KARAOKEO

KARAOKÊ

La celo de nia Karaokeo estas la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.

O objetivo do nosso Karaokê é a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma, receber pagamento por eles.

Se iu midi/kar/st3 dosiero vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin.

Se algum arquivo midi/kar/st3 ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos imediatamente.

Informoj pri eblaj korektoj, aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj.

Informações sobre possíveis correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas.

 

Ranĉo Granda
El Ranĉo Grande

Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Meksika popolkanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Ho! vivis mi vakere
Ĉe unu ranĉo granda
Kaj ranĉulino gaje
Konsilis min dirante
Konsilis min dirante
Bezonos vi pantalonon
Ĝin faros mi laŭvakere
El drapo kudros la zonon
El ledo stebos cetere
Vi ne fidu promeson

Ankaŭ ne fidu amon
Se vi neos la jesojn
Vi sentos la doloron
Vi sentos la doloron
Bezonos vi pantalonon ho! ho!
Ĝin faros mi laŭvakere ho! ho!
El drapo kudros la zonon ho! ho!
El ledo stebos cetere
Ho! vivis mi vakere
Ĉe unu ranĉo granda ...a

 

Roberta
Komponis: Naddeo kaj Lepore
Kantas itale: Peppino Di Capri
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Itala kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Ho ve!
Ne estas vero
Ke mi ne amas vin
Ho ve!
Vi ne volas
Eĉ ne fidi je mi

Roberta
Aŭskultu min
Revenu mi petas
Al vi ĉi-momente
Por nia feliĉec'
Sed mi ne komprenas
Via forest' de mi

Roberta

Pardonu min
Revenu tuj
Al mia viv'
Roberta
Aŭskultu min
Revenu mi petas

Al via kor' ĉi-momente
Por nia feliĉec'
Sed mi ne komprenas
Via forest' de mi
Aŭskultu min
Pardonu min
Revenu tuj
Al mia viv'
Al mia viv'

 

Sankta Nokto
Noite Feliz

Versio en Esperanto: J. H. Vinck
Kristnaska kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Pa...a...ca nokt'
San...an...kta nokt'
Taga lum' mortis for
Nur maldormas feliĉa hompar'
Ĉarma Knabo kun ora buklar'
Dormu\ en dia ripo...oz'
Dormu en dia ripoz'

Pa...a...ca nokt'
San...an...kta nokt'
Kantas jen ĉiela ĥor'

Nur paŝtistoj aŭskultas al ĝi
Gloron gloron havigu al Di'
Pac' estiĝos sur ter...er'!
Paco estiĝos sur ter'!

Pa...a...ca nokt'
San...an...kta nokt'
Dia fil' Via glor'
Prikantata ĝi estu sen fin'
Ĉar de morto Vi savis ja nin
Per naskiĝo sur ter...er!
Per la naskiĝo sur ter'!

 

Sephora Trajno
Trem das Sete

Komponis: Raul Seixas
Kantas portugale: Raul Seixas
Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Brazila kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Jen jen la trajn'
Ekaperas el post la bluaj montegoj
Jen la trajn'
jen jen la trajn'
Ĝi alportas el foro
la cindrojn de malnova\ Aeon
Jen venas ja
elfumante fajfante vokante
sciantojn pri trajn'
Jen estas trajn'
Pasbiletoj pakaĵoj
nenion necesas la trajn'
Ĉu ploros aŭ ĉu ridos ni?

Kiuj iros for?
Kiuj restos ĉi?
Ĉar la trajn' jam alvenas
Ĝi alvenas al stacidom'

Estas la sephora trajno
Ĝi estas por ĉiu hom'
ĉiu hom'
Jen la ĉiel'
Ne estas plu
la ĉielo konita de vi
Ne estas plu tiu ĉiel'
Nun estas ĝi nebulega
striita kaj pendita en la aer'
Jen la signal'
la trumpeta signalo de\ anĝeloj
kaj de gardanĝel'
Jen venas Di'
glitkurante\ el ĉiel'
en nubetoj de mil megaton'
Jen la malbon' brakumata
Ĝi venas kun bono en astra roman'
A......men!

 

Strangaj en la Nokt'
Strangers in the Night

Komponis: Kaempfert,  Singleton kaj Snyder
Kantas angle: Frank Sinatra
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Usona kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Strangaj en la nokt' rigardinterŝang'
Serĉo en la nokt' ja estas ŝanc'
Sin ami antaŭ ol finiĝos tiu nokt'
Io en rigard' estis invito
Io en ridet' estis incito
Io en la kor' diradis "Amu ŝin"
Strangaj en la nokt' ni estis solaj
Estis strangaj en la nokt' ĝis tiu moment'
Kiam diris ni "ha lo"
Je unua foj'
Estis am' nur ekrigard'

Kaj nur ĉirkaŭbrak' plena je ard'
Ekde tiu nokt' ni estas kune
Geamantoj je unua vido
Nun eterna am' por strangaj en la nokt'
Ekde tiu nokt' ni estas kune
Geamantoj nune
Kaj poreterne
Tre feliĉa fin' por strangaj en la nokt'
La la la la la
La la la la la
La la la la la
La la la

 

Suno Brilas
O Sole Mio

Komponis: G.Capurro kaj Eduardo Di Capua
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Itala tradicia kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Ekde hodiaŭ
Mia karulino
Ni estos kune
Dum la tuta vivo
Helbrilas suno
Super nia amo
Kaj ĝia lum'
Estas por ni fortun'

Mi vidis vin
Ĉe riveret'
Via ridet'
Allogis min
Kaj nune
La suno brilas
Kun plena ardor'
En nia kor'

 

Sunvojo
Estrada do Sol

Komponis: A. Carlos Jobim kaj Dolores Duran
Kantas portugale: Tom Jobim
Versio en Esperanto: Flavio Fonseca
Brazila sambo
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Estas maten'
Suno venas
kaj roso mienas
pro luma impres'
kiel stela kondens'
kiel danco de bril'
laŭ ĝoja vento
kiun kanton portas nun
Prenu mian manon
kaj ni kune iru for
Sen la pens'
Pri aferoj pasintaj
suferoj kaj revoj kaj plor'
Ĉar la nova maten'
Jam fariĝis konsil'
Donu la manon
kaj ni tuj iru al la sun'!
Estas maten'
Suno venas
kaj roso mienas
pro luma impres'
kiel stela kondens'
kiel danco de bril'
laŭ ĝoja vento
kiun kanton portas nun
Nun... nun...

Estas maten'
Suno venas
kaj roso mienas
pro luma impres'
kiel stela kondens'
kiel danco de bril'
laŭ ĝoja vento
kiun kanton portas nun
Prenu mian manon
kaj ni kune iru for
Sen la pens'
Pri aferoj pasintaj
suferoj kaj revoj kaj plor'
Ĉar la nova maten'
Jam fariĝis konsil'
Donu la manon
kaj ni tuj iru al la sun'!
Estas maten'
Suno venas
kaj roso mienas
pro luma impres'
kiel stela kondens'
kiel danco de bril'
laŭ ĝoja vento
kiun kanton portas nun
Nun... nun...

 

Ŝi Ne Ploros Ekde Nun
She's Not Crying Anymore
Komponis: Billy Ray Cyrus, Terry Sheldon kaj Buddy Cannon
Kantas angle: Billy Ray Cyrus
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Usona kampara kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Ŝi ploris pro mia malfruo
Kaj ja ne fidis je mensog'
Griza estis la ĉielbluo
Al ni du mankis dialog'

Por mi am' ne estis sekreto
Tiel hela kiel lum'
Sed tro malfrue por pardonpeto
Ŝi ja ne ploros ekde nun

Ŝi ne ploros ekde nun
Ŝi ne estos en soleco
Sur la vizaĝ' estos certeco
Ĉar brilos nova lum'
Ŝi ne ploros ekde nun

Ŝi vere vivos tre feliĉa
Ĉar el grundo ŝi levis sin
Ĉeesto estis nesufiĉa
Malĉeesto forigis ŝin

Mi tro bedaŭras pro nescio
Pri ŝia sent' dum tiu temp'
Larmguto neniam falus plu
Se estis interkonsent'
Ŝi ne ploros ekde nun

Ŝi ne ploros ekde nun
Ŝi ja ne estos en soleco
Sur la vizaĝ' estos certec'
Ĉar brilos nova lum'
Ŝi ne ploros ekde nun

Ŝi ja ne ploros ekde nun
Ŝi ne estos en soleco
Sur la vizaĝo estos certeco
Ĉar brilos nova lum'
Ŝi ne ploros ekde nun

Sur vizaĝ' estos certec'
Ĉar brilos nova lum'
Ŝi ne ploros ekde nun

 

Sekreta Amo
Secret Love
Komponis: S. Pain, P. F. Webster kaj C. L. Fellows
Kantas en Esperanto: Alberta Casey
Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Iam amon havis mi
kaŝiĝis ĝi en mia kor’
Kaj baldaŭ la sekreta am’
ekvolis tuj iri for
Do mi diris al brila stelet’
Kaj agante kiel revadant’
Ke vi estas ja anĝelet’
Mi nur via adorant’

Nun el montoj ĝin proklamas mi
Asfodeloj eĉ nun scias ĝin
Estas mia kor’ pordet’
Kaj sekreta am’ ne estas plu sekret’
Ne estas plu sekret’

Iam amon havis mi
kaŝiĝis ĝi en mia trista kor’ ..or' ...or'
Kaj baldaŭ la sekreta am’
ekvolis fine iri for
Do mi diris al stelet’
nun agante kiel revadant’
Ke vi estas anĝelet’
kaj mi nur via adorant’

Nun el montoj ĝin proklamas mi
Asfodeloj eĉ nun scias ĝin
Estas mia kor’ pordet’
Kaj sekreta am’ ne estas plu sekret’
Sekreta am’ ne estas sekret’

 

Sur Ĉi Strato Estas Bosko
Se Esta Rua Fosse Minha
Brazila porinfana kanto
Versio en Esperanto: Jorge Teles
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Sur ĉi strato', sur ĉi strato estas bosko
Ĝi nomiĝas, ĝi nomiĝas Iluzi'.
En la bosko, en la bosko jen anĝelo,
Mian koron, mian koron rabis ŝi.

Se mi rabis, se mi rabis vian koron,
Mian rabis, mian rabis ankaŭ vi.

Se mi rabis, se mi rabis vian koron,
Estas nur, estas nur por am' al vi.

Se ĉi strat', se ĉi strato estus mia,
Mi ĝin garnus, ĝin garnus ĝis la fin',
Per ŝtonetoj, ŝtonetoj diamantaj
Nur por ke, nur por ke vi uzu ĝin.

 

Rosmaren'
Alecrim
Versio en Esperanto: Artur Hipácio
Portugala popolkanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Rosmaren'
Kiu ĉie floras
Kaŭze nur de vi
Okuloj ploras ja

Rosmaren'
Ora flor' de l' tero
Kiu ne semita
Kreskas en libero

Ho! mia kara
Kredu min sen pen'
La plej bela floro
Estas rosmaren'

Ho! mia kara
Kredu min sen pen'
La plej bela floro
Estas rosmaren'

Rosmaren'
Kiu ĉie floras
Kaŭze nur de vi
Okuloj ploras ja

Rosmaren'
Ora flor' de l' tero
Kiu ne semita
Kreskas en libero

Ho! mia kara
Kredu min sen pen'
La plej bela floro
Estas rosmaren'

Ho! mia kara
Kredu min sen pen'
La plej bela floro
Estas rosmaren'

 

Roso de la Frumateno
Sereno da Madrugada

Komponis: Noel Rosa kaj Adul de Paula
Kantas portugale: Jair Rodrigues
Versio en Esperanto: Sylla Chaves
Brazila kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Frumateno jam aperas ho
Kaj la roso falas lanta
Frumateno jam aperas ho
Kaj la roso falas lanta

Faladu roso de l' maten'
La amatin' estas dormanta

Faladu roso de l' maten'
La amatin' estas dormanta

Ŝin lasu dormi do
Unu horo ne estas ĝeno
Do bonvolu lasi ŝin ...in
Roso de la frumateno

 

Sun'
Soon

Komponis: John Anderson
Kantas angle: Yes
Versio en Esperanto: Emilio Cid
Angla kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Sun', ho sun' la lumo
Trankviligas la senfinan nokton
Atendas por vi
Nian celon por la viv'
Sun', ho sun' la tempo
Ĉion ni movas por nin trankviligi
Nia kor' malfermas

Nian celon por la viv'
Longe antaŭ, en la poezi'
Sun', ho sun' la lumo
Estas nia por modeli la rajton
La suno gvidos
Nian celon por la viv'

 

Savana Animo
Alma Llanera

Komponis: Pedro Elias Gutierrez
Kantas angle: Yes
Versio en Esperanto: Floriano Pessoa
Venezuela kanto
Elŝuti > KAR < Download

Aj mi naskiĝis riverborde
De l' Araŭka ĉe l' rumor'
Frato estas mi de l' ŝaŭmo
De l' ardeoj de la rozoj
Frato estas mi de l' ŝaŭmo
De l' ardeoj de la rozoj
Kaj de l' sun'
Kaj de l' sun'

Aj lulis min la vigla kanto
De zefiro en la palmar'
Tial havas mi l' animon
La animon la plej puran
Tial havas mi l' animon
La animon la plej puran

De l' kristal'
De l' kristal'
 

Amas ploras
Kantas sonĝas
Mi per floroj de pasi'
Mi per floroj de pasi'

Amas ploras
Kantas sonĝas
Kaj mi amas Venezuelon
Per voĉo de trobador'

Mi naskiĝis riverborde
De l' Araŭka ĉe l' rumor'
Frato estas mi de l' ŝaŭmo
De l'ardeoj de la rozoj
Kaj de l' sun'
 

 

Elŝuti Karaokeon   ***   Download de Karaokê

 

karaokeo hejmpaĝo