|

|
KARAOKEO |
KARAOKÊ
|
|
La celo de nia Karaokeo estas
la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas
al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.
|
O objetivo do nosso Karaokê é
a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles
pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma,
receber pagamento por eles.
|
|
Se iu midi/kar/st3 dosiero
vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin. |
Se algum arquivo midi/kar/st3
ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos
imediatamente. |
|
Informoj pri eblaj korektoj,
aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj. |
Informações sobre possíveis
correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas. |
La Bamba Kantas hispane: Trini Lopez
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Meksika popolkanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Por baladi la bamba
Por baladi la bamba
Oni bezonas
Iomete da ĉarmo
Iomete da ĉarmo
Kaj por mi kaj por vi
Kaj antaŭen antaŭen
Antaŭen antaŭen
Nia balad'
Nia balad'
Nia balad'
Maristo mi ne estas
Maristo mi ne estas |
Ja kapitan'
Ja kapitan'
Ja kapitan'
Bamba bamba...
Ĉe la hejm' oni diras
Ĉe la hejm' oni diras
Ja nekulpul'
Ĉar mi havas edzinon
Ĉar mi havas edzinon
Iomete da ĉarmo
Kaj por mi kaj por vi
Bamba bamba... |
La Dometo
Casinha Pequenina Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Brazila popolkanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Ĉu vi memoras la dometon la loketon
Naskiĝejon de la am'?
Ho! ĉu vi memoras la dometon la loketon
Naskiĝejon de la am'?
La pinarbo de la korto
pro la forto de sopiro mortis jam
La pinarbo de la korto
pro la forto de sopiro mortis jam |
Vi ne plu gardas min ene de via kor'
Vi ja forgesis viajn ĵurojn antaw Di'
Ĉu vi memoras la kison sigeladon
de la amo inter ni?
Ho! ĉu vi memoras la nesteton la amplenan
Restadejon de ni du?
Rozujo de nia ĝardeno
Pro via longa foresto velkis jam |
La Espero (Esperanta Himno)
A Esperança (Hino do Esperanto) Komponis: F. de Mesnil
Originalaj versoj en Esperanto: Lazaro Luiz Zamenhof
Movada Esperantista kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
En la mondon venis nova sento
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ghi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ghi promesas sanktan harmonion.
Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la Esperantoj. |
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj,
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.
Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos
Ghis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos. |
La Fluanta Tajdo
Maré Fluente Komponis: G. F. Root
Versio en Esperanto: Harrison Hill
Angla kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Jen la kanto de kuraĝ'
Por maristoj dum vojaĝ’
Ĉar kuraĝon ĉiam donas melodi’
Do kunkantu maristar’
Vi la rajton havas ĉar
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni
Kantu kantu kamaradoj
Gloron certe atingos vi
Estas hela la ĉiel’
Ĉiam brilas nia stel’
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni
Kontraŭ vento kontraŭ ond’
Kunbatalis nia rond’
Post la nuboj ofte kaŝis sin la stel’
Sed la tajdo venas nun
Sin prezentas oportun’
Kaj la stelo klare brilas sur ĉiel’
Kantu kantu kamaradoj
Gloron certe atingos vi
Estas hela la ĉiel’
Ĉiam brilas nia stel’
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni
Do altigu nun la kor’ |
La ventego pasis for
Kaj la teron preskaŭ vidi povas vi
Helpa vento blovas nun
Kaj ekbrilas varma sun’
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni
Kantu kantu kamaradoj
Gloron certe atingos vi
Estas hela la ĉiel’
Ĉiam brilas nia stel’
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni
Levu velojn al ventet’
Levu voĉojn al kantet’
Levu korojn al ĉiama la esper’
Kaj altigu la kuraĝ’
Ĉar la fino de l’ vojaĝ’
Estos nepre la triumfo de l’ afer’
Kantu kantu kamaradoj
Gloron certe atingos vi
Estas hela la ĉiel’
Ĉiam brilas nia stel’
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni
Estas hela la ĉiel’
Ĉiam brilas nia stel’
La fluanta tajdo estas nun ĉe ni |
La Gusto de Salo
Sapore di Sale Komponis: Gino Paoli
Kantas itale: Gino Paoli
Versio en Esperanto: Giuseppe
Castelli
Itala kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
La guston de salo
La guston de maro
Vi havas surhaŭte
Vi havas surlipe
Kiam vi elakviĝas
Kaj vi venas kuŝiĝi
Flanken de mi
Flanken de mi ...i ...i
La guston de salo
La guston de maro
Maldolĉajn memorojn
De aĵoj perditaj
De aĵoj lasitaj
Tre lontane de mi
Kie ĉio malsamas
Ol tiu mond' ĉi ...i ...i
La tempo enestas
La tagojn malemajn
Lasantajn enbuŝe
Ian guston de salo
Vi ĵetas vin akven
Kaj mi lasas rigardi
Kaj mi restas tutsola
Inter sablo kaj sun' |
El akvo vi tuj revenas
Kaj vi lasas vin fali
Ĉi tiel sursablen
Kaj en miajn brakojn
Kaj dum mi vin kisas
La guston de salo
La guston de maro
La guston de vi
La tempo enestas
La tagojn malemajn
Lasantajn enbuŝe
La guston de salo
Vi ĵetas vin akven
Kaj mi lasas rigardi
Kaj mi restas tutsola
Inter sablo kaj sun'
Vi poste revenas
Kaj vi lasas vin fali
Ĉi tiel sursablen
Kaj en miajn brakojn
Kaj dum mi vin kisas
Ian guston de salo
La guston de maro
La guston de vi |
La Muzikistaro
A Banda Komponis: Francisco
Buarque de Holanda
Kantas portugale: Chico Buarque
Versio en Esperanto: Sylla Chaves
Brazila kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Senzorgis mi pri la viv'
dum venis del' makadam'
la son' de muzikistar'
kantanta ion pri am'
Dolor' aŭ fin' de dolor'
por ĉiuj estis la sam'
dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'
Seriozulo kun monuj' en la man'
haltis tuj
kaj mensoganto kun mensog' en la buŝ'
haltis tuj
kaj amantino kun rigard' al stelar'
haltis tuj por atenti pri la muzikistar'
Knabino trista ekridetis en sia balkon'
malgaja rozo malfermiĝis en sia burĝon'
kaj la knabetoj saltis por aklam'
dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'
Senzorgis mi pri la viv'
dum venis del' makadam'
la son' de muzikistar'
kantanta ion pri am'
Dolor' aŭ fin' de dolor'
por ĉiuj estis la sam'
dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'
Oldulo febla tuj forgesis pri sia malsan'
kaj sur teraso dancis li same kiel infan' |
malbelulino venis ĉe la fenestro'
kredante, ke ludis por ŝi la orkestro
La gaja kanto sekvis laŭ la bulvardo, kaj plu
La plena luno tuj aperis kun ardo tral' blu'
kaj mia urbo plenis je ornamo
dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'
Sed venis elreviĝ'
finiĝis la gaja flam'
dum foris muzikistar'
kantante ion pri am'
En ĉiu lok' unu viv'
en ĉiu viv' unu dram'
dum foris muzikistar'
kantante ion pri am'
Seriozulo kun monuj' en la man'
haltis tuj
kaj mensoganto kun mensog' en la buŝ'
haltis tuj
kaj amantino kun rigard' al stelar'
haltis tuj por atenti pri la muzikistar'
Knabino trista ekridetis en sia balkon'
malgaja rozo malfermiĝis en sia burĝon'
kaj la knabetoj saltis por aklam'
dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'
Dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am'
Dum pasis muzikistar'
kantante ion pri am' |
La Novaĵo
A Novidade Komponis: Herbert Viana, Bi Ribeiro, João
Barone kaj Gilberto Gil Kantas portugale: Paralamas do Sucesso
Versio en Esperanto: Cícero Soares
Brazila kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Novaĵo ekaperis ĉe la plaĝo
En la malofta formo de sireno
Duonobrusto de anĝela ino
Duonovosto de bela baleno
Novaĵo plej maksimuma
Sursabla rava rida kuŝparadokso
Deziris unu ŝiajn kisojn diinajn
Alia volis vespermanĝi la kokson
Ho mondo plej malegal' ...al'
Ĉie ĉi malegal' ...al'
Ho, ho, ho, ho ...ho ...ho ...ho
Ĉi flanke jen karnaval' ...al'
Apud mizera ma ...a ...al'
Ho, ho, ho, ho ...ho
Do la novaĵo kiu estos rev'
Mirakla rido de marvirinet'
Koŝmare ĝi fariĝis sonĝokrev'
Ĉe paradizo sur sabla tapet'
Novaĵo ja estis la milito
Inter la malsatulo kaj poeto
Sireno iĝas ia dispecigito |
La sonĝo iĝas frakasita portreto
Ho mondo plej malega ...al'
Ĉie ĉi malega ...al'
Ho, ho, ho, ho...
Ĉi flanke jen karnava ..a ... a...a ...a ...al'
Apud mizera ma ...al'
Ho, ho, ho, ho...
Ho mondo plej malega...al'
Ĉie ĉi malega...al'
Ho, ho, ho, ho... ho... ho... ho...
Ĉi flanke jen karnava ...al'
Apud mizera ma ...a ...al'
Ho, ho, ho, ho, ho...
Ho mondo plej malega ...a ...a ...al'
Ĉie ĉi malega ...a ...al'
Ho mondo plej malega ...a ...a ...al'
Ĉie ĉi malega ...a ...al'
Ho mondo plej malega ...a ...a ...al'
Ĉie ĉi malega ...a ...al'
Ho mondo plej malega ...a ...a ...al'
Ĉie ĉi malega ...a ...al' |
La Placo
A Praça Komponis: Carlos Imperial
Kantas portugale: Ronnie Von
Versio en Esperanto: Jorge das Neves
Brazila kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Nun mi vekiĝis trista
pro saŭdado pro angor'
Hodiaŭ tre malĝojas
eĉ ploregas mia kor'
Mi sidas sur la benko
De la placo nun sen vi
La amo komenciĝis tie ĉi
En mia memoro
ja ripetiĝas la afer'
La kisoj am'deklaroj
la promesoj sur la Ter'
Per mia tranĉileto
vian nomon ĉizis mi
Sur arbo staranta tie ĉi |
La sama placo
la sama benko
La samaj floroj
la sama ĝarden'
Sed forestas
Vi en la placo
Mi sola dum
la malĝoja promenad'
Nun mi vekiĝis trista
pro saŭdado pro angor'
Hodiaŭ tre malĝojas
eĉ ploregas mia kor'
Mi sidas sur la benko
De la placo nun sen vi
La amo komenciĝis tie ĉi |
La Vojo
O Caminho Originalaj versoj en Esperanto: Lazaro
Ludoviko Zamenhof
Movada Esperantista kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,
ni semas kaj semas konstante. |
"Ho ĉesu!" mokante la homoj admonas,
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unu fojon signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro. |
Laŭ Gepatra
Vivo
Como Nossos Pais Komponis: Belchior
Kantas portugale: Belchior kaj Elis Regina
Versio en Esperanto: Antonio Luís
Lourenço dos Santos
Brazila kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Ne volas mi diri al amatin'
Pri l' aĵoj lernataj en diskoj
Mi parolos nur pri mia viv'
Kaj ĉion kion al mi okazis
Vivo pli gravas ol la rev'
Kaj mi scias ke am' estas bona afero
Ankaŭ scias ke ajna angulo
Malpli gravas ol vivo
De iu ajn estulo
Pro tio sin zorgu karin'
Danĝeraj estas stratanguloj
Ili jam venkis
Semafor' estas fermita por ni
Ankoraŭ junaj
Por la manprem' de frato
Kaj lipkis' de amatino surstrate
Vi ja havas vian brakon
Vian voĉon por esprimi sin
Vi urĝe demandas min pri mia pasi'
Kaj mi estas kortuŝita
De via kora sincerec'
Mi nun restos en via urbo
Ne revenos al hejmland'
Ĉar forte blovas en la vent'
La parfum' de nova sezon'
Mi ĉion sentas en la vundo
Vivanta de mia kor'
Jam delonge vi estis surstrate
Haroj al vento gejunuloj kunvenitaj |
En spegulo de l' memoroj
Estas tiu ĉi la plej angora bild'
Min doloras la kompren'
Ke malgraŭ ĉio kion
Ni faris en la vivo
Ni ja estas la samaj kaj vivadas
Ni ja estas la samaj kaj vivadas
Laŭ gepatra viv'
Ankaŭ niaj idoloj estas la samaj
Kaj eksteraĵoj ne perfidas nin
Diras vi ke post ĉi tiuj
Ne prezentis sin pli neniu
Nu! vi povas eĉ diri ke mi ja malpravas
Sekve mi erare elpensas
Sed estas vi kiu amas estinton eĉ ne pli
Estas vi kiu amas estinton
sed ne vidas ke ŝanĝis la temp'
Certe la donanto de l' ideo
Pri ia nova konscienco kaj juneco
Estas hejme ŝirmita de Di'
Preĝante por ni du
Min doloras la kompren'
Ke malgraŭ ĉio ĉio kion
Ni jam faris en nia vivo
Vere estas ni la samaj kaj vivadas
Ni ja estas la samaj kaj vivadas
Ni ja estas la samaj kaj vivadas
Laŭ gepatra viv'
Laŭ gepatra viv' |
Liberhorar' en Itapoan'
Tarde em Itapoã Komponis: Toquinho e
Vinicius
Kantas portugale: Toquinho
Versio en Esperanto: Aaron S. Koenig
Brazila kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Banokalsono malnova
Kaj travagaginda tag'
Sen fina maro sinmova
Kaj super ni ĉielark'
Poste ĉe l' placo Caymmi
Plenas la korpo je van'
Senĉese bastomatumi
Kokostrinkaĵ' en la man'
Jen ĝoj': Liberhorar' en Itapoan'
Sun sen nubar' en Itapoan'
Muĝo de l' mar' en Itapoan'
Ambabilad' en Itapoan'
Liberhorar' en Itapoan'
Sun sen nubar' en Itapoan'
Muĝo de l' mar' en Itapoan'
Ambabilad' en Itapoan'
Kiam la mar' inaŭguras
Verdecon kvazaŭ verdid'
Ghisoste mi argumentas
Kun branda sukerkanid'
Kaj kun la vid' perdiĝanta
Ie ĉe la horizont' |
Trankvila kaj rimarkanta
Eĉ la turniĝon de l' mond'
Jen ĝoj': Liberhorar' en Itapoan'
Sun sen nubar' en Itapoan'
Muĝo de l' mar' en Itapoan'
Ambabilad' en Itapoan'
Liberhorar' en Itapoan'
Sun sen nubar' en Itapoan'
Muĝo de l' mar' en Itapoan'
Ambabilad' en Itapoan'
Post la taŭzo anserhaŭta
De l' vento de la vesper'
Leviĝas susur' malaŭta
El palmoj al la aero
Kaj en la spacoj serenaj
Sen morgaŭ hieraŭ nun
Mi dormas en brakoj benaj
Sub Itapoana lun'
Jen ĝoj': Liberhorar' en Itapoan'
Sun sen nubar' en Itapoan'
Muĝo de l' mar' en Itapoan'
Ambabilad' en Itapoan' |
Lunfluvo
Moon River Komponis: Henry Mancini
Kantas angle: Pat Boone
Versio en Esperanto: Pejno Simono
Usona kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Lunfluvo
Mejle larĝa vast'
Mi velus en pintklas'
Trans vin
Sopirfonto
Korŝironto
Mi kien vi fluos
Kunfluos
Ghis fin'
Drivuloj
Ambaŭ flosu for
Kun mondo por esplor'
Jen ni
Samcelas ni du |
Al feliĉ'
Ĉirkaŭ la kurbiĝ'
Mirtel' ho! vi amik'
Lunfluvo
Kaj mi
Drivuloj
Ambaŭ flosu for
Kun mondo por esplor'
Jen ni
Samcelas ni du
Al feliĉ'
Ĉirkaŭ la kurbiĝ'
Mirtel' ho! vi amik'
Lunfluvo
Kaj mi |
La Mar'
La Mer Komponis: Charles Trenet kaj Lawrence
Kantas en Esperanto: Alberta Casey
Versio en
Esperanto: Sergio Docal
Franca kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
La mar' kie rebrilas ondoj en
arĝent'
Tra helaj golfoj nun la mar'
Silente estanta en pluvo
La mar' sub varmĉiel'
Petolas per ŝaŭmar'
Blankaj ŝafidoj de la mar'
Paŝtisto lazura senfina
Kaj jen la eleganta kano ĉe laget'
Kaj jen la blankaj mevoj kaj eta domet'
|
La mar' kie
rebrilas ondoj en arĝent'
Tra helaj golfoj nun la mar'
Silente estanta en pluvo
La mar' sorĉa eterne logas nin al si
De ama kanto por la mar'
Jen sonas por ĝi melodio
Kaj jen la blankaj mevoj kaj eta domet'
La mar' sorĉa eterne logas nin al si
De ama kanto por la mar'
Jen sonas por ĝi melodio
|
La Gajaj Tagoj
Ja
Those Were the Days Komponis: G.Raskin kaj C.Engelmann
Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Kantas en Esperanto: Alberta Casey
Usona kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Estas bontaverno en la urbo
Kie kutime sidas ĉiuj ni
Por diskuti la revojn de futuro
Kaj trinki el kalikoj du aŭ tri
La gajaj tagoj la pasintaj tempoj ja
Kiam ni kantis dancis pro kapric’
Ni volis kapti ĉion de mondtrezoro kio
Ekzistis nur por nia korfeliĉ’
La la la la la la la la la la la la
La gajaj tagoj de la bona viv'
Sekve pasis jaroj okupitaj
Junuleco jam trapasis for
Sed ja ne perdis ni la bonesperon
Ĉar forte brilas revoj en la kor’
La gajaj tagoj la pasintaj tempoj ja
Kiam ni kantis dancis pro kapric’
Ni volis kapti ĉion de mondtrezoro kio
Ekzistis nur por nia korfeliĉ’
La la la la la la la la la la la la
La gajaj tagoj de la bona viv' |
Estas bontaverno en la urbo
Kie kutime sidas ĉiuj ni
Por diskuti la revojn de futuro
Kaj trinki el kalikoj du aŭ tri
La gajaj tagoj la pasintaj tempoj ja
Kiam ni kantis dancis pro kapric’
Ni volis kapti ĉion de mondtrezoro kio
Ekzistis nur por nia korfeliĉ’
La la la la la la la la la la la la
La gajaj tagoj de la bona viv'
Sekve pasis jaroj okupitaj
Junuleco jam trapasis for
Sed ja ne perdis ni la bonesperon
Ĉar forte brilas revoj en la kor’
La gajaj tagoj la pasintaj tempoj ja
Kiam ni kantis dancis pro kapric’
Ni volis kapti ĉion de mondtrezoro kio
Ekzistis nur por nia korfeliĉ’
La la la la la la la la la la la la
La gajaj tagoj de la bona viv' |
La
Vivo en Roz'
La Vie en Rose Komponis: Edith Piaf
Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Kantas en Esperanto: Alberta Casey
Franca kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Se ŝi ĉirkaŭbrakas min
Kaj diras: Mi amas vin!
Por mi la vivo rozas
Amon flustras ŝia buŝ’
Ĉe mia korektuŝ’
Jes, kvankam ŝi nur prozas
Plenas nun l’ anim’ je riĉ’
De rava amfeliĉ’
Kaj tion kaŭzas ŝi
Ŝi estas por mi
Kaj mi nur por ŝi
Tion promesis ni pro tuta vivo
Kaj tuj ĉe l’ unua vid’
Mi tremas pro agit’
Kaj korekscit’ |
Se ŝi brakumas min
Kaj diras: Mi amas vin!
Por mi la vivo rozas
Amon flustras ŝia buŝ’
Ĉe mia korektuŝ’
Jes, kvankam ŝi nur prozas
Plenas nun l’ anim’ je riĉ’
De rava amfeliĉ’
Kaj tion kaŭzas ŝi
Ŝi estas por mi
Kaj mi nur por ŝi
Tion promesis ni pro tuta vivo
Kaj tuj ĉe l’ unua vid’
Mi tremas pro agit’
Kaj korekscit’ |
La Kruela Milito
The Kruel War Komponisto kaj Tradukinto nekonataj
Usona popolkanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Milito deprenas
Joĉjon fore de mi:
Al batalo mi volas
Iri kun li
Al batalo mi volas;
Ho! tristas mi ho!
Ĉu mi ne povas iri?
"Ne, kara, ne."
Morgaŭ dimanĉos
Kaj lundos je aŭror'
Via\ estro alvokos
Kaj vi marŝos for
La estro alvokos
Ho! tristas mi ho ve!
Ĉu mi ne povas iri?
"Ne, kara, ne". |
La harojn mi tondos
Kaj vire vestos min
Esti kamaradoj
Oni pensos nin
Kiel kamaradoj
Ni marŝos kun l' arme'
Ĉu mi ne povas iri?
"Ne, kara, ne".
Ho! Joĉjo, Ho! Joĉjo
Vi tro kruelas ĉar
Mi vin\ amas pli multe
Ol tuta homar'
Mi amas pli multe
Kaj amos vin sen ĉes'...
Ĉu mi ne povas iri?
"Jes, kara, jes". |
La Krio
Kantu laŭ angla My Bonnie Komponisto kaj Tradukinto nekonataj Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Sur stepo kaj mont' indianoj
Ĉasadas kun ruĝfamili'
Kaj se vi postulas parolon
El kanjon' respondus la kri'
En densa afrika ĝangalo
Sovaĝaj nigruloj sen di'
Jam solvis la lingvan problemon
Per tamtam' vojaĝas la kri'
Esperanto
Jen estas la lingvo por ni, por ni
Esperanto
Jen estas la lingvo por ni
Ĉe norda poluso eskimoj
Loĝadas en neĝoglaci'
Kaj kiam parolo necesas
Trans blanka dezert' sonas kri'
Esperanto
Jen estas la lingvo por ni, por ni
Esperanto
Jen estas la lingvo por ni |
Tra tuta la vasta terglobo
En urbo de ĉiu naci'
Troviĝas la samideanoj
Aŭdiĝas la tutsama kri'
En barak', kastelo, palaco,
En hejmo de ĉiu speci'
Gepatroj instruas infanojn
Ellipas de buboj la kri'
Esperanto
Jen estas la lingvo por ni, por ni
Esperanto
Jen estas la lingvo por ni
Indianoj, nigruloj, eskimoj
Geavoj kaj buboj kaj ni
Jam uzas la Zamenhoflingvon
Do vivu, prosperu la kri'
Esperanto
Jen estas la lingvo por ni, por ni
Esperanto
Jen estas la lingvo por ni
Jen estas la lingvo por ni |
Lundo, Lundo
Monday, Monday Komponis: John Philips
Kantas angle: The Mama's and The Papa's
Versio en
Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Lundo, Lundo
Bona por mi
Lund' matene
Ĉion kion esperis mi
Ho! Lund' matene
Lund' matene ne garantias
Ke Lund' vespere
Vi ankoraŭ estos ĉi
Lundo, Lundo
Ne fidas mi
Lundo, Lundo
Kelkfoje ĝi ŝajnas bona
Sed Lund' matene ne avertis min
Pri la estonta viv'
Ho! Lundo, Lundo
Kiel vi forgesis min
Ĉiu alia tag'
Ĉiu alia tag'
Ĉiu alia tag' |
Estas ja bonega!
Sed kiam ajn Lundo venas
Vi trovos mi en plor'
Je ĉiu ho ...o ...o ...or'
Lundo, Lundo
Bona por mi
Lund' matene
Ĉion kion esperis mi
Ho! Lund' matene
Lund' matene ne garantias
Ke Lund' vespere
Vi ankoraŭ estos ĉi
Ĉiu alia tag'
Ĉiu alia tag'
Ĉiu alia tag'
Estas ja bonega!
Sed kiam ajn Lundo venas
Vi trovos mi en plor'
Je ĉiu ho ...o ...o ...or' |
|
Lantern'
de Gas'
Lampião de Gás Komponis: Zica Bergami
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kantas portugale: Inesita Barrozo Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Lantern' de gas' lantern' de gas'
Tenaca estas de vi saŭdad'
Ĝia lumeto verdlazurita
Ilumidadis mian fenestron
Kaj la pluveto sur trotuaro
Estis ludeto de l' infanaro
Lantern' de gas' lantern' de gas'
Tenaca estas de vi saŭdad' |
Lantern' de gas' lantern' de gas'
Tenaca estas de vi saŭdad'
La olda tramo ruĝkolorita
Min veturigis al la laboro
Urbo SanPaŭlo restas ĉe l' koro
Kaj por eterne de Di' benita
Lantern' de gas' lantern' de gas'
Tenaca estas de vi saŭdad' |
|
La
Rozoj Silentas
As Rosas Não Falam Komponis: Cartola
Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Kantas portugale: Elis Regina
Brazila Sambo Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Batas la kor',
Kun sopiro kaj nova esper',
Ĉar pli foje finiĝas somer ',
Ĉe ni.
Vi estas for
Dum reveno al nia ĝarden',
Kaj sen vi restas nur la ĉagren',
Apud ni.
|
Rozoj, mi plendas,
(Kia stultaĵo!)
La rozoj silentas,
Sed la rozoj tute konsentas,
Ke parfumo devenas de vi (aj!)
Kaj tie ĉi,
Restas nur miaj larmoj sinceraj
Miaj sonĝoj kaj revoj misteraj,
Pro vi!
|
|
La Revenantaj
Floroj
As Flores Estão Voltando Komponis: Paulo Soledade
Versio en Esperanto: Ivo Magalhães Kantas portugale: Beth Carvalho
Brazila Kanzono Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Jen la revenantaj floroj
Jen ĉarma maten' aŭroras
Jen kiela vivo bela
Jen l' esper' ankoraŭ floras
|
Jen la nubo forvaganta
Jen tagiĝo portas ĝojon
Jen la sun' disradianta
Pli da lum' sur nian vojon
|
|
La
Unua Am'
Meu Primeiro Amor Komponis: H. Gimenez
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kantas portugale: Maria Bethânia
Brazila Kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Saŭdado malĝoja vorto
Se amon ni perdas en l' junec'
Survoje de mia vivo
Elverŝas mi larmojn de dolor'
Simile al papilio
Vaganta triste sur florĝarden'
La nomon ĉiam surlipe
Alvokas mi je ĉiu moment'
Kaj ŝi eĉ ne rememoras
La voĉon de povra suferant'
Mi nur petas por kareso
Kaj iomete de ŝia am'
|
La unua am'
Frue finis sin
Nur doloro restis en mia brust'
La unua\ am'
Estis kvazaŭ flor'
Ekflorinta ĵus sed ekmortis tuj
Vivo\ en solec'
Kaj nenia ĝoj'
Ja konsolas min ŝi en la memor'
Larmojn de angor'
Elverŝas la kor'
Ĉar scias mi ke l' unua am'
Ne revenos plu
|
|
Lazzarella Komponis: Domenico Modugno
Versio en Esperanto: Luigi Minnaja
Kantas Itale: Domenico Modugno
Itala Kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Kun libroj sub la brako
Kaj la bluzo el muslin'
Kondutas fraŭlinete
Ĉe l' lernejo ankaŭ vi
Vi prenas cigaredon
El la paĉja provizar'
Vi ŝminkas la vizaĝon
Same laŭ la panja far'
Lazzare'!
Sed Lazzarella bubinet'
Al mi vi plaĉas ĉiam pli
Mi venas ĝuste tien ĉi
Por diri tion nun al vi
Vi male min respondas: Ja!
Ĉu mi aŭskultu ĝuste vin?
Por mi atendi povas am'
Mi tute ne bezonas ĝin
Ha! Ha! Lazzare'
Ventado de printempo
Ĉe la vitrinoj ĉiumatene
Vi spegulas vin dumpromene
Unu nur kompliment' ruĝigas vin
Sed Lazzarella bubinet'
Pri mi vi tute pensas ne
Per rido komprenigas vi
Ke perdas tempon mi ho ve!
Nun ofte studenteto
Ĉe l' lernej' atendas vin
Por vi ĉiam pli striktas
Via bluzo el muslin'
|
Vi prenas vangofrapojn
De la patro je konstat'
Pri kaŝa letereto
Alsendita de l' amat'
Lazzare'!
Sed Lazzarella bubinet'
Nu enamiĝis ankaŭ vi
Pro amo vi ne manĝas plu
Vi tre suferas nun sen ĝu'
Kaj foje vi lin diras: Ne
Kaj foje vi lin diras: Sed
Sed se li volas kisi vin
Kapjesas vi sen vortodir'
Ha! Ha! Lazzare'
La tempo kiel flugas
Nun vi trovas ĉiun matenon
Larmoplena vian kusenon
Eĉ ne amiketo konsolas vin
Vi spegulas vin dum promen'
Sed Lazzarella bubinet'
Nun ja ŝanĝiĝis ankaŭ vi
Kaj jam pretiĝas al destin'
Ha! Lazzare'
La tempo kiel flugas
Nun vi trovas ĉiun matenon
Larmoplena vian kusenon
Eĉ ne amiketo konsolas vin
Vi spegulas vin dum promen'
Sed Lazzarella bubinet'
Nun ja ŝanĝiĝis ankaŭ vi
Kaj jam pretiĝas al destin'
Por fine iĝi vi lia edzin'
|
|
Elŝuti
Karaokeon *** Download de Karaokê |
 |

|

|
 |
| karaokeo |
hejmpaĝo |
|