KARAOKEO

KARAOKÊ

La celo de nia Karaokeo estas la disvastigo kaj studo de la Internacia Lingvo Esperanto. Ili apartenas al ĉiuj esperantistoj, kaj neniu povas iel ajn ricevi pagon por ili.

O objetivo do nosso Karaokê é a divulgação e o estudo do Idioma Internacional Esperanto. Eles pertencem à todos os esperantistas e ninguém pode, de maneira alguma, receber pagamento por eles.

Se iu midi/kar/st3 dosiero vundas rajtojn, bonvolu informi, kaj ni tuj forigos ĝin.

Se algum arquivo midi/kar/st3 ferir direitos, por favor informar, e nós o removeremos imediatamente.

Informoj pri eblaj korektoj, aldonoj, aŭtoreco de muzikaĵoj, ktp, estas bonvenaj.

Informações sobre possíveis correções, acréscimos, autoria das músicas, etc., são benvindas.

 

Valo Ruĝa Rivero
Red River Valley
Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata
Usona kampara kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

El tiu ĉi val' baldaŭe vi iros
La maleston de vi sentos ni
Viaj brilaj okuloj kaj rido
Faras gajon por ni tie ĉi

Apud mi sidu kara amatino
Ne nun diru "Adiaŭ" vi min
Valon "Ruĝa Rivero" memoru
Tie vere vin amas junul'

Pensu nun pri la val' forlasota
Ĉagrenema sen vi estos ĝi
Ne forgesu pri tiu ĉagreno
Kaj ĉagren' kiu kaŭzos min vi

El tiu ĉi val' baldaŭ vi iros
Eble mi povus iri kun vi
Kial mi devus resti ĉi tie
Se mi ja amas vin pli kaj pli.

 

Viva Fiŝo
Peixe Vivo

Versio en Esperanto: Elvira Fontes
Brazila popolkanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Kiel povas vivi fiŝo
Ekster maro aŭ rivero
Kiel povas vivi fiŝo
Ekster maro aŭ rivero
Kiel povos vivi mi

Kiel povos vivi mi
Ja sen via ja sen via
Ja sen via kortenero
Ja sen via ja sen via
Ja sen via kortenero

 

Voj' Sinuu
Caminho Serpenteante

Kantas angle: John Denver
Versio en Esperanto: Pejno Simono
Usona kanto
Elŝuti > KAR  - ST3 < Download


Voj' sinuu hejmen plu
Tra kampar' al montar'
Min patrinis montodiino
Hejmen plu voj' sinuu
Preskaŭ ĉie ĉe mia hejm'
Bluaj montoj kun ŝprucanta font'
Jen homvivo aĝas pli ol arb'
Junas pli ol monto sub ĉiela volb'
Voj' sinuu hejmen plu
Tra kampar' al montar'
Min patrinis montodiino
Hejmen plu voj' sinuu
Ĉiuj pensoj temas pri ŝi
Ministino fremda al maristoj
Polve nigra bildo en ĉiel'
Nubo en lunlumo, ploro pro sopir'
Voj' sinuu hejmen plu
Tra kampar' al montar'
Min patrinis montodiino


Hejmen plu voj' sinuu
Kaj nun min voĉ'
frue vekas ĉiun tagon
Radimuzik' hejmloka
min jam logas al ŝi
Survoje mi eksentas ke
mi devus esti senprokraste
jam ĉe ŝi jam ĉe ŝi
Voj' sinuu hejmen plu
Tra kampar' al montar'
Min patrinis montodiino
Hejmen plu voj' sinuu
Voj' sinuu hejmen plu
Tra kampar' al montar'
Min patrinis montodiino
Hejmen plu voj' sinuu
Hejmen plu voj' sinuu
Hejmen plu voj' sinuu

 

Venu la Klaŭn'
Send in the Clowns
Komponis: Stephen Sondheim
Versio en Esperanto: R. Lewin, W. Auld, D. Jordan kaj S. Docal

Kantas en Esperanto: Alberta Casey
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Ĉu ridu mi?
Ĉu ploru mi?
Finfine mi sur la ter'
Vi en l' aer'
Venu la klaŭn'!
Maldolĉa ĝoj'
Perdita ĝoj'
Unu konstante en flug'
Unu ne plu
Kie la klaŭn'?
Venu la klaŭn'!
Kiom da ĝen'!
Serĉi la voj'
Konsciiĝante ke ni
havis tiom da ĝoj'!

Reenirante kun mia kutima sinten'
Eltrovis mi ke tie neni'
Jen la destin'
Ĉu kulpas mi?
Miajn dezirojn ja malsamas
Sed kie la klaŭn'?
Ne venu la klaŭn'
Alvenis li jam!
Kia konfuz'!
Kia angor'!
Mi ne komprenas vian flugon
Kaj kie la klaŭn'?
Envenu la klaŭn'!
Nu, eble post jar'!

 

Vin Amas Mia Kor'
Eu Sei Que Vou Te Amar
Komponis: Tom Jobim kaj Vinícius de Moraes
Kantas portugale: Dolores Duran
Versio en Esperanto: Tradukinto nekonata

Brazila popola kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Vin amas mia kor'
Dum mia tuta vivo, mia kor'
Je ĉiu adiaŭo, mia kor'
Eterne kun pasio amas min
En ĉiu verso kantas mi
Ke vin mi amas kaj ardas mia kor'
Dum mia tuta viv'

Se vi promenas for
Fariĝas la konstanta rememor'
Kaj poste pro reveno ĝojas mi
Ke nia amo floras pli kaj pli
Denove malesper'
Revenas malfeliĉo kaj sufer'
Se nova la disiĝo daŭros ja
dum mia tuta vivo...

Vin amas mia kor'
Dum mia tuta vivo, mia kor'
Je ĉiu adiaŭo, mia kor'
Eterne kun pasio amas min
En ĉiu verso kantas mi
ke vin mi amas kaj ardas mia kor'
Dum mia tuta viv'

Se vi promenas for
Fariĝas la konstanta rememor'
Kaj poste pro reveno ĝojas mi
Ke nia amo floras pli kaj pli
Denove malesper'
Revenas malfeliĉo kaj sufer'
Se nova la disigho daŭros ja
Dum mia tuta vivo...

 

Zonotriko en la Faruno
Tico-tico no Fubá

Komponis: Zequinha de Abreu kaj Eurico Barreiros
Kantas portugale: Carmem Miranda
Versio en Esperanto: Sylla Chaves
Brazila sambo
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

La zonotriko nun'
Denove kaj sen pun'
Serene manĝas
Mian sakon da farun'
Se zonotriko volas
Bone manĝi do
En pomarbaro
Da fivermoj estas tro

Bonvolu preni tiun birdon el la greno

Ĝi volas lasi mian sakon en malpleno
La birdon prenu vi nun el la maiza farun'
Ĉar estas multo por manĝado sub la sun'

Mi ĉion provis por ke ĝi ne faru tion
Por ĝin observi al ĝi donis mi milion
Pri kato zorgis timigilo kaj kaptilo
Sed ĝi mian farunaĵon
Daŭre manĝas en trankvilo

 

Venu al Sorriento
Torna a Sorriento

Komponis: Ernesto De Curtis
Versio en Esperanto: Luigi Minnaja
Kantas itale: Luciano Pavarotti
Itala Kanto
Elŝuti > KAR - ST3 < Download

Vidu maron tiom belan
Ĝi amsenton naskas kante
Kiel vi nur rigardante
Min sonĝigas en maldorm'

Kaj rigardu ĉi ĝardenon
Flaru vi l' oranĝoflorojn
La parfumo penetrema
Iras rekte al la kor'...

Vi por ĉiam adiaŭas
Vi foriras de ĉi koro...
Ĉu al lando de Amoro
Ne reveni volas vi

Sed ne lasu min
En tia korturmento!
Venu\ al Sorriento ...o
Venu por mi!

Vidu maron de Sorriento
De trezor' ĝi kaŝas fonton:

Ne troveblas en la mondo
Maro bela kiel ĝi

Vidu kiel la Sirenoj
Vin rigardas ensorĉitaj
Ili amas adorplenaj
Kaj dezirus kisi vin

Vi por ĉiam adiaŭas
vi foriras de ĉi koro...
Ĉu al lando de Amoro
Ne reveni volas vi

Sed ne lasu min
En tia korturmento
Venu\ al Sorriento ...o
Venu por mi!

Sed ne lasu min
Sed ne lasu min
Sed ne lasu min

 

Elŝuti Karaokeon   ***   Download de Karaokê

 

karaokeo hejmpaĝo