|

|
KARAOKEO |
KARAOKÊ
|
|
La celo de nia Karaokeo estas
la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas
al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.
|
O objetivo do nosso Karaokê é
a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles
pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma,
receber pagamento por eles.
|
|
Se iu midi/kar/st3 dosiero
vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin. |
Se algum arquivo midi/kar/st3
ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos
imediatamente. |
|
Informoj pri eblaj korektoj,
aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj. |
Informações sobre possíveis
correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas. |
Havus Mi Martelon
Datemi un Martello Komponis: Verde kaj
Canfora
Kantas itale: Rita Pavone
Versio en Esperanto: Woulter Pilger
Itala kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Havus mi martelon
Martelus mi matene
Martelus mi nun
Tra tuta la mondo
Martelus danĝeron
Martelus mi pri la frateco
inter ĉiuj homfratoj
Tra tuta la mond'
Tra tuta la mond'
Havus mi sonilon
Sonigus mi matene
Sonigus mi nun
Tra tuta la mondo
Sonigus danĝeron
Sonigus mi pri la justeco |
inter ĉiuj homfratoj
Tra tuta la mond'
Tra tuta la mond'
Mi havas martelon
Mi havas nun sonilon
Sonil' de justec'
Martel' de libero
Kaj kanto pri amo
Reganta inter ĉiuj homfratoj
Tra tuta la mondo
Ho!
Tion volas mi
Tion volas vi
Tion volas ni
Tion volas ni |
Hieraŭ Ĵus
Yesterday Komponis: John Lenon kaj
Paul McCartney
Kantas angle: The Beatles
Versio en Esperanto: Pejno Simono
Angla kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Hieraŭ ĵus
Ŝajnis miaj zorgoj ĉiuj for
Nun revenas jena vivangor'
Ho kredas mi je hieraŭ ĵus
Sen aviz'
Mi igis mian propran parodion
Preme pendas ombroj super mi
Hieraŭ venis sen aviz'
Kial fuĝis ŝi?
Kiel scii
Sen adiaŭ'?
Ĉu jen misa vort'?
Kia sort'
Sen hieraŭ'! |
Hieraŭ ĵus
Amo jen korludas spontanee
Nun montrigu iu plorkasej'
Ho kredas mi je hieraŭ ĵus
Kial fuĝis ŝi?
Kiel scii
Sen adiaŭ'?
Ĉu jen misa vort'?
Kia sort'
Sen hieraŭ'!
Hieraŭ ĵus
Amo jen korludas spontanee
Nun montrigu iu plorkasej'
Ho kredas mi je hieraŭ ĵus
Kredas mi je hieraŭ ĵus |
Hieraŭ Nur
Yesterday Komponis: John Lenon kaj
Paul McCartney
Kantas angle: The Beatles
Versio en Esperanto: Franko Luin
Angla kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Hieraŭ nur
La ĉagrenoj estis en futur'
Ili venis nun kun malaŭgur'
Imagu ke hieraŭ nur...
Hieraŭ nur
La ĉagrenoj estis en futur'
Ili venis nun kun malaŭgur'
Imagu ke hieraŭ nur...
Nun ŝi iris for
Jes sinjor'
Ien sen spur'
Kaj mi revas plu
Pri la ĝu'
De hieraŭ nur |
Hieraŭ nur
Amo estis plaĉa aventur'
Nun mi ĝin forigas kun terur'
Imagu ke hieraŭ nur...
Nun ŝi iris for
Jes sinjor'
Ien sen spur'
Kaj mi revas plu
Pri la ĝu'
De hieraŭ nur
En moment'
Estas mi duono laŭ la sent'
Nura ombro plena je lament'
Hieraŭ pasis laŭ la vent'
Hieraŭ pasis laŭ la vent' |
Himno al la Amo
Hymne à L'amour Komponis: Edith Piaf kaj Margerite
Monnot
Kantas france: Edith Piaf
Versio en Esperanto: Konisi Gaku
Franca kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Iam ajn defalu la ĉiel'
Iam ajn diskrevu vasta ter'
Se vi amas min elkore
Do malgravas ĉio ajn
Se nur min karesos via man'
Se nur nin bruligos arda flam'
Do ceteron ni ignoras
Ĉar la amo plej trezo ...o ...ras
Iros mi ĝis mond-ekstrem'
Por ĉasad' de rara ĝem'
Se postulos tion vi
Ĉar la stel' en la ĉiel'
Estos cel' de mia ŝtel'
Se postulos tion vi
Nek amikoj nek kara patrin'
Min vere okupos kontraŭ vi
Se postulos tion vi ...i
Se el mi postulos tion vi |
Iam nin disigos nigra sort'
Iam vin forrabos jam la mort'
Sed ne gravas mia kara
Ĉar tuj mortos ankaŭ mi
Vivos ni por ĉiam sen disiĝ'
En seren' eterno kaj feliĉ'
Ĉar ni amos nin elkore
Dio ligos nin favo ...o ...re
Iros mi ĝis mond-ekstrem'
Por ĉasad' de rara ĝem'
Se postulos tion vi
Ĉar la stel' en la ĉiel'
Estos cel' de mia ŝtel'
Se postulos tion vi
Nek amikoj nek kara patrin'
Min vere okupos kontraŭ vi
Se postulos tion vi ...i
Se el mi postulos tion vi |
Ho! Karol
Oh! Carol Komponis: Howard Greenfield
Kantas angle: Neil Sedaka
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Usona kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Ho Karol
Freneziĝis mi ...i ...i
Pro via amo
Kion faris vi?
Ho Karol
Pro vi mi plori ...i ...is
Se vi ignoris
Certe mortos mi
Karol ja ne volos mi alian
Ĉar mi amas vi ...i ...in
Estos vi ĉiam
Mia amatin' |
Am' estas tre bela emocio
Plena de iluzio
Ho Karol
Mi elkore amas vin
Karol ja ne volos mi alian
Ĉar mi amas vi ...i ...in
Estos vi ĉiam
Mia amatin'
Am' estas plej grava emocio
Plena de iluzio
Oh Karol
Mi elkore amas vin |
Hotel' Kalifornia
Hotel California Komponis: Felder, Henley kaj Frey
Kantas angle: The Eagles
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Usona kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Tra dezerta ŝoseo
freŝa vent' sur la ter'
Varma polvodoro sin levis super densa aer'
Kaj apude la vojo brilis luma invit'
Kapo faris sin peza, lulis vido
Mi tuj haltos por dormi
Staris ŝi ĉe la pord'
Sono murmuris ene
Demandis mi al mia kor':
Ĉu jen estas ĉielo? Ĉu jen la infer'?
Ŝi ŝaltis lampeton kaj montris vojon
Ŝajnis voĉoj sube en koridoro fore
kiuj al mi flustris kvazaŭ invito:
Bonvenon al sorĉa Hotel' Kalifornia
Ia ĉarma lok', ia rava vok'
Pluraj ĉambroj en sorĉa Hotel' Kalifornia
Ili ĉiusezone ja estas je via dispon' |
Ŝiaj revoj forflugas kaj do pensas ŝi
ke junuloj flirtos ŝin, nur amikoj
Ili dancas freneze en intima kares'
Eble por rememori kaj eble por ajna forges'
Mendis mi ĉe kelnero, vinon por la okaz'
Tamen nun mankas trinkaĵ', jam delonge
Kaj son' de l' voĉ' ankoraŭ vokas el fore
Vekiĝu nure por aŭskulti ĝin
Bonvenon al sorĉa Hotel' Kalifornia
Ia ĉarma lok', ia rava vok'
Ili sin amuzas ĉe Hotel' Kalifornia.
Tie ne estas zorgo pri la riproĉ' de konscienc'
Spegul' ĉe la plafono, frosta rozĉampan'
Kaj do diras ŝi ke ni ĵus ligis nin
Diras mastr': trankviliĝu estas via destin'
Vi restos ĉe hotelo, sed vi neniam lasos nin
Mi memoras aferon, pordon de hotel'
Serĉis mi por fuĝi kaj malaperi |
Haj-Lili
Haj-lo
Komponis: Bronislau Kaper
Versio en Esperanto: Sinclair, Jordan, Bobrzynski, Harzecki
Kantas en Esperanto: Alberta Casey Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Malgaja kant' estas amkant'
Haj-Lili Haj-Lili Haj-lo
Malĝojo ankaŭ la kant' de l' am'
Ne pensu kial do
Malgaja kant' estas amkant'
Mi scias mi amis tro
Rigardas mi pluvon ekstere jam
Haj-Lili Haj-Lili Haj-lo
Kredeble je morgaŭ revenos am'
Haj-Lili Haj-Lili Haj-lo |
Birdeto kantas en ĝarden'
Kantas pri amo li kaj mi
Birdeto kantas en la ĝarden'
Sed min inspiras splen'
Min malgajigas la refren'
Ĉar kantas pri amo li
Hodiaŭ la pluvon rigardis mi
Haj-Lili Haj-Lili Haj-lo
Kaj morgaŭ sen dub' reaperos ĝi
Haj-Lili Haj-Lili Haj-lo |
|
Elŝuti
Karaokeon *** Download de Karaokê |
 |

|

|
 |
| karaokeo |
hejmpaĝo |
|