoj
-
La
kunsidon gvidos hejmano, kiu stimulas la partoprenon de ĉiuj hejmanoj.
-
Zorgi
por ne okazigi mediuman fenomenon, ĉar mediumeco kaj socia asistado devas
okazi en spiritisma societo.
Jesuo
Ĉe Vi
Joana de Ângelis
Rezervu unu el la sep vesperoj
de la semajno por la "Legado de la Evangelio ", por ke Jesuo, tranoktu
en via domo.
Aranĝu la tablon, surmetu
glason da pura akvo, malfermu la Evangelion, laŭtlegu la mesaĝon pri fido,
elvolvu la familion kaj preĝu. Jesuo venos viziti vin.
Kiam la hejmo konvertiĝas en
sanktejo, la krimo kuŝas en muzeo. Kiam la familio preĝas, Jesuo restadas
hejme. Kiam la koroj unuiĝas per la ligiloj de Fido, la ekvilibro disdonas
benojn, kaj la saneco disverŝas pacan vinon al ĉiuj.
Jesuo en la hejmo estas vivo por
la hejmo. Ne atendu, ke la mondo portu al vi la certecon pri la nevaria bonaĵo.
Disetendu el via krista domo la lumon de la Evangelio al la turmentata mondo.
Kiam unu familio preĝas en la
hejmo, kunveninta ĉirkaŭ la dolĉeco de la Evangelio, la tuta strato ricevas
la bonfaron de la komunio kun la Alta Ĉielo.
Se iu en apartamento levas al la
Ĉieloj preĝon de la familia komunio, la tuta konstruaĵo estas benata, kvazaŭ
nekonata lampo, eklumanta per venteto.
Ne forlasu la direktan linion de
la Evangelio ĉe viaj familianoj. Daŭre preĝu fidele, studante kune kun viaj
gefiloj kaj kun tiuj, kiujn vi amas, la gvidilojn de la Majstro, kaj kiam eble
diskutu la problemojn vin afliktantajn laŭ la hela lumo de la mesaĝo de Bona
Novaĵo, kaj ekzamenu la mafacilaĵojn vin perturbantajn antaŭ la konsola
inspiro de la Kristo.
Ne iru en la straton en tiu
vespero, sed nur por la neeviteblaj devoj, kiujn vi ne povos prokrasti. Restu en
la hejmo por ke la Dia Gasto tie ankaŭ restu. Kiam la lumoj estingiĝos en la
horo por ripozo, preĝu ankoraŭ unu fojon, komunianta kun Li, por ke, ligita al vi, vi povu hejme, unufoje en la samajno dum sep
vesperoj, havi Jesuo kun vi.
Hejma Kunlegado
de la Evangelio
Néio Lúcio
Página Recebida pelo médium Francisco Cândido Xavier
La
firmamento pleniĝis per steloj, en la nokto arĝente lumigita per la luno, kiam
la Sinjoro, provizore instalita en la domo de Petro, prenis la Sanktajn
Skribojn, kaj kvazaŭ Li volas doni novan direkton al la konversacio, kiu fariĝis
nefruktodona kaj malpli edifa, milde parolis:Petro, kion faras la fiŝkaptisto,
kiam li iras al la merkato kun la ĉiutagaj fruktoj?
La apostolo pensis dum kelkaj momentoj, kaj hezite
respondis:
- Majstro, kompreneble ni elektas la plej bonajn fiŝojn. Ni aĉetas la restaĵojn
de la fiŝkaptado.
Jesuo ridetis kaj demandis:
- Kaj la argilaĵisto? Kion li faras por plenumi la
taskon?
- Certe, Sinjoro - respondis la fiŝkaptisto, miregite - li modlas la argilon.
La Ĉiela Amiko, kun kompatema kaj brilanta rigardo, insistis:
- Kaj kiel agas la ĉarpentisto, por atingi la finverkon?
La interparolanto tre simple senhezite informis:
- Li cizas la lignon, uzas la adzon kaj la trapezan segilon, la martelon kaj la
cizilon. Alimaniere li ne perfektiĝos la pecon.
Silentis Jesuo momente, kaj
aldiris:
- Tiel ankaŭ estas la hejmo antaŭ la mondo. La doma lulilo estas la unua lernejo
kaj la unua templo de la animo. La homa domo estas la vera eksportilo de karakteroj en la komunan vivejon.
Se la negocisto elektas la varon, se la lignaĵisto ne sukcesas konstrui barkon, se li ne alĝustigas la lignon al siaj deziroj,
kiel atendi sekuran kaj trankvilan komunumon, se la hejmo ne sin perfektigas?
La paco de la mondo komenciĝas sub la tegmento, kiu ŝirmas. Se ni ne lernas vivi
pace inter kvar muroj, kiel esperi la harmonion de la nacioj? Se ni ne kutimiĝas ami pli proksiman fraton, ligita al nia ĉiutaga batalo,
kiel respekti la Eternan Patron, kiu ŝajnas malproksima?
Jesuo ĵetis la alrigardon tra la modesta ĉambro, kaj diris:
- Petro, ni ekbrulu ĉi tie, ĉirkaŭ tiom da homoj, kiuj serĉas nian fratecan asistadon, novan lumon.
La tablo de via domo estas la hejmo de via pano. En ĝi vi akceptas la Sinjoron, la
nutraĵon por ĉiu tago. Kial ne instali ĉirkaŭ ĝi la semadon de la feliĉo kaj de la paco en la konversacio?
La Patro, kiu donacas al ni la tritikon por la granejoj pere de la grundo, sendas al ni la lumon tra la ĉielo.
Se la lumo estas la ekspansio de la radioj ĝin konsistigantaj, la abundo komenciĝas
en la greno. Pro tio la Evangelio ne estis komenciĝinta super la homamaso, sed ja en la simpla loĝejo de la paŝtistoj kaj de la bestoj.
Simono Petro fiksis sur la Majstro la humilajn kaj brilajn okulojn, kaj ĉar li ne
konvenas por sin esprimi, timeme murmuris:
- Majstro, estu farite, kiel Vi deziras.
Tiam Jesuo, invitante la familianojn de la apostolo al la edifa parolo kaj al la alta
meditado, disvolvis, la skribaĵojn de la saĝeco, kaj komencis sur la Tero la unuan legadon de la Evangelio en la hejmo.
Evangeliaj
Medikamentoj
El la libro “Kristana Agendo”
Andreo Ludoviko - Francisco Cândido Xavier
Helpu ĉiam.
Nenion timu.
Neniam Malesperu.
Lernu senĉese.
Pensu multe.
Meditu pli.
Malmulte parolu.
Korektu kun amo.
Laboru feliĉa.
Direktu saĝe.
Obeu ĝoje.
Ne lamentu.
Iru antaŭen.
Atentu transe.
Vidu malproksime.
Diskutu serene.
Lumigu ĉirkaŭ vi.
Dissemu pacon.
Disverŝu benojn.
Luktu altigante.
Estu gajanima.
Vivu sentime.
Elmontru kuraĝon.
Portu trankvilecon.
Respektu ĉion.
Preĝu kun fido.
Viglu bonvoleme.
Antaŭeniru plibonigante.
Servu hodiaŭ.
Esperu al la morgaŭo.
|
La Misio de Esperanto
|
A Missão do
Esperanto
|
|
Emmanuel
El la libro
"Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo"
Psikofrafita de
Francisco Valdomiro Lorenz
|
Emmanuel
Do livro
"Vozes de Poetas do Mundo Espiritual"
Psicografada por
Francisco Valdomiro Lorenz
|
|
Dum
la multenombraj aliformiĝoj de la mondo, ne malmultaj estas la centroj,
kiuj sin instalas nun sur la Tero, celante starigi la estontecon de la
homaro. Se ĉie ni konstatas la disfalon de la homaj konstruaĵoj,
renovigante la vojon de l’ civilizacio, ni rigardas ankaŭ tiujn
armeojn da laboristoj por la konstruaĵoj de l’ estonteco, kvazaŭ
konstruantoj de nova mondo, dissemita sur la teraj vojoj, sed
klopodantaj por rektigi iliajn direktojn.
|
No
cômputo das transformações por que passa o mundo, não são poucos os
núcleos de organização espiritual que se instalam na Terra com vistas
ao porvir da humanidade. Se por toda observamos o esboroamento das obras
humanas, a fim de que se renove o caminho da civilização, contemplamos
também as atividades do exército de operários das edificações do
futuro, como se fossem construtores de um mundo novo, dispersos nas
estradas terrestres, mas procurando ajustar suas diretrizes.
|
|
Estas
tiuj da laboristoj de la Dia progreso, firme tenantaj en la manoj la
potencan pioĉon de la fido super ĉio al Tiu, Kiu estas la lumo de niaj
destinoj. En la amaso de tiu preparado de renovigaj energioj celantaj la
venontan jarmilon, mi deziras mecii Esperanton, fratece ĉirkaŭprenante
nian fraton, kiu fariĝis sincera proklamanto de ĉia afero, en obeo al
la Dia determinismo de l’ spirita mondo.
|
São
esses, sim, os artífices do progresso divino. Empunham o alvião formidável
da fé, acima de tudo, n’Aquele que é a luz dos nossos destinos. No
acervo desse aparelhamento de energias renovadoras, objetivando o
vindouro milênio, quero referir-me ao Esperanto, abraçando
fraternalmente o nosso irmão que se constituiu pregoeiro sincero da sua
causa obedecendo ao determinismo divino das tarefas recebidas nas luzes
do plano espiritual.
|
|
Jesuo
deklaris, ke Li ne venis sur nian mondon por detrui la Leĝon, same kiel
Spiritismo en sia formo de Konsolanto ne starigis sin por elpeli la
ekzistantajn religiojn, La Majstro venis por plenumi la principojn de la
Leĝo tiel same kiel la konsolanta Doktrino venas por restarigi la Veron
kaj reenkonduki la esperon en la korojn en tiu ĉi terura tempo por la
mondo, kiam ĉiuj moralaj valoroj de la mondo estas ĝisfundamente en
danĝero antaŭ la doktrinoj de l’ perforto, kiuj ebriigis la cerbon
de l’ nuntempa civilizacio, kiel maldolĉa veneno pereiganta la
energion de maljuniĝinta korpo.
|
Jesus
afirmava não ter vindo ao planeta para destruir a lei, como o
Espiritismo, na sua feição de Consolador, não surgiu para eliminar as
religiões existentes. O Mestre vinha cumprir os princípios da Lei,
como a doutrina consoladora vem para a restauração da Verdade,
reconduzindo a esperança aos corações, nesta hora torva do mundo, em
que todos os valores morais do orbe periclitam nos seus fundamentos,
assaltados pelas doutrinas da violência, que embriagaram o cérebro da
civilização atual, qual veneno amargo a destruir as energias de um
corpo envelhecido.
|
|
Esperanto
ankaŭ ne venis, amikoj, por detrui la lingvojn uzatajn en la mondo en
la interŝanĝado de la pensoj. Ĝia principo estas la alta tasko de
unuigo kaj kunfratigo, celante la universalan unuecon. Ĝia principo
estas konkordo kaj ĝiaj apostoloj estas egale laborkunuloj de ĉiuj,
kiuj sinoferadis por la dia idealo de l’ homa solidareco, ĉu en ĉi
tiuj, ĉu en aliaj cirkonstancoj.
|
Também
o Esperanto, amigos, não vem destruir as línguas utilizadas no mundo,
para o intercâmbio dos pensamentos. A sua missão é superior, é da
união e da fraternidade rumo à unidade universalista. Seus princípios
são os da concórdia e seus apóstolos são igualmente companheiros de
quantos se sacrificaram pelo ideal divino da solidariedade humana,
nessas ou naquelas circunstâncias.
|
|
La
Helpa Lingvo estas unu el la plej fortaj vokoj al frateco ankoraŭ aŭdataj
sur nia planedo malriĉiĝintaj spiritaj valoroj, en la nuna momento de
apartiĝemo, de aŭtarkio, de kolektiva egoismo, de falsita naciismo.
|
A
língua auxiliar é um dos mais fortes brados pela fraternidade, que
ainda se ouve nesse planeta empobrecido de valores espirituais, neste
instante de isolacionismo, de autarquia, de egoísmo e de nacionalismo
adulterado.
|
|
La
ekzemplo de l’ moderna Eŭropo donas al ni ideon pri tiu dolora
situacio: Ĉiuj popoloj havas entuziasmajn advokatojn, kiuj per varmegaj
paroladoj pravigas tiun aŭ alian decidon de siaj registaroj. La nacioj
estas grandaj tribunoj, kie ĉiu parolas pri si mem kaj humiligas la
laborojn de sia frato. Oni protektas ĉiun politikan krimon, se ĝi nur
estas farita interne de la landlimoj. Tamen la granda Eŭropo, tiu
patrina noblega estaĵo, kiu kunlaboris por la homa perfektigo, kiu
instruis kaj edukis altigante la spiriton de la mondo, tiu havas neniun
advokaton, posedas neniun voĉon por aŭdigi la ĝemojn de sia disŝirita
koro, ĉar la landlimoj apartigis ĉiujn ĝiajn infanojn per dikaj muroj
el sablo kaj ŝtalo, ĝin transformante en tiu dezerton malĝojigan por
la koroj, kie ne ekzistas la fonto de amo por refortigi la animojn.
|
O
exemplo da Europa moderna nos faculta uma idéia dessa penosa situação.
Todos os povos tem seus advogados entusiastas que, com orações
ardorosas, justificam esta ou aquela medida de seus governos. As nações
são grandes tribunas onde cada um fala de si mesmo, humilhando ou
conquistando o que é de seu irmão. Cada um aplaude todo crime político,
desde que seja praticado dentro de suas fronteiras. Entretanto, a grande
Europa, essa entidade maternal e sublime, que cooperou para o aperfeiçoamento
da humanidade, que instruiu e educou, elevando o espírito do mundo,
essa não tem advogados, não dispõe de uma voz que externe os gemidos
de seu coração dilacerado, porque as fronteiras lhe dividiram todos os
seus filhos, estabelecendo separações de areia e aço, transformando-a
num deserto triste de corações, onde não existe a fonte de amor, para
reconfortar as almas.
|
|
Ja,
en la nuna tempo Esperanto estas forto promesanta unuigon kaj harmonion,
ĉar ĝi faciligas la interŝanĝadon de la universalaj valoroj.
|
Sim,
nesta hora o Esperanto é uma força que atua para a união e a
harmonia, com o facilitar que se estabeleça a permuta dos valores
universais do pensamento, em forma universalista.
|
|
Ĉu
vero? Ĉu propagando nur per parolo? Ĉu nova movado por starigi
ekonomian profiton? Ĉiuj tiuj ĉi supozoj povos esti eldirataj de
malatentaj spiritoj; sed nur de l’ malatentaj, kiuj atendas la ĝeneralan
aliĝon por poste eldiri sian senĝenan elekton. Tamen, tiuj, kiuj serĉas
la lumon de la sincereco por ekzameni ĉiujn aferojn, tiuj scipovos
trovo en la esperantista movado tiun renovigan lumon, kiu en sanktaj
efektivigoj, jam nun, heligos pli malfrue la ideojn de la mondo,
elstarigante la noblecon de ĝiaj principoj direktataj de tiu frateca
sento, kiu venas el la dia penso de Jesuo por ĉiuj verkoj de l' homa
evoluado.
|
Sonho?
Propaganda só de palavras? Novo movimento para criar um interesse econômico?
Todas essas suposições poderão ser formuladas pelos espíritos
desprevenidos; mas, somente pelos desprevenidos que aguardam a adesão
geral, para comodamente expressarem suas preferências. Os que, porém,
buscam a luz da sinceridade para o exame de todos os assuntos, saberão
encontrar, no movimento esperantista, essa claridade reveladora que, em
realizações sagradas, desde agora esclarecerá, mais tarde, as idéias
do mundo, fazendo ressaltar a nobreza dos seus princípios, orientados
por aquela fraternidade que nasce do pensamento divino de Jesus, para
todas as obras da evolução humana.
|
|
Esperanto
estas leciono de l’ frateco. Ni lernu ĝin por esplori sur la Tero la
penson de la suferantoj kaj laborantoj sur aliaj kampoj. En laŭvorta
senco mi diras; “ni lernu ĝin”, ĉar ni ankaŭ estas viaj
laborkunuloj, kiuj jam akiris la esprimon de l’ universala penso, kaj
al vi deziras tiun saman spiritan bonon, por ke tiamaniere ni organizadu
sur la Tero la plej efikajn movadojn por unuecigo.
|
Sim,
o Esperanto é lição de fraternidade. Aprendamo-la, para sondar, na
Terra, o pensamento daqueles que sofrem e trabalham noutros campos. Com
muita propriedade digo: “Aprendamo-la”, porque somos também
companheiros vossos que, havendo conquistado a expressão universal do
pensamento, vos desejamos o mesmo bem espiritual, de modo a
organizarmos, na Terra, os melhores movimentos de unificação.
|
|
Dio
estas adorata de la homoj tra multenombraj lingvoj, kiuj estas la sektoj
kaj religioj, ĉiuj celantaj la mirindan bonecon de l’ esenca unueco.
Ni kopiu tiun saĝan klopodon de la Dia naturo kaj marŝu al la sintezo
de la esprimo, malgraŭ la diverseco de l’ procedoj per kiuj vi
esprimas viajn pensojn.
|
Deus
é venerado pelos homens através de numerosas línguas, de que se
servem as seitas e as religiões, todas tendendo para o maravilhoso
plano da unidade essencial. Copiemos esse esforço sábio da natureza
divina e marchemos para a síntese da expressão, malgrado a diversidade
dos processos com que exprimem os pensamentos.
|
|
Tiu
tuta penado apartenas al la justa frateco kaj nun, petegante al Jesuo,
ke Li benu la laborojn kaj esperojn de nia ĉeestanta frato, sanktigante
la penadon lian kaj de liaj laborkunuloj en la sama tasko, kiu estas al
ili donita de la spiritaj energioj, mi lasas al vi ĉiuj mian deziron de
paco, esperante por ni ĉiuj, humilaj disĉiploj de Kristo, la
refortigantan benon de Lia amo.
|
Todo
esse esforço é de fraternidade legítima e, rogando a Jesus que abençoe
os trabalhos e as esperanças de nosso irmão presente, que lhe
santifique os esforços e os de seus companheiros na tarefa que lhes foi
deferida pelas forças espirituais, deixo-vos a todos vós os meus votos
de paz, aguardando para todos nós,discípulos humildes do Cristo, a benção
reconfortante do seu amor.
|
Spirita Lumo
Walter Francini
La homo, kiu ricevas la benon de l' Doloro kaj plenumas la Leĝon, estas
fokuso de lumo sur la Tero.
Liaj pensoj estas lumo.
Liaj vortoj estas lumo.
Liaj gestoj estas lumo, kaj ĉio, kion li tuŝas, klariĝas pro la
lumo, kiu fontas el lia rektigita cerbo, kaj el lia koro purigita.
Ŝajne li estas sola., ĉar li laŭiras vojojn ankoraŭ
nekonatajn de la amaso, sed la lumo, kiun li projekcias altiras la Grandan
Lumon de la Spiritaj Bonfarantoj.
Helpe de tiu forto, li frontas la vivon kaj defias la mondon.
Spiritisma
Doktrino
Kio
ĝi estas?
Ĝi estas la tutaĵo de
principoj kaj leĝoj, revelaciitaj de Superaj Spiritoj, enhavataj en la verkoj
de Allan Kardec, kiuj konsistigas la Spiritisman Kodigon, nome La Libro de la
Spiritoj, La Libro de la Mediumoj, La Evangelio laŭ Spiritismo, La ĉielo kaj
la Infero kaj La Genezo..
"Spiritismo estas scienco,
kiu traktas pri la naturo, la origino kaj la destino de la Spiritoj, kiel ankaŭ
pri iliaj rilatoj kun la enkorpa mondo."
"Spiritismo efektivigas
tion, kion Jesuo diris pri la Promesita Konsolanto: konon de l' aferoj, per kiu
la homo scias , de kie li venas, kien li iras, kaj kial li estas sur la Tero; ĝi
revokas la homon al la veraj principoj de la leĝo de Dio, kaj lin konsolas per
la fido kaj la espero."
Kion
ĝi revelacias?
Ĝi revelacias novajn, pli
profundajn konceptojn pri Dio, la Universo, la Homo, la Spiritoj kaj la Leĝoj,
kiuj regas la vivon.
Ĝi ankoraŭ revelacias tion,
kio ni estas, de kie ni venis, kien ni iras, kio estas la celo de nia ekzistado
kaj kio estas la kialo de la doloro kaj sufero.
Ĝia
amplekso
Alportante novajn konceptojn pri
la homo kaj pri ĉio, kio lin ĉirkaŭas, Spiritismo tuŝas ĉiujn fakojn de la
sciado, de la homaj konduto kaj aktivecoj, malfermante novan eraon por la
regeneriĝo de la homaro.
Ĝi povas kaj devas esti
lernata, analizata kaj praktikata ĉe ĉiuj fundamentaj flankoj de la ekzistado,
nome la filozofia, religia, etika, morala, eduka kaj socia.
Ĝiaj
fundamentaj instruoj
Dio estas la superega intelekto,
unua kaŭzo de ĉiuj estaĵoj. Dio estas eterna, neŝanĝema, nemateria, unika,
ĉiopova, superege justa kaj bona.
La Universo estas kreaĵo de Dio
kaj ampleksas ĉiujn estaĵojn, raciajn kaj neraciajn, animitajn kaj
neanimitajn, materiajn kaj nemateriajn.
Krom la korpa mondo, kie loĝas
la enkarniĝintaj Spiritoj, t.e., la homoj, ekzistas la spirita mondo, loĝejo
de la elkarniĝintaj Spiritoj.
En la Universo estas aliaj loĝataj
mondoj, kun estaĵoj en malsamaj gradoj de progreso: egalaj, pli evoluintaj kaj
malpli evoluintaj ol la homoj.
Ĉiuj naturaj leĝoj estas diaj,
ĉar Dio estas ilia aŭtoro. Ili ampleksas tiel la fizikajn kiel ankaŭ la
moralajn leĝojn.
La homo estas Spirito enkarniĝinta
en materia korpo. La perispirito estas la duonmateria envolvaĵo, liganta la
Spiriton al la fizika korpo.
La Spiritoj estas la intelektaj
estaĵoj de la kreaĵaro. Ili konsistigas la mondon de la Spiritoj, kiu antaŭekzistas
kaj al ĉio postvivas
La Spiritoj estas kreitaj
simplaj kaj sensciaj. Ili progresas intelekte kaj morale, pasante de malsupera
ordo al sekvanta supera ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan
feliĉon.
La Spiritoj konservas sian
individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo.
La Spiritoj reenkarniĝas tiom
da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo.
La Spiritoj ĉiam progresas. En
siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam
malprogresas. La rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de
iliaj klopodoj por atingi la perfektecon.
La Spiritoj apartenas al
diversaj ordoj, laŭ la atingita grado de perfekteco: Puraj Spiritoj, kiuj
atingis la maksimuman perfektecon; Bonaj Spiritoj, ĉe kiuj regas la deziro al
bono; Neperfektaj Spiritoj, kiujn karakterizas neklereco, deziro al malbono kaj
malsuperaj pasioj.
La rilatoj inter la Spiritoj kaj
la homoj estas kontinuaj kaj ĉiam ekzistis. La Bonaj Spiritoj admonas nin al
bono, kuraĝigas nin ĉe la provoj de la vivo kaj helpas nin elteni ĉi tiujn
brave kaj rezignacie. La Malbonaj Spiritoj pelas nin en malbonon.
Jesuo estas la gvidanto
kaj la modelo por la tuta homaro, kaj la Doktrino, kiun Li instruis kaj
praktikis, estas la plej pura esprimo de la leĝo de Dio.
La moralo de la Kristo, enhavata
en la Evangelio, estas la gvidilo por la firma evoluo de ĉiuj homoj, kaj ĝia
praktikado estas la solvo por ĉiuj homaj problemoj kaj la celo atingota de la
homaro.
La homo havas liberan volon por
agadi, sed li respondas pri la sekvoj de sia agado.
La estonta vivo rezervas al la
homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al lia konduto, ĉu obeanta, ĉu malobeanta
la Leĝon de Dio.
La preĝo estas ago de adorado
al Dio. Ĝi troviĝas en la natura leĝo kaj rezultas el sento kunnaskita kun la
homo, same kiel denaska estas la ideo pri la ekzisto de la Kreinto.
La preĝo plibonigas la homon.
Tiu, kiu preĝas kun fervoro kaj fido, fariĝas pli forta kontraŭ la tentoj de
la malbono, kaj Dio sendas al li bonajn Spiritojn por lin helpi. Tiu estas helpo
neniam rifuzata, kiam petata sincere.
Praktikado
de Spiritismo
La spiritismaj servoj estas tute
senpagaj, kiel preskribas jena evangelia instruo: "Donace vi ricevis,
donace vi donu".
La praktikado de Spiritismo
estas simpla, uzas nenian formon de ekstera kulto, laŭ tiu kristana instruo, ke
Dio devas esti adorata en spirito kaj vero
Spiritismo ne havas sacerdotojn,
ne adoptas nek uzas en siaj kunvenoj kaj praktikoj: altarojn, ikonojn,
portilojn, kandelojn, procesiojn, sakramentojn, indulgencojn, ornatojn,
alkoholajn aŭ halucinogenajn trinkaĵojn, incensojn, tabakon, talismanojn,
amuletojn, horoskopojn, kartdivenadon, piramidojn, kristalojn aŭ iajn ajn
objektojn, ritarojn aŭ formojn de ekstera kulto.
Spiritismo ne trudas siajn
principojn. Ĝi invitas interesatojn en ĝia konado pasigi ĝiajn instruojn tra
la kribrilo de la racio, antaŭ ol akcepti ilin.
La mediumeco, kiu permesas al la
Spiritoj komunikiĝi kun la homoj, estas kapableco, kiun multaj personoj
kunportas denaske, kaj kiu estas sendependa de ilia religio aŭ de la moralaj
principoj, kiujn ili adoptas por sia vivo.
Spiritisma praktikado de
mediumeco estas nur tiu, kiu estas farata surbaze de la principoj de la
Spiritisma Doktrino kaj laŭ la kristana moralo.
Spiritismo respektas ĉiujn
religiojn kaj doktrinojn, valorigas ĉiujn klopodojn por la bonfarado kaj
laboras por la interfratiĝo kaj la paco inter ĉiuj popoloj, sendepende de
raso, haŭtkoloro, nacieco, kredo, kultura aŭ socia niveloj. Ĝi krome rekonas,
ke "la vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo
kaj karito laŭ ties plej granda pureco".
Naskiĝi, morti, renaskiĝi
ankoraŭ kaj ĉiam progresi, tia estas la leĝo.
"Neskuebla fido estas
nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro".
La studado de la verkoj de
Allan Kardec estas fundamenta por la ĝusta konado de la Spiritisma Doktrino.
Allan Kardec
Estis la pseŭdonimo de
Hippolyte Léon Denizard Rivail, naskita en Lyon (Franclando) la 3-an de Oktobro
1804, en klera familio. Ankoraŭ tre juna, li estis altirita de la sciencoj. Li
faris siajn unuagradajn studojn ĉe la Lernejo de Pestalozzi, en Yverdun
(Svislando); de tiu mondkonata edukisto li estis unu el plej distingiĝaj
lernantoj kaj de ties edukmetodo li estis plej diligenta propagandisto; aĝante
nur dek-kvar jarojn, li lernigadis al siaj kolegoj tion, kion li iom post iom
ricevadis de siaj instruantoj. La knabo estis edukita en protestantismo, sed,
pro intimaj sentoj, li baldaŭ ekpensis ian religian reformon kaj serĉis, de
tiam, ian rimedon por unuigi la kredojn; tian rimedon li trovis en Spiritismo.
Li estis membro de pluraj
akademioj, inter kiuj la Reĝa Akademio de Arras. De 1835 ĝis 1840 li faris, en
sia hejmo, senpagajn kursojn pri fiziko, kemio, anatomio, astronomio k.a. Antaŭ
ol sin dediĉi al la studado de la spiritismaj fenomenoj, Kardec laboradis do
sur pluraj kampoj de la homa agado kaj postlasis pri tiuj plej diversajn
verkojn.
En 1855, kiam la manifestiĝoj
de la Spiritoj komencis esti studataj, Kardec ilin serioze ekatentis; lia genio
tie tuj ekvidis faktojn, kiuj ekstreme interesus la homon, kaj la principon de
novaj naturaj leĝoj, nome de la leĝoj, laŭ kiuj fariĝas la rilatoj inter la
videbla kaj la nevidebla mondoj; li konstatis, en la manifestiĝado de la
nevidebla mondo, unu el la naturaj fortoj, kies konado solvus multe da
problemoj, pro sia strangeco konfuzantaj la homan spiriton. El la
"parolantaj tabloj", el laŭŝajne senkaŭzaj frapoj, el la
neklarigeblaj movoj de objektoj kaj el multaj aliaj okazoj tiaspecaj, Kardec,
kiu samtempe studadis magnetismon, kolektis elementojn sufiĉajn por verko: la
18-an de Aprilo 1857 venis en lumon la unua eldono de "La Libro de la
Spiritoj", lia unua verko pri la afero Spiritismo. Ĝin sekvis: "La
Libro de la Mediumoj", Januaro 1861; "La Evangelio laŭ
Spiritismo", Aprilo 1864; "La ĉielo kaj la Infero", aŭ "La
Justeco de Dio laŭ Spiritismo", Aŭgusto 1865; "La Genezo, la
Mirakloj kaj la Antaŭdiroj", Januaro 1868, k.a. La 1-an de Januaro 1858 li
fondis "La Revue Spirite"; la 1-an de Aprilo de tiu sama jaro li
fondis, en Parizo, la unuan spiritisman societon regule starigitan, sub la nomo
"Société Parisienne des Études Spirites", kies ekskluziva celo
estis la studado de ĉio ajn, kio povus helpi la progreson de tiu ĵus naskita
scienco.
Nenion li konkludis sen longa
observado; kaj de sia zorga, skrupula observado li deduktis la leĝojn de la
tiel nomataj spiritismaj fenomenoj. Li pruvis, ke "supernaturaj"
faktoj neniel ekzistas, ĉar, efektive, ĉiuj fenomenoj enteniĝas en la Naturo
mem.
La 31-an de Marto 1869 la
Spirito de Allan Kardec forlasis sian karceron. Dum sia tuta vivo li tenis
standardon kun la devizo: "laboro, solidareco, toleremo"; kaj por
Spiritismo li starigis la principon: "Ekster karitato ekzistas nenia
savo". Li ja komprenis la naturajn leĝojn: ni penu sekvi liajn paŝosignojn.
(ĉi tiun tekston ni transskribis el la
"Prezento", kiun
Prof. D-ro Luís da Costa Porto Carreiro Neto
[1894-1964],
membro de la iama Lingva Komitato kaj poste de la Akademio de
Esperanto,
verkis por sia brila traduko de "La Libro de la Spiritoj").
Esperanto
en la Spirita Mondo
La
superaj Spiritoj per diversaj mediumoj propagandas Esperanton. En la libro
“Rememoroj de Memmortiginto” (Memórias de um Suicida), de la mediumino
Yvone A. Pereira, precipe en la tria parto de la libro, pri Universitaturbo, oni
povas legi tre belajn raportojn pri tiu instruado de Esperanto en la granda
Transmondo.
Oni
ne nur instruas la lingvon al estontaj misiuloj, sed faras belajn kongresojn kaj
mirindajn festojn. En p. 610-616 aperas bele redaktita raporto pri tiu brila
laboro.
Tiu
libro ne estas la sola pri tiu Esperanto-movado en la spirita mondo.
Ankaŭ
la mediumoj Francisco Valdomiro Lorenz, Francisco Cândido Xavier, Dolores
Bacelar kaj aliaj jam raportis pri tia granda Universitato, kie milionoj da
Spiritoj ellernas la lingvon kaj akiras la internan ideon de Esperanto por
siatempe reveni sur la Teron kaj krei la universalan kulturon de la estonteco.
El
tiuj lernantoj kelkaj ja estas junuloj kaj junulinoj inter la homoj kaj komencas
sian gloran laboron. Oni povas tre facile distingi ilin de aliaj esperantistoj,
tial ke ili majstre uzas la lingvon por diskursoj, prozo kaj poezio, preskaŭ
nur intuicie, sen longa lernado. Ili pensas rekte kaj rapide en Esperanto;
verkas lerte, bele, senhezite. Ili estas vere denaskaj esperantistoj kaj amas la
lingvon tre varme.
Ili
estas gajaj homoj, ordinare profesie instruistoj ekde sia frua juneco, kaj povas
verki ankaŭ en aliaj lingvoj, sed preferinde ili verkas nur en Esperanto.
La
venko de Esperanto sur la Tero ne dependas de registaroj, kiel multaj supozas.
Tute sendepende de la registaroj la Esperanto-movado venkas la mondon, tial ke
la Superaj Spiritoj gvidas nin al la venko.
Ismael
Gomes Braga
Publikigita de Revuo “Santa Aliança do Terceiro Milênio”
N-ro 14, Jaro 2-a, 1956
|

Esperanto Kiel
Idealo
|

Esperanto Como Ideal
|
|
Ramatís
El la libro "La Misio de Esperanto"
Psikografio de Hercílio Maes
Esperantigo de Lício de Almeida Castro
|
Ramatís
Do livro "A Sobrevivência do Espírito"
Psicografada por Hercílio Maes
|
|
Demando: Kiel vi konsideras Esperanton en rilato al nia aktuala progreso morala,
scienca kaj spirita?
|
Pergunta: Por que motivo considerais o Esperanto como capaz de se tornar um idioma
internacional ou de uso comum a todos os povos?
|
|
Respondo:
Oni ŝuldas la lingvan perfektecon de Esperanto precipe al la fakto, ke ĝin
realigis cerbo tiel amika al logiko kaj scienco, kiel estis la mirinda kaj saĝa
rezonado de Kardec en la kodigo de Spiritismo. Kelkaj renomaj sciencistoj de via
mondo jam agnoskas, ke Esperanto estas ĉefverko de logiko kaj simpleco, kies
signifo, en la lingva kampo, estas tiel grava kiel la malkovro de la atoma
energio en la scienca kampo.
|
Resposta:
A perfeição lingüística do Esperanto é devida principalmente ao fato de
haver sido realização de um cérebro tão amigo da lógica e da ciência
quanto o foi admirável e sensato raciocínio de Kardec na codificação do
Espiritismo. Alguns cientistas de renome, do vosso mundo, já reconhecem que o
Esperanto é uma obra-prima de lógica e simplicidade, significando um evento
de tanta importância na esfera lingüística quanto o foi a descoberta da
energia atômica na esfera científica.
|
|
Ĝia
reduktita gramatiko, sen la reguloj, kiuj tiom lacigas la menson de la studanto,
igas Esperanton kvintesenco de racieco kaj monumento de lerteco kaj inteligento,
kiu eĉ pligrandiĝas per ĝia fonetika ortografio kaj sintakso surprize simpla.
Ĝi posedas ĉion necesan por adaptiĝi al la imperativoj de la dinamika
jarcento en kiu vi vivas, kie ĉiuj hastas, la tempo ne sufiĉas por la homa
kompreno kaj la pensoj devas esti resumitaj en malmultaj vortoj.
|
A sua
reduzida gramática, isenta de regras que tanto fatigam a mente do estudante,
torna o Esperanto um primor de racionalidade e um monumento de habilidade e
inteligência, que ainda mais se engrandece com a sua ortografia fonética e a
sua sintaxe de uma simplicidade surpreendente. Ele tem tudo que é necessário
para se ajustar aos imperativos do século dinâmico em que viveis, onde tudo
é feito às carreiras e o tempo é parcimonioso para o entendimento humano,
motivo por que os pensamentos precisam ser resumidos em poucos vocábulos.
|
|
La
studanto de Esperanto ne devas lacigi sian menson por rememori malnovajn kaj
komplikajn gramatikajn regulojn inter labirinto de grafikaj akcentadoj kaj
ortografiaj reformoj, kiuj postulas grandan zorgon por esprimi la penson sen
riski kritikojn. Li renkontas en Esperanto klaran kaj regulan sistemon, kiu igas
ĝin mirinda kaj magia multobligilo de vortoj, laŭ plej alloga simpleco.
|
O
estudante do Esperanto, em lugar de fatigar a sua memória para se lembrar de
regras gramaticais envelhecidas e complicadas, por entre um labirinto de
acentuações gráficas e reformas ortográficas, que exigem grande cuidado
para que se possa expor o pensamento sem riscos de críticas, encontra o
Esperanto um sistema claro e regular que o torna um admirável e mágico
multiplicador de palavras sob a mais encantadora simplicidade.
|
|
Ĝi estas
unu el la plej avangardaj vort-mekanismoj je dispono de la moderna homo, ĉar
sufiĉas funkciigi la facilajn kaj konatajn klavojn de ĝiaj neŝanĝeblaj bazoj
por tuj atingi, simile al kio okazas en la modernaj kalkul-maŝinoj, la
deziratajn rezultatojn sen cerbe laciĝi.
|
É um
dos mais avançados mecanismos verbais à disposição do homem moderno,
bastando-vos acionar as teclas fáceis e conhecidas de suas bases inalteradas
para que, à semelhança do que se dá com as modernas máquinas de calcular,
possais obter imediatamente os resultados que desejais sem que vos fatigueis
cerebralmente.
|
|
Kvankam
Esperanto estas tiom simpla kaj facila, nur en la XX-a jarcento la homoj montriĝis
mense kaj cerbe dinamikaj por povi ĝin artikulacii kaj kompreni klare kaj
sukcese, konsiderante, ke ĝi ne nur estas idiomo inteligente prilaborita de
genia homo (*Lazaro Ludoviko Zamenhof - la iniciatinto de Esperanto), sed vere
sintezo rezultanta el miljara progreso de la homa parol-maniero ĝis via nuna
tempo.
|
Apesar
de o Esperanto ser tão simples e fácil, só no século XX é que os homens
estão se revelando mental e cerebralmente dinâmicos para poderem
articulá-lo e compreendê-lo com clareza e êxito, visto que ele não é
apenas um idioma compilado inteligentemente por um homem genial (Lázaro Luiz
Zamenhof - o iniciador do Esperanto), mas sim, uma síntese resultante
do progresso milenário da linguagem humana até os vossos dias.
|
|
Ĉu vi ne
perceptis, ke la laboro de la esperantistoj tre similas al la laboro iniciatita
de la apostoloj okaze de ilia ofer-misio por la disvastigo de la Evangelio de
Jesuo? Plejparte ili estas homoj ne profitemaj, ĉar ili abnegacie laboras kaj
dediĉas siajn vivojn en la obstina kaj kuraĝa klopodo prezenti la idealon de
Esperanto. Kelkaj ne nur utiligas por tio sian valoran tempon, kiel ankaŭ sian
monon sen profitaj celoj.
|
Não
tendes percebido que o labor dos esperantistas se assemelha muito ao trabalho
empreendido pelos apóstolos, quando de sua sacrifical missão para
divulgação do Evangelho de Jesus? Eles são homens em sua maioria
desinteressados de quaisquer proventos, pois trabalham com abnegação e
gastam suas existências no esforço tenaz e corajoso de expor o ideal do
Esperanto: alguns não só empregam nisso o seu tempo precioso, como também o
seu dinheiro, sem fins utilitaristas.
|
|
La
esperantistaj verkoj, plej disvastigitaj en via mondo, naskiĝis el donacoj kaj
individuaj klopodoj, signitaj per oferemo, fortigitaj per heroa spirito kaj pura
deziro dissemadi neŭtralan kaj fratigan idiomon! Pere de ĉi tiu nobla kaj
sindona disvastigo restas vivanta kaj aktuala la krista revo pri konkordo,
espero kaj parola fratiĝo inter ĉiuj homoj!
|
As obras
esperantistas mais divulgadas no vosso orbe nasceram de doações e esforços
particulares, marcados pelo desinteresse, fortalecidos pelo espírito heróico
e pelo desejo puro de se disseminar um idioma neutro e confraternizador!
Através dessa divulgação nobre e generosa, permanece vivo e se alimente um
sonho crístico de concórdia, esperança e confraternização verbal entre
todos os homens!
|
|
Rememorante
la heroan laboron de la unuaj kristanoj, multaj el kiuj reenkarniĝis kiel novaj
apostoloj de Esperanto, mi devas diri al vi ke, ĉi tiu movado estas imuna
kontraŭ ia ajn senkuraĝiĝo, kaŭstikeco, malprofito aŭ sinofero. Ĝiaj
disvastigantoj estas regitaj per arda aspiro kaj obstina fido, kiu efektive
kapablas translokigi montojn kaj terurajn obstaklojn por la kompleta sukceso de
tiel merit-plena verko. Iliaj animoj, trejnitaj en la pasinteco, ĉiam ĉeestis
kaj alkutimiĝis al la aperoj de la grandaj spiritaj realigoj favore al la
homaro, heroe sin oferante por la gloro de arto, scienco, religio kaj spirita
moralo.
|
Evocando
o trabalho heróico dos primeiros cristãos, muitos dos quais tornaram a se
reencarnar como novos apóstolos do idioma esperantista, devo dizer-vos que
este movimento é imune a qualquer desânimo, mordacidade, prejuízo ou
sacrifício. Os seus divulgadores são dominados por um anseio ardente e uma
fé tenaz, que realmente é capaz de levá-los a demolir montanhas e
obstáculos tremendos, para o êxito completo de obra tão meritória. Suas
almas treinadíssimas, do passado, sempre estiveram presentes e acostumadas
aos surtos das grandes realizações espirituais em favor da humanidade, tendo
se sacrificado heroicamente para a glória da arte, da ciência, da religião
e da moral espiritual.
|
|
Esperanto
devas konkretigi la idealon de Zamenhof, ĉar tiuj, kiuj hodiaŭ disvastigas ĝin
koste de heroaĵoj, sinoferoj kaj malprofitoj, estas la samaj, kiu pasintece jam
disvastigis aliajn bonfarajn ideojn kaj atingis la idealigitan celon, ĉar ĉion
ili faris abnegacie favore al Bono kaj frata Amo.
|
O Esperanto há de concretizar o ideal esposado por Zamenhof, justamente porque
aqueles que hoje o divulgam, à custa de heroísmos, sacrifícios e
prejuízos, são os mesmos que já divulgaram outras idéias benfeitoras no
pretérito e alcançaram a meta idealizadora, porque tudo fizeram com
abnegação em favor do Bem e do Amor Fraterno.
|
|