|

Maksimoj de Zamenhof
|
Maldekstran alklakon
por aŭdi aŭ dekstran alklakon por elŝuti

Clique esquerdo para ouvir ou clique direito para download
Sonregistro de Antonio
Luís Lourenço dos Santos
|
|
Esperanto ne estas nur lingvo, ĝi havas sian "internan ideon", kiu estas super la praktika utileco. Tiu ĉi ideo estas "frateco kaj
justeco" inter ĉiuj popoloj.
Al la laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco,
sed nur la penso pri la sankta, granda kaj brava ideo, kiun lingvo
internacia en si enhavas.
Tuta cento de la plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro, tian
grandan kaj bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo
internacia.
Por ĉiu popolo, sia idiomo.
Esperanto por ĉiuj popoloj.
Afero bona kaj certa progresas
ordinare malrapide, kaj nur kun grandaj malhelpoj. Ne malĝoju tial,
esperantistoj! Ni laboru kaj esperu!
La celado de ĉiuj homoj devus esti:
krei harmonian homaron.
Esperanto estas mia, via, nia dua
lingvo.
Esperanto estas “nenies propraĵo”,
nek en rilato materiala, nek en rilato morala.
Nur rekte, kuraĝe, kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante
frapante, traboras la monton granitan.
Esperantisto estas nomata ĉiu
persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas.
Ĉiu alia revo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la esperantismo,
estas lia afero pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas.
|
|

Ho! Mia Kor'!
|

Oh! Meu Coração!
|
|
Maldekstran alklakon
por aŭdi aŭ dekstran alklakon por elŝuti

Clique
esquerdo para ouvir ou clique direito para download
|
|
Ho, mia kor’! ne batu maltrankvile.
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’! Ho, mia kor’!
Post longa laborado,
Ĉu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiĉe! trankviligu de l’ batalado,
Ho, mia kor’!
(leganto nekonata)
|
Oh! meu coração, não batas inquieto,
Não saltes agora fora do meu peito!
Já não posso facilmente conter-me,
Oh! Meu Coração! - Oh! Meu Coração!
Após longo trabalho,
Será que não vencerei na hora decisiva?
Basta! acalma-te de bater,
Oh! Meu Coração!
(leitor desconhecido)
|
Preĝo
Sub la Verda Standardo
Al Vi, ho potenca
senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l’amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.
Al Vi ni ne venas kun
kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda vervoro;
Silentas nun ĉiuj disput’ religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
Ĉe Via altaro.
Homaron Vi kreis
perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.
Ho! kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro,
De l’ granda homaro!
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne
lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.
La verdan standardon
tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos nian celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos,
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekreĝos sur tero.
Kuniĝu la fratoj,
plektiĝu la manoj,
Antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj,
Ni ĉiuj de Di’ estas filoj,
Ni ĉiam memoru pri bon’ de l’ homaro,
Kaj malgraŭ malhelpoj sen halto kaj staro,
Al frata la celu ni iru obstine
Antaŭen, senfine!
|
La Vojo
|

O Caminho
|
|
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco -
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,
ni semas kaj semas konstante.
"Ho ĉesu!" mokante la homoj admonas, -
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unu fojon signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco -
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro
atingos la celon en gloro.
|
Através de densa escuridão brilha o objetivo,
ao qual corajosamente nós seguimos.
Semelhante a estrela em céu noturno,
Para nós ela diz a direção.
Não nos atemorizam os fantasmas da noite,
Nem batidas da sorte, nem zombarias dos homens,
porque claro e reto e bem definido
é ele, o caminho escolhido.
Apenas em reta, corajosamente e não desviando
vamos nós pelo caminho escolhido!
Até a pequena gota, batendo constantemente,
atravessa o monte de granito.
A esperança, obstinação e paciência -
eis os sinais, por cuja potência
passo a passo, depois de longo labor,
atingiremos o objetivo em glória.
Semeamos e semeamos, nunca nos cansamos,
sobre os tempos futuros pensando.
Cem sementes se perdem, mil sementes se perdem,
Semeamos e semeamos constantemente.
"Ó parem!" zombando os homens advertem, -
"Não parem, não parem!" no coração nos soa:
"Com obstinação à frente! Os netos abençoarão,
Se vocês pacientemente suportarem".
Se longa seca ou ventos súbitos
arrancam folhas secas,
agradecemos ao vento, e, renovados,
força mais fresca adquirimos.
Já não morrerá nosso contingente de bravos,
não o atemorizará o vento, nem uma estagnação,
obstinadamente ele caminha, provado, temperado,
ao objetivo uma vez assinalado!
Apenas em reta, corajosamente e não desviando
vamos nós pelo caminho escolhido!
Até a pequena gota, batendo constantemente,
atravessa o monte de granito.
a esperança, obstinação e paciência -
eis os sinais, por cuja potência
Passo a passo, depois de longo labor,
atingiremos o objetivo em glória.
|

La Espero
(Esperanta Himno)
|
A Esperança
(Hino esperantista)
|
|
Maldekstran alklakon
por aŭdi aŭ dekstran alklakon por elŝuti

Clique
esquerdo para ouvir ou clique direito para download
|
|
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la Esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj,
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.
|
Surge agora um novo sentimento,
Pelo mundo corre um forte brado!
Que nas asas de um propício vento,
Pelo mundo seja divulgado.
Esse ideal jamais verá na Terra
Rubro sangue ou negra tirania;
Às nações eternamente em guerra
Só promete paz e harmonia.
Sob o santo emblema da Esperança
Vinde vós, ó nobres paladinos,
E mui breve o mundo a paz alcança,
Da concórdia ouvindo alegres hinos.
Se há barreiras, fortes, seculares,
Entre os povos, sempre divididos,
Cairão da guerra esses altares
Pelo amor somente destruídos.
Quando houver o mútuo entendimento,
Da babel caindo o mal profundo,
Surgirá de tal congraçamento
Uma só família sobre o mundo.
Da Esperança o exército disperso,
Pugnará em luta gloriosa,
Até quando a Paz sobre o Universo
Dominar para sempre vitoriosa.
|
Al la Fratoj
Forte ni staru, fratoj amataj,
Por nia sankta afero!
Ni bataladu kune tenataj
Per unu bela espero!
Regas ankoraŭ nokto sen luno,
La mondo dormas obstine,
Sed jam leviĝos baldaŭ la suno,
Por lumi, brili senfine.
Veku, ho, veku konstante,
Ne timu ridon, insulton!
Voku, ho, voku, ripetadante,
Ĝis vi atingos aŭuskulton!
Dekon da fojoj vane perdiĝos
La voko via ridata, -
La dek-unua alradikiĝos
Kaj kreskos frukto benata.
Tre malproksime ĉiuj ni staras
La unuj de la aliaj...
Kie vi estas, kion vi faras,
Ho, karaj fratoj vi miaj?
Vi en la urbo, vi en la urbeto,
En la malgranda vilaĝo,
Ĉu ne forflugis kiel bloveto
La tuta via kuraĝo?
Ĉu vi sukcese en via loko
Kondukas nian aferon,
Aŭ eksilentis jam via voko,
Vi lacaj perdis esperon?
Iras senhalte via laboro
Honeste kaj esperante?
Brulas la flamo en via koro
Neniam malfortiĝante?
Forte ni staru, brave laboru,
Kuraĝe, ho nia rondo!
Nia afero kresku kaj floru
Per ni en tuta la mondo!
Ni ĝin kondukos ne ripozante,
Kaj nin lacigos nenio;
Ni ĝin traportos, sankte ĵurante,
Tra l' tuta mondo de Dio!
Malfacileco, malrapideco
Al ni la vojon ne baros,
Sen malhonora malkuraĝeco
Ni kion povos, ni faros.
Staras ankoraŭ en la komenco
La celo en malproksimo, -
Ni ĝin atingos per la potenco
De nia forta animo!
Ni ĝin atingos per la potenco
De nia sankta fervoro,
Ni ĝin atingos per pacienco
Kaj per sentima laboro.
Glora celo, sankta l' afero,
La venko - baldaŭ ĝi venos;
Levos la kapon ni kun fiero,
La mondo ĝoje nin benos.
Tiam atendas nin rekompenco
La plej majesta kaj malriĉa:
Nia laboro kaj pacienco
La mondon faros feliĉa!
Mia Penso
Sur la kampo, for de l' mondo
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l' espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, -
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.
Ĉu vi dormas? Ho sinjoro,
Kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
El la kara infaneco?
Kion diri? Ne ploranta
Povis esti parolado
Kun fraŭulino ripozanta
Post somera promenado!
Mia penso kaj turmento,
Kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan -
La junecon - mi ploranta
Metis mem sur altaron
De la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne,
Vivi ankaŭ mi deziras, -
Io pelas min eterne,
Se mi al gajuloj iras...
Se ne plaĉas al la sorto
Mia peno kaj laboro -
Venu tuj al mi la morto,
En espero - sen doloro!
La Voĉo de Zamenhof
Registrita de D-ro Lazaro Ludoviko
Zamenhof
surfonografe en Barcelono, la 16-an de septembro, 1909
MP3 plibonigita de Antonio
Luís Lourenço dos Santos
|
Maldekstran alklakon
por aŭdi aŭ dekstran alklakon por elŝuti

Clique
esquerdo para ouvir ou clique direito para download
|
|
Uzante
la okazon de mia estado en Barcelono, mi esprimas per la fonografo mian koran
saluton al la barcelona grupo esperantista xxx ... La fervora grupo multe
helpis al la xxx ... kaj progreso esperantista, kaj mi esperas, ke tio ankoraŭ
multe xxx ... laboradon por la afero esperanta.
Lazaro Ludoviko Zamenhof
Barcelono, la 16-an de septembro 1909.
|
|
La
Grandeco de Doktoro Lazaro Ludoviko Zamenhof
Verko de P-ro D-ro Ivo Lapenna
Memore al la centjara datreveno de L. L. Zamenhof
Antaŭ
100 jaroj - precize la 15an de decembro 1859 - naskiĝis homo, kiu
supervivis sin mem. La spertoj de intergenta sangado en Bjalistoko de lia
infanaĝo inspiris lin al la suproj de sublime altruisma sindediĉo por la
bono de ĉiuj homoj. La kruelaj malfeliĉoj, sunverŝitaj grandparte de
lingvodiferenco sur tiun terpeceton inter Okcidento kaj Oriento, kuraĝigis
lin serĉi kaj trovi solvon por la lingva problemo en kadroj mondaj.
Lazaro
Ludoviko Zamenhof estis judo: membro de tiu popolo suferanta, kiun
jarcenta persekutoj kaj torturoj hardis kaj multrilate nobligis, kaj kies
filoj donis al la kulturo kaj ĝenerala progreso nombron da eternaj
valoroj. Lia patrolando estis Pollando, sed en la oficialaj registroj li
estis enskribita kiel civitano de la Rusa Imperio, ĉar la krucumo de
Pollando donis tiun regionon al la caroj. Sed Zamenhof, restante fidela al
sia gento kaj patrujo, samtempe tamen leviĝis super sia popolo, super sia
ŝtato kaj fariĝis loĝanto de la mondo, apartenanto de la homaro.
Naskita
en medio modesta, humila laŭ sia karaktero, li grandiĝis per sia verko
kaj fariĝis personeco de formato tutmonda. Kaj hodiaŭ, cent jarojn post
lia naskiĝo, lia nomo estas solene festata en ĉiuj landoj.
Prezidantoj
de respublikoj, ĉefministroj kaj ministroj, grandaj sciencistoj,
lingvistoj kaj Nobelpremiitoj, artistoj, verkistoj kaj poetoj, edukistoj
kaj kulturaj agantoj de diversaj landoj, de malsamaj politikaj sistemoj,
religiaj kredoj kaj filozofiaj konvinkoj unuiĝis por patroni omaĝon de
la homaro al homo, kies tuta vivo, ĉiuj intelektaj energioj kaj fizikaj
fortoj estis dediĉitaj al ĝia pli granda feliĉo.
En
kio konsistas la grandeco de Zamenhof?
En
Julio de la jaro 1897 aperis en Varsovio, la unua lernolibro de la
Internacia Lingvo por rusoj.
La
40-paĝa libreto konsistas el antaŭparolo, plena gramatiko kaj vortaro
Internacia-Rusa kun klarigoj pri ĝia uzo. Ĝi estis la rezulto de
multjara laborado.
El
tiu malgranda semeto elkreskis en iom pli ol sep jardekoj fortika arbo kun
profundaj radikoj, abundaj branĉoj kaj densa foliaro. Ĝi estas
nekontestebla fakto. Spiteante ĉiujn obstaklojn - antaŭjuĝoj, rasismo kaj ŝovinismojn, militojn, misprezentojn,
rektajn malpermesojn kaj ne malofte persekutojn - la Internacia Lingvo
traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo, penetris en ĉiujn
sociajn tavolojn, konstante riĉiĝadis per nova kultura enhavo kaj,
paralele, daŭre interne evoluadis. El genia projekto ĝi transformiĝis
en nuancoplenan instrumenton de pensado kaj komunikado. Ĝi fariĝis
vivanta lingvo, kun tute propra spirito, de vivanta internacia kolektivo.
Antaŭ
Zamenhof multaj - inter ili kelkaj veraj gigantoj de la homa penso - serĉis
konvenan solvon de la lingva kaoso. Post Zamenhof pluraj aliaj klopodis -
ĉu pro persona gloremo, ĉu pro nescio aŭ nekompreno de la problemo - ankoraŭfoje malkovri jam malkovritan Amerikon. Kelkfoje tiuj provoj
elvokis iom da publika interesiĝo kaj krei iom da konfuzo. Plej ofte ili
restis seneĥaj. Neniu el ili sukcesis firmiĝi. Neniu transprenis la
limojn de teorie pli aŭ malpli taŭge planita projekto.
Neniu
socie enradikiĝis. Kaj pli aŭ malpli baldaŭ - kutime depende de la
disponeblaj financaj rimedoj - ili malaperis unu post la alia en la
mallumo de la forgeso.
Kial,
do, Esperanto sukcesis, dum ĉiuj aliaj projektoj de komuna lingvo,
kvankam kelkfoje verkitaj de rekonitaj lingvistoj kaj apogataj de famaj
homoj, fiaskis?
La
kaŭzo estas pluraj, sed el ili tri ŝajnas al mi esencaj:
Zamenhof
bone komprenis, ke lingvo internacia devas konsisti el elementoj maksimume
internaciaj. Tial li metis en ĝian vortaron radikojn jam internaciiĝintajn
kaj signis la vojon por plua riĉiĝo de la lingvo per novaj internaciaj
esprimoj. Sed li ankaŭ perfekte komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el
vortoj; plue, ke unuflanke, ne ekzistas absoluta internacieco de la vortoj
- nek laŭenhave, nek laŭforme - kaj ke, aliflanke, por atingi facilecon
estas necese ordigi kaj sistemigi tiun internacian lingvomaterialon kaj
liberigi ĝin de balastaj akcesoraĵoj kaj absurdaĵoj.
Nur
iom post iom Zamenhof solvis tiujn demandojn, pri kiuj li okupiĝis ekde
siaj plej junaj jaroj. Lia grandioza verko estas sendube rezulto de
eksterordinara talento, sed tamen tiel ankaŭ de senfina pacienco kaj
diligento. En la komenco la komplikaj gramatikoj de la lingvoj, kiujn li
sciis, kaj iliaj dikegaj vortaroj timigis lin. Kelkfoje li efektive
malesperis, sed ĉiam denove li provadis, kreadis, serĉadis la solvon.
Lernado de la angla lingvo montris al li, ke eblas simpligi la gramatikon
ĝis maksimumo. Hazarda rimarko de surskribo "sukeraĵo" donis
al li la ideon kiel, per none planita sistemo de afiksoj, solvi la
problemon de tro multaj vortoj. Restis ankoraŭ la demando de la
vortradikoj. Unue li pensis, ke la vortojn oni povas tute simple inventi.
Nur poste li rimarkis, ke granda nombro da vortoj jam internaciiĝis en la
normala evoluprocezo de la lingvoj. "Mi baldaŭ rimarkis - li skribis
al Barovko - ke la nunaj lingvoj posedas grandan provizon da pretaj vortoj
jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron
por estonta lingvo internacia, kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi
trezoro".
Surbaze de tiuj principoj, kies
ĝustecon li mem elprovadis dum multaj jaroj tradukante kaj verkante en
sia lingvoprojekto, la fundamento de la Internacia Lingvo ricevis sian
definitivan formon. Ĉio en tiu fundamento estas bone pripensita kaj antaŭe
elprovita en la praktiko. Ĉio celas krei bazon de plena lingvo, efektive
internacia laŭ sia interna strukturo kaj ĝis maksimumo facila. Tial,
ekzemple, Esperanto havas fonetikan ortografion. Tial en ĝi ĉiu elemento
ricevis definitan signifon kaj la tuta lingvo aglutinan karakteron kun
plej simpla gramatiko.
|
|