KARAOKEO

KARAOKÊ

La celo de nia Karaokeo estas la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.

O objetivo do nosso Karaokê é a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma, receber pagamento por eles.

Se iu midi/kar/st3 dosiero vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin.

Se algum arquivo midi/kar/st3 ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos imediatamente.

Informoj pri eblaj korektoj, aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj.

Informações sobre possíveis correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas.

 

Ie Trans Ĉielarko
Somewhere Over the Rainbow

Komponis: Arien kaj Harburg
Kantas angle: Juddy Garland
Versio en Esperanto: Pejno Simono
Usona kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Ie trans ĉielarko super ni
Ŝvebas land' onidira
laŭ iu poezi'
Ie trans ĉielarko kisas sun'
Revoj iam riskitaj
iĝas por nia plenum'
Al stelo iam preĝos
mi kaj noktaj nuboj
Tage tuj disiĝos ĉagrenoj

suĉbombonos for
Jen super firstoj mia sor'
nu tion vi vidos
Ie trans ĉielarko cerule'
flugas arkon ĉielen
Ve! kial mi mi ne
Ie trans ĉielarko cerule'
flugas arkon ĉielen
Ve!

 

Imagu
Imagine

Komponis: John Lennon kaj Yoko Ono
Kantas angle: John Lennon
Versio en Esperanto: Manuel Pancorbo
Angla kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Imagu nin sen ĉiel'
Facile provos vi
Infer' nenie
Nur steloj super ni
Imagu ĉiujn homo... o... ojn
Gajaj pro feliĉ'
Ooh Ooh Ooh

Imagu nin sen landoj
Ne hezitu pro la pen'
Neniu mortigenda
Pro religia devo
Imagu ĉiujn homo... o... ojn
Vivaj kaj en pac'
Oooh Oooh Oooh Oooh

Vi ja pensas min ia revulo
Sed jam estas pluraj pli
Esperas mi, ke vi aniĝu al ni
Ek la mond' al unu... i... i... i... ĝgho

Imagu nin senmonaj
Certe facila tasko
Sen avarem' kaj malsato
En fratsent' la homar'
Imagu ĉiujn homo... o... ojn
Pretaj por donad'
Oooh Oooh Oooh Oooh Oooh

Vi ja pensas min ia revulo
Sed jam estas pluraj pli
Esperas mi, ke vi aniĝu al ni
Ek la mond' al unui... i... i... ĝo

 

Imitaĵo de Viv'
Imitation of Life

Komponis: Buck, Mills kaj Stipe
Kantas angle: R.E.M.
Versio en Esperanto: Zav'
Angla kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Ĉarad' ŝprucas
Akva hiacint' poet' nomita
Imitaĵo de viv'
Kia korko en la bokalo
Kia orfiŝo en bovl'
Mi ne aŭdos vin ankaŭ

Kana suker' plej bona gust'
De cinamo kaj Holiŭud'
Venu venu kaj provu vi ankaŭ

La plej bonaj aĵoj
La plej bonaj ekde la pano
Ĉio por vi ĉio ankaŭ
Kia modo por ĉiu junul'
Fridiĝo en angul'
Ne aspektu vi ankaŭ

Kana suker' plej bona gust'
De cinamo kaj Holiŭud'
Venu venu kaj provu vi ankaŭ
Kaj ploru vi ankaŭ

Kana suker' plej bona gust'
Fridiga pluv' ja povas vi
Venu venu kaj provu vi ankaŭ

Kana suker'
Da limonad'
Kaj la ŝtormeg' mi ne timas
Venu venu kaj provu vi ankaŭ

Ŝtormega lum'
Kun tajda ond'
De la lavang' mi ne timas
Venu venu eĉ ploros mi ankaŭ

Kana suker' plej bona gust'
Ja estas vi ja povas vi
Venu venu kaj ploru vi ankaŭ

Kana suker' plej bona gust'
Ja estas vi ja povas vi
Venu venu kaj ploru vi ankaŭ

 

Indianino
Índia

Komponis: J.A. Flores kaj M. O. Guerrero
Kantas hispane: Julio Yglesias
Versio en Esperanto: Geraldo Mattos
Paragvaja kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Ho indianino ĉarmas haroj viaj
Nigraj kiel nokto nigra sen stelar'
Viaj lipoj loge freŝaj kaj pasiaj
Kaj la dolĉa mildo de la okulpar'
Ino la haŭton brunetan
La buŝon koketan
Mi kisu kun ĝoj'

Ho bela tupiin'
Kun roza bonodor'
mi vere kun inklino

Vin gardas en la kor'

Kiam mi foriros al alia gento
Dum la horo de la adiaŭa dir'
Restu en ĉi brakoj sole dum momento
Lasu ke mi kisu vin en am-delir'

Indianino kun ploro
Kuniros memoro
De via kares'

 

Internlanda Luno
Luar do Sertão

Komponis: Catulo da Paixão Cearense
Kantas portugale: Chitãozinho kaj Xororó
Versio en Esperanto: Sylla Chaves
Brazila popolkanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

(Refreno)

Ne estas, gefratar'
Pli bela lun' ol en kampar'
Ne estas, gefratar'
Pli bela lun' ol en kampar'

Mi memoras pri la luno hejmolanda
Arĝentanta la foliojn
Forvelkintajn sur la grund'
La ĉi-tiea urba lun' estas senbrila
Kaj mi ĉiam revas pri la
internlanda flama lun'

Se el la verdo de l' arbar' aperas luno
Ŝajnas ĝi arĝenta suno
Supre de arĝenta mar'
Kanzonas luno, per korbat' en brusto nia
Kaj muzik' sam-melodia
Disaŭdiĝas el gitar'

Certe nenio en la mond' estas pli bela
Ol, dum nokto lune hela
Koka trista kantoĝem'
Eble l' animo de la lun', en iu loko
En la gorĝo de la koko
Estas la kantanto mem

 

Iru Ĉio al Infero
Quero Que Vá Tudo Pro Inferno

Komponis: Roberto kaj Erasmo Carlos
Kantas portugale: Roberto Carlos
Versio en Esperanto: Sylla Chaves
Brazila kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Kiom valoras bluo de ĉiel' kaj suna bril'
Se vi restas for kaj mi atendas sen util'?
Nur pri vi mi pensas en ĉiu ajn momento
Kaj foresto via - jen mia tuta turmento... 
Do varmigu min dum ĉi glaci-vetero
Kaj la aliaj iru al infero

Ĉu valoras mia mondumad' en vivo-mol'
Se en mia aŭto jam doloras mia sol'?
Kien ajn mi iras, min sufokas tristo
Nur vi estas grava por mia trista ekzisto...
Do varmigu min dum ĉi glaci-vetero
Kaj la aliaj iru al infero

Oj! oj! Kaj la aliaj iru al infero

 

Jen Via Mondo
This Land is Your Land

Komponis: Bone kaj Gold
Versio en Esperanto: Guthrie kaj Pilger
Kantas en Esperanto: JoMo
Usona kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

(Refreno)
Jen via mondo jen nia mondo
Kun monta neĝo kaj mara ondo
De la polusoj ĝis la tropikoj
Jen vasta mond' por ĉiuj ni

Kiam mi iris sur voj' sen celo
Jen supre brilis blua ĉielo
Kaj orregalo estis grenvalo
Jen vasta mond' por ĉiuj ni

Vagante ŝpurojn mi sekvis lerta
Kaj min turmentis soif' dezerta
Dum mi sopiris iu voĉo diris
Jen vasta mond' por ĉiuj ni

Mi la okulojn ŝirmis per mano
Kaj mi rigardis ondojn de l' maro
La suno dronis kaj voĉo sonis
Jen vasta mond' por ĉiuj ni

 

Ja Vidos Vi
Você Vai Ver

Komponis: Elias Muniz kaj Carlos Colla
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kantas portugale: Zezé Di Camargo kaj Luciano
Brazila kanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Vi povas trovi plurajn amaferojn
Sed ili vin ne ŝatos pli ol mi
Nek donos al vi iom da plezur'
Vi povas kredi nun je mia ĵur'
Ĉar neniu\ amos vin ja pli ol mi

Vi povos provi eĉ milojn da kisoj
Mi ankoraŭ estos en la memor'
Kiam ektremos vin alies tuŝ'
Revenos mia nom' al via buŝ'
Tiele vivos mi en via kor'

Kaj restos mi
Kun tia sent' ĝis l' estontec'
Kaj en malvarma nokt' solec'
Sopiro ja estos mia nomo

Kaj restos mi
En trista verso de ĥimer'
En ĉiu revo de somer'
En sonorig' de l' telefono
Ja vidos vi
Vi povos provi eĉ milojn da kisoj
Mi ankoraŭ estos en la memor'

Kiam ektremos vin alies tuŝ'
Revenos mia nom' al via buŝ'
Tiele vivos mi en via kor'

Kaj restos mi
Kun tia sent' ĝis l' estontec'
Kaj en malvarma nokt' solec'
Sopiro ja estos mia nomo

Kaj restos mi
En trista verso de ĥimer'
En ĉiu revo de somer'
En sonorig' de l' telefono

Kaj restos mi
Kun tia sent' ĝis l' estontec'
Kaj en malvarma nokt' solec'
Sopiro ja estos mia nomo

Kaj restos mi
En trista verso de ĥimer'
En ĉiu revo de somer'
En sonorig' de l' telefono
Ja vidos vi

 

Ĵaluzo Nur Pri Vi
Ciúme de Você

Komponis: Roberto kaj Erasmo Carlos
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kantas Portugale: Raça Negra
Brazila sambo
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Kiam vi malfruas iomete
Mi freneziĝas
Atendante vian\ alvenon
Mi diras: tio ne estas zorgo
Kaj serĉas ian kaŭzon
Tamen ĉiuj scias ke

(refreno)
Estas ĵaluzo
Ĵaluzo nur pri vi
Ĵaluzo nur pri vi
Ĵaluzo nur pri vi

Kiam vi iam vestas tiun robon
Belan kaj al vi iu rigardas
Mi diras: ĉi robon mi ne ŝatas
Ĉu vi ankaŭ ne rimarkas
Ke ĝi eksmodiĝis jam

(refreno)

Via telefono sonorigas je ĉiu hor'
Ĝi estas okupita
Kiam mi alvokas vin
Volas mi informiĝi
Pri kiu vokis vin
Kion li diris kion li volis
Kaj kion respondis vi

(refreno)

Kiam vi promenas kelkajn fojojn
Tutsola tion do mi ne permesas
Komprenu ke ene de la kor'
Estas tro da am'
Kaj tiu estas la kial'

(refreno trifoje)

 

Ĵambalajo
Jambalaya

Versio en Esperanto: Feri Floro
Adaptita de alls por tiu ĉi karaokeo
Kantas angle: Brenda Lee
Usona popolkanto
Elŝuti >
KAR - ST3 < Download

Ha lo! Joe venu kun ni sur bajuo 
Iru ni al boato sur bajuo
Ĉar Ivon' la plej bela nin atendas
Festumu ni en la boat' sur bajuo

Ha lo! Joe iru ni al bajuo
Dancu ni en boato sur bajuo
Ĉar Ivon' la plej bela nin atendas
Festumu ni en la boat' sur bajuo

Ĵambalaj' tuj Luizianoj festos
Ĵambalajo post amuzo ĝojo restos

Kun la ĵar' kaj kun gitar' ni ĉeestos
For la enu' gajos la bru' sur bajuo

Ĉe la pord' parkos ni limuzinojn
En salon' dancas tre belajn knabinojn
Ili kantas kaj l' boato sin varmas
Kaj Ivon' de Uson' la plej ĉarmas

Ĵambalaj' tuj Luizianoj festos
Ĵambalajo post amuzo ĝojo restos
Kun la ĵar' kaj kun gitar' ni ĉeestos
For la enu' gajos la bru' sur bajuo

 

 

Elŝuti Karaokeon   ***   Download de Karaokê

 

karaokeo hejmpaĝo