KARAOKEO

KARAOKÊ

La celo de nia Karaokeo estas la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.

O objetivo do nosso Karaokê é a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma, receber pagamento por eles.

Se iu midi/kar/st3 dosiero vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin.

Se algum arquivo midi/kar/st3 ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos imediatamente.

Informoj pri eblaj korektoj, aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj.

Informações sobre possíveis correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas.

 

Ne Zorgu
Why  Worry

Komponis: Mark Knopfler
Kantas angle: Dire Straits
Versio en Esperanto: António Martins
Angla kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Kara
Jen ĉi fimond' tristigis vin
Tielas foj' la destin'
Naivon perdi pro perfid...

Sed kara...a
Mi larmoj viŝos per kares'
Koŝmarojn pelos al forges'
Kaj ree sonos via rid'...
Ne zorgu ...u

La gajo venos post l' angor'
La suno brilos post la ŝtorm'
Ĉi tiel estos ĝis l' aŭror'...
Do ne zorgu nun ...
Do ne zorgu nun ...

Kara ...a
Kaj se amarĉagrenas mi
Jen tuj konsolon portas vi
Fojfoje ĉi okazis jam...
Sed kara ...a

Se malamikas la ekster'
Ja malgraviĝos la ceter'
Ĉe la scintil' de nia am'
Ne zorgu...u

Se malamikas la ekster'
Ja malgraviĝos la ceter'
Ĉe la scintil'de nia am'
Do ne zorgu nun
Ne zorgu nun

 

Nur Pro Am' Mi Vin Alvokas
I Just Called to Say I Love You

Komponis kaj kantas angle: Stevie Wonder
Versio en Esperanto: Pejno Simono
Usona kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Ne pro Novjar'
Ne pro gastar'
Ne pro buked'
je tag' de Sankta Valenten'

Ne pro ekflor'
aŭ pro birda hor'
Ne pro surpriz'
en viv' el tiom da banal'

Ne pro pluvem'
Ne pro poem'
Ne pro nuptfest'
en ĉarm' de frusomera varm'

Do je dekroĉ'
jen nun amata voĉ'
per vortoj tri
la ĵur' pri am' kaj vi kaj mi

Nur pro am' mi vin alvokas
Nur pro am' jen kisoj el la for'
Nur pro am' mi vin kore alvokas
Ĉar mi amas vin
De l' fundo de la kor'

Ne pro somer'
Ne pro vesper'
Ne ĉar dum nokt'
la lun' lanternas por amlud'

Ne pro aŭtun'
Aŭ pro mankanta sun'
Ne ĉar birdar'
En sor' ekflugas fuĝe for

Ne pro neĝvent'
Ne pro Adve ...e ...e ...ent'
Ne pro Kristnask'
kun kant' kaj dankoj al donant'
Sed pro moti ...i ...i ...iv'
el homa viv'
la korinklin'
al la tri-vortaĵ' "Mi amas vin!"

Nur pro am' mi vin alvokas
Nur pro am' jen kisoj el la for'
Nur pro am' mi vin alvokas
ĉar mi amas vin
de l' fundo de l' kor'

Nur pro am' mi vin alvokas
Nur pro am' jen kisoj el la for'
Nur pro am' mi vin alvokas
ĉar mi amas vin
de l' fundo de la kor'
De la kor'
De la koro

 

Nure Vi
Only  You

Komponis: Ram kaj Rand
Kantas angle: The Platters
Versio en Esperanto: António Martins
Usona kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Nure vi
ĉi mondon igas bel'
Nu...u...re vi...i...i
lumigas el malhel'

Nure vi
kaj sole vi
min trafas ĉe la kor...o
plenigante ĝin
ja nure vi ...i ...i

Nu ...u ...u ...re vi
kapablas ŝanĝi min
ĉar al mi ...i ...i ...i
vin portis la destin'

Kiam man' en man'
en akompan'
ni dronas en ma ...a gi'
Realiginta rev'
vi sole nure vi

Nu ...u ...u ...re vi
kapablas ŝanĝi min
ĉar al mi ...i ...i ...i
vin portis la destin'

Kiam man' en ma ...an'
en akompa ...a ...an'
ni dronas en magi'
Realiginta rev'
vi sole nure vi

 

Nenio Okazos Denove
Nada Será Como Antes

Komponis: Milton Nascimento kaj Ronaldo Bastos
Versio en Esperanto: Flavio Fonseca
Kantas portugale: Milton Nascimento
Brazila kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Mi jam estas survoje ĉivoje
Iun ajn tagon ni vidos nin
Kaj nenio okazos denove kiel nun
Oni diru al mi pri l' amikoj
Oni diru novaĵojn pri vi
Agitiĝo en mia kor' nun
En morgaŭ’ aŭ en la postmorgaŭ’
Persistante en buŝo
de l' nokto la gusto de l' sun'
Jen en ajna dimanĉ' ajna horo
Jen en ajna direkto venteg'
Kaj nenio okazos denove kiel nun
Oni diru al mi pri l' amikoj
Oni diru novaĵojn pri vi

Certe ĉio malsamos al nun
En morgaŭ' aŭ en la postmorgaŭ'
Persistante en buŝo
de l' nokto la gusto de l' sun'
Jen en ajna dimanĉ' ajna horo
Jen en ajna direkto venteg'
Kaj nenio okazos denove kiel nun
Oni diru al mi pri l' amikoj
Oni diru novaĵojn pri vi
Certe ĉio malsamos al nun
En morgaŭ' aŭ en la postmorgaŭ'
Persistante en buŝo
de l' nokto la gusto de l' sun'

 

Ni Dancu en la Rondo
Ciranda, Cirandinha

Versio en Esperanto: Jorge Teles
Brazila porinfana kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Ni dancu en la rondo
En la rondo dancu ni
Duonĝiron ni tuj faru
Ĝiron kaj duonon pli

De l' ringo donacita
Vitra ĝemo rompis sin
Kaj la amo ricevita
Tre malforte tuŝas min

Kaj nun vi "Elenice"
Jen alvenas via hor'
En la rondo kantu ion
Adiaŭu, iru for

Paŝante sur la monto
Estas bovo kaj bovin'
Se vi volas mian kison
Petu tuj al la avin'

Ni dancu en la rondo
En la rondo dancu ni
Duonĝiron ni tuj faru
Ĝiron kaj duonon pli

De la ringo donacita
Vitra ĝemo rompis sin
Kaj la amo ricevita
Tre malforte tuŝas min

 

Ne Ploru Por Mi Argentino
Don't Cry For Me Argentina

Komponis: Rice kaj Weber
Kantas angle: Madonna
Versio en Esperanto: Antonio Luís  Lourenço dos Santos
Angla Kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

En mia opini' stranga afer'
Sentis mi je la klarig'
Ke mi ja amas vin, post mia erar'
Vi ne kredos
Vi vidos nur iama knabin'
Feliĉa pro la junaĝ'
Tiel same kiel vi

Pro tiu okazaĵo ŝanĝis mi
Ĉar infer' estis la viv'
Fore de la fenestr'
Kaj fore de l' sun'
Libereco!
Ie ajn mi serĉis ion novan
Sed feliĉo nenie
Tion ne atendis mi

Ne ploru por mi\ Argentino
Vin mi neniam forgesis
Dum frostaj tagoj
Kaj aĉa vivo
Mi\ estis fidela
Por ĉiam al vi

Pro fortun' kaj ankaŭ pro la fam'
Mi estis eĉ amata
Kvankam ŝajnis ke
Tion mi por ĉiam volis
Nur iluzio

Sed ne la solvo
Ja promesita
Kaj la respondo estis ĉi tie
Mi vin tro amas

En mia opini' stranga afer'
Sentis mi je la klarig'
Ke mi ja amas vin, post mia erar'
Vi ne kredos
Vi vidos nur iama knabin'
Feliĉa pro la junaĝ'
Tiel same kiel vi

Ne ploru por mi\ Argentino
Vin mi neniam forlasos
Malfacile\ estos al vi min vidi
Sed ja porĉiame
Mi plu amos vin

Pro fortun' kaj ankaŭ pro la fam'
Mi estis eĉ amata
Kvankam ŝajnis ke
Tion mi por ĉiam volis
Nur iluzio
Sed ne la solvo
Ja promesita
Kaj la respondo estis ĉi tie
Mi vin tro amas

Ne ploru por mi\ Argentino

 

Nigra Masko
Máscara Negra

Komponis kaj kantas portugale:: Zé Keti
Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Brazila karnavala kanzono
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Ĉiuj ridas ho!
Ĉiuj\ estas ĝojaj
Pli ol mil pajacoj en salono
Arleken' meze de homamaso
Serĉas Kolombenon
Kaj iĝas ploranta hom'

Nun vin mi vidas refoje
Ja post unu jaro
Karnavalo jam estas for

Mi estas tiu Pjerot'
Kiu kisis vin
Kaj gardas vin en la kor'
La sama masko tre nigra
Sur vizaĝo via
Mi vidas ja vin kun saŭdado

Vin mi kisas ĝoje
Estas ni ĉe bal'
Estas Karnaval'

 

Nur Am'
One Love

Komponis kaj kantas angle: Bob Marley
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Jamajka kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Nur am' nur kor'
Ni restu kune por monda pac'

Buban krion aŭdu
Buban krion aŭdu

Elkore danku al Di'
Kaj sentu nin en grac'
Diru:
Ni restu kune por monda pac'
Ho ho ho

Ne ĉagreniĝu pro la sordidul'
Grava demando premita en la gorg'
Ĉu estas loko por la stulta pekul'?
Fia hompremegant' nur por savi sin?

Kredu min
Nur am' nur kor'
Ni restu kune por monda pac'

Same kiel ĉe la eko
Okazos ĝi ĉe la fin'
Elkore danku al Di'
Kaj sentu nin en grac'

Sed plu
Ni estu kune kontraŭ forto de la malbono
Do en estonto estos nenia pent'
Havu kompaton por la malforta frat'
Ĉar ne ekzistas lok' por kaŝi sin el Kreinto

Diru:
Nur am' nur kor'
Ni restu kune por monda pac'

Pledu ni por la homaro
Fidu ni je Patra am'

Elkore danku al Di'
Kaj sentu nin en grac'
Diru: Ni restu kune por monda pac'

Elkore danku al Di'
Kaj sentu nin en grac'
Ni restu kune por monda pac'

Elkore danku al Di'
Kaj sentu nin en grac'
Ni restu kune por monda pac'

 

Elŝuti Karaokeon   ***   Download de Karaokê

 

karaokeo hejmpaĝo