|

|
KARAOKEO |
KARAOKÊ
|
|
La celo de nia Karaokeo estas
la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas
al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.
|
O objetivo do nosso Karaokê é
a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles
pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma,
receber pagamento por eles.
|
|
Se iu midi/kar/st3 dosiero
vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin. |
Se algum arquivo midi/kar/st3
ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos
imediatamente. |
|
Informoj pri eblaj korektoj,
aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj. |
Informações sobre possíveis
correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas. |
Mi Laboras en
Fervojo
I've Been Workin' on the Railroad Komponisto: Nekonata
Versio en Esperanto: Sylla Chaves
Usona kampara kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Mi laboras en fervojo
En moderna trajn'
kaj rapide kaj kun ĝojo
mi vojaĝas ien ajn
Vidas mi aŭtomobilojn
En pluraj vojoj de l' kampar'
en aer' aviadilojn
ŝipojn en la mar'
El mia fervoj' el mia fervoj'
mi salutas vin kun granda ĝoj' |
El mia fervoj' el mia fervoj'
mi salutas vin kun ĝoj'
Mi laboras en fervojo
En moderna trajn'
kaj rapide kaj kun ĝojo
mi vojaĝas ien ajn
Vidas mi aŭtomobilojn
En pluraj vojoj de l' kampar'
en aer' aviadilojn
ŝipojn en la mar' |
Mi Ne Indas Je
Vi
Non Son Degno Di Te Komponis: Zambrini
Kantas itale: Gianni Morandi
Versio en Esperanto: Giuseppe
Castelli
Itala kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Mi ne indas je vi
Ne meritas vin plu
Sed tiu ĉi monde
Ekzistas neniu
Neniam farinta eraron
Bone do tiel ĉi
Mi foriras de vi
Sed kiam vespere
Vi restos tutsola
Memoru pri iu aminta vin
Flor' foje naskiĝas
Sur monto el ŝtono
En mi ĉi-vespere
Naskiĝis la amo al vi ...i
Bone do tiel ĉi |
Mi foriras de vi
Sed tiu ĉi monde
Ekzistas neniu
Neniam farinta eraron ho! am'!
Flor' foje naskiĝas
Sur monto el ŝtono
En mi ĉi-vespere
Naskiĝis la amo al vi ...i
Mi ne indas je vi
Ne meritas vin plu
Sed kiam vespere
Vi restos tutsola
Memoru pri iu aminta vin
Pri iu aminta vin |
Mia Bon', Mia
Malbon'
Meu Bem, Meu Mal Komponis: Caetano Veloso
Kantas portugale: Gal Costa
Versio en Esperanto: Flavio Fonseca
Brazila kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Vi estas mia vojo
La ĝojo kaj arto
Ekde la starto
Mi tre volas vin
Balzamo kaj benigno
La signo kaj zeno
Sekurhaveno kvazaŭ patrino
La tim' kaj ocean'
La vin' kaj la ĉampano |
Vizi' de senfina astral'
Dronigo kaj apogo
Tabako kaj la jogo
Vi estas mia drogo
Pasi' kaj karnaval'
La bon' malbon' la mal'
La bon' malbon' la mal'
La bon' malbon' la mal'
La bon' malbon' |
Multe Pli
Al di Lá Komponis: Emilio Pericoli
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kantas itale: Emilio Pericoli Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Multe pli ol la bon' plej rara
Estas vi
Multe pli ol la rev' plej arda
Estas vi
Multe pli ol la aĵoj plej belaj
Kaj pli ol ĉiel'
Estas vi
Multe pli
Estas vi
Por mi por mi
Kaj sole por mi
Multe pli ol la bon' plej rara
Estas vi
Multe pli ol la rev' plej arda
Estas vi
Multe pli ol la aĵoj plej belaj
Kaj pli ol ĉiel'
Estas vi
Estas vi
Estas vi por mi
La ra ra ra
La ra ra ra
La ra ra ra |
Multe pli ol la aĵoj plej belaj
Kaj pli ol ĉiel'
Estas vi
Multe pli
Estas vi
Por mi por mi
Kaj sole por mi
Multe pli ol la mar' plej vasta
Estas vi
Multe pli ol la lim' de l' mondo
Estas vi
Multe pli ol la ĉielo senlima
Kaj pli ol la vivo
Estas vi
Multe pli
Estas vi
Por mi
La ra ra ra
La ra ra ra
La ra ra ra |
Mi Vin Amas
Tutkore
Ti Voglio Tanto Bene Komponis: Furnó kaj Di Curtis
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kantas itale: Beniamino Gigli Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Diru: "ne ĉesis la am'"
Kaj ĝi kiel ora sun'
Pleniĝas je fortun'
Diru, ke vi min ne perfidas
Mia revo de am'
Estas ĉiam vi
Karino vin mi amas tutkore
Esperas mi fervore
La revenon de vi |
Karin' vi estas viv-trezoro
La vivo de mia koro
Estas ja nure vi
Karin' vin mi amas tutkore
Esperas mi fervore
La revenon de vi
Karin' estas vi
Mia plej granda trezor'
Kaj la vivo
De mia sopiranta kor'
Estas nur vi |
|
Malgajo
Tristeza Komponis: Niltinho kaj Haroldo Lobo
Versio en Esperanto: Sylla Chaves (adaptita)
Kantas portugale: Jair Rodrigues
Brazila karnavala kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Malgajo iru for pro bonvolo
Mia kor' sen konsolo
Jam sopiras al fin'
Por la malgajo mia kor' fariĝos niĉo
|
Kaj mia pen' doloras tro ...o ...o
Rememorante fruan tempon de feliĉo
Ja sambos denove mi do
Malgajo |
|
Mirindas
la Mond'
What a Wonderful World Komponis: Louis Armstrong
Versio en Esperanto: Giuseppe Castelli
Kantas Angle: Louis Armstrong
Usona Kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Verdas plej arbar'
Kaj jen magi'
Ekruĝas rozo
Por vi kaj por mi
Dum mi diras al mi
Ke mirindas la mond'
Blankas plej nubar'
Tra l' ĉielblu'
La taga ben'
Dumnoktas plu
Kaj mi diras al mi
Ke mirindas la mond'
Jen ĉarma ĉielarko:
Tre buntas la mien' |
Kaj same la vizaĝoj
De l' homoj dum promen'
Jen manprem' jen salut':
"Do, kiel vi fartas nun?"...
Mi kortuĉiĝas pli kaj pli
Sin aŭdigas beb'
Per laŭtega kri':
Mi lernis jam
Sed ĝi lernos pli
Kaj mi diras al mi
Ke mirindas la mond'
Kaj mi diras al mi
Ke mirindas la mond' |
|
Marostelo
Estrela do Mar Komponis: Garoto
Versio en Esperanto: Ivo Magalhães (adaptita)
Kantas portugale: Maria Bethânia
Brazila kanto Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
Sonĝema eta mar-sablero
Vidante stelon sur ĉiel'
Pensis pri amaferoj
Igi sin amantan pa... a... a... ron'
La jaroj pasis kaj l' etulo
En nur platona amosent'
Ŝajne ĝi ne renkontiĝis
|
Kun l' amatin' de l' firmament'
Sed ja estas dub'
Konkeris ĉu la sabler'
L' amatan koron de l' fora ĉiel'
Sed inter ĉies duboj
Estas bela fakta ver':
Aperis iam la stelo de l' mar' |
|
Magdalena
Madalena Komponis: Ivan Lins
Versio en Esperanto: Welington C. Rocha
Kantas portugale: Ivan Lins - Elis Regina
Brazila sambo Elŝuti > KAR - ST3 < Download
|
|
He Magdalena
Kun facilo vidos vi
Ke la maro guto estas
Antaŭ la ploro de mi
Hej... ej... ej... ej... ej... ej...
Tio certas
Kiam nia amo hejtas
Tuj la suno malkvietas
Kaj sin kaŝas veaspekta
Hej Magdalena
Nia am' en disdivid'
|
Estos ne, ne volas Di'
Kaj dubu neniu pri ĝi
Eĉ la luno el ĉiel'
Aŭguron riskas
Ke ja nia amo ekzistas
Fort\-malforta ĝoja aŭ trista
Hej Mag...
Hej Magda...
Hej Magdale...
Hej Magdale le le le le le e e na
|
|
Mi
Ĉiam Amos Nur Vin
I Will Always Love You Komponis: Dolly Parton
Versio en Esperanto: Serĉjo Tiĥonov
Kantas angle: Whitney Houston
Usona kanto el la filmo "The Bodyguard" Elŝuti > KAR ST3 < Download
|
|
Sen vi
Sur la Ter'
Restis mi sen iu esper'
Scias mi nur pri vi
Memoros mi
Mi dum ĉiu vesper'
Dum ĉiu vesper'
Ĉiu vesper'
Mi ĉiam amos nur vin
Kaj mi
Ĉiam amos nur vin
Mi ĉiam amos vin
Vi karegas vi... Hmm...
Amo kaj rememor'
Estas ja ĉio kio restis en la kor'
Ĝis revid'
Nun estas frid'
Ĉrkaŭ mi ekaŭdu vi la ploron!
Kaj mi
Mi amos nur vin
Mi ĉiam amos vin
|
Esperas mi neniam ni
Disiĝos plu
Fluidiĝos glaci'
Kaj ĉe ni
Estu ĝoj' kaj feliĉ' sen fin'
Kaj amu ni
Nur forte pli kaj pli
Kaj mi
Mi ĉiam amos vin
Mi ĉiam amos vin
Mi ĉiam amos vin
Amos vin
Amos vin
Kaj mi ĉiam amos vin
Mi ĉiam amos
Mi ĉiam amos vin
Ho ...ho ...ho ...ho
Amos vin
Amos vin
Mi ĉiam amos vin
Kaj mi ĉiam amos vin
|
|
Miskutimiĝinta
Mal Acostumado Komponis kaj Kantas portugale: Araketu
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Brazila sambo Elŝuti > KAR ST3 < Download
|
|
Veran amon nure sentis mi
Ĉe vi mia karin'
Kaj ĉiujn frenezaĵojn de nia amafer'
Travivis mi kaj vi
Tial vi restas part' de mia vivo
Terura estas la nuna disiĝ'
Inter ni du
Kiam vi min karesas kaj brakumas
Tiam mi restas sinĝena
|
Kaj invitas vin al la amor'
(refreno)
Miskutimiĝinta
Vi ja igis min
Miskutimiĝinta
Al via amo
Vi revenu
La rideton revenigu
Ĉar sen vi ekzistas nur mallum'
|
|
Elŝuti
Karaokeon *** Download de Karaokê |
 |

|

|
 |
| karaokeo |
hejmpaĝo |
|