KARAOKEO

KARAOKÊ

La celo de nia Karaokeo estas la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.

O objetivo do nosso Karaokê é a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma, receber pagamento por eles.

Se iu midi/kar/st3 dosiero vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin.

Se algum arquivo midi/kar/st3 ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos imediatamente.

Informoj pri eblaj korektoj, aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj.

Informações sobre possíveis correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas.

 

Kalifornja Revo
California Dreamin'

Komponis: John Philips
Kantas angle: The Mama's and The Papa's
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Usona kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Brunas jam la fag'
Grizas la ĉiel'
Promenadis mi
Dum la vintra tag'
Estus mi tre varma
Se ĉi estus L. A.

Kalifornja revo
Dum ia vintra tag'

Halti ĉe preĝej'
Post tiom da malvenk'
Kaj genuiĝi sur benk'
Eldiri ia preĝ'

La pastr' certe ŝatas fridon
Mi restos tie ĉi

Kalifornja revo
Dum ia vintra tag'

Brunas jam la fag'
Grizas la ĉiel'
Promenadis mi
Dum la vintra tag'
Ŝi ne scias tion
Mi povus foriri do

Kalifornja revo
Dum ia vintra tag'

 

Kante Sub la Pluv'
Singing in the Rain

Komponis: Arthur Freed
Kantas angle: Fred Astair
Versio en Esperanto: António Martins
Usona kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Mi kantas sub la pluv'
Nur kantas sub la pluv'
estas plej glora sento:
feliĉa denove!
Spite al ĉielplor'
malheluragan'
sunas en mia kor'
kaj mi pretas por l' am'!

Pro ĉi storma pluvad'
vakas la esplanad'
Elvenu al pluv'
dum kun ĝoja mien'
mi marŝas sur strat'
laŭ la gaja refren':
Mi kantas nur kantas
sub la pluv'!

 

Kanto de Datreveno
Canção de Aniversário

Versio en Esperanto: Tradukinto Nekonata
Infana kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Ni gratulas al vi
Ho amiko fidela
Vivu multe sur Tero
Kun la sorto plej bela

En la plej bela tag'
Ni gratulas al vi
Dezirante pacon
Kaj la benon de Di'

Ni gratulas al vi
Ho amiko fidela
Vivu multe sur Tero
Kun la sorto plej bela

En la plej bela tag'
Ni gratulas al vi
Dezirante la pacon
kaj la benon de Di'

 

Kanto de l' Adiaŭo
Valsa do Adeus

Versio en Esperanto: Sylla Chaves
Skota popolkanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Post fruktodona kunlabor'
Nun disiĝas nia voj'
Kaj nia adiaŭa hor'
Estas plena de malĝoj'

Do nun mi adiaŭas vin
Kun multe da dolor'

Sed plej profunde kaj sen fin'
Restos vi en mia kor'

Kun via man' en mia man'
Preĝas mi ke la ĉiel'
Direktu nin samidean'
En la voj' al nia cel'

 

Kanto de l' Maristo
La Paloma

Kantas hispane: Julio Yglesias
Versio en Esperanto: Sylla Chaves
Hispana kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

En hor' kiam mian ŝipon alvokas mar'
Kaj estas la adiaŭo del' maristar'
Ni du plenaj de doloro rekisas nin
Dum plor' fontas el l'okuloj de l'amatin'

Ne ploru karin' ne ploru ĉar mi revenos
Kaj en edziĝa festo Dio nin be...enos
Aŭ se min prenos fine la mar' maldanka
Flugos al viaj manoj kolombo blanka...a

Estos mia anim'
Ĉar la mar' ĝin ne prenos
Kaj mi certe revenos karino
kun mia am' sen fin'
Estos mia anim'
Ĉar la mar' ĝin ne prenos
Kaj mi certe revenos karino
kun mia am' sen fin'

 

Kanto de l' Rivero
Chuá Chuá

Komponis: Sá Pereira, M. Porto kaj A. Galvão
Kantas portugale: Inezita Barrozo
Versio en Esperanto: Sylla Chaves
Brazila popolkanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Se vi deziros amata brunino
trans l' urba limo
promeni kun mi
Ni iros trinki el fonto plej pura
kante murmura
sub suna radi'
Naskiĝis vi kiel roz' bonodora
donac' elkora
de l' tero brazila...
do ni reiru al monta dometo
ĉe la rivereto
kun kanto trankvila

Kantadas ĝi ja:
la ra'... la ra'...
kantadas por ni:
la ri'... la ri'...
Eĉ ŝajnas la sono

ploranta persono
River' rapidiras
kaj ŝajne suspiras
kaŝita persono
rulata en ĝi... en ĝi...

Arĝenta luno rigardas serene
lante promene
tra l' vasta lazur'...
Ĝi ankaŭ vojas al monta dometo
ĉe l' rivereto
kun kanta murmur'...
Kiam la luno ŝvebados trankvila
reĝine brila
sur tuta l' arbar'
mi akompanos la kanton riveran
per voĉo tenera
de mia gitar... gitar...

 

Karesema
Carinhoso

Komponis: Pixinguinha
Kantas portugale: Elis Regina
Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Brazila kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Ho mia kor'
Se vidas vin
Plena de am'
Tre sentas sin
Per la okuloj mi ridetante
Vin persekutas, vin tre amante
Kaj tamen vi, kuras de mi
Aj! tre karesema mi al vi por ĉiam estus!
Multe multe mi vin amus

Kaj mi tre feliĉa estus pli
Se vi por ĉiam ne forkurus plu de mi
Kaj, do, al mi
Venu kaj kisu min
Kaj varmon vi sentos por ĉiam sen fin'!
Venu do al mia kor'
Hodiaŭ plena de dolor'
Kaj tiel vivos nur
Feliĉaj ni, mi kaj vi

 

Karin'
Honey  (Querida)

Komponis: B. Russel
Kantas angle: Bob Goldsboro
Kantas portugale: Moacir Franco
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Usona kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Por alveni kuras mi
Tamen mi haltas ne sciante
Ĉu eniri
Foriris mi kaj ja ne pensis
Ho! ke iam mi revenus
Kia ĝoj'!
Nia amo bela kaj sen fin'
Kaj nia tuta sonĝ'
Ia frenezul'
Adiaŭ' kaj ekveturo
Por konkero de la mond'
Sen nenia kial'
Estis trista ŝia kor'
Lacigita de la plor'
Pro mia forir'
En signofaro lasta
Dum finiĝis la vespero
La vojon sekvis mi
Serĉadis mi aliĉiele
Stelon tie brileganta
Sole nur por mi
Lontane mi ne trovis
Tiun lumon kiu kondukadis
Mian mion
Karin' mi revenas
Sufer' tre lacigis min
Pardonu se mi iam
Ja forgesis vin
Eĉ mi ne scias kiom da temp'
Restadis en la profundec'

De mia kor'
En pluraj vojoj ruiniĝis
Fierec' kaj paco
Ho! kia malĝoj'!
Ne haltigante tempo flugas
Kaj la vivo aliiĝas
En soleco kaj ĉagren'
Printempo jam foriris kaj
Aŭtuno tuj aperos
Ho ve! scias mi
Karin' mi revenas
Sufer' tre lacigis min
Pardonu se mi iam
Ja forgesis vin
Neatendite malfermiĝas pord'
Kaj tie ridetanta
Estas ŝi
Ŝian nomon mi tuj murmuras kaj
Tiun dolĉan ploron
Verŝas mi
Kaj ŝiaj manoj plenplenigas sin
Je tiom da pardono
Nur por mi
Se mi alportas elreviĝon do
En ŝia kor'
Mi trovas amon tuj
Nun mi revenas kaj al vi petas
Forgesu ĉion kion faris mi
Pardonu ĉion kion povos vi
Pardonu ĉion kion povos vi

 

Kiel Fartas Vi
Como Vai Você

Komponis: Antonio Marcos
Kantas portugale: Antonio Marcos, Roberto Carlos, kaj aliaj
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Brazila kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Kiel fartas vi
Mi bezonas scii pri via vivo
Mi vin petas rakonti pri via tago
Ĵus noktiĝis kaj mi bezonas scii nur

Kiel fartas vi
Kiu malaperis ja el mia vivo
Kial' de mia pac' jam forgesita
Ju pli mi amas vin des malpli amas min

Jen la amdezir' por vi fortigas min
Mi volas mateniĝi ĉirkaŭ vi
Penige la feliĉon serĉas mi
Jen la tempo povas disigi nin du

Ne flanken lasu la valora viv'
Mi bezonas scii nur
Kiel fartas vi

Kiel fartas vi
Kiu malaperis ja el mia vivo
Kial' de mia pac' jam forgesita
Ju pli mi amas vin des malpli amas min
Jen la amdezir' por vi fortigas min
Mi volas mateniĝi ĉirkaŭ vi
Penige la feliĉon serĉas mi
Jen la tempo povas disigi nin du
Ne flanken lasu la valora viv'
Mi bezonas scii nur
Kiel fartas vi

 

Kiel Granda Estas Mia Am' Por Vi
Como é Grande o Meu Amor Por Você

Komponis: Roberto kaj Erasmos Carlos
Kantas portugale: Roberto Carlos
Versio en Esperanto: Vicente Paulo Werneck
Brazila kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Mi havas tiom por diri al vi
Sed la paroloj mankas al mi
Kiel granda estas mia am'
Nure por vi

Kaj por kompari estas neni'
Por povi mi ...i klarigi al vi
Kiel granda estas mia am'
Nur por vi

Nek la ĉiel' nek la stelar'

Nek eĉ la mar' kaj la senfin'
Estas pli granda ol mia am'
Nek pli beleta

Mi senespere serĉas ja
Vortojn de am' por diri al vi
Kiel grandega estas mia amo
Nur por vi

Eĉ ne dum sekundo vi ne forgesu
Plej grandan amon de tiu ĉi mond'
Mi ja havas por doni ĝin nur al vi

 

Kio Estos, Estos
Que Será, Será

Kantas angle: Doris Day
Versio en Esperanto: Jay Livingstone
Usona kanto
Elŝuti >
KAR  ST3 < Download

Demandis mi en infanaĝ'
Pri de l' estonto mistera paĝ'
Ĉu feliĉigos la vivo min?
Respondis la patrin'
"Que será, será"

Per nekomprenebla vort'
Parolas venonta sort'
"Que sera, sera"
"What will be, will be"

Nuntempe kun grandega pet'
Same demandas mia filet'
Kaj mi respondas simple al li
Per tiu melodi'
"Que será, será"

Per nekomprenebla vort'
Parolas venonta sort'
"Que sera, sera"
"What will be, will be"
"Que será, será" "Sera"

 

Kisu Min Multe
Bésame Mucho

Komponis: Consuelo Velázquez
Kantas hispane: Trio Los Panchos
Kantas en Esperanto: Alberta Casey
Versio en Esperanto: Franko Luin
Meksika kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Kisu min kisu min multe
Kiel se estus ĉi nokto
la lasta por ni

Kisu min kisu min ofte
ĉiam timegas min perdi
vin post tio ĉi

Kisu min kisu min multe
Kiel se estus ĉi nokto
la lasta por ni

Kisu min kisu min ofte
ĉiam timegas min perdi
vin post tio ĉi

Volas mi teni vin premege
okul' ĉe la okulo
kaj resti kun vi ĉiam

Pensu ke eble frumatene
mi devos ja foriri
foriri tuj de vi

Kisu min kisu min multe
Kiel se estus ĉi nokto
la lasta por ni

Ĉiam timegas min perdi
vin post tio ĉi

 

Klementajn'
Clementine

Esperanto: Tradukinto Nekonata
Usona kampara kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

En kanjono ĉe la mino
Povas esti iu ajn
Labormastro estis patro
De l' filino Klementajn'

Mia kara mia kara
Mia kara Klementajn'
Malaperis por ĉiame
Bedaŭrinde Klementajn'

Elefante ŝi gracias
Pezas kvazaŭ longa trajn'
Pakaĵkesto taŭga vesto
Por pied' de Klementajn'

Mia kara mia kara
Mia kara Klementajn'
Malaperis por ĉiame
Bedaŭrinde Klementajn'

Anasidojn al rivero
Kondukante laŭ verŝajn'
Falis glite kaj subite
Subakviĝis Klementajn'

Mia kara mia kara
Mia kara Klementajn'
Malaperis por ĉiame
Bedaŭrinde Klementajn'

 

Kondoro Flugas
Sounds of Silence (El Condor Pasa)

Komponis: Paul Simon
Kantas angle: Simon and Garfunkel
Versio en Esperanto: Ivan Maumov
Usona kanto
Elŝuti >
KAR ST3 < Download

Svenigas vian spiron glito de l'
forta bird' tra malhel'
Pasanta lan ...an ...te
Lan ...an ...an ...te
Kaj tranĉas helan puron de ĉiel'
Preter lun'
Preter ste ...e ...e ...e ...el'
Kondor' flugan ...an ...te
Flugan ...an ...te
Nek saĝ' nekrigard' tuŝas lian vojon
Laŭ la vent'
Tenera vent'
Kaj vi surtere ekĝuos
Pluan fojon
Sonoron de la mondsilen ...en ...to
Silent'
Silent'

Tra polvoj de la viv' paŝanta hom'
Scias ja ĉion kro ...o ...om
Flugila tre ...e ...mo
Realo estas kvazaŭ daŭra plonĝ'
Gvidas vin
Nur en sonĝ'
Nur en sonĝo
Al deca e ...e ...mo
Kaj vi samkiel id' de kondor'
Laŭ la vent'
Tenera vent'
Konvinke surflugilas al
Suna or'
Tra tinta son'
De l' mondsilent'
Silent'
Silent'

 

Kredis Mi
Yesterday

Komponis: Lenon kaj McCartney
Kantas angle: The Beatles
Kantas en Esperanto: Alberta Casey
Versio en Esperanto: David K. Jordan
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Kredis mi
Eĉ ke brilis nur por ni la sun'
Poste dividiĝis ambaŭ ni
Hieraŭ min amis fortun'

Ja ne plu
Estas mi kredema homo nun
Sed ne scias mi la vojon plu
Hieraŭ min amis fortun'

Kial flugis vi
For de mi
Sen ia vort'?
Io rompis sin
Inter ni
Jen kia sort'

Kredis mi
Eĉ je larmoj

Por ni de la lun'
Kaj je ridoj
Por ni de la sun'
Hieraŭ min amis fortun'

Kial flugis vi
For de mi
Sen ia vort'?
Io rompis sin
Inter ni
Jen kia sort'
Kredis mi

Eĉ je larmoj
Por ni de la lun'
Kaj je ridoj
Por ni de la sun'
Hieraŭ min amis fortun'
Amis min nur la fortun'

 

Kristfest' Sonorilo
Sinos de Belém (Jingle Bells)

Versio en Esperanto: Kar Vasenlow
Kristnaska kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download


Glitante sur la neĝ'
malantaŭ solĉeval'
Rapide iras ni
sur kampo kaj en val'

Sur la ĉevala vost'
gajigas tintilar'
Glitrajdo kaj kantado estas
Ĝojego sen kompar'

Tintilar' tintilar'
tintu sur la voj'
Jam naskiĝis Di' infan'
Por bono de homar'

Tintilar' tintilar'
tintu sur la voj'
Benon de dia favor'
Portu de koro al kor'

Semajnon antaŭ nun
glitrajdi iris ni
Edzino kaj filin'
kaj tutapude mi


Tintilar' tintilar'
tintu sur la voj'
Jam naskiĝis Di' infan'
Por bono de homar'

Tintilar' tintilar'
tintu sur la voj'
Benon de dia favor'
Portu de koro al kor'

Tintilar' tintilar'
tintu sur la voj'
Jam naskiĝis Di' infan'
Por bono de homar'

Tintilar' tintilar'
tintu sur la voj'
Benon de dia favor'
Portu de koro al kor'

Ho! ho! ho! ho! ho!

 

Kiam Amos Mi
When I Fall In Love

Komponis: Victor Young
Kantas angle: Nat King Cole
Kantas en Esperanto: Alberta Casey
Versio en Esperanto: Sergio Docal
Elŝuti >
KAR  ST3 < Download

Kiam amos mi
Mi por ĉiam amos
Aŭ neniam amos mi

En ĉi mondo malkvieta
Am' finiĝas eĉ antaŭ l' komenc'
Kaj tro multaj sub lunkisoj
Ŝajne velkas ĉe l' suna varmec'

Kiam amos mi
Mi tutkore amos
Aŭ neniam amos mi

Sed tuj kiam mi eksentas

Ke samsentas vi
Jen kiam mi ekamos vin

Kiam amos mi
Mi tutkore amos
Aŭ neniam amos mi

Sed tuj kiam mi eksentas
Ke samsentas vi
Jen kiam mi ekamos vin

Sed tuj kiam mi eksentas
Ke samsentas vi
Jen kiam mi ekamos vin

 

Kapri'! Ĉesis Am'!
Capri! C'est Fini!
Komponis: Hervé Vilard
Kantas france: Hervé Vilard
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Ni revenos ne plu
Nia afer' finis sin
Ni revenos ne plu
Al la ĉarma insul'
Ni revenos ne plu
Tro suferas la kor'
Ni revenos ne plu
Restis nur la dolor'

Kapri'! ĉesis am'
Tie ekbrulis flam'
Je la unua foj'

Kapri'! ĉesis am'
Neniam plu revenos ni
al la ĉarma urb'

Kapri'! ĉesis am'
Tie ekbrulis flam'
Je l' unua foj'

Kapri'! ĉesis am'
Neniam plu revenos ni
al la ĉarma urb'

Ni revenos ne plu
Al Kapri' bela urb'
Feliĉ' kaj ravitec'
Faris sin ia rev'
Ni revenos ne plu
Al viv' de pasintec'
Ĉio jam finis sin
Ni revenos ne plu

Kapri'! ĉesis am'
Tie ekbrulis flam'
Je la unua foj'

Kapri'! ĉesis am'
Neniam plu revenos ni
al la ĉarma urb'

Kapri'! ĉesis am'
Tie ekbrulis flam'
Je la unua foj'

Kapri'! ĉesis am'
Neniam plu revenos ni
al la ĉarma urb'

Ni revenos ne plu
Al Kapri' bela urb'
Feliĉ' kaj ravitec'
Faris sin ia rev'
Ni revenos ne plu
Al viv' de pasintec'
Ċio jam finis sin
Ni revenos ne plu

Kapri'! ĉesis am'
Tie ekbrulis flam'
Je la unua foj'

Kapri'! ĉesis am'
Neniam plu revenos ni
al la ĉarma urb'

Kapri'! ĉesis am'
Tie ekbrulis flam'
Je la unua foj'

Kapri'! ĉesis am'
Neniam plu revenos ni
al la ĉarma urb'

 

Kaliko
Cálice
Komponis: Chico Buarque kaj Gilberto Gil
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kantas portugale: Maria Bethania
Brazila protesto-kanzono
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Kiel trinki tiun amaran drinkaĵon
Gluti doloron, elporti laboron
Sama silenta buŝo mankas eĥon
Silento en la urbo\ estas ruzaĵo

Kaj kial esti filo de sanktino
Plibone esti filo de\ amantino
Realo\ alia sed malpli da morto
Tiom da mensog' tiom da perforto

Malfacilas ja veki en silento
Se dum la nokto mi estas damnata
Mi volas krii krion de korsento
Tiamaniere mi estos aŭdata

Tiu silento tute min konfuzigas
Konfuzita ilin mi atentigas
Sur la benko por en ajna momento
Vidi eksplodi bombon de resento

Forigu de mi la kalikon Patro
Forigu de mi la kalikon Patro...
Da vino ruĝa el sango

Ĉar grasega la porkino ne paŝas
Ĉar eluzita tranĉilo ne tranĉas
Malfermi pordon estas malfacile
Patro
Same susuri vortojn tro angore
Patro

Ebriec' homereca regas la mond'
Kion valoras havi bonan volon
Sama silenta buŝ' mankas la kapon
Al l'\ ebriuloj de la urbocentro

Patr'
Forigu de mi la kalikon Patro
Forigu de mi la kalikon Patro...
Da vino ruĝa el sango

Certe la mondo ne estas edeno
Nek ŝajnas vivo fakto jam finita
Sed mia menso estas makulita
Mi mortos pro mia propra veneno

Volas mi perdi por ĉiam la kapon
Mia kapo perdi sian saĝon
Mi volas flari fumon el dizelo
Kaj ebriiĝi ĝis iu forgesu min

Patr'
Forigu de mi la kalikon Patro
Forigu de mi la kalikon Patro
Forigu de mi la kalikon Patr'
Da vino ruĝa el sango

Forigu de mi la kalikon Patro
Forigu de mi la kalikon Patro
Forigu de mi la kalikon Patr'
Da vino ruĝa el sango

 

Knabino el Ipanema
Garota de Ipanema

Komponis: Tom Jobim kaj Vinicius de Moraes
Versio en Esperanto: Aaron Köenig
Kantas portugale: Pluraj gekantistoj
Brazila Sambo
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Vidu knabino belega\ iganta\ amema
Jen ŝi reĝino de l' plaĝ' Ipanema
Kun dolĉa luliĝo survoje\ al mar'
Ino de korp' origita de l' sun' de\ Ipanema
Kun paŝo sambeca ŝajnante poema
Kaj se ŝi koksumas mi ĝemas nur: Aahh!...
Mi rigardas ŝin triste...
Kial min punas soleco?

Ha, nekredebla beleco
Belulin' kiu ne estas mia
Sola sed tiom gracia
Ho, se ŝi nur sciintus ke kiam ŝi venas
La mondo\ entute je gracio plenas
Kaj iĝas pli bela pro kaŭzo de\ amor'
Pro kaŭzo de amor'

 

Korkovado
Corcovado

Komponis: Tom Jobim
Versio en Esperanto: Aaron Köenig
Kantas portugale: Tom Jobim
Brazila Sambo
Elŝuti >
KAR ST3 < Download

Kanzoneto kaj gitar'
Via amo kaj la mar'
Tio jam sufiĉas por feliĉo
Trankvileco por pensad'
Multa tempo por revad'
Super ni videblas Korkovado
Redemptor' belega

Vivo restu tie ĉi
Kun vi ĉiam apud mi
Ĝis la malnova flamo estingiøos
Kaj mi estinte trista
Sen kredo je la mondo
Renkonti vin signifis, ke
Mi trovis la feliĉon

 

Karulino Mia
Prenda Minha

Versio en Esperanto: Ivo Sanguinetti
Brazila Folkloro
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Mi foriras mi foriras
Karulino
Ĉar atendas min labor'
Iras mi al bovkolekto
Karulino
En la kamp' de mia kor'
Dum la nokto dum la nokto
Karulino
Pri mi okupadas sin

Mi foriras mi foriras
Karulino
Ĉar atendas min labor'
Iras mi al bovkolekto
Karulino
En la kamp' de mia kor'
Kiam venis la tagiøo
Karulino
Iris for kaj lasis min

 

Kaj Di'...
Foi Deus

Komponis: Roberto Gomes
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kantas Portugale: Amália Rodrigues
Portugala Kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Neniu neniu scias ja
Kial ian fadon elverŝas la kor'
De plor' kaj doloro
Kaj je ĉi moment' jen mia sufer'
Sentas mi l' animon kiel sinofer'
En versoj kantataj

Kaj Di' kiu\ estas la lum'
Parfumis la rozon
Orumis l' sunon
Arĝentis la lunon

Kaj Di' metis en mia brust'
Multegajn defiojn
Tial strebas mi kaj ploras dum kant'

Stelojn sur ĉiel' kreis Di'
Spacon senfinan por ni
Funebron por la hirund' Aj!
Kaj donis ĉi belvoĉon ho! al mi

Jen nun emocia kant'
Kares' miksita de sopir' kaj feliĉ
Kaj eble de amo

Per mia kantad' diras la refren'
Estas samekiel alven' de ĉagren'
Banita de ploro

Kaj Di' kiu\ estas la lum'
Kreis firmamenton
Kaj lazuron ho!
En l' ondoj de l' maro

Kaj Di' metis en mia brust'
Multegajn defiojn
Tial strebas mi kaj ploras dum kant'

Najtingalojn kreis Di'
Rosmarenojn sur kampar'
Kaj florojn por la birdar' Aj!
Kaj donis ĉi belvoĉon ho! al mi

 

Kio Nun
Che Sarà

Komponis: Ricchi e Pover
Versio en Esperanto: Giuseppe Castelli (adaptita)
Kantas Itale: Jimmy Fontana
Itala kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Vilaĝo mia kuŝanta sur monteto
Ripozas kiel dorma maljunulo ...o ...o
Enu' nezorg' seneco
Tio estas la malsan'
Pro tio vin forlasas vilaĝan'

Kio nun kio nun kio nun?
Kio estos mia vivo mia jun' ...un' ...un'?
Mi kapablas fari ĉion aŭ nenion scias Di'
Mia vivo estos nure tio ĉi...

Foriris preskaŭ ĉiuj kamaradoj
Post mi foriros ĉiuj postrestinto ...oj
Domaĝe al mi plaĉis amikec' ilia sed
Forpasas ĉio ĉio iras for

Kio nun kio nun kio nun?
Kio estos mia vivo mia jun' ...un' ...un'?
Mi kunportas la gitaron
Kaj se nokte estos plor'
Mia kant' vilaĝa bonos al la kor'

Amata mi vin kisas sur la buŝo
Iama fonto de l' unua amo ...o
Mi ja ne scias kiam
Iam estu rendevu'
Revenos mi vi min atendos ĉu?

Kio nun kio nun kio nun?
Kio estos mia vivo mia jun' ...un' ...un'?
Mi kunportas la gitaron
Kaj se nokte estos plor'
Mia kant' vilaĝa bonos al la kor'

Vilaĝo mia kuŝanta sur monteto
Ripozas kiel dorma maljunulo ...o ...o
Enu' nezorg' seneco
Tio estas la malsan'
Pro tio vin forlasas vilaĝan'

Kio nun kio nun kio nun?
Kio estos mia vivo mia jun' ...un' ...un'?
Mi kunportas la gitaron
Kaj se nokte estos plor'
Mia kant' vilaĝa bonos al la kor'

Kio nun kio nun kio nun?
Kio estos mia vivo mia jun' ...un' ...un'?
Mi kapablas fari ĉion aŭ nenion scias Di'
Mia vivo estos nure tio ĉi...

Kio nun kio nun kaj kio nun?
Kio nun nun kaj nun kio nun?

 

 

Kun Vi Mi Lernis
Contigo Aprendí

Komponis: Armando Manzanero
Versio en Esperanto: Welington C. Rocha
Kantas Hispane: Julio Yglesias
Latina kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Kun vi lernis mi
Ke ekzistas novaj kaj pli bonaj emocioj
Kun vi lernis mi
Esplori mondon tute plenan de iluzioj
Lernis mi
Ke la semajnoj estas pli ol nur septagaj
Igi l' maloftajn ĝojojn miajn pleje grandaj
Ege bonŝanci ankaŭ lernis mi kun vi
Kun vi lernis mi
Malkovri l' lumon trans la luna alia flanko
Kun vi lernis mi
Ke via esto apud mi nepras sen manko
Lernis mi
Ke povas kis' iĝi pli dolĉa pli profunda
Ke tut-egalas se mi tuj lasos tiun ĉi mondon

Jam la ĝuindojn ĉiajn kune spertis ni
Kaj mi lernis ĉe vi
Ke mi naskiĝis kiam vin renkontis mi
Kun vi lernis mi
Malkovri l' lumon trans la luna alia flanko
Kun vi lernis mi
Ke via esto apud mi nepras sen manko
Lernis mi
Ke povas kis' iĝi pli dolĉa pli profunda
Ke tut-egalas se mi tuj lasos tiun ĉi mondon
Jam la ĝuindojn ĉiajn kune spertis ni
Kaj mi lernis ĉe vi
Ke mi naskiĝis kiam vin renkontis mi
Kaj mi lernis ĉe vi ke
Mi naskiĝis kiam vin renkontis mi

 

Elŝuti Karaokeon   ***   Download de Karaokê

 

karaokeo hejmpaĝo