KARAOKEO

KARAOKÊ

La celo de nia Karaokeo estas la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.

O objetivo do nosso Karaokê é a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma, receber pagamento por eles.

Se iu midi/kar/st3 dosiero vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin.

Se algum arquivo midi/kar/st3 ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos imediatamente.

Informoj pri eblaj korektoj, aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj.

Informações sobre possíveis correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas.

 

Tamen, Ĉio en Ord'
Don't Think Twice, It's All Right

Komponis: Bob Dylan
Kantas angle: Bob Dylan
Versio en Esperanto: Woulter Pilger
Usona kanto
Elŝuti >
KAR ST3 < Download

Ne havas sencon miri kial kara
Fakte ja ne multe gravas ĝi
Ne havas sencon miri kial kara
Se ne nun jam scias vi
Scias vi
Kiam koko krias dum la mateniĝ'
Vi tuj vidos ke mi jam estas fo ...or
Mi nun vojaĝas ĉar min premas kor'
Tamen ĉio estas en ord'!
Ne havas sencon fari lumon kara
Lumon ja ne multe konas mi
Ne havas sencon fari lumon kara
Malluman vojon iras mi
Iras mi
Sed mi ŝatus ke ion vi diru jen
Pro kio mi ekpensus pri reven'
Ne granda estis nia parolem'
Tamen ĉio estas en ord'!

Ne havas sencon nun min voki kara
Antaŭe vi ne vokis min ĉu?
Ne havas sencon nun voki min kara
Ĉar mi vin ne aŭdas plu
Ne aŭdas plu
Mi ne plendas ke vi malbone traktis min
Pli bone povis jes sed jam estis fin'
Mi malŝparis tempon pro vi knabin'
Tamen ĉio estas en ord'!
Ne havas sencon nun min voki kara
Antaŭe vi ne vokis min ĉu?
Ne havas sencon nun voki min kara
Ĉar mi vin ne aŭdas plu
Ne aŭdas plu
Mi ne plendas ke vi malbone traktis min
Pli bone povis jes sed jam estis fin'
Mi malŝparis tempon pro vi knabin'
Tamen ĉio estas en ord'!

 

Temo de Doktoro Ĵivago
Tema de Doutor Jivago

Komponis: Maurrice Jarre kaj F. Paul Webster
Ludas: Maurrice Jarre Orkestro
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
El samnoma filmo
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Iam, princin', estos bonŝanc' por ni.
Griz' de l' ĉiel' fariĝos helkolor',
Floros ĝarden' per roz', per verd' kaj or',
Ĉi revo ja vivas en mia kor'.

Iam mi trovos vin, diin'.
Iam Printempo komplezos nin.
Revenos vi el la pasinta temp',
Ĉar estas vi l' anim' de mia kor',

Lara, fein', estos por mi surpriz',
Se iam vi alvenos sen aviz'.
Iam mi trovos vin, diin'.
Iam la destin' komplezos nin.

Mi serĉas vin, de mia viv' trezor',
Belega flor', anim' de mia kor',
Lara, reĝin', estos por mi surpriz',
Se iam vi alvenos sen aviz'.

 

Tia Libereco
Essa Tal Liberdade
Komponis: Chico Roque kaj Paulo Sérgio Valle
Kantas portugale: Só Prá Contrariar
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Brazila sambo
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Nu! kion faros mi pri tia libereco
Se mi estas tutsola pensante je vi
Neniam mi imagis tiom da saŭdado
Mia koro ne scias pri tia forges'

Mispaŝis mi kaj agis sen kontrolo
Ŝanĝis veran amon por simpla iluzi'
Tamen lernis mi, ke viv' estas skolo
Ne tiele finiĝas ja granda pasi'

Vivi ĉe vi en pac' kaj serenec'
Ĉiutage ĉiuhore
Kaj kateni vin por la eternec'
Vi estas ĉio por mia kor'

Vivi ĉe vi en pac' kaj serenec'
Ĉiutage ĉiuhore
Kaj kateni vin por la eternec'
Vi estas ĉio por mia kor'

Zorgo venas nun pri ĉi tiu tago-fino
Kie ajn la rigardo aperas memor'
Kaj ne scias mi, ĉu tio estas destino
Verdire karulin' mi amas kun fervor'

Mispaŝis mi kaj agis sen kontrolo
Ŝanĝis veran amon por simpla iluzi'
Tamen lernas ni, ke viv' estas skolo
Ne tiele finiĝas ja granda pasi'

Vivi ĉe vi en pac' kaj serenec'
Ĉiutage ĉiuhore
Kaj kateni vin por la eternec'
Vi estas ĉio por mia kor'

Vivi ĉe vi en pac' kaj serenec'
Ĉiutage ĉiuhore
Kaj kateni vin por la eternec'
Vi estas ĉio por mia kor'

La... ra...
La... ra...
La... ra... ra... ra...
La... ra... ra...
La... ra...
La... ra...
La... ra... ra... ra...
La... ra...

 

Trapuŝante
Vai Levando

Komponis: Francisco Buarque de Holanda
Kantas portugale: Chico Buarque
Versio en Esperanto: Cícero Soares
Brazila sambo
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Malgraŭ premanta koro
Ni sen laboro
La malfavoro
Malbonhumoro
Ni trapuŝante iras
Ni trapuŝante iras
Ni trapuŝante iras
Ni per trapuŝo portas la gloron
Malgraŭ ĉiu emblemo
Ĉia problemo
Ĉia sistemo
Kaj Ipanemo
Ni trapuŝante iras
Ni trapuŝante iras
Ni trapuŝante iras
Ni per trapuŝo metas la gemon
Malgraŭ la tuta famo
Tuta biero
La tuta amo
Sen monero
Ne estas solvo
Al ni mankas kohero

Malgraŭ la ĉiutago
Verda papago
La tuta ago
Kaj la reago
Ni trapuŝante iras
Ni trapuŝante iras
Ni trapuŝante iras
Ni per trapuŝo donas la pagon
Malgraŭ la tuta famo
Tuta biero
La tuta amo
Sen monero
Ne estas solvo
Al ni mankas kohero
Malgraŭ la ĉiutago
Verda papago
La tuta ago
Kaj la reago
Ni trapuŝante iras
Ni trapuŝante iras
Ni trapuŝante iras
Ni per trapuŝo
donas la pagon

 

Urbo Mirinda
Cidade Maravilhosa

Versio en Esperanto: Jorge das Neves
Brazila karnavala kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Saluton urbo mirinda
Nia bela trezor'
Kreaĵo de la naturo
De Brazilo jen la kor'

Saluton urbo mirinda
Nia bela trezor'
Kreaĵo de la naturo
De Brazilo jen la kor'

Via vizaĝ' estas ja Gŭanabar'
la ornamaĵo plej kara Rio
Ĉie kantadas popol' gastama
Urbo mirinda kaj fama

Saluton urbo mirinda
Nia bela trezor'
Kreaĵo de la naturo
De Brazilo jen la kor'

Saluton urbo mirinda
Nia bela trezor'
Kreaĵo de la naturo
De Brazilo jen la kor'

Saluton urbo mirinda

Nia bela trezor'
Kreaĵo de la naturo
De Brazilo jen la kor'

Saluton urbo mirinda
Nia bela trezoro
Kreaĵo de la naturo
De Brazilo jen la kor'

La sambo kaj ĝojo beleco kaj mar'
Kristo sur ĉarma montaro
Rio vi estas vere kultura lulil'
Urbo de mirinda natur'

Saluton urbo mirinda
Nia bela trezoro
Kreaĵo de la naturo
De Brazilo jen la kor'

Saluton urbo mirinda
Nia bela trezor'
Kreaĵo de la naturo
De Brazilo jen la kor'

Saluton urbo mirinda
De Brazilo jen la kor'

 

Temo de  Lidja
Tema de Lidia

Komponis: Maurrice Jarre kaj F. Paul Webster
Laŭ "Temo de Doktoro Ĵivago"   
Versio en Esperanto: Antonio Luís Lourenço dos Santos
Dediĉita al mia Patrino Lidja
El samnoma filmo
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Iam, patrin', estos bonŝanc' por ni.
Griz' de l' ĉiel' fariĝos helkolor'.
Floros ĝarden' per roz', per verd' kaj or'.
Ĉi revo ja vivas en mia kor'.

Iam, mi trovos vin, patrin',
Al Di' mi petas, komplezu nin.
Revidi vin en fulmobrila lum',
El via anim' bonodora parfum'.

Lidja patrin', ja estas la influ'
De via help' en mia evolu'.
Iam, mi trovos vin, patrin'.
Al Di' mi petas, komplezu nin.

Revidi vin en fulmobrila lum',
El via anim' bonodora parfum'.
Lidja patrin', ja estas la influ'
De via help' en mia evolu'.

 

Tero-Tero
Quero-Quero

Versio en Esperanto: Ivo Sanguinetti
Brazila Folkloro
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Tero-Tero Tero-Tero
Tero-Tero frue vekiĝas
Se persono proksimiĝas
Ĝi komencas kriadi brue

Tero-Tero dum mezo
De\ l' nokto
Kantadis kaj kriis
Kun granda rumor'

Ankaŭ mi
Dum nokto de\ l' vivo

Jam trovis tiun lumon
Kiu helas mia kor'

Sed gauĉino gauĉino
Mi krias kun granda fervor'
Tero-Tero Tero-Tero
Mi ŝin amas kun ardor'

Gauĉino gauĉino
Mi ŝin amas kun ardor'

 

Unu Larmo Sur Vizaĝo
Una Lacrima Sul Viso

Komponis: Bob Solo
Versio en Esperanto: Luigi Minnaja
Kantas itale: Bob Solo
Itala Kanto
Elŝuti >
KAR ST3 < Download

Unu larmo sur vizaĝo
Komprenigis al mi multon
Post monatoj fine konas mi nun
Vian senton por mi

Unu larmo kaj rideto
Manifestis la sekreton
Via koro enamiĝis al mi
Kaj vi amas min plu

Mi ja ne komprenis
Mi ne sciis ke...
Ke vi... ke vi...
Vi min amis sed
Kiel mi
Ne kuraĝis vi
Tion diris malkaŝe sed nun...

Tiu larmo sur vizaĝo
Estas vera am-miraklo

Burĝonanta ĉi-momente por mi
Kiu amas nur vin

Mi ja ne komprenis
Mi ne sciis ke...
Ke vi... ke vi...
Vi min amis sed
Kiel mi
Ne kuraĝis vi
Tion diris malkaŝe sed nun...

Tiu larmo sur vizaĝo
Estas vera am-miraklo
Burĝonanta ĉi-momente por mi
Kiu amas nur vin

Vin
Nur vin
Nur vin
Nur vin

 

Travivos Mi
I Will Survive

Komponis: Gloria Gaynor
Kantas Angle: Gloria Gaynor
Versio en Esperanto: Giuseppe Castelli
Usona Kanto
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

Komence mi eĉ timis, ke mi iĝis ŝton'
Mi kredis ke sen vi
Min trafos nur sufok' kaj dron'
Sed pri la fikondut' de vi
Memori estis terapio
Mi lernis do kaj
Malfacilis eĉ ne tro
Do jen reven' el fora spac'
Vin mi renkontis hejmiĝante
Kaj malgajas la grimaco
Ve ŝanĝintus la serur'
Lasigidintus la ŝlosil'
Se mi scius dum sekund'
Ke venos vi ĝeni min
Iru for! Iru for! sen vort' nek bru'
Tra tiu pordo
Ĉar vi bonvenas jam ne plu
Vi min volis vundi
Ĉu per trompa salut'
Ĉu vi kredis
Ke mi falos morta post minut?
Ne! Travivos mi
Ĉar tio eblas ĝis plu eblas
Amo kaj pasi'
Plu restas viv' kaj ĝia gaj'
Plu restas am' por ĝui
Kaj travivos mi
Kaj travivos mi
Hej... hej...
Foruzis mian tutan forton ĉi labor'
Saniĝis ĉiu pec'
De mia kompatinda kor'
Jam pasis tro da noktoj en
bedaŭregado pri mi mem: terura frap'
Sed releviĝis mia kap'
Do vidu min: nova person'
Ne plu la eta am-ĉenita hom' de via kon'
Vi simple emis al vizit'
Por min reuzi sen skrupul'
Sed mi ŝparas mian amon
Por alia inda ul'
Iru for! sen vort' nek bru'
Tra tiu pordo
Ĉar vi bonvenas jam ne plu
Vi min volis vundi
Ĉu per trompa salut'
Ĉu vi kredis
Ke mi falos morta post minut'?
Ho ne mi

Travivos mi
Ĉar tio eblas ĝis
Plu eblas amo kaj pasi'
Plu restas viv' kaj ĝia gaj'
Plu restas am' por ĝui
Kaj travivos mi
Travivos mi
Iru for! sen vort' nek bru'
tra tiu pordo
Ĉar vi bonvenas jam ne plu
Vi min volis vundi
Ĉu per trompa salut'
Ĉu vi kredis?
Ke mi falos morta post minut'?
Ho ne mi
Travivos mi
Ĉar tio eblas
Ĝis plu eblas amo kaj pasi'
Plu restas viv' kaj ĝia gaj'
Plu restas am' por ĝui
Kaj travivos mi
Travivos mi
Hej...hej...
Ho ne mi
Travivos mi
Ĉar vi bonvenas jam ne plu ...u
Vi min volis vundi
Ĉu per trompa salut'
Ĉu vi kredis
Ke mi falos morta post minut'?
Ho ne mi
Travivos mi
Ĉar tio eblas
Ĝis plu eblas amo kaj pasi'
Plu restas viv' kaj ĝia gaj'
Plu restas am' por ĝui
Kaj travivos mi
Travivos mi
Ĝar tio eblas
Ĝis plu eblas amo kaj pasi'
Plu restas viv' kaj ĝia gaj'
Plu restas am' por ĝui
Kaj travivos mi
Hej... hej...
Travivos mi
Ĝar tio eblas
Ĝis plu eblas am' kaj pasi'
Plu restas viv' kaj ĝia gaj'
Plu restas am' por ĝui
Kaj travivos mi

 

Tempo Somera
The Green Leaves of Summer

Komponis: Paul Francis Webster
Kantas Angle: The Brothers Four
Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Usona Kanto el la filmo: The Alamo
Elŝuti > 
KAR ST3 < Download

La tempo somera
La tempo rikolta
La verdaj folioj
Min vokas al vi

Rememoroj aperas
Pri la tagoj pasintaj
Dum delfenoj petolas
En mar' ĉirkaŭ ni 

Denove Somero
Varmigas la Teron
Denove tra\ l' kampoj
Mi vagas sen cel'

Estas bone sin senti
Bezonata de vi
Dum enigme rigardas
Stelplena ĉiel'

 

Elŝuti Karaokeon   ***   Download de Karaokê

 

karaokeo hejmpaĝo