KARAOKEO

KARAOKÊ

La celo de nia Karaokeo estas la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.

O objetivo do nosso Karaokê é a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma, receber pagamento por eles.

Se iu midi/kar/st3 dosiero vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin.

Se algum arquivo midi/kar/st3 ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos imediatamente.

Informoj pri eblaj korektoj, aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj.

Informações sobre possíveis correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas.

 

Dankemo al Dio
Gratidão a Deus

Komponis: João Cabete
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Brazila spiritisma kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Kiam la ombro de malĝojo,
En vi la revojn nebuligos.
Kiam alvenos plordezir',
Antaŭ la kalik' de amareco.
Kiam ĉe pordo dolor' frapos,
Kaj vundos profunde en la kor.'
Kiam espero jam finiĝis,
Kaj la vivo: amara ilusi'.

Ĝuste antaŭ vi,
Tiom da dolor',
Peto por la pac' alvok' por am'.
La vizaĝ' malluma,
Man' petegas panon...
Buŝ' ne parolas
Kaj ridoj sen kial'...

Vi ne ploru plu,
Kaj ridetu nun,
Feliĉ' vivas kun vi,
Rekantu do.
Preĝu tre sincere,
Estu danke al Di',
Ĉiam la gefilojn ja benas Li.

Quando a sombra da tristeza,
cobrir seus sonhos de ventura.
Quando você quiser ĉorar,
diante da taça da amargura.
Quando a dor bater a porta,
ferindo bem fundo o coração.
Quando a esperança é morta,
e a vida é amarga ilusão.

Olhe para trás,
veja quanta dor,
súplicas de paz clamando amor.
Olhos sempre em trevas,
mãos mendigam pão...
Bocas que não falam
e risos sem razão...

Deixe de ĉorar,
volte a sorrir,
você é tão feliz,
volte a cantar.
Faça uma prece,
seja grato à Deus,
Ele sempre abençoa os filhos seus.

 

Detaloj
Detalhes

Komponis: Roberto kaj Erasmo Carlos
Kantas portugale: Roberto Carlos
Versio en Esperanto: Vicente Paulo Werneck
Brazila kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Ja senutilas eĉ provi
Forgesi min
Dum multe da tempo en via vivo
Mi vivos in'
Detaloj tiel malgrandaj de ni du
Estas aferoj malfacile forgeseblaj
Kaj ĉiumomente ili ĉesos
Ja videblaj

Se alia multharul' aperos eke
Ĉe via strato
Kaj tio sopirigos vin pri mi
Senkulpa amato
La brua ronkado de aŭto lia
La tutsenkolora pantalon'
Aŭ io tia
Jen tial senprokraste iros vi
Memori min

Mi scias ke aliul' estos diranta
Ĉe orelo via
Amvortojn same kiel diris mi
Jen dubo mia
Mi dubas ke li havu tion da amor'
Kaj eĉ lingvaĵeraru, kiel mi
Kaj tiumomente iros vi
Memori min

Je nokt' envolviĝante en la silento
De l' ĉambro via
Antaŭ endormiĝi serĉas vi
Fotaĵon mian
Sed en la kadro ne estas mi ridetanta vin
Sed vidas vi mian rideton malgraŭ tio
Kaj ĉio tio igos vin
Memori min

Se iu tuŝos vian korpon kiel mi
Diru nenion
Vi ne per mia nomo voku lin
Misan personon
Pensante havi amon tiumomente
Senesperite strebas vi ĝis la finfin'
Kaj eĉ tiumomente iros vi
Memori min

Certece tiaj detaloj malaperos
Dum longvojaĝo
De l' tempo aliiganta tutan amon
Je neniaĵo
Sed nenio ankaŭ iĝas plidetal'
Iu granda amo ne tiele mortos in'
Pro tio, de temp' al tempo iros vi
Memori min
Ja senutilas eĉ provi...

 

Dio Gardu Min
Deus me Livre

Kantas portugale: Raça Negra
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Brazila sambo
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Mi amas vin, sed volas
Pri vi ne aŭdi plu
Dio min gardu nu!
Mi tamen timas esti sola

Sufer' mortigis min
Rigardante vin mi tremas
Dio min gardu nu!
Mi estas ja tro sopirema

Mi vin amas, sed fuĝas de la pasi'
Ne alfrontas vin vidalvide
Mi volas forgesi, sed pro fantazi'
Kor' batas rapide

Pri vi ne plu aŭdi, ne revidi plu
Plibone persisti tiele
ol vivi sencele
Di' min gardu nu!
Sed, mi vin amas

 

Emocioj
Emoções

Komponis: Roberto kaj Erasmo Carlos
Kantas portugale: Roberto Carlos
Versio en Esperanto: EsperantoGrupo de Praia Grande
Brazila kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Mi estas tie ĉi
Kaj vivas tiun momenton belan
Rigardas mi al vi
Kaj samaj emocioj venas
Pro pura emoci'
Momentojn ja ne forgesis mi
Vivdetalojn el pasint'
Rakontis mi tie ĉi
La amikojn vere mi
Volas kiel donac' de Dio
Ridet' ĉe la alven'
Plor' kaj sopir' ekde la foriro,
Estas amo pro am'
Kaj doloro al kor'
La super' de sufer'

Ankoraŭ estas am'
Se ploris aŭ ridis mi
Nun vere gravas
Jam vivintaj emocioj
Sed mi estas tie ĉi
Kaj vivas tiun momenton belan
Tre proksime de vi
Revenas la sama emoci'
Kaj la bon' en la viv'
Ja plenplena je pac'
Fido en la rigard'
Tre feliĉa la kor'
Se ploris aŭ ridis mi
Vere gravas
Jam vivintaj emocioj

 

Ebenaĵa Animo
Alma Llanera
Komponis: Pedro Elias Gutierrez
Kantas hispane: Raíces de América 
Versio en Esperanto: Floriano Pessoa
Latinamerika Kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Aj mi naskiĝis riverborde 
De l' Araŭka ĉe l' rumor'
Frato estas de la ŝaŭmo
De l' ardeoj de la rozoj
Frato estas de la ŝaŭmo
De l' ardeoj de la rozoj
Kaj de l' sun'
Kaj de l' sun'

Aj lulis min la vigla kanto
De zefiro en la palmar'
Tial havas mi l' animon
La animon la plej puran
Tial havas mi l' animon
La animon la plej puran
De l' kristal'

De l' kristal'
Amas ploras
Kantas sonĝas
Mi per diantoj de pasi'
Mi per diantoj de pasi'

Amas ploras
Kantas sonĝas
Per voĉo de trobador'

Mi naskiĝis riverborde
De l' Araŭka ĉe l' rumor'
Frato estas de la ŝaŭmo
De l'ardeoj de la rozoj
Kaj de l' sun'

 

Dankon al la Vivo
Gracias a la Vida
Komponis: Violeta Parra
Kantas portugale: Elis Regina
Versio en Esperanto: Franko Luin
Latinamerika Kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto
Pro la du okuloj, kies vidkapablo
Helpas min distingi nigron de la blanko
Kaj la stelojn brilantajn en la ĉielalto
Amatinon mian en la homamaso 

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto
Pro la du oreloj kies aŭdovasto
Kaptas tag'-nokton, grilojn kaj birdkantojn
Batojn kaj turbinojn, bojojn kaj pluvfalojn
Kaj la voĉon mildan de la koramatin'

Dankon al la vivo pro la voĉdonaco
Kaj la literaro kiuj donis vortojn
Al la pensimago, panjo, amiko, frato
Kaj la luma pado kiun iras lante
Kaj ĉiam sekvante la amatan paŝon

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto
Pro la longaj vojoj kaj la piedlaco
Ili min kondukis al urboj kaj vilaĝoj
Bordoj kaj dezertoj, valoj kaj montaroj
Kaj al via domo, korto kaj loĝstrato

Dankon al vi vivo, la riĉaĵdonanto
Pro la kor' sentema al la homaj agoj
Tremas ĝi vidante homajn cerbumaĵojn
Tremas ĝi vidante la malbonovaston
Tremas ĝi vidante vian okulklaron

Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto
Dankon al la vivo ĉiame
Pro larmguto, ploro kaj ridet'
Dankon al la vivo ĉiame
Pro la am' de Di' por ĉiuj ni, ĉiuj ni

 

Estu Sur Tero Pac'
Let There Be Peace on Earth
Komponis: Sy Miller kaj Jill Jackson
Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Kantas en Esperanto: Alberta Casey
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Estu sur Tero pac'
Ĉe mi komenciĝu ĝi
Estu sur Tero pac'
Por ni destinita pac'
Kun Di' kiel patro
Fratoj ĝiuj ni
Paŝu mi kun la frato
En plena harmoni'

Ekestu pac' de mi
Kaj nun estu la moment'
Ĉe ĉiu mia paŝ'
Solene promesu mi
Profiti ĉiun momenton
Por vivi en eterna pac'
Estu sur Tero pac'
Komenciĝu ĝi ĉe mi

 

Dio Faris Vin
Foi Deus Quem Fez Você
Komponis: Luiz Ramalho
Kantas portugale: Amelinha
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Brazila Kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Jen Dio faris Ĉiel'
La farmo de la steloj
Faris ankaŭ gitariston
Por kanzoni la belecon

Faris lunon por arĝenti
Mian vojon el ridet'
Kaj l' serpenton kiu elpelis
Pli ol milion' el Eden'

Kaj Dio faris vin
Kaj Dio faris amon
Li naskigis eternecon
En momento de kareso

Ankaŭ faris la sennomajn
Korinklinojn ja kaŝitajn

Kaj sopiron de la amoj
Jam delonge detruitaj

Kaj estis Di'
Kaj Dio faris venton
Kiu blovas viajn harojn
Li faris mildan roson
La rigardon banas, banas ĝi

Kaj Dio faris nokton
Kaj ploreman gitaron
Kaj Dio ja faris nin
Por ke ni amu nur
Amu
Kaj por ami nur
Por ami nu ...u ...ur

 

Denove ĉe l' Nesto de l' Hejmo
De Volta pro Aconchego
Komponis: nando Cordel kaj Dominguinhos
Kantas portugale: Elba Ramalho
Versio en Esperanto: Ivo Magalhães
Brazila Kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Ĉe l' sin' de l' hejmo mi estas denove
Portante valizon kun multa saŭdado
Volante rideton teneran brakumon
Al via kares' la dormemon
Konfidi post fora restado
En viajn brakojn reveni tre bonas
Vin kisi en dolĉa sublima ekstaz'
Ĉar vi la stelo plej ĉarma kaj bela

Kun via rigard' sorĉe hela
Por mi estas fonto de pac'
Fojfoje foresti de vi tre doloras
Ŝajnante ke kora malplen' vundas min
La horo tre ĝoja de la reven'
Similas por mi al repren'
De l' plena feliĉo sen fin'

 

Elŝuti Karaokeon   ***   Download de Karaokê

 

karaokeo hejmpaĝo