KARAOKEO

KARAOKÊ

La celo de nia Karaokeo estas la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.

O objetivo do nosso Karaokê é a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma, receber pagamento por eles.

Se iu midi/kar/st3 dosiero vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin.

Se algum arquivo midi/kar/st3 ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos imediatamente.

Informoj pri eblaj korektoj, aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj.

Informações sobre possíveis correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas.

 

Feliĉan Kristnaskon
Happy Xmas

Komponis: John Lenon kaj Yoko Ono
Kantas angle: John Lenon
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Angla kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Nun estas Kristnasko
Kion faris vi?
La jaro finiĝas
Nova jam komenciĝas

Nun estas Kristnasko
Amuzon por vi
Gefratoj, gepatroj
Junul' kaj maljunul'

Al vi bonan Kristnaskon
Feliĉon dum Novjar'
Esperu ni fide
Sen nenia tim'

Nun estas Kristnasko
Fortul' kaj malfortul'
Riĉul', malriĉul'
Benojn ricevu vi

Nun estas Kristnasko
Nigrul' kaj blankul'
Flavul' ankaŭ ruĝul'
Batalojn ĉesu vi

Al vi bonan Kristnaskon
Feliĉon dum Novjar'
Esperu ni fide
Sen nenia tim'

 

Flugadi
Volare (Nel Blu Dipinto di Blu)

Komponis: Domenico Modugno
Kantas en Esperanto: Alberta Casey
Versio en Esperanto: Luigi Minnaja
Itala kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Pensas mi sonĝo tiela revenas ne plu
miajn vizaĝojn kaj manojn
mi farbis je blu'
poste subite mi estis de l' vento rabita
kaj ekflugadis mi tra la ĉiel' infinita

Flugadi o ho
Kantadi o ho ho ho
en blu' farbite je blu'
restante ĉiele kun ĝu'

Mi flugadis flugadis feliĉa
pli alten ol suno pli alten kaj plu
dum la mondo laŭgrade foriĝis
malsupre sub mi
kaj muziko tre dolĉe sonadis
nur sole por mi

Flugadi o ho
Kantadi o ho ho ho
en blu' farbite je blu'
restante ĉiele kun ĝu'

Sed ĉiu sonĝo forsvenas
ĉe l' taga fruhor'

ĉar subirante la luno
kunportas ĝin for
se mi plurevas en viaj okuloj brilhelaj
bluaj samkiel ĉielo puntita je steloj

Flugadi o ho
Kantadi o ho ho ho
en blu' farbite je blu'
restante ĉiele kun ĝu'

Mi flugadis flugadis feliĉa
pli alten ol suno pli alten kaj plu
dum la mondo laŭgrade
foriĝis malsupre sub mi
kaj muziko tre dolĉe sonadis
nur sole por mi.

Flugadi o ho
Kantadi o ho ho ho
en blu' farbite je blu'
restante ĉiele kun ĝu'

en blu' farbite je blu'
restante ĉiele kun ĝu'
Kun vi

 

Flugil' Blanka
Asa Branca

Komponis kaj kantas portugale: Luiz Gonzaga
Kantas angle: Demis Roussos
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Brazila popolkanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Dezertan teron vidis mi
Per bruligado de la sun'
Demandis mi ...i al ĉiela Di' ve!
Pri la sufero de mia ter'

Pro la varmego de la suno
Ne naskiĝis eĉ plantar'
Kaj pro soifo mortis bovaro
Kaj ankaŭ mortis mia alazan'

Tre timige flugil' blanka
Tuj forflugis el enland'
Tiam mi diris "ĝis!" "ĝis!" Rozinjo
Mian animon gardu ĉe l' kor'

Tiam mi diris "ĝis!" "ĝis!" Rozinjo
Mian animon gardu ĉe l' kor'

Se plantar' estos tiel verda
Kiel via okulkolor'
Do mi promesas ne ploru plu ho!
Ĉar mi revenos al mia enland'

Nun mi vivas en angoro
Tiel fora de la hejm'
Atendas pluvon fali denove
Ĉar mi sopiras al la feliĉ'
Atendas pluvon fali denove
Ĉar mi sopiras al la feliĉ'

 

Gita
Komponis: Raul Seixas kaj Paulo Coelho
Kantas portugale: Raul Seixas
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Brazila kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Fojfoje al mi vi demandas
Kial mi estas tre silenta
Kaj nenion diras pri amo
Neniam ridetas apud vi

Pri mi pensas vi je ĉiu hor'
Min manĝas, min kraĉas, min lasas
Eble vi nur miskomprenas min
Sed nune mi montros al vi:

Mi estas la brilo de l' steloj
Mi estas lum' de lunhel'
Mi estas la aĵoj de l' vivo
Kaj mi timas ami vin

Mi estas timo de fulmo
La forto de l' imagad'
La blufo de la kartludanto
Estant', estint', estont'

Mi estas via sinofero
Tabul' de kontraŭ-direkt'
La sang' en rigard' de vampiro
Kaj la malbenita jur'

Mi estas fajr' de kandelo
Mi estas estingita lum'
Mi estas bordo de abismo
Jen mi: la tut', la nul'

Kial vi al mi demandas

Demandoj ne montros al vi
Oni faris min el fero
El fajro, el akvo kaj aer'

Vi min havas ĉiutage
Kaj ne scias ĉu estas mi mem
Sed sciu: mi estas en vi
Tamen vi ne estas en mi, kaj..

De tegol' mi estas tegmento
Fiŝado de fiŝkaptist'
Literon "A" havas mia nomo
El rev' mi estas am'

Mi estas domo-mastrino
En "prenu-pagu" de l' mond'
Mi estas man' de premeganto
Ebena, larĝa, profunda

Mi estas muŝo de l' supo
Akra dent' de blanka ŝark'
Mi estas okul' de blindulo
Kaj blindeco de vidad'

Sed mi estas amar' de lango
Patrin', patro kaj la avin'
La filo kiu ankoraŭ ne venis
La komenco, la fin', kaj mezo
La komenco, la fin', kaj la mezo
Jes la komenco, la fin', la mezo
Jes la komenco, la fin', la mezo

 

Gŭantanamera
Komponis: José Fernandes Días
Kantas en Esperanto: Elizabeth Díaz
Versio en Esperanto: José Martí kaj Pete Seeger
Kuba kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Gŭantanamera 
Gŭajira Gŭantanamera 
Gŭantanamera 
Gŭajira Gŭantanamera

De kie kreskas la palmoj 
Mi venas homo sincera 
De kie kreskas la palmojn 
Mi venas homo sincera 
Por kanti simplajn korkantojn
Al nia mondo mizera

Gŭantanamera 
Gŭajira Gŭantanamera
Gŭantanamera 
Gŭajira Gŭantanamera 

La kantoj spiras helverdon
Kaj spiras ardan brulruĝon
La kantoj spiras helverdon
Kaj spiras ardan brulruĝon
Kaj kiel cervo vundita 
En montoj serĉas rifuĝon

Gŭantanamera 
Gŭajira Gŭantanamera 
Gŭantanamera 
Gŭajira Gŭantanamera
Gŭantanamera 
Gŭajira Gŭantanamera
Gŭantanamera 
Gŭajira Gŭantanamera 

Mi disdividas la sorton 
Kun la mizera homaro
Mi disdividas la sorton 
Kun la mizera homaro
Ĉar tiu monta torento 
Ĝojigas min pli ol maro

Gŭantanamera 
Gŭajira Gŭantanamera 
Gŭantanamera 
Gŭajira Gŭantanamera 
Gŭantanamera 
Gŭajira Gŭantanamera 
Gŭantanamera 
Gŭajira Gŭantanamera 

 

Ĝis la Revido Roma
Arrivederci Roma
Komponis: Rascel, Garinel kaj Giovannini
Versio en Esperanto: Sergio Ducal
Kantas en Esperanto: Alberta Casey
Itala kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Ĝis la revido Roma!
Foriros baldaŭ mi
Urbo de mil lun-lumitaj lokoj
Urbo de mil varmaj ĉirkaŭbrakoj
Kie trovis mi la revan amon de la viv’

Ĝis la revido Roma!
Disiĝi devas ni
Kiam mi revenos al vi Roma
Geedziĝaj sonoriloj ludos
Tiam estos mi en Paradizo apud ŝi

 

Frenezulbeleco
Maluco Beleza
Komponis kaj kantas portugale: Raul Seixas
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Brazila kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Jen kiam vi pli kaj pli penas sin
Esti normala ulo
Ĉiam fari la samon
Miaflanke lernas mi esti freneza
Frenezulo kompleta
Ĝenerala frenezec'
Kontrolita mia malsaĝec'
Miksita kun mia mensklarec'

Kaj estos mi ...i
Plena je certeco
Frenezulbeleco
Kaj estos mi ...i ...i
Plena je certeco
Frenezulbeleco

Kaj tiun ĉi vojon elektis mi mem
Ĝi estas facila voj'
Ne estas kien iri
Kontrolita mia malsaĝec'
Miksita kun mia mensklarec'

Kontrolita mia malsaĝec'
Miksita kun mia mensklarec'

Kaj estos mi ...i
Plena je certeco
Frenezulbeleco

Kaj estos mi ...i ...i
Plena je certeco
Frenezulbeleco

Kaj estos mi ...i ...i
Kaj estos mi
Plena je certeco
Frenezulbeleco

Estos mi ...i
Plena je certeco
Frenezulbeleco...

 

Elŝuti Karaokeon   ***   Download de Karaokê

 

karaokeo hejmpaĝo