|
|


Kantoj Esperantigitaj
de
Antonio Luís Lourenço dos
Santos
|
|
Alia
Fojo
Outra Vez Komponis: Isolda
Kantas portugale: Roberto kaj Erasmo Carlos
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Estis vi la plej granda amor',
Neforgesebla sent',
El tuta mia kor'.
Estis vi la plej granda problem'.
Tiom da komplikaĵ'.
Sed tre bela poem'.
Estis vi la plej bona eraro,
La surpriza rakont',
En estint' kaj estont'.
Nur por vi,
Kaj ankoraŭ por vi,
Rememoras sopir'
Ĉion alian fojon.
Estis vi la sincera mensog',
Tre grava petolaĵ',
Nur okazintaĵ'.
Estis vi la plej olda pasi',
La plej amika am',
Belsona melodi'.
El memor' de tuta mia vivo,
Estas vi la sopir' plej amata de mi,
Eĉ lontana estas vi tre proksima al mi,
Aliafoje.
La forges' de vi forgesis mi,
Vole nevole mi amos vin,
Kaj rememoros vin tiom da fojoj,
Mi havos deziron, sen nenia perdo,
Sen nenia pento.
Estis vi la plej granda feliĉ',
Estis vi la malic',
Tre bona por mi.
Estis vi freneza fantazi',
Kaj pura iluzi',
Kiun povis vivi mi.
El memor' de tuta mia vivo,
Estas vi la sopir' plej amata de mi,
Eĉ lontana estas vi tre proksima al mi,
Aliafoje.
Aline
Komponis kaj kantas france: Cristophe
Versio en Esperano: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Hieraŭ iris mi
Al la strando,
Blanka kaj varma
Kaj atendis vin.
Ne venis vi
Al tiu plaĝo.
Via foresto
Ja ĉagrenis min.
Alvokis mi, alvokis,
Aline! mi estas ĉi.
Kaj ploris mi, ploradis.
Aline! nur por vi,
Simile al diin',
Sur la sablo,
Vian vizaĝon,
Bele skulptis mi.
La milda ond'
Estingis ĉion,
Ankaŭ l' esperon,
Tuj revidi vin.
Alvokis mi, alvokis,
Aline! mi estas ĉi.
Kaj ploris mi, ploradis,
Aline! nur por vi.
Mi serĉos vin
Ĝis la finfino
De mia vivo,
Tage kaj dum nokt'.
Anna
Ĵulia
Anna Júlia Komponis kaj kantas portugale: Los Hermanos
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kiu vidas vin preterpasi min,
Ne scias pri l' sufer',
De mia vundita kor',
Plena de dolor'.
Rigardi sunon de la vizaĝ',
Kaj vin perdi en aer',
Ja estas por mi domaĝ',
Afero terura.
Ĉar sen via kareso,
La viv' estas sensenca,
Dronigas min en solec'.
Ho Anna Ĵulja
Ho Anna Ĵulja
Ja ne kredis mi je l' iluzi'.
De via am' por mi.
Turmentas min l' antaŭvid'
De nia destino.
Ĉiutage mi atendas vin,
Kaj nenia esper'.
Kiam alvenos la fin',
Restos vi ĉe la aliulo.
Senkaresa junulo,
Kiu estos ĉiam dorno,
Interne de mi...a... kor'.
Ho Anna Ĵulja
Ho Anna Ĵulja
Kaj scias mi,
Ke vi ne volas min.
Kaj scias mi,
Ke vi ne amas min.
Ĉar en via viv'
Loĝas vir' de via rev'.
Se nur restas bonŝanc',
Batalos mi ĝis la finfin'.
Ho Anna Ĵulja
Ho Anna Ĵulja
Antaŭ ol
Larmgut' Falos
Before the Next Teardrop Falls
Komponis kaj kantas angle: Freddy Fender
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Se feliĉ' vivas ĉe vi,
Al vi du deziras mi
La pacon kaj fortunon de la mond'.
Sed se la ĉagren' kaj la dolor',
Eĉ la plor' venos en ond',
Estos mi ĉe vi antaŭ ol larmgut' falos.
Povos vi je mi kalkuli;
Estos mi ĉiam preta
Viajn larmgutojn sekigi.
Se korprem' ĵus sentis vin,
Ne forgesu karulin':
Estos mi ĉe vi antaŭ ol larmgut' falos.
Jes estos mi ĉe vi antaŭ ol larmgut' falos.
"Corinthians"
Himno
Hino do "Corinthians" Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Himno de Brazila Futbalklubo (Legu: Korintijans)
Brave! "Corinthians"!
Plej grandioza ĉampion',
Kaj por eterne
Restas kiel bastion'!
Pasinteco estas la flago,
Estanteco estas lecion'.
Figuras inter la unuaj,
El nia sporto breton'!
Dankemo
al Dio
Gratidão a Deus
Komponis: João Cabete
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kiam la ombro de malĝojo,
En vi la revojn nebuligos.
Kiam alvenos plordezir',
Antaŭ la kalik' de amareco.
Kiam ĉe pordo dolor' frapos,
Kaj vundos profunde en la kor.'
Kiam espero jam finiĝis,
Kaj la vivo: amara ilusi'.
Ĝuste antaŭ vi,
Tiom da dolor',
Peto por la pac', alvok' por am'.
La vizaĝ' malluma,
Man' petegas panon...
Buŝ' ne parolas
Kaj ridoj sen kial'...
Vi ne ploru plu,
Kaj ridetu nun,
Feliĉ' vivas kun vi,
Rekantu do.
Preĝu tre sincere,
Estu danke al Di',
Ĉiam la gefilojn ja benas Li.
Dio Gardu Min
Deus me Livre
Kantas portugale: Raça Negra
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Mi amas vin, sed volas
Pri vi ne aŭdi plu.
Dio min gardu nu!
Mi tamen timas esti sola.
Sufer' mortigis min.
Rigardante vin mi tremas,
Dio min gardu nu!
Mi estas ja tro sopirema.
Mi vin amas, sed fuĝas de la pasi',
Ne alfrontas vin vidalvide.
Mi volas forgesi, sed pro fantazi',
Kor' batas rapide.
Pri vi ne plu aŭdi, ne revidi plu,
Plibone persisti tiele
ol vivi sencele.
Di' min gardu nu!
Sed, mi vin amas
Dio Faris Vin
Foi Deus Quem Fez Você Komponis: Luiz Ramalho
Kantas portugale: Amelinha
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Jen Dio faris Ĉiel',
La farmo de la steloj.
Faris ankaŭ gitariston,
Por kanzoni la belecon.
Faris lunon por arĝenti
Mian vojon el ridet',
Kaj l' serpenton kiu elpelis
Pli ol milion' el Eden'.
Kaj Dio faris vin.
Kaj Dio faris amon.
Li naskigis eternecon
En momento de kareso.
Ankaŭ faris la sennomajn
Korinklinojn ja kaŝitajn, Kaj sopiron de la amoj
Jam delonge detruitaj. Kaj estis Di'!
Kaj Dio faris venton,
Kiu blovas viajn harojn.
Li faris mildan roson,
La rigardon banas, banas ĝi.
Kaj Dio faris nokton,
Kaj ploreman gitaron.
Kaj Dio ja faris nin
Por ke ni amu nur amu!
Kaj por ami nur!
Por ami nur!
Feliĉan Kristnaskon
Happy Xmas
Komponis: John Lenon kaj
Yoko Ono
Kantas angle: John Lenon
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Nun estas Kristnasko!
Kion faris vi?
La jaro finiĝas,
Nova jam komenciĝas.
Nun estas Kristnasko!
Amuzon por vi!
Gefratoj, gepatroj
Junul' kaj maljunul'!
Al vi bonan Kristnaskon!
Feliĉon dum Novjar'!
Esperu ni fide
Sen nenia tim'!
Nun estas
Kristnasko!
Fortul' kaj malfortul',
Riĉul', malriĉul',
Benojn ricevu vi!
Nun estas Kristnasko!
Nigrul' kaj blankul',
Flavul' ankaŭ ruĝul',
Batalojn ĉesu vi.
Al vi bonan Kristnaskon!
Feliĉon dum Novjar'!
Esperu ni fide
Sen nenia tim'
Flugil' Blanka
Asa Branca
Komponis kaj kantas portugale: Luiz Gonzaga
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Dezertan teron vidis mi,
Per bruligado de la sun'.
Demandis mi al ĉiela Di' ve!
Pri la sufero de mia ter'!
Pro la varmego de la suno,
Ne naskiĝis eĉ plantar',
Kaj pro soifo, mortis bovaro,
Kaj ankaŭ mortis mia alazan'.
Tre timige flugil' blanka,
Tuj forflugis el enland'.
Tiam mi diris: "ĝis!" "ĝis!" Rozinjo!
Mian animon gardu ĉe l' kor'!
Se plantar' estos tiel verda,
Kiel via okulkolor',
Do mi promesas, ne ploru plu ho!
Ĉar mi revenos al mia enland'!
Nun mi vivas en angoro,
Tiel fora de la hejm'.
Atendas pluvon fali denove,
Ĉar mi sopiras al la feliĉ'!
Atendas pluvon fali denove
Ĉar mi sopiras al la feliĉ'
Gita
Komponis: Raul Seixas kaj Paulo Coelho
Kantas portugale: Raul Seixas
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço
dos Santos
Fojfoje al mi vi demandas,
Kial mi estas tre silenta,
Kaj nenion diras pri amo,
Neniam ridetas apud vi.
Pri mi pensas vi je ĉiu hor'.
Min manĝas, min kraĉas, min lasas.
Eble vi nur miskomprenas min,
Sed nune mi montros al vi:
Mi estas la brilo de l' steloj,
Mi estas lum' de lunhel',
Mi estas la aĵoj de l' vivo,
Kaj mi timas ami vin.
Mi estas timo de fulmo,
La forto de l' imagad',
La blufo de la kartludanto,
Estant', estint', estont'!
Mi estas via sinofero,
Tabul' de kontraŭ-direkt'.,
La sang' en rigard' de vampiro
Kaj la malbenita jur'.
Mi estas fajr' de kandelo.
Mi estas estingita lum'.
Mi estas bordo de abismo.
Jen mi: la tut', la nul'!
Kial vi al mi demandas.
Demandoj ne montros al vi.
Oni faris min el fero,
El fajro, el akvo kaj aer'.
Vi min havas ĉiutage,
Kaj ne scias ĉu estas mi mem.
Sed sciu: mi estas en vi,
Tamen vi ne estas en mi, kaj...
De tegol' mi estas tegmento,
Fiŝado de fiŝkaptist'.
Literon "A" havas mia nomo,
El rev' mi estas am'.
Mi estas domo-mastrino,
En "prenu-pagu" de l' mond'.
Mi estas man' de premeganto,
Ebena, larĝa, profunda.
Mi estas muŝo de l' supo,
Akra dent' de blanka ŝark'.
Mi estas okul' de blindulo,
Kaj blindeco de vidad'.
Sed mi estas amar' de lango,
Patrin', patro kaj la avin'.
La filo kiu ankoraŭ ne venis,
La komenco, la fin', kaj mezo!
Jes la komenco, la fin', la mezo!
Frenezulbeleco
Maluco Beleza Komponis kaj kantas portugale: Raul Seixas
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Jen kiam vi pli kaj pli penas sin
Esti normala ulo,
Ĉiam fari la samon.
Miaflanke lernas mi esti freneza,
Frenezulo kompleta,
Ĝenerala frenezec',
Kontrolita mia malsaĝec',
Miksita kun mia mensklarec'.
Kaj estos mi
Plena je certeco,
Frenezulbeleco
Kaj tiun ĉi vojon elektis mi mem.
Ĝi estas facila voj',
Ne estas kien iri.
Kontrolita mia malsaĝec',
Miksita kun mia mensklarec'.
Kaj estos mi
Plena je certeco,
Frenezulbeleco.
Ho! Karol
Oh! Carol
Komponis: Howard Greenfield
Kantas angle: Neil Sedaka
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Ho! Karol!
Freneziĝis mi,
Pro via amo.
Kion faris vi?
Ho! Karol!
Pro vi mi ploris.
Se vi ignoris,
Certe mortos mi
Karol ja ne volos mi alian,
Ĉar mi amas vin.
Estos vi ĉiam
Mia amatin'!
Am' estas tre bela emocio,
Plena de iluzio.
Ho! Karol!
Mi elkore amas vin!
Hotel' Kalifornia
Hotel California
Komponis: Felder, Henley kaj Frey
Kantas angle: The Eagles
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Tra dezerta ŝoseo,
freŝa vent' sur la ter'.
Varma polvodoro sin levis super densa aer',
Kaj apude la vojo brilis luma invit'.
Kapo faris sin peza, lulis vido.
Mi tuj haltos por dormi.
Staris ŝi ĉe la pord'.
Sono murmuris ene.
Demandis mi al mia kor':
Ĉu jen estas ĉielo? Ĉu jen la infer'?
Ŝi ŝaltis lampeton kaj montris vojon.
Ŝajnis voĉoj sube en koridoro fore,
Kiuj al mi flustris kvazaŭ invito:
Bonvenon al sorĉa Hotel' Kalifornia!
Ia ĉarma lok', ia rava vok'!
Pluraj ĉambroj en sorĉa Hotel' Kalifornia.
Ili ĉiusezone ja estas je via dispon'.
Ŝiaj revoj forflugas, kaj do pensas ŝi,
ke junuloj flirtos ŝin, nur amikoj.
Ili dancas freneze en intima kares'.
Eble por rememori, kaj eble por ajna forges'.
Mendis mi ĉe kelnero, vinon por la okaz',
Tamen nun mankas trinkaĵ', jam delonge.
Kaj son' de l' voĉ' ankoraŭ vokas el fore.
Vekiĝu nure por aŭskulti ĝin.
Bonvenon al sorĉa Hotel' Kalifornia!
Ia ĉarma lok', ia rava vok'!
Ili sin amuzas ĉe Hotel' Kalifornia.
Tie ne estas zorgo pri la riproĉ' de konscienc'.
Spegul' ĉe la plafono, frosta rozĉampan',
Kaj do, diras ŝi ke ni ĵus ligis nin.
Diras mastr': trankviliĝu estas via destin'!
Vi restos ĉe hotelo, sed vi neniam lasos nin.
Mi memoras aferon: pordon de hotel'
Serĉis mi por fuĝi kaj malaperi!
Ja Vidos Vi
Você Vai Ver
Komponis: Elias Muniz kaj Carlos Colla Kantas portugale: Zezé Di Camargo kaj Luciano
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Vi povas trovi plurajn amaferojn,
Sed ili vin ne ŝatos pli ol mi,
Nek donos al vi iom da plezur'.
Vi povas kredi nun je mia ĵur',
Ĉar neniu amos vin ja pli ol mi.
Vi povos provi eĉ milojn da kisoj,
Mi ankoraŭ estos en la memor'.
Kiam ektremos vin alies tuŝ',
Revenos mia nom' al via buŝ'.
Tiele vivos mi en via kor'.
Kaj restos mi
Kun tia sent' ĝis l' estontec'.
Kaj en malvarma nokt', solec',
Sopiro ja estos mia nomo.
Kaj restos mi,
En trista verso de ĥimer',
En ĉiu revo de somer',
En sonorig' de l' telefono,
Ja vidos vi!
Ĵaluzo Nur Pri
Vi
Ciúme de Você
Komponis: Roberto kaj Erasmo Carlos
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kantas Portugale: Raça Negra
Kiam vi malfruas iomete,
Mi freneziĝas
Atendante vian alvenon.
Mi diras: tio ne estas zorgo,
Kaj serĉas ian kaŭzon,
Tamen ĉiuj scias ke:
(refreno)
Estas ĵaluzo,
Ĵaluzo nur pri vi,
Ĵaluzo nur pri vi,
Ĵaluzo nur pri vi.
Kiam vi iam vestas tiun robon,
Belan, kaj al vi iu rigardas,
Mi diras: ĉi robon mi ne ŝatas,
Ĉu vi ankaŭ ne rimarkas,
Ke ĝi eksmodiĝis jam?
(refreno)
Via telefono sonorigas je ĉiu hor',
Ĝi estas okupita
Kiam mi alvokas vin.
Volas mi informiĝi
Pri kiu vokis vin,
Kion li diris, kion li volis,
Kaj kion respondis vi.
(refreno)
Kiam vi promenas kelkajn fojojn,
Tutsola, tion do mi ne permesas.
Komprenu, ke ene de la kor'
Estas tro da am',
Kaj tiu estas la kial'!
(refreno)
Kaj Di'...
Foi Deus
Komponis: Roberto Gomes Kantas Portugale: Amália Rodrigues
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Neniu, neniu scias ja,
Kial ian fadon elverŝas la kor',
De plor' kaj doloro.
Kaj je ĉi moment', jen mia sufer'.
Sentas mi l' animon kiel sinofer'
En versoj kantataj.
Kaj Di', kiu estas la lum',
Parfumis la rozon,
Orumis l' sunon,
Arĝentis la lunon.
Kaj Di' metis en mia brust'
Multegajn defiojn,
Tial strebas mi, kaj ploras dum kant'.
Stelojn sur ĉiel' kreis Di',
Spacon senfinan por ni,
Funebron por la hirund', Aj!
Kaj donis ĉi belvoĉon ho! al mi!
Jen nun emocia kant'!
Kares' miksita de sopir' kaj feliĉ,
Kaj eble de amo
Per mia kantad' diras la refren',
Estas samekiel alven' de ĉagren',
Banita de ploro.
Kaj Di' ,kiu estas la lum',
Kreis firmamenton,
Kaj lazuron, ho!
En l' ondoj de l' maro.
Kaj Di' metis en mia brust',
Multegajn defiojn,
Tial strebas mi kaj ploras dum kant'.
Najtingalojn kreis Di',
Rosmarenojn sur kampar',
Kaj florojn por la birdar', Aj!
Kaj donis ĉi belvoĉon ho! al mi!
Kalifornja Revo
California Dreamin'
Komponis: John Philips Kantas angle: The Mama's and The Papa's
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Brunas jam la fag',
Grizas la ĉiel'.
Promenadis mi
Dum la vintra tag'.
Estus mi tre varma,
Se ĉi estus L. A.
Kalifornja revo
Dum ia vintra tag'
Halti ĉe preĝej',
Post tiom da malvenk',
Kaj genuiĝi sur benk',
Eldiri ia preĝ'.
La pastr' certe ŝatas fridon.
Mi restos tie ĉi.
Kalifornja revo
Dum ia vintra tag'
Brunas jam la fag',
Grizas la ĉiel'.
Promenadis mi
Dum la vintra tag'.
Ŝi ne scias tion,
Mi povus foriri do.
Kalifornja revo,
Dum ia vintra tag'.
Kaliko
Cálice Komponis: Chico Buarque kaj Gilberto Gil Kantas portugale: Maria Bethania
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kiel trinki tiun amaran drinkaĵon,
Gluti doloron, elporti laboron.
Sama silenta buŝo, mankas eĥon.
Silento en la urbo estas ruzaĵo.
Kaj kial esti filo de sanktino,
Plibone esti filo de amantino.
Realo alia ,sed malpli da morto,
Tiom da mensog', tiom da perforto.
Malfacilas ja veki en silento,
Se dum la nokto mi estas damnata.
Mi volas krii krion de korsento,
Tiamaniere mi estos aŭdata.
Tiu silento tute min konfuzigas;
Konfuzita ilin mi atentigas,
Sur la benko por en ajna momento,
Vidi eksplodi bombon de resento.
Forigu de mi la kalikon Patro!
Forigu de mi la kalikon Patro!
Da vino ruĝa el sango!
Ĉar grasega la porkino ne paŝas,
Ĉar eluzita tranĉilo ne tranĉas,
Malfermi pordon estas malfacile,
Patro!
Same susuri vortojn tro angore,
Patro!
Ebriec' homereca regas la mond',
Kion valoras havi bonan volon.
Sama silenta buŝ' mankas la kapon,
Al l' ebriuloj de la urbocentro.
Patr'!
Forigu de mi la kalikon Patro!
Forigu de mi la kalikon Patro!
Da vino ruĝa el sango!
Certe la mondo ne estas edeno,
Nek ŝajnas vivo fakto jam finita,
Sed mia menso estas makulita.
Mi mortos pro mia propra veneno.
Volas mi perdi por ĉiam la kapon,
Mia kapo perdi sian saĝon,
Mi volas flari fumon el dizelo,
Kaj ebriiĝi ĝis iu forgesu min.
Patr'!
Forigu de mi la kalikon Patro!
Forigu de mi la kalikon Patro!
Forigu de mi la kalikon Patr'!
Da vino ruĝa el sango!
Kapri'! Ĉesis Am'!
Capri! C'est Fini! Komponis: Hervé Vilard
Kantas france: Hervé Vilard
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Ni revenos ne plu,
Nia afer' finis sin.
Ni revenos ne plu
Al la ĉarma insul'.
Ni revenos ne plu,
Tro suferas la kor'.
Ni revenos ne plu,
Restis nur la dolor'.
(refreno)
Kapri'! ĉesis am',
Tie ekbrulis flam',
Je la unua foj'.
Kapri'! ĉesis am',
Neniam plu revenos ni
al la ĉarma urb'.
Ni revenos ne plu,
Al Kapri' bela urb'.
Feliĉ' kaj ravitec',
Faris sin ia rev'.
Ni revenos ne plu,
Al viv' de pasintec'.
Ĉio jam finis sin,
Ni revenos ne plu.
Karin'
Honey (Querida)
Komponis: B. Russel
Kantas angle: Bob Goldsboro - Kantas portugale:
Moacir Franco
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Por alveni kuras mi,
Tamen mi haltas ne sciante
Ĉu eniri.
Foriris mi kaj ja ne pensis.
Ho! ke iam mi revenus,,
Kia ĝoj'!
Nia amo bela kaj sen fin'
Kaj nia tuta sonĝ',
Ia frenezul'.
Adiaŭ' kaj ekveturo,
Por konkero de la mond'
Sen nenia kial'.
Estis trista ŝia kor',
Lacigita de la plor',
Pro mia forir'.
En signofaro lasta
Dum finiĝis la vespero,
La vojon sekvis mi.
Serĉadis mi aliĉiele
Stelon tie brileganta,
Sole nur por mi.
Lontane mi ne trovis
Tiun lumon, kiu kondukadis
Mian mion.
Karin' mi revenas,
Sufer' tre lacigis min.
Pardonu se mi iam,
Ja forgesis vin.
Eĉ mi ne scias, kiom da temp'
Restadis en la profundec' De mia kor'.
En pluraj vojoj ruiniĝis
Fierec' kaj paco.
Ho! kia malĝoj'!
Ne haltigante tempo flugas,
Kaj la vivo aliiĝas
En soleco kaj ĉagren'.
Printempo jam foriris,
Kaj Aŭtuno tuj aperos.
Ho ve! scias mi.
Karin' mi revenas,
Sufer' tre lacigis min.
Pardonu se mi iam
Ja forgesis vin.
Neatendite malfermiĝas pord',
Kaj tie ridetanta estas ŝi.
Ŝian nomon mi tuj murmuras,
Kaj tiun dolĉan ploron
Verŝas mi.
Kaj ŝiaj manoj plenplenigas sin
Je tiom da pardono,
Nur por mi.
Se mi alportas elreviĝon, do
En ŝia kor'
Mi trovas amon tuj.
Nun mi revenas, kaj al vi petas:
Forgesu ĉion, kion faris mi.
Pardonu ĉion, kion povos vi.
Kiel Fartas Vi
Como vai você
Komponis: Antonio Marcos
Kantas portugale: Antonio Marcos, Roberto Carlos kaj Aliaj
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Kiel fartas vi,
Mi bezonas scii pri via vivo,
Mi vin petas rakonti pri via tago,
Ĵus noktiĝis kaj mi bezonas scii nur
Kiel fartas vi,
Kiu malaperis ja el mia vivo,
Kial' de mia pac' jam forgesita,
Ju pli mi amas vin des malpli amas min.
Jen la amdezir' por vi fortigas min.
Mi volas mateniĝi ĉirkaŭ vi.
Penige la feliĉon serĉas mi
Jen la tempo povas disigi nin du. Ne flanken lasu la valora viv',
Mi bezonas scii nur,
Kiel fartas vi
La Bamba
Kantas hispane: Trini Lopez
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Por baladi la bamba,
Por baladi la bamba,
Oni bezonas
Iomete da ĉarmo,
Iomete da ĉarmo,
Kaj por mi kaj por vi.
Kaj antaŭen, antaŭen,
Antaŭen, antaŭen,
Nia balad'!
Nia balad'!
Nia balad'!
Maristo mi ne estas,
Maristo mi ne estas, Ja kapitan'!
Ja kapitan',!
Ja kapitan'!
Bamba bamba...
Ĉe la hejm' oni diras,
Ĉe la hejm' oni diras,
Ja nekulpul'!
Ĉar mi havas edzinon,
Ĉar mi havas edzinon.
Iomete da ĉarmo,
Kaj por mi, kaj por vi.
Bamba bamba...
Lantern'
de Gas'
Lampião de Gás Komponis: Zica Bergami
Kantas portugale: Inesita Barrozo
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
(refreno)
Lantern' de gas', lantern' de gas',
Tenaca estas de vi saŭdad'!
Ĝia lumeto verdlazurita
Ilumidadis mian fenestron,
Kaj la pluveto sur trotuaro,
Estis ludeto de l' infanaro.
(refreno)
La olda tramo ruĝkolorita,
Min veturigis al la laboro.
Urbo SanPaŭlo restas ĉe l' koro,
Kaj por eterne de Di' benita.
(refreno)
La
Unua Am'
Meu Primeiro Amor Komponis: H. Gimenez Kantas portugale: Maria Bethânia
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Saŭdado malĝoja vorto
Se amon ni perdas en l' junec'.
Survoje de mia vivo
Elverŝas mi larmojn de dolor'.
Simile al papilio
Vaganta triste sur florĝarden',
La nomon ĉiam surlipe,
Alvokas mi je ĉiu moment'.
Kaj ŝi eĉ ne rememoras
La voĉon de povra suferant'.
Mi nur petas por kareso,
Kaj iomete de ŝia am'.
La unua am',
Frue finis sin .
Nur doloro restis en mia brust'.
La unua am',
Estis kvazaŭ flor',
Ekflorinta ĵus sed ekmortis tuj.
Vivo en solec',
Kaj nenia ĝoj',
Ja konsolas min ŝi en la memor'.
Larmojn de angor'
Elverŝas la kor',
Ĉar scias mi, ke l' unua am'
Ne revenos plu.
Laŭ Gepatra
Vivo
Como Nossos Pais
Komponis: kaj Kantas portugale: Belchior
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Ne volas mi diri al amatin'
Pri l' aĵoj lernataj en diskoj.
Mi parolos nur pri mia viv',
Kaj ĉion kion al mi okazis.
Vivo pli gravas ol la rev',
Kaj mi scias, ke am' estas bona afero.
Ankaŭ scias, ke ajna angulo,
Malpli gravas ol vivo
De iu ajn estulo.
Pro tio sin zorgu karin',
Danĝeraj estas stratanguloj.
Ili jam venkis,
Semafor' estas fermita por ni,
Ankoraŭ junaj.
Por la manprem' de frato,
Kaj lipkis' de amatino surstrate,
Vi ja havas vian brakon,
Vian voĉon por esprimi sin.
Vi urĝe demandas min pri mia pasi',
Kaj mi estas kortuŝita,
De via kora sincerec'.
Mi nun restos en via urbo,
Ne revenos al hejmland',
Ĉar forte blovas en la vent'
La parfum' de nova sezon'.
Mi ĉion sentas en la vundo
Vivanta de mia kor'.
Jam delonge vi estis surstrate.
Haroj al vento gejunuloj kunvenitaj. En spegulo de l' memoroj
Estas tiu ĉi la plej angora bild'.
Min doloras la kompren'.
Ke malgraŭ ĉio, kion
Ni faris en la vivo,
Ni ja estas la samaj, kaj vivadas,
Ni ja estas la samaj, kaj vivadas,
Laŭ gepatra viv'!.
Ankaŭ niaj idoloj estas la samaj,
Kaj eksteraĵoj ne perfidas nin.
Diras vi, ke post ĉi tiuj
Ne prezentis sin pli neniu.
Nu! vi povas eĉ diri, ke mi ja malpravas,
Sekve mi erare elpensas,
Sed estas vi, kiu amas estinton eĉ ne pli.
Estas vi, kiu amas estinton,
sed ne vidas, ke ŝanĝis la temp'.
Certe la donanto de l' ideo
Pri ia nova konscienco kaj juneco
Estas hejme ŝirmita de Di',
Preĝante por ni du.
Min doloras la kompren',
Ke malgraŭ ĉio, ĉio, kion
Ni jam faris en nia vivo,
Vere estas ni la samaj kaj vivadas,
Ni ja estas la samaj kaj vivadas,
Ni ja estas la samaj kaj vivadas,
Laŭ gepatra viv'!
Laŭ gepatra viv'!
Lundo, Lundo
Monday, Monday
Komponis: John Philips
Kantas angle: The Mama's and The Papa's
Versio en
Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Lundo, Lundo,
Bona por mi.
Lund' matene,
Ĉion, kion esperis mi.
Ho! Lund' matene,
Lund' matene ne garantias,
Ke Lund' vespere
Vi ankoraŭ estos ĉi.
Lundo, Lundo,
Ne fidas mi.
Lundo, Lundo,
Kelkfoje ĝi ŝajnas bona,
Sed Lund' matene ne avertis min
Pri la estonta viv'.
Ho! Lundo, Lundo
Kiel vi forgesis min.
Ĉiu alia tag'
Estas ja bonega!
Sed kiam ajn Lundo venas,
Vi trovos mi en plor'
Je ĉiu hor'
Mi Vin Amas
Tutkore
Ti Voglio Tanto Bene Komponis: Furnó kaj Di Curtis
Kantas itale: Beniamino Gigli
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Diru: "ne ĉesis la am"
Kaj ĝi, kiel ora sun'
Pleniĝas je fortun'.
Diru, ke vi min ne perfidas,
Mia revo de am'
Estas ĉiam vi.
Karino, vin mi amas tutkore.
Esperas mi fervore
La revenon de vi.
Karin', vi estas viv-trezoro,
La vivo de mia koro
Estas ja nure vi.
Karin', vin mi amas tutkore.
Esperas mi fervore
La revenon de vi
Karin' estas vi
Mia plej granda trezor',
Kaj la vivo
De mia sopiranta kor'
Estas nur vi.
Miskutimiĝinta
Mal Acostumado Komponis kaj Kantas portugale: Araketu
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Veran amon nure sentis mi
Ĉe vi mia karin'.
Kaj ĉiujn frenezaĵojn de nia amafer'
Travivis mi kaj vi.
Tial vi restas part' de mia vivo.
Terura estas la nuna disiĝ'
Inter ni du.
Kiam vi min karesas kaj brakumas,
Tiam mi restas sinĝena, Kaj invitas vin al la amor'.
(refreno)
Miskutimiĝinta,
Vi ja igis min.
Miskutimiĝinta,
Al via amo.
Vi revenu,
La rideton revenigu,
Ĉar sen vi ekzistas nur mallum'.
Multe Pli
Al di Lá
Komponis kaj Kantas itale:: Emilio Pericoli
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Multe pli ol la bon' plej rara,
Estas vi.
Multe pli ol la rev' plej arda,
Estas vi.
Multe pli ol la aĵoj plej belaj,
Kaj pli ol ĉiel',
Estas vi,
Multe pli,
Estas vi,
Por mi, por mi,
Kaj sole por mi.
La ra ra ra...
Multe pli ol la mar' plej vasta,
Estas vi.
Multe pli ol la lim' de l' mondo,
Estas vi.
Multe pli ol la ĉielo senlima,
Kaj pli ol la vivo,
Estas vi,
Multe pli,
Estas vi,
Por mi.
La ra ra ra
Ne Ploru Por Mi Argentino
Don't Cry For Me Argentina
Komponis: Rice kaj Weber
Kantas angle: Madonna
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
En mia opini' stranga afer'
Sentis mi je la klarig',
Ke mi ja amas vin, post mia erar'.
Vi ne kredos,
Vi vidos nur iama knabin'
Feliĉa pro la junaĝ',
Tiel same kiel vi.
Pro tiu okazaĵo ŝanĝis mi,
Ĉar infer' estis la viv'
Fore de la fenestr',
Kaj fore de l' sun'.
Libereco!
Ie ajn mi serĉis ion novan,
Sed feliĉo nenie.
Tion ne atendis mi.
Ne ploru por mi Argentino,
Vin mi neniam forgesis
Dum frostaj tagoj,
Kaj aĉa vivo.
Mi estis fidela
Por ĉiam al vi.
Pro fortun' kaj ankaŭ pro la fam',
Mi estis eĉ amata,
Kvankam ŝajnis, ke
Tion mi por ĉiam volis.
Nur iluzio!
Sed ne la solvo ja promesita,
Kaj la respondo estis ĉi tie:
Mi vin tro amas
En mia opini' stranga afer',
Sentis mi je la klarig',
Ke mi ja amas vin, post mia erar'.
Vi ne kredos,
Vi vidos nur iama knabin'
Feliĉa pro la junaĝ',
Tiel same kiel vi.
Ne ploru por mi Argentino.
Vin mi neniam forlasos.
Malfacile estos al vi min vidi,
Sed ja porĉiame,
Mi plu amos vin.
Pro fortun', kaj ankaŭ pro la fam',
Mi estis eĉ amata,
Kvankam ŝajnis, ke
Tion mi por ĉiam volis.
Nur iluzio,
Sed ne la solvo
Ja promesita,
Kaj la respondo estis ĉi tie:
Mi vin tro amas.
Pardonu, Sed Mi
Ploros Nun
Desculpa, Mas Eu Vou Chorar
Komponis: Cesar Augusto kaj Gabriel
Kantas portugale: Leandro kaj Leonardo
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
La lampoj de la urb' brilantaj;
Via bildo ŝvebas en la vento,
Sed mi estas tie ĉi kaptita
En apartamento
Vidante brilon de la lumoj,
Mi meditas pri la sincerec',
Kaj ankaŭ pri la frenezec'
De nia amindumo
Eliras mi serĉante vin;
Sur la strat' kaj je ĉiu manier',
Kaj fojfoje mi eĉ trovas vin,
En plengorĝ' de biero.
Kaj kiam venas resaniĝ',
Jen vekiĝas la realec',
Kaj revenas mi al komenciĝ'
De mia tristeco.
Ploros mi.
Pardonu sed mi ploros nun,
Ne ĝenu vin ĉar mia plor',
Estas elmontro de dolor'.
Ploros mi.
Pardonu sed mi ploros nun,
Jen restas vi en la memor',
Pardonu al mia kor'.
Patro
Pai
Komponis: Fábio Júnior, Sigem kaj A. Galvão
Kantas portugale: Fábio Júnior
Versio en
Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Versio dediĉita al mia patro Renato
Patr'!
Eble post iomete da tempo
Estos ŝanco por ni esti pli
Multe pli ol du grandaj amikoj,
Pli ol patro kaj fil'.
Patr'!
Eble en la ĉiel' vi ja sentas
La feliĉon tiel longe serĉatan,
Kaj la pacon ene de la kor'.
Patr'!
Kredu vi, ke mi ja bone fartas,
Kaj fideme mi preĝas al Dio
Por ke lumon povos Li doni al vi.
Patr'!
Mi ne volas forgesi detalojn
Pri ĉi-foja surtera restado,
Pri via am' al la famili'.
Patr'!
Ni meditu pri la travivaĵoj,
Ankaŭ pri la kvartal' "Ipiranga".
Mi revidas min ĉe la dompordo,
Tre feliĉa pro via alven'.
Patr'!
Al mi pardonu la malfirmecon.
Mi jam ne estas plu tiu infano,
Kiun surbrake vi ĉiam protektis,
Kiun kuraĝe vi ĉiam defendis.
En la vivo vi estis plu mi.
Patr'!
Kreskis mi, tamen nun vi forestas.
Mi nur volas kliniĝi surbruste,
Kaj rakonti al vi la mispaŝojn.
Konsiliĝi pri la estonteco,
Sed mi povas nur diri en preĝ'.
Patr'!
Estis vi la hero' kaj gvidanto.
Nun vi estas pli ol granda amiko.
Tute prave vi ne estas sola,
Ĉar vi ja estas parto de l' vojo,
Kiun mi sekvas en pac'.
"Renato"!
Perfido
Perfídia
Komponis: Alberto Domínguez
Kantas hispane: Trini Lopez
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Kompren'! Neniu havas ĝin por mi.
Konsol'! Nenio povas doni ĝin.
Sola, mi tremas de arda korprem',
Ĉiuj min lasas en solec'.
Virin', se povas vi paroli al Di',
Demandu Lin ĉu iufoje mi,
Forgesis iam ami vin.
Karin', spegulo de sufera kor',
Ĉiufoje kiam mi ploris pro
La perfido de via am'.
Mi vin serĉas, kie ajn povos esti vi,
tamen ne trovas vin. La bezono kisi vin ja senutilas,
Vi ne volas kisi min.
Kaj nun, kiu scias, kie estas vi,
Kiu scias, kie vi aventuras,
Tre lontana de mi.
Piedirado
Andança
Komponis: Danilo Caymmi, Ed Souto kaj Paulinho
Tapajós
Kantas portugale: Beth Carvalho
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Mi ekvojaĝis kaj
Tra la plenlun' sentas
Ia saŭdad' senlima.
Vagante en vers', mi ĵus
Alvenis pro sopir'.
En la dekstra man' rozojn
Portas mi.
Vidu lunon mildan verŝante sin.
Piedirad' ripozas je la lunhel'.
La rigard' en festo lumigis sin,
Pro seresto jam farita de mi.
Kien iros ŝi,
Tie estos mi.
Mi longe batalis nur por nescii,
Ke mia karin' estas en ĉi land',
Kaj estas senfina mia irad'.
Nur amo lernigas mian destin'.
Kien iros ŝi,
Tie estos mi.
Rajdi per rodoj jes.
Danci laŭmode jes.
Lacis mi pro soleco.
Mia kara amatin'
Estas por mi reĝin'.
Sur ŝtona vojo kie,
Paŝis mi.
La spurojn de l' vojoj jam markis mi.
Mia karulin' akompanas min.
El la foraj landoj ĵus venis mi
Dum senlima tempo forestis ŝi.
Kien iros ŝi,
Tie estos mi.
Planklumoj
Luzes da Ribalta (Limelight)
Komponis: Charles Chaplin kaj Geoffrey Parsons
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Vivo finas sin eĉ per ridet'.
Lum' estingas sin nenio plu.
Pluraj vanaj revoj, kaj l' aliajn trompas ni.
Forpasintaĵ' estas por ni ja neniet'.
Kial verŝi ploron pro pasint',
Kaj ĉagreni sin pro iluzi',
Se la idealo, kiu ĉiam lulis nin,
Ekfloros ja plenplene en alia kor'.
Roberta Komponis: Naddeo kaj Lepore
Kantas itale: Peppino Di Capri
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Ho ve!
Ne estas vero,
Ke mi ne amas vin.
Ho ve!
Vi ne volas
Eĉ ne fidi je mi.
Roberta!
Aŭskultu min!
Revenu mi petas
Al vi ĉi-momente
Por nia feliĉec'.
Sed mi ne komprenas
Via forest' de mi.
Roberta! Pardonu min!
Revenu tuj
Al mia viv'.
Roberta!
Aŭskultu min!
Revenu mi petas
Al via kor' ĉi-momente,
Por nia feliĉec'.
Sed mi ne komprenas
Via forest' de mi.
Aŭskultu min,
Pardonu min,
Revenu tuj
Al mia viv'!
Strangaj en la
Nokt'
Strangers in the Night
Komponis: Kaempfert, Singleton kaj Snyder
Kantas angle: Frank Sinatra
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Strangaj en la nokt', rigardinterŝang',
Serĉo en la nokt', ja estas ŝanc'
Sin ami antaŭ ol finiĝos tiu nokt'.
Io en rigard' estis invito,
Io en ridet' estis incito,
Io en la kor' diradis: "Amu ŝin".
Strangaj en la nokt', ni estis solaj,
Estis strangaj en la nokt', ĝis tiu moment',
Kiam diris ni: "ha lo"
Je unua foj'.
Estis am' nur ekrigard'.
Kaj nur ĉirkaŭbrak' plena je ard',
Ekde tiu nokt' ni estas kune,
Geamantoj je unua vido.
Nun eterna am' por strangaj en la nokt',
Ekde tiu nokt' ni estas kune,
Geamantoj nune,
Kaj poreterne,
Tre feliĉa fin' por strangaj en la nokt'.
La la la la la...
Suno Brilas
O Sole Mio
Komponis: G.Capurro kaj Eduardo Di Capua
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Ekde hodiaŭ
Mia karulino,
Ni estos kune
Dum la tuta vivo.
Helbrilas suno
Super nia amo,
Kaj ĝia lum'
Estas por ni fortun'.
Mi vidis vin
Ĉe riveret'.
Via ridet'
Allogis min.
Kaj nune,
La suno brilas
Kun plena ardor'
En nia kor'.
Ŝi Ne Ploros
Ekde Nun
She's Not Crying Anymore Komponis: Billy Ray Cyrus, Terry Sheldon kaj Buddy Cannon
Kantas angle: Billy Ray Cyrus
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Ŝi ploris pro mia malfruo,
Kaj ja ne fidis je mensog'.
Griza estis la ĉielbluo;
Al ni du mankis dialog'.
Por mi am' ne estis sekreto,
Tiel hela kiel lum',
Sed tro malfrue por pardonpeto.
Ŝi ja ne ploros ekde nun.
Ŝi ne ploros ekde nun.
Ŝi ne estos en soleco,
Sur la vizaĝ' estos certeco,
Ĉar brilos nova lum',
Ŝi ne ploros ekde nun.
Ŝi vere vivos tre feliĉa,
Ĉar el grundo ŝi levis sin.
Ĉeesto estis nesufiĉa,
Malĉeesto forigis ŝin.
Mi tro bedaŭras pro
nescio
Pri ŝia sent' dum tiu temp'.
Larmguto neniam falus plu,
Se estis interkonsent',
Ŝi ne ploros ekde nun.
Ŝi ne ploros ekde nun.
Ŝi ja ne estos en soleco,
Sur la vizaĝ' estos certec',
Ĉar brilos nova lum'.
Ŝi ne ploros ekde nun.
Temo de Doktoro Ĵivago
Tema de Doutor Jivago
Komponis: Maurrice Jarre kaj F. Paul Webster
Ludas: Maurrice Jarre Orkestro
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Iam, princin', estos bonŝanc' por ni.
Griz' de l' ĉiel' fariĝos helkolor',
Floros ĝarden' per roz', per verd' kaj or',
Ĉi revo ja vivas en mia kor'.
Iam mi trovos vin, diin'.
Iam Printempo komplezos nin.
Revenos vi el la pasinta temp',
Ĉar estas vi l' anim' de mia kor'.
Lara, fein', estos por mi surpriz',
Se iam vi alvenos sen aviz'.
Iam mi trovos vin, diin'.
Iam la destin' komplezos nin.
Mi serĉas vin, de mia viv' trezor',
Belega flor', anim' de mia kor',
Lara, reĝin', estos por mi surpriz',
Se iam vi alvenos sen aviz'.
Temo de Lidja
Tema de Lidia
Komponis: Maurrice Jarre kaj F. Paul Webster
Laŭ "Temo de Doktoro
Ĵivago"
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Dediĉita al mia Patrino Lidja
Iam, patrin', estos bonŝanc' por ni.
Griz' de l' ĉiel' fariĝos helkolor'.
Floros ĝarden' per roz', per verd' kaj or'.
Ĉi revo ja vivas en mia kor'.
Iam, mi trovos vin, patrin',
Al Di' mi petas, komplezu nin.
Revidi vin en fulmobrila lum',
El via anim', bonodora parfum'.
Lidja patrin', ja estas la influ'
De via help' en mia evolu'.
Iam, mi trovos vin, patrin'.
Al Di' mi petas, komplezu nin.
Revidi vin en fulmobrila lum',
El via anim' bonodora parfum'.
Lidja patrin', ja estas la influ'
De via help' en mia evolu'.
Tia Libereco
Essa Tal Liberdade Komponis: Chico Roque kaj
Paulo Sérgio Valle
Kantas portugale: Só Prá Contrariar
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Nu! kion faros mi pri tia libereco,
Se mi estas tutsola pensante je vi.
Neniam mi imagis tiom da saŭdado,
Mia koro ne scias pri tia forges'.
Mispaŝis mi kaj agis sen kontrolo,
Ŝanĝis veran amon por simpla iluzi'.
Tamen lernis mi, ke viv' estas skolo,
Ne tiele finiĝas ja granda pasi'.
Vivi ĉe vi en pac' kaj serenec',
Ĉiutage, ĉiuhore,
Kaj kateni vin por la eternec'.
Vi estas ĉio por mia kor'.
Zorgo venas nun pri ĉi tiu tago-fino,
Kie ajn la rigardo aperas memor',
Kaj ne scias mi, ĉu tio estas destino.
Verdire karulin' mi amas kun fervor'.
Mispaŝis mi kaj agis sen kontrolo,
Ŝanĝis veran amon por simpla iluzi',
Tamen lernas ni, ke viv' estas skolo.
Ne tiele finiĝas ja granda pasi'.
Vivi ĉe vi en pac' kaj serenec',
Ĉiutage, ĉiuhore,
Kaj kateni vin por la eternec'.
Vi estas ĉio por mia kor'.
 Sur la paĝoj de
Karaokeo en Esperanto vi trovos la
kantotekstojn de ĉiuj karaokeoj, kiujn ni disponigas por elŝuto.
|
 Nas
páginas do Karaokê
en Esperanto você encontrará as
letras de música de todos os karaokês disponíveis para fazer download.
|
Ili estas skribitaj en simpla formato por faciligi la kantadon,
kaj sekvas la strukturon de la karaokeoj, tial ili ne enhavas interpunkcion.
|
Elas estão escritas sob um formato simples para
facilitar o canto, seguindo a estrutura dos respectivos karaokês, por isso as
mesmas não apresentam pontuação.
|
Vi ankaŭ povas kopii kaj printi ilin,
ĉu por kantado sen karaokeo, ĉu por studo de la internacia lingvo.
|
Também
é possível copiá-las e imprimí-las, seja para cantar sem o karaokê, seja
para estudo do idioma internacional.
|

|

|
 |
| karaokeo |
hejmpaĝo |
|