KARAOKEO

KARAOKÊ

La celo de nia Karaokeo estas la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.

O objetivo do nosso Karaokê é a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma, receber pagamento por eles.

Se iu midi/kar/st3 dosiero vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin.

Se algum arquivo midi/kar/st3 ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos imediatamente.

Informoj pri eblaj korektoj, aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj.

Informações sobre possíveis correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas.

 

Odo al Ĝojo
Hino à Alegria

Komponis: Ludwig van Beethoven
Versio en Esperanto: Liland Brajant Ros'
Klasika kanto
Elŝuti >
KAR ST3 < Download

Ĝoje ĝoje ni vin gloras
granda Di' reĝanta Am'
Koroj antaŭ vi ekfloras
kvazaŭ sub la suna flam'
Ekforfandu la tristajn nubojn
pekon obskuran pelu for
Scio anstataŭu dubojn
iluminu nin Sinjor'
Viaj verkoj nun vin ĉirkaŭas
ĝoje la tero kaj ĉiel'
Vin spegulas ade laŭdas
ĉiu stelo kaj anĝel'
Kampo bosko valo monto
flora bedo ŝaŭma ond'
Ĉanta birdo akva fonto
kun ni laŭdas tuta mond'

Ĉiam donas kaj ja pardonas
benas kaj nin benatas vi
Ĝojnaskanto ni vin konas
fonto de l' vivharmoni'
Patras Dio fratas Jesuo
ĉies animon estras Di'
Nin amiku Instruisto
levu nin al ĝoj' ĉe vi
Kantu homoj dum laŭdegas
la stelaro de l' maten'
Patra amo ĉion regas
homojn ligas amkaten'
Kantadante marŝu ni kune
tamen la venkon gajnis jam
Ĝojmuziko gvidas sunen
himno de triumfa Am'

 

Patro Nia
Pai Nosso

Versio en Eperanto: Adolpho Burkhardt
Religia kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Patro Nia en la ĉielo
Sankta ja sankta Via nomo
Via regno venu la volo fariĝu
Sankta sanktega Via nomo
En ĉielo same sur tero
Sankta ja sankta Via nomo
Nian tagan panon donacu hodiaŭ
Sankta sanktega Via nomo
Niajn ŝuldojn al ni pardonu
Sankta ja sankta Via nomo
Kiel ni pardonas al niaj ŝuldantoj

Sankta sanktega Via nomo
Kaj nin ne konduku en tenton
Sankta ja sankta Via nomo
Sed nin liberigu de la malbonulo
Sankta sanktega Via nomo
Ĉar al Vi la regno-potenco
Sankta ja sankta Via nomo
Kaj la gloro en eterneco
Jes amen
Sankta sanktega Via nomo
Amen

 

Pensu Je Mi
Pense em Mim

Komponis: D. Maio, J. Ribeiro kaj M. Soares
Kantas portugale: Leandro e Leonardo
Versio en Esperanto: Volta Redonda E-Klubo
Brazila kampara kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Anstataŭ ol vi
restos pensante je li
Tre feliĉa mi igos vin
Pensu je mi
Ploru por mi
Ligu al mi
Ne ne ligu al li ...i
Pensu je mi
Ploru por mi
Ligu al mi
Ne ne ligu al li ...i
Al li ...i
Ne ploru por li ...i
Memoru ke mi
antaŭ tre longe amas vin
Vin amas vin amas ho ho
Tre feliĉa mi igos vin
Ni antaŭ ĉio enaviadilu
Kun destino al la feliĉeco
Kaj la feliĉo
por mi estas vi ino
Pensu je mi
Ploru por mi
Ligu al mi
Ne ne ligu al li ...i
Pensu je mi
Ploru por mi
Ligu al mi
Ne ne ligu al li ...i
Al li ...i

Ne ploru por li ...i
Memoru ke mi
antaŭ tre longe amas vin
Vin amas vin amas ho ho
Tre feliĉa mi igos vin
Ni antaŭ ĉio enaviadilu
Kun destino al la feliĉeco
Kaj la feliĉo
por mi estas vi ino
Pensu je mi
Ploru por mi
Ligu al mi
Ne ne ligu al li ...i
Pensu je mi
Ploru por mi
Ligu al mi
Ne ne ligu al li ...i
Al li ...i ...i
Ne ploru por li ...i
Pensu je mi
Ploru por mi
Ligu al mi
Ne ne ligu al li ...i
Pensu je mi
Ploru por mi
Ligu al mi
Ne ne ligu al li ...i
Al li ...i ...i
Ne ploru por li ...i

 

Perfido
Perfídia

Komponis: Alberto Domínguez
Kantas hispane: Trini Lopez
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Meksika kanto
Elŝuti >
KAR ST3 < Download

Kompren' neniu havas ĝin por mi
Konsol' nenio povas doni ĝin
Sola, mi tremas de arda korprem'
Ĉiuj min lasas en solec'

Virin' se povas vi paroli al Di'
Demandu Lin ĉu iufoje mi
Forgesis iam ami vin

Karin' spegulo de sufera kor'
Ĉiufoje kiam mi ploris pro
la perfido de via am'

Mi vin serĉas kie ajn povos esti vi
tamen ne trovas vin

La bezono kisi vin ja senutilas
Vi ne volas kisi min

Kaj nun kiu scias kie estas vi
Kiu scias kie vi aventuras
Tre lontana de mi

Mi vin serĉas kie ajn povos esti vi
tamen ne trovas vin
La bezono kisi vin ja senutilas
Vi ne volas kisi min

Kaj nun, kiu scias kie estas vi
Kiu scias kie vi aventuras
Tre lontana de mi

 

Piedirado
Andança

Komponis: Danilo Caymmi, Ed Souto kaj Paulinho Tapajós
Kantas portugale: Beth Carvalho
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Brazila kanto
Elŝuti >
KAR ST3 < Download

Mi ekvojaĝis kaj
Tra la plenlun' sentas
Ia saŭdad' senlima
Vagante en vers' mi ĵus
Alvenis pro sopir'
En la dekstra man' rozojn
Portas mi
Vidu lunon mildan verŝante sin
Piedirad' ripozas je la lunhel'
La rigard' en festo lumigis sin
Pro seresto jam farita de mi
Kien iros ŝi
Tie estos mi
Mi longe batalis nur por nescii
Ke mia karin' estas en ĉi land'
Kaj estas senfina mia irad'
Nur amo lernigas mian destin'
Kien iros ŝi
Tie estos mi
Rajdi per rodoj jes
Danci laŭmode jes
Lacis mi pro soleco
Mia kara amatin'
Estas por mi reĝin'
Sur ŝtona vojo kie
Paŝis mi

La spurojn de l' vojoj jam markis mi
Mia karulin' akompanas min
El la foraj landoj ĵus venis mi
Dum senlima tempo forestis ŝi
Kien iros ŝi
Tie estos mi
Mi longe batalis nur por nescii
Ke mia karin' estas en ĉi land'
Kaj estas senfina mia irad'
Nur amo lernigas mian destin'
Kien iros ŝi
Tie estos mi
La spurojn de l' vojoj jam markis mi
Mia karulin' akompanas min
El la foraj landoj ĵus venis mi
Dum senlima tempo forestis ŝi
Kien iros ŝi
Tie estos mi
Mi longe batalis nur por nescii
Ke mia karin' estas en ĉi land'
Kaj estas senfina mia irad'
Nur amo lernigas mian destin'
Kien iros ŝi
Tie estos mi
Tie estos mi

 

Pluvas
Piove (Ciao Ciao Bambina)

Komponis: D. Modugno kaj F. Migliacci
Kantas itale: Domenico Modugno
Versio en Esperanto: Luigi Minnaja
Itala kanto
Elŝuti > 
KAR - ST3 < Download

Mil violonoj ludataj de l' vento
ĉiuj koloroj de l' arko ĉiela
celas haltigon de pluv' en arĝento...
sed pluvas pluvas al nia am'...
Knabin' adiaŭ
kiseton plian
por ĉiam poste
mi perdos vin!
Kiel fabelo
pasadas amo:
ĝi estis foje
poste ne plu
Sed kio tremas
sur vango via:
ĉu pluv' aŭ ploro?

diru al mi
Mi volus trovi
parolon novan
sed mi dum pluvas
ploras kun vi
Knabin' adiaŭ
ho ne turniĝu
ne eblas diri:
"Vi restu plu"
Mi volus trovi
parolon novan
sed pluvas pluvas
al nia am'
sed pluvas pluvas
al nia am'

 

Ponto Trans Akvo Ŝtorma
Bridge Over Troubled Water

Komponis: Paul Simon 
Kantas angle: Simon kaj Garfunkel 
Kantas en Esperanto: Alberta Casey
Versio en Esperanto: William Auld
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Se vi la ...a ...cos
Sen memfid'
Se venos larminund'
For vi ...i ...ŝos mi
Subtenos vin
Ho se forte premos la sort'
Senkoros la destin'
Kiel ponto trans akvo ŝtorma
Mi kuŝigos min
Kiel ponto trans akvo ŝtorma
Mi kuŝigos min

Kiam mankos mon'
Senhejmos vi
Sub ombro de l' vesper'
Mi konsolos vin
Kaj tenos vin

Ho en nokta mallu ...u ...um'
Se kaŭzos ĉie tim'
Kiel ponto trans akvo ŝtorma
Mi kuŝigos min
Kiel ponto trans akvo ŝtorma
Mi kuŝigos min
Velu lunulin'
Velu plu
Ĉifoje brilos vi
Kaj realiĝas belega rev'
Jen kia bril'
Ho se solecos vi
Postvelos mia kil'
Kiel ponto trans akvo ŝtorma
Mi kuŝigos min
Kiel ponto trans a ...ak ...vo ŝtorma
Mi kuŝigos min

 

Por ne Diri, ke Mi ne Parolis pri Floroj
Prá não Dizer que não Falei das Flores

Komponis kaj kantas portugale: Geraldo Vandré
Versio en Esperanto: Leopoldo Knoedt
Brazila kontraŭmilita kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Akompane al kanto
jen ni sur ŝose'
Ni ja ĉiuj egalas
enbrake aŭ ne
En lernejoj kaj stratoj
konstruoj kampar'
Akompane al kanto
jen ni sur ŝose'
En kamparaj plantejoj
reganta malsat'
Sendecidaj amasoj
marŝantaj sur strat'
Plu kun floroj
por ĉies plej forta refren'
Kredas venki kanonojn
per floroj sen pen'
Jen! Ni tuj ekiru!
En atendo mankas sci'
Scianto horon faras
ne hazarde venas ĝi
Jen! Ni tuj ekiru!
En atendo mankas sci'
Scianto horon faras
ne hazarde venas ĝi
La soldatoj armitaj
amataj aŭ ne
Preskaŭ ĉiuj perditaj
armporta arme'
En barakoj
jesdiras al praa lekci'
Senkiala vivado
kaj mort' por patri'

Estas ĉiuj soldatoj
armitaj aŭ ne
Akompane al kanto
jen ni sur ŝose'
Ni ja ĉiuj egalas
enbrake aŭ ne
Kun la floroj surstrate
la am' en konsci'
Jen! Ni tuj ekiru!
En atendo mankas sci'
Scianto horon faras
ne hazarde venas ĝi
Jen! Ni tuj ekiru!
En atendo mankas sci'
Scianto horon faras
ne hazarde venas ĝi
En l'antaŭo certec'
en la man' histori'
Je lernado kaj
instruo de nova lekci'
Akompane al kanto
jen ni sur ŝose'
Ni ja ĉiuj egalas
enbrake aŭ ne
Jen! Ni tuj ekiru!
En atendo mankas sci'
Scianto horon faras
ne hazarde venas ĝi
Jen! Ni tuj ekiru!
En atendo mankas sci'
Scianto horon faras

ne hazarde venas ĝi

 

Preĝo sub la Verda Standardo
Prece sob o Estandarte Verde

Komponis: Hill Harrison
Originalaj versoj en Esperanto: Lazaro Luiz Zamenhof
Movada Esperantista kanto
Elŝuti > 
KAR - ST3 < Download

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero. 
Fortego, la mondon reganta, 
Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero 
Kaj fonto de vivo konstanta,

Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, 
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas, 
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, 
Hodiaŭ ni preĝas. 

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, 
Kun dogmoj de blinda fervoro: 
Silentas nun ĉiu disput' religia 
Kaj regas nur kredo de koro. 

Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala, 
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala, 
Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro 
Ĉe Via altaro. 

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale; 
Popolo popolon atakas kruele, 
Frat' fraton atakas ŝakale. 

Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, 
Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera, 
Redonu la pacon al la infanaro 
De l' granda homaro! 

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, 
Por reunuigi l' homaron. 
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, 
Sed lasu nin venki la baron; 

Donacu Vi benon al nia laboro, 
Donacu Vi forton al nia fervoro, 
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj 
Nin tenu kuraĝaj. 

La verdan standardon tre alte ni tenos; 
Ĝi signas la bonon kaj belon. 
La Forto mistera de l' mondo nin benos, 
Kaj nian atingos ni celon. 

Ni inter popoloj la murojn detruos, 
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos. 
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero 
Ekregos sur tero. 

 

Pardonu, Sed Mi Ploros Nun
Desculpa, Mas Eu Vou Chorar

Komponis: Cesar Augusto kaj Gabriel
Kantas portugale: Leandro kaj Leonardo
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Brazila kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

La lampoj de la urb' brilantaj
Via bildo ŝvebas en la vento
Sed mi estas tie ĉi kaptita
En apartamento ...o ...o

Vidante brilon de la lumo ...o ...oj
Mi meditas pri la sincerec'
Kaj ankaŭ pri la frenezec'
De nia\ amindumo ...o ...o

Eliras mi serĉante vin
Sur la strat' kaj je ĉiu manier'
Kaj fojfoje mi eĉ trovas vin
En plengorĝ' de biero

Kaj kiam venas resaniĝ'
Jen vekiĝas la realec'
Kaj revenas mi al komenciĝ'
De mia tristeco

Ploros mi ...i ...i ...i ...i
Pardonu sed mi ploros nun
Ne ĝenu vin ĉar mia plor'
Estas elmontro de dolor'

Ploros mi ...i ...i ...i ...i
Pardonu sed mi ploros nun
Jen restas vi en la memor'
Pardonu al mia kor'

Eliras mi serĉante vin
Sur la strat' kaj je ĉiu manier'
Kaj fojfoje mi eĉ trovas vin
En plengorĝ' de biero

Kaj kiam venas resaniĝ'
Jen vekiĝas la realec'
Kaj revenas mi al komenciĝ'
De mia tristeco

Ploros mi ...i ...i ...i ...i
Pardonu sed mi ploros nun
Ne ĝenu vin ĉar mia plor'
Estas elmontro de dolor'

Ploros mi ...i ...i ...i ...i
Pardonu sed mi ploros nun
Jen restas vi en la memor'
Pardonu al mia kor'

Ploros mi ...i ...i ...i ...i
Pardonu sed mi ploros nun
Ne ĝenu vin ĉar mia plor'
Estas elmontro de dolor'

Ploros mi ...i ...i ...i ...i
Pardonu sed mi ploros nun
Jen restas vi en la memor'
Pardonu al mia kor'

 

Printempo
Primavera

Komponis: Cassiano kaj S. Rochael
Kantas portugale: Tim Maia
Versio en Esperanto: Ivo Magalhães
Brazila kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Ĉe l' frosta vintra alven'
Mi volas esti kun vi
Eĉ dum l' aŭtuna reven'
Mi volas esti kun vi
Ĉar jam estas printempo florriĉa
Estas printempo florriĉa
Karulin'

Ame mi portas
Rozon por vi
Ame mi portas
Rozon por vi
Karulin'
Jen ĉielo ĉarme bela
For pluvo
Jen ĉielo ĉarme bela

 

Patro
Pai

Komponis: Fábio Júnior, Sigem kaj A. Galvão
Kantas portugale: Fábio Júnior
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Versio dediĉita al mia patro Renato
Brazila kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Patr'
Eble post iomete da tempo
Estos ŝanco por ni esti pli
Multe pli ol du grandaj amikoj
Pli ol patro kaj fil'

Patr'
Eble en la ĉiel' vi ja sentas
La feliĉon tiel longe serĉatan
Kaj la pacon ene de la kor'

Patr'
Kredu vi ke mi ja bone fartas
Kaj fideme mi preĝas al Dio
Por ke lumon povos Li doni\ al vi

Patr'
Mi ne volas forgesi detalojn
Pri ĉi-foja surtera restado
Pri via am' al la famili'

Patr'
Ni meditu pri la travivaĵoj
Ankaŭ pri la kvartal' "Ipiranga"
Mi revidas min ĉe la dompordo
Tre feliĉa pro via alven'

Patr'
Al mi pardonu la malfirmecon
Mi jam ne estas plu tiu infano
Kiun surbrake vi ĉiam protektis
Kiun kuraĝe vi ĉiam defendis
En la vivo vi estis plu mi

Patr'
Kreskis mi tamen nun vi forestas
Mi nur volas kliniĝi surbruste
Kaj rakonti al vi la mispaŝojn
Konsiliĝi pri la estonteco
Sed mi povas nur diri en preĝ'

Patr'
Estis vi la hero' kaj gvidanto
Nun vi estas pli ol granda\ amiko
Tute prave vi ne estas sola
Ĉar vi ja estas parto de l' vojo
Kiun mi sekvas en pac'

"Renato"!

 

Planklumoj
Luzes da Ribalta (Limelight)

Komponis: Charles Chaplin kaj Geoffrey Parsons
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Kantas portugale: Maria Bethânia
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Vivo finas sin eĉ per ridet'
Lum' estingas sin nenio plu
Pluraj vanaj revoj kaj l' aliajn trompas ni
Forpasintaĵ' estas por ni ja neniet'

Kial verŝi ploron pro pasint'
Kaj ĉagreni sin pro iluzi'
Se la idealo kiu ĉiam lulis nin
Ekfloros ja plenplene en alia kor'

 

Ondo
Wave

Komponis: Antonio Carlos Jobim
Kantas portugale: Tom Jobim
Versio en Esperanto: Flavio Fonseca
Brazila Sambo
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Rakontas mi:
Okuloj ne vidivas plu
La aferojn kiujn nur komprenas nia kor'
Ĉar fundamentas ja nur la am'
Tute ne eblas feliĉiĝi sole
Ceteras mar'

Ne ĉio rakonteblas plu
Belegajn sentojn havas mi
Kaj donas for

Ĉar fundamentas ja nur la am'
Tute ne eblas feliĉiĝi sole
En l' unua fojo ni vidis nin
Due l' eternec' etendis sin

Kaj lernis mi
Pri l' ondo leviĝinta plu
Kaj pri la steloj kiujn ne kalkulis ni
Ĉar amo iĝas bela surpriz'
Kaj dume nokte ĉirkaŭvolvas briz'

Rakontas mi:
Okuloj ne vidivas plu
La aferojn kiujn nur komprenas nia kor'
Ĉar fundamentas ja nur la am'
Tute ne eblas feliĉiĝi sole
Ceteras mar'

Ne ĉio rakonteblas plu
Belegajn sentojn havas mi
Kaj donas for

Ĉar fundamentas ja nur la am'
Tute ne eblas feliĉiĝi sole

Kaj lernis mi
Pri l' ondo leviĝinta plu
Kaj pri la steloj kiujn ne kalkulis ni
Ĉar amo iĝas bela surpriz'
Kaj dume nokte ĉirkaŭvolvas briz'
Ceteras mar'

 

Elŝuti Karaokeon   ***   Download de Karaokê

 

karaokeo hejmpaĝo