|

|
KARAOKEO |
KARAOKÊ
|
|
La celo de nia Karaokeo estas
la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas
al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.
|
O objetivo do nosso Karaokê é
a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles
pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma,
receber pagamento por eles.
|
|
Se iu midi/kar/st3 dosiero
vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin. |
Se algum arquivo midi/kar/st3
ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos
imediatamente. |
|
Informoj pri eblaj korektoj,
aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj. |
Informações sobre possíveis
correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas. |
Barketo
Barquinho Komponis: Menescal kaj
Boscoli
Kantas portugale: Elis Regina
Versio en Esperanto: Jair Salles
Brazila kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Tago de lum'
Festo de l' sun'
Kaj barketo sur la flu'
de la mara milda blu'
Ĉie somer'
Kaj amas mi
Sur barketo en lazur'
kun senhalta glata kur'
Senzorge son'
de la kanzon'
nun eliras el la mar'
Jen la sun'
Barko kaj lumflu'
Tagoj el helblu' |
Reven' de l' mar'
La sven' de l' sun'
Del' barketo la pluir'
Kaj al kanto jen dezir'
Nun insular'
de suda mar'
Kaj la barko estas kor'
sur kanzon' glitante for
Jen pacoplen'
pro la alven'
trankvila de somer'
Belveter'
Barko glitas for'
La vesper' el or' |
|
Blovas en la
Vent'
Blowin' in the Wind Komponis kaj kantas angle: Bob Dylan
Versio en Esperanto: Woulter Pilger
Usona kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Kiom da vojoj laŭiru la hom'
ĝis li estos hom' laŭ merit'
Jes kaj kiom da maroj
laŭŝvebu kolomb'
ĝis ĝi dormos sur la strand'
Jes kaj kiom da fojoj
plu pafos kanon'
ĝis fine ĉesos milit'
Jes respondo amik'
ja blovas en la vent'
Respondo ja blovas en la vent'
Kiom ĉielon rigardu la hom'
ĝis vidos li pli ol la ter'
Jes kaj kiom da oreloj
plu taŭgas al li
ĝis aŭdiĝas la plorad'
Jes kaj kiom da mortoj |
tuj konvinkos lin
Ke tro mortigis sufer'
Jes respondo amik'
ja blovas en la vent'
Respondo ja blovas en la vent'
Kiom da jaroj ekzistu montar'
ĝis ĝin laviĝos la mar'
Jes kaj kiom da jaroj
ekzistu la hom'
ĝis rompiĝos tradici'
Jes kaj kiom turnante
kapon povas hom'
Trompi ke ne vidas li
Jes respondo amik'
ja blovas en la vent'
Respondo ja blovas en la vent'
Respondo ja blovas en la vent |
Brazila Nacia Himno
Hino Nacional Brasileiro Kantoteksto: Joaquim Osório
Duque Estrada
Muziko: Francisco Manoel da Silva
Versio en Esperanto: Sylla Chaves Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
(I)
La bordoj Ipirangaj aŭdis en trankvil'
Eĥantan krion de heroa gento,
Dum Suno de Libero, kun plej varma bril',
Ekflamis sur Brazila firmamento.
Se ekĝuis nia tero
Egalecon danke nian brakan forton,
En la sino de Libero
Niaj brustoj ja ne timas eĉ la morton.
Patri' amata,
Adorata,
Vivu, vivu!
Brazil' intensa revo kaj viviga lum'
De amo kaj espero sur nin falas
El via ĉielpuro ridetanta, dum
La brilo de Sudkruco senvualas.
Giganto pro la volo de Naturo,
Vi estas bela, forta kaj sentima,
Kaj via grando vojas al futuro!
Land' adorata,
Inter landmil',
Mia Brazil',
La plej amata!
Gefilojn vartas per patrinĝentil',
Land' amata, Brazil'! |
(II)
Kuŝante poreterne sub lazurĉiel'
inter muzika mar' kaj oro lita,
Vi lumas, ho Brazilo, Amerikjuvel'
Per sun' de Nova Mondo lumigita!
Ol la ĉarmoj alilandaj
Via florvario estas pli ornama,
Viaj boskojpli vivantaj,
Kaj vivado en vi estas ja pli ama!
Patri' amata,
Adorata,
Vivu, vivu!
Brazil' la stela flago, kiun portas vi,
Eterne estu nur simbolo ama,
Kaj ĝiaj flav' kaj verdo nur parolu pri
Ĝisnuna glor' kaj paco porĉiama!
Sed se Justec' bezonos klaban forton,
Ne mankos la kuraĝo de l' gefiloj,
Ĉar viaj adorantoj spitas morton!
Land' adorata,
Inter landmil',
Mia Brazil',
La plej amata!
Gefilojn vartas per patrinĝentil',
Land' amata, Brazil'! |
Ĉi Land' la
Via
This is Your Land Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Kantas angle: Trini Lopez
Usona kampara kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Ĉi land' la via
Ĉi land' la mia
El Kaliforni', ĝis Novjorkinsulo
El nordarbaroj, ĝis Golfaj akvoj
Estas ĉi land' por vi kaj ni |
Dum mi marŝadis la grandŝoseon
Senfine supre mi vidis ĉielon
Mi vidis sube tiun oran valon
Estas ĉi land' por vi kaj mi |
Ĉiuj
Floroj Estas For
Where Have all the Flowers Gone Komponis la leteron: Pete Seeger kaj Joe
Hickerson
Muziko de: Pete Seeger
Versio en Esperanto: Woulter Pilger
Usona kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Ĉiuj floroj estas for
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for
Jam delonge
Ĉiuj floroj estas for
Knabin' premite al kor'
Ĉu vi komprenas nun?
Ĉu vi komprenas min nun?
Ĉiuj knabinoj estas for
Edziniĝis post ador'
Ĉiuj knabinoj estas for
Jam delonge |
Ĉiuj edzoj estas for
Soldatiĝis kun dolor'
Ĉu vi komprenas nun?
Ĉu vi komprenas min nun?
Ĉiuj soldatoj estas for
En la tomboj de l' memor'
Ĉiuj soldatoj estas for
Jam delonge
Ĉiuj tomboj estas for
Kovras ilin flortrezor'
Ĉu vi komprenas nun?
Ĉu vi komprenas min nun? |
Ĉu Vi Volas
Danci?
Do You Wanna Dance? Komponis: B. Freeman
Versio en Esperanto: JoMo
Kantas en Esperanto: JoMo
Usona Kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Ĉu vi volas danci en granda rondo
Inter homoj de la tuta mondo
Knanjo ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci sub lunlumo
Amuziĝi laŭ ritma drumo
Knanjo ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci kaj preni manon
Ĉar dancado plibonigas la sanon
Knanjo ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci tiel senĉese
Min brakumi ege karese
Knanjo ĉu vi volas danci?
Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi
Ĉu ĉu volas vi?
Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi
Ĉu ĉu volas vi?
Ĉu vi, ĉu vi,
Ĉu vi volas danci? |
Ĉu vi volas danci kaj preni manon
Ĉar dancado plibonigas la sanon
Knanjo ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci tiel senĉese
Min brakumi ege karese
Knanjo ĉu vi volas danci?
Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi
Ĉu ĉu volas vi?
Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi
Ĉu ĉu volas vi?
Ĉu vi, ĉu vi,
Ĉu vi volas danci?
Ho! Ĉu vi volas danci kun mi?
ĉu volas danci vi?
Ho! Ĉu vi volas danci kun mi?
ĉu volas danci vi?
|
Citronarbo
Meu Limão, Meu Limoeiro Porinfana Kanto
Versio en Esperanto: Tradukinto Nekonata Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Mi estis dekjara knabo
Kaj la patro vokis min
Alvenu kaj citronarb'
Kun saĝ' tuj instruos vin
Ne fidu amon, mia knab'
La patro petis al mi
Vi poste trovos ke
Citronarb' similas ĝin
Vi poste trovos ke la
Citronarb' similas ĝin
Citronarb' estas tre bela
Kaj tre doĉas la florar'
Sed la frunkt' de la citrono
Estas plena je amar'
Iam sub la citronarb'
Mi kuŝis kun la knabin'
Dolĉe per ŝia ridet'
La steloj tuj montris sin
Dum Somer' pasigis ni
Subarbe koro al kor'
Kaj ŝia rid' patrajn vortojn
Al mi elmuzikis for |
Citronarb' estas tre bela
Kaj tre dolĉas la florar'
Sed la frunkt' de la citrono
Estas plena je amar'
Unu tagon sen parol'
La sunon ekprenis ŝi
Kaj en lasita mallum'
La veron komprenis mi
Favore al alia
Ŝi tuj abandonis min
Trista hom' sed pli saĝa
Nun mi kantas laŭ la patr'
Kanzon' kiun lernis mi
Citronarb' estas tre bela
Kaj tre dolĉas la florar'
Sed la frunkt' de la citrono
Estas plena je amar'
Citronarb' estas tre bela
Kaj tre dolĉas la florar'
Sed la frunkt' de la citrono
Plenas je la amar'
|
"Corinthians"
Himno
Hino do "Corinthians" Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Himno de Brazila Futbalklubo
(Legu: Korintjans) Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Brave! "Corinthians"
Plej grandioza ĉampion'
Kaj por eterne
Restas kiel bastion' |
Pasinteco\ estas la flago
Estanteco\ estas lecion'
Figuras inter la\ unuaj
El nia sporto breton'
|
Ciganino
Zingara
Komponis: I. Zanicchi
Versio en Esperanto: Luigi Minnaja
Kantas Itale: Bob Solo
Itala Kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Prenu mian manon ciganin'
Diru tute pri l' destin' de mi
Kaj pri amo mia
Vere mi ne timas
Ĉar jam al mi ne plu ŝi apartenas
En okuloj miaj ciganin'
Vidu l' oron de l' hararo ŝia
Ĉu ŝi reciprokas parte amon mian
Nepre tion ĉi devas diri vi |
Sed se mi ŝin ne revidos plu
Kiel neĝ' sub suno ĉi tiu am' fluidiĝos
Prenu mian manon ciganin'
Legu tute pri l' destin' de mi
Diru: "Ŝi vin amas"
Donu la esperon
Nure tio gravas nune por mi
Sed se mi ŝin ne revidos plu
Kiel neĝ' sub suno ĉi tiu am' fluidiĝos
|
|
Elŝuti
Karaokeon *** Download de Karaokê |
 |

|

|
 |
| karaokeo |
hejmpaĝo |
|